Por la urbo en Irlando, vidu Cork.

Korko estas histo en la ŝelo de arboj kaj plantoj.

La korkokverko (Quercus suber) redakti

Nur kelkaj arboj havas sufiĉan dikan ŝelon por elfabriki korkon, kiel ni konas ĝin. La plej konata 'korkarbo' estas la 'korkokverko' , kiu kreskas interalie en la Mediteranea regiono. Post 20 ĝis 25 jaroj, la korkokverko havas korkŝelon de proks. 5 cm. Se la korkŝelo estas prenita de la arbo, la arbo daŭras vivi kaj post proks. 10 jaroj oni povas denove rikolti korkon. La korkokverko povas esti ĝis proks. 175 jaroj.

La uzado de korko redakti

Korko konsistas plejparte el histo plenigita de aero. Tial korko flosas sur akvo. Korko povas esti presita ĝis 35 % de sia diametro, kio estas uzinda por fermigi botelojn (per ŝtopiloj nomataj sinekdoĥe "korkoj"[1]). Ankaŭ plankoj estas fabrikitaj el korko.

Hispanio kaj Portugalio estas la plej grandaj produktantoj de korko el la mondo.

Referencoj redakti

  1. Vd difinojn de korko en NPIV [1]

Vidu ankaŭ redakti