Planko

funda surfaco de ĉambro

Planko estas malsupra ena faco de ĉambroveturilo, kiu estas malsupre, tio estas, sur kiu oni iras kaj sur kiu kuŝas kaj staras aĵoj. La malo estas plafono, tio estas la supra parto de ĉambro. Oni ne konfuzu plankon kun grundo (ne konstruita), kio oftas, ĉar en kelkaj lingvoj sama vorto utilas por ambaŭ disigendaj konceptoj.

kahelisto laboranta - metado de ceramikaj kaheloj sur strato.
Planko el mozaiko
Pargeto sur planko.

Laŭ Francisko Azorín planko estas Plataĵo, kiu apartigas unu etaĝon de la alia.[1] Li indikas etimologion el la latina planca, el planus (plataĵo).[2]

Tavoloj de planko

redakti
 
Planko povas uzi neoftajn materialojn, kiel vitro, mozaiko aŭ aliaj artaj esprimiloj. Lastatempe oni uzas vitron por pontaj plankoj, kio permesas rigardi profunden.
  • betona plato aŭ ligna trabkonstruo
  • subplanko aŭ sablocementa tavolo
  • plankfaco

Materialoj de la plankfaco

redakti

Faco/kovraĵo de planko estas farita el multaj materialoj,ekzemple.

 
Pargeto sur planko.

Pargeto estas la plej prestiĝa varianto, sed en uzado ĝi estas la plej malbona, ĉar ĝi facile detruaiĝas pro akvo kaj eĉ pro portado de pezaĵoj sur la planko. Nuntempe ekzistas plastigitaj pargetoj sen tiuj problemoj.

Se planko estas metala, por ke ĝi ne estu tro glita ĝi ofte estas farita de specialaj metalaj folioj kun malglata faco.

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 167.
  2. Azorín, samloke.