Akvo

molekulo kiu havas du atomojn de hidrogeno, kaj unu atomon de oksigeno; Baza kemia komponaĵo necesa por la ekzisto de ĉiuj vivoformoj

Akvo (etimologie el la latina aqua) estas senkolora, senodora kemia kombinaĵo konsistanta el hidrogeno kaj oksigeno en la proporcio 2:1 (de numero de atomoj, sed maso de la oksigeno en la kombinaĵo estas 8-oble pli ol tiu de la hidrogeno). Ĝi estas en formo likva inter temperaturoj de 0 [[ ]] ĝis 100 sub norma premo, kaj estas grava en biologia funkciado de vivo. Sub la fandopunkto de 0 , ĝi estas en solida formo, glacio; super la bolpunkto de 100 , ĝi ŝanĝiĝas al vaporo (je norma atmosfera premo de 1 atm). La triobla punkto, pri kiu la solida, likva kaj vapora formoj miksiĝas, okazas je 273,16 K (0,01 ) kaj 611,7 Pa (6,117 milibar).

Akvo
speco de kemia ento
oksido • dihidrido de grupo 16
Ĝeneralaĵoj
Nomo Akvo
Kemia formulo

H₂O

CAS-numero-kodo

7732-18-5

PubChem-kodo 962
ChemSpider-kodo

937

Karakterizaĵoj
Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj
R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr
Gutanta akvokrano (animacio).
Fluanta akvo, trinkakvo.
טיפת מים
Akvoguto falinta sur akvon

Tri kvaronoj de la surfaco de la tero estas kovritaj per granda kvanto da akvo, la oceanoj. Movado de akvo de la oceanoj ĝis la aero kaj reen grandparte kreas veteron. Krome gravas lagoj, riveroj, marĉoj, kanaloj ktp.

Akvo estas la ĉefa trinkaĵo de ĉiuj animaloj, kiuj havas ĝin ĉu rekte ĉu tra aliaj manĝaĵoj, kiaj fruktoj, vegetaloj ktp.

Ĥemio redakti

 
Blua akvo sur kiu reflektoj de sunlumo.

Akvo estas tre simpla kemia kombinaĵo. Ĝia formulo estas H2O. Tio signifas, ke molekulo de akvo havas 2 atomojn de hidrogeno, kaj 1 atomon de oksigeno. La temperaturo, ĉe kiu akvo glaciiĝas, estas 0 gradoj Celsiusaj sub normala atmosfera premo; la temperaturo, kie akvo bolas, difinas 100 Celsiuso ĉe normala (marnivela) atmosfera premo. Ĝi estas la nura substanco, kiu pligrandiĝas, kiam ĝi glaciiĝas.

Simpla sed grava kaj unika eco de akvo estas, ke ĝia solida formo flosas sur la likva. La solida fazo estas malpli densa ol likva akvo, pro la geometrio de la fortaj hidrogenaj ligoj kiuj estas formataj nur je malaltaj temperaturoj. Pro tio profunda akvo restas likva, pli varma ol la glacia surfaco, kaj akvaj organismoj (la unuaj vivantaj organismoj sur Tero) povas travivi glaciajn kondiĉojn.

Peza, duonpeza kaj superpeza akvo redakti

Krom „normala“ akvo, ekzistas ankaŭ tiel nomata „duonpeza akvo“, „peza akvo“ (deŭteria oksido) kaj „superpeza akvo“ (tricia oksido). Ĉe peza kaj superpeza akvo la normala hidrogenatomo (procio, simbolo H) estas anstataŭigita per ĝiaj pezaj izotopoj deŭteriotricio. Ĉe la duonpeza akvo, unu hidrogenatomo estas anstataŭigita per deŭterio.

La peza akvo diferenciĝas de la kutima akvo en fizikaj kaj kemiaj ecoj, ekz. ĝi havas pli altan fandopunkton, bolpunkton kaj estas pli densa. Surbaze de granda masa diferenco inter procio kaj deŭterio kaj tricio, (kiuj havas duoblan kaj trioblan mason), la kinetika izotopa efiko estas tre akuta. Sekve de anstataŭigo de normala akvo ĉe kemiaj substancoj la ekvilibraj reakcioj ŝanĝiĝas, kio povas konduki ekzemple al korpodamaĝaj sekvoj en la homa korpo.

La deŭteriizita akvo – surbaze de ties alia spinproprecoj – estas uzata kiel solvenzo en la NMR-analitiko.

Molekula geometrio redakti

La akvomolekulo konsistas el du hidrogenatomoj kaj unu oksigenatomo. Geometrie la akvomolekulo estas angulita kaj konvenas al VSEPR-teorio, al AB2E2-tipo. La du hidrogenatomoj kaj la du elektronparoj estas direktitaj en la angulojn de imagita tetraedro. La angulo, kiun la du O-H-ligiloj fermas, estas 104,45°. Ĝi devenas surbaze de la granda spacobezono de la liberaj elektronparoj for de la ideala kvaredra angulo (~109,47°). La ligila longo de O-H-ligiloj estas ĉirkaŭ 95,84 pikometroj.

Biologio redakti

 
Hungara monero kiu kuŝas sur la surfaco pro la surfaca tensio.

Akvo estas la plej necesa substanco por ĉiu vivanto, ĉar ĝi havas multajn maloftajn ecojn kiuj estas gravegaj por vivo. Ĝi estas bona solvilo, kaj havas fortan surfacan tension. Freŝa akvo estas la plej densa ĉe 4 ; ĝi maldensiĝas, kiam ĝi frostiĝas aŭ varmiĝas. Kiel stabila molekulo en nia atmosfero, ĝi grave rolas kiel absorbilo de transruĝa radiado. Ĉar akvo havas alian specifan varmon kiu stabiligas klimaton tutmonde.

Akvo estas tre bona solvilo, kaj dissolvas multajn specojn de substancoj, kiel variajn salojn kaj sukerojn, kaj faciligas sian kemian interagon, kiu helpas kompleksajn matabolismojn. Tamen, iuj substancoj ne bone miksiĝas kun akvo, inkluzive oleojn kaj hidrofobajn substancojn. Ĉelaj membranoj uzas ĉi tiun econ por zorge kontroli interagojn inter siaj enhavaĵoj kaj eksteraj kemiaĵoj. Ĉi tiu estas faciligata iomete de la surfaca tensio de akvo.

Akvaj gutoj estas stabilaj pro la forta surfaca tensio de akvo. Oni povas vidi ĉi tion kiam iometo da akvo estas metata sur malsolveblan surfacon kiel vitron. La akvo kuniĝas en gutojn. Ĉi tiu eco estas necesa por planta transpirado.

Geografio redakti

Sur la surfaco de Tero kolektiĝas akvomasoj fluantaj malsupren — ekzemple rojoj kaj riveroj — kaj stagnantaj sur certa nivelo — ekzemple lagoj, maroj, kaj oceanoj.

Ĉar akvo estas bezonata por homa, besta kaj planta vivo, ĝia disponebleco havas altan gravecon socian kaj politikan. La apuda mapo montras per ruĝa koloro landojn, kiuj jare posedas malpli ol 500 m³ da renovigata akvo por ĉiu loĝanto. Flava koloro montras disponeblecon inter 500 kaj 1700 m³. Ĉar kelkaj riveroj, kiuj gravas por akvoprovizado (ekz. Jordano, Kolorado), transiras landlimojn, eblas interŝtataj konfliktoj pri trinkakvo.

Akvofluo estas la volumeno de akvo fluanta tra la sekco de akva fluanto je tempounuo. Ĝi mezuriĝas en fluunuoj (m³/s). En industrio, akva (likva) konsumo estas mezurata per flumezuriloj. Akva fluanto estas en hidrologio kolektiva esprimo por ĉiu surface fluantaj akvoj, do, fluantaj akvoj en la interno de la lando. Temas pri malfermaj akvoj.

Akvodisponeblo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Akvopurigado.

Akvopurigado estas ajna procezo kiu produktas akvon pli akceptebla por specifa finuzo. La finuzo povas esti drinkado, industria akvoprovizado, irigacio, rivera fluoprizorgado, akvodistro aŭ multaj aliaj uzoj, inkluzive de estado por esti sekure resendita al la medio. Akvopurigado forigas poluaĵojn kaj nedezirindajn komponentojn, aŭ reduktas ilian koncentriĝon tiel ke la akvo iĝu taŭga por sia dezirata finuzo.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Akvoliverado.
 
Akvo el kranoj - el kamiono.

Akvoliverado estas la havigo de akvo fare de publikaj verkoj, komercaj organizaĵoj, komunumaj klopodoj aŭ fare de unuopuloj, kutime pere de sistemo de pumpiloj kaj de tuboj. Irigacio estas konsiderata separate.

En 2010, ĉirkaŭ 85% el la tutmonda loĝantaro (6.74 mil milionoj da personoj) havis aliron al eltuba akvoliverado tra hejmaj konektoj aŭ al plibonigita akvofonto pere de aliaj rimedoj ol hejmo, inklude fontojn, fontanojn, akvofontojn kaj protektitajn putojn. Tamen, ĉirkaŭ 14% (884 milionoj da personoj) ne havis aliron al plibonigita akvofonto kaj devis uzi neprotektitajn putojn aŭ akvofontojn, kanalojn, lagojn aŭ riverojn por ties akvonecesoj.[1]

Akvokolekta areo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Akvokolekta areo.
 
Monda mapo pri akvokolektaj areoj. Grizaj mondopartoj montras senelfluajn areojn ne ligitajn al marooceano.

Akvokolekta areoBaseno estas tiu surtera kaj subtera areo, de kiu povas flui akvo al riverego gîs maro, oceano aŭ kelkfoje senelflua baseno. Ilin limas akvodividilo, kiel montaroj. Kontinentoj kaj landoj estas ofte dividitaj laŭ basenoj kaj ties akvoj fluas en diversaj direktoj.

Klasigoj kaj nomigoj de akvo redakti

Akvo povas prezentiĝi en stato solida, likva aŭ gasa, estante unu el la malmultaj substancoj kiuj povas troviĝi en ĉiuj el ili je natura formo.[2] Akvo adoptas formojn tre diversajn sur la tero: kiel akvovaporo, kunformante parton de la atmosfero; kiel marakvo, eble kiel formo de glacimonto en la oceanoj; kiel glaĉeroj kaj riveroj en la montoj, kaj en la subteraj akvujoj en likva formo.

La akvo povas solvi multajn substancojn, pro kio ofte oni aludas al ĝi kiel universala solvanto. Kiel konsekvenco de ties nepra rolo por la vivo, la homa estaĵo — inter multaj aliaj animaloj — disvolvigis sentojn kapablajn pritaksi la trinkeblo de akvo, kiuj evitas la konsumon de salakvoputriĝanta akvo. La homoj ankaŭ ofte preferas la konsumon de malvarma akvo anstataŭ mezvarma, ĉar la malvarma akvo estas malpli klina al enhavo de mikroboj. La sentebla gusto en la akvo de degelo kaj la mineralakvo derivas de la mineraloj dissolvitaj en ĝi; fakte la pura akvo estas sengusta. Por reguligi la homan konsumon, oni kalkulas la akvopuron rilate al la esto de toksinoj, poluaj agentoj kaj mikroorganismoj. Akvo ricevas diversajn nomojn, laŭ formo kaj karakteroj:[3]

 
Kristaloj de glacio.
 
Pluvo estas precipitaĵo.
 
Glaciiĝo pro frostiĝanta pluvo sur kablofosto.
 
Roso sur araneaĵo.
 
Neĝo sur la montoj de Suda Kalifornio.
 
Norvegio, glaĉero de Briksdal.
 
Prujno, sur Szczeliniec Wielki, Pollando.
      Precipitaĵo laŭ moviĝo    Precipitaĵo laŭ stato
    

Akvo estas ankaŭ protagonisto ĉe nombraj ritoj religiaj. Oni scias pri senfino de ceremonioj ligitaj al akvo. Kristanismo, por ekzemplo, atribuis tradicie certajn karakterojn al la benita akvo. Ekzistas aliaj tipoj de akvo kiuj, post ia procezo, akiras supozitajn proprecojn, kiaj la vivakvo.

Efiko sur la homa civilizo redakti

 
Infanino trinkante enbotelan akvon.

La historio montras ke la pracivilizoj floris en zonoj favoraj al la agrikulturo, kiel ĉe la basenoj de la riveroj. Ekzemple ĉe Mezopotamio, konsiderita lulilo de homa civilizo, aperinta en la fekunda valo de la riveroj Eŭfrato kaj Tigris; kaj ankaŭ ĉe Egipto, nome brila civilizo kiu dependis tute el la rivero Nilo kaj el ties periodaj inundoj. Multaj grandaj urboj, kiaj Roterdamo, Londono, Montrealo, Parizo, Novjorko, Bonaero, Ŝanhajo, Tokio, ĈikagoHongkongo ŝuldas sian riĉon al la konekto kun iu akvovojo kiu favoris ties kreskon kaj prosperon. La insuloj kiuj havis sekuran naturan havenon — kiaj Singapuro — floris pro la sama tialo. Simile, areoj en kiuj akvo estas tre malabunda, kiaj ĉe NordafrikoMezoriento, suferis historie malfacilaĵojn por sia disvolvigo.[4]

UN deklaras akvon kaj akvo-disponeblon kiel esenca homa rajto redakti

 
Fluo de akvo el krano.

La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, aprobis la 28an de julio de 2010, en sia 64a sesi-periodo, rezolucion kiu agnoskas la trinkakvon kaj bazan akvo-disponeblon kiel esenca homa rajto por la plena ĝuo de la vivo kaj de ĉiuj homaj rajtoj.

Tiu rezolucio estis adoptita je iniciato de Bolivio, post 15 jaroj de debatoj, per favora voĉdono de 122 landoj kaj 44 sindetenoj. La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj montriĝis “profunde priokupita ĉar proksimume 884 milionoj de personoj malhavas aliron al trinkakvo kaj pli ol 2600 milionoj de personoj ne havas aliron al baza akvo-disponeblo, kaj alarmita ĉar ĉiujare mortiĝas proksimume 1,5 milionoj de geinfanoj malpliaĝaj de 5 jaroj kaj perdiĝas 443 milionoj de labortagoj konsekvence de malsanoj rilataj kun akvo kaj akvadministrado”.

La adopto de tiu rezolucio estis anstaŭata de aktiva kampanjo estrita de la prezidento de Bolivio, Evo Morales Ayma.[5]

Trinkakvo: neceso de la homa korpo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Trinkakvo.

La homa korpo estas komponita de el 55 % al 78 % de akvo, depende de ties mezuroj kaj kompleksio.[6] Por eviti dehidratiĝojn, la korpo bezonas ĉiutage ĉirkaŭ 2,5 litrojn da akvo; la preciza kvanto varias depende de la nivelo de aktiveco, la temperaturo, la humideco kaj aliaj faktoroj. La plej parto de tiu akvo absorboĝas tra la manĝaĵoj aŭ trinkaĵoj — ne nepre akvo —. Ne determiniĝis la preciza kvanto da akvo havenda de sana individuo, kvankam plej fakuloj konsideras ke ĉirkaŭ 6-7 glasoj da akvo ĉiutage (proksimume du litroj) estas la necesa minimumo por elteni taŭgan hidratiĝon.[7] Eĉ tiel, laŭ fakuloj ĉiu organismo funkcias unike kaj diference kaj ĝi havas necesojn depende de la aktiveco disvolviĝanta.[8] La medicina literaturo defendas ne tiom grandan konsumon, tipe de unu litro de akvo ĉiutage por vira plenkreska individuo, eksklude aliajn eblajn postulojn pro la perdo de likvoj kaŭzita de altaj temperaturoj aŭ fizika ekzercado.[9] Unu persono kun sanstataj renoj havos malfacilaĵojn por trinki troan akvon, sed — ĉefe en varmaj kaj humidaj klimatoj, aŭ dum la ekzercado — ankaŭ malmulte trinki povas esti danĝera. La homa korpo estas kapabla trinki multe pli da akvo ol necese kiam oni ekzercas, alvenante eĉ al danĝero pro hiperhidratiĝo, aŭ venenigo pro troa akvo. La fakto populare akceptita ke plenkreskulo devas konsumi ok glasojn ĉiutage da akvo ne havas ajnan sciencan fundamenton.[10] Estas aliaj mitoj[11] pri la rilacto inter akvo kaj sano kiuj iom post iom estas forgesataj.[12]

Rekomendo[13] pri konsumo de akvo fare de la Platformo de Manĝado kaj Nutrado indikis:

 
 Ordinara kvanto por diferencaj personoj estas es de unu 1 mililitro da akvo por ĉiu kalorio de manĝo. La plej parto de tiu kvanto jam estas enhavata en la preparitaj manĝajoj 
— FNB, Nacia Konsilio de Esplorado de Usono, 1945

La lasta referenco havigita de tiu sama organismo parolas pri 2,7 litroj de akvo ĉiutagaj por virino kaj pri 3,7 litroj por viro, inklude la akvokonsumo tra la manĝajoj.[14] Nature, dum la gravedo kaj la mamnutrado la virino devas konsumi pli da akvo por teni sin hidratita. Laŭ la Instituto de Medicino — kiu rekomendas averaĝon de 2,2 litroj/tago por virino, kaj 3,0 litroj/tago por viro — graveda virino devas konsumi 2,4 litrojn, kaj ĝis 3 litrojn dum la mamnutrado, konsiderinte la grandan kvanton de likvo kiun oni perdas dum idozorgado.[15] Oni indikas ankaŭ ke normale, ĉirkaŭ 20 % de la akvo estas absorbita kun la manĝo, dum la cetero estas akirta pere de la konsumo de akvo kaj de aliaj trinkaĵoj.

Akvo estas elpelita el la korpo laŭ tre diversaj sistemoj: tra la urino, la fekaĵoj, en formo de ŝvito, aŭ en formo de akvovaporo, per elspiro ktp. Persono malsana, aŭ eksponita rekte al varmo, perdos multe pli da likvo, pro kio pliiĝos ankaŭ ties necesoj de konsumo.

Seninfektigo de trinkakvo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Seninfektigo de trinkakvo.
 
Hispanlingvaj statistikoj kaj informo pri malabundo de trinkakvo.

La trinkakvo estas unu de la ĉefaj transsendantoj de mikroorganismoj kaŭzantoj de malsanoj, ĉefe bakterioj, virusoj kaj protozooj intestaj. La grandaj epidemioj de la homaro prosperis pro la poluado de la trinkakvo. Laŭ referencoj oni konas ke oni rekomendis boligi la akvon ekde kvincent jaroj antaŭ nia erao.[16]

Aktuale en la industriaj landoj estas praktike kontrolitaj ĉiaj problemoj okazigitaj de la poluitaj akvoj. La procezoj de filtrado kaj seninfektigo pere de kloro al kiuj oni metas akvon antaŭ ties homa konsumo estas jam sufiĉe disvolvigitaj en la 20a jarcento kaj oni ĉirkaŭkalkulas ke ĝi estas tialoj de la 50 % de pliigo de vivoespero de la industriaj landoj en la 20a jarcento. La klorigo kaj filtrado de akvo estis konsiderita de la revuo Life probable kiel la plej grava progresero de publika sano de la jarmilo. La kloro estas la materialo plej uzata kiel seninfektigilo de akvo. La hipotezo plej akceptata pri kiel ĝi funkcias kaj detruas tiujn mikroorganismojn patogenajn diras ke ĝi produktas fizikajn, kemiaajn kaj biokemiajn ŝanĝojn en la membrano aŭ protekta muro de la ĉeloj okazigante la finon de ties vivaj funkcioj.[16]

La kloro povas iĝi iritanta substanco por mukozoj kaj haŭto kaj pro tio ties uzado estas strikte kontrolata. La proporcio uzata varias inter 1 parto por miliono kiam temas pri purigo de akvo por ties konsumo, kaj inter 1-2 partoj por miliono por la preparado de akvo de bano. La maltaŭga apliko de kemiaj komponantoj en akvo povas rezulti danĝera aŭ damaĝa. La apliko de kloro kiel seninfektigilo ekis en 1912 en Usono. La venontan jaron Wallace kaj Tiernan desegnis ekipojn kiuj povis mezuri la kloran gason kaj formi koncentritan solvaĵon aldoneblan al traktota akvo. Ekde tiam la tekniko de klorigo plu progresis. Krom ties kapablo detrua de ĝermoj, ties kapablo oksidiga estas tre granda kaj ties agado estas ankaŭ tre profita en la eligo de la fero, manganezo, sulf-hidridoj, sulfuroj kaj aliaj substancoj malpliigantaj de akvo. Multaj landoj en siaj regularoj postulas seninfektigojn pere de kloro kaj devigas la plutenon de difinita koncentraĵo de forĵetaĵoj de seninfektigilo en sia retoj de tubaroj de distribuado de akvo. Foje oni uzas kloraminojn kiel duaranga seninfektigilo por pluhavi dum pli da tempo difinitan koncentraĵon de kloro en la sistemo de liverado de trinkakvo.[17]

Malhelpoj en la mondo por aliri al trinkakvo redakti

 
Infanino kun akvobotelo en Afriko kie diareo oftas inter infanoj. La akvomalabundo kaj la malsufiĉa infrastrukturo okazigas pli ol 5 milionoj de mortoj jare pro konsumo de akvo poluita.

Sur la surfaco de la Tero estas 1 386 000 000 km³ de akvo,[18] el tia kvanto, la 3 % estas nesala, kaj el tiu 3 % ĉirkaŭ 70 % troviĝas sur la polusaj tavoloj kaj 30 % estas subtera,[19] dum la cetera 0,3 % estas por la homa konsumo, el tiu 0,3 la 98 % troviĝas en lagoj kaj akvorezervejoj, kie ne ĉiu havas aliron al tio[20] (30 % en la Grandaj Lagoj de Afriko, 21 % en la Grandaj Lagoj de Nordameriko kaj 20 % en la lago Bajkalo), 2 % estas transportata de la riveroj[21] kie 70 %[22] el ties liverado estas profitata por irigacio,[23] lasante proksimume[24] nur 0,00060 % por la homa konsumo.[25]

La akvo taŭga por la homa konsumo nomiĝas trinkakvo, dum tiu kiu ne havas taŭgajn kondiĉojn por ties konsumo povas esti trinkebligita pere de filtrado aŭ pere de aliaj procezoj fizik-kemiaj.

La monda loĝantaro paŝis el 2 630 milionoj en 1950 al 6 671 milionoj en 2008. En tiu periodo (el 1950 al 2010) la urbana loĝantaro paŝis el 733 milionoj al 3505 milionoj. En la homaj setlejoj koncentriĝas la uzado de akvo neagrikultura kaj tie okazas la plej malsanoj rilataj kun la akvo.[26]

Antaŭ la malfacilo disponi el trinkakvo por homa konsumo en multaj lokoj de la planedo, konsolidiĝis koncepto intermeza, nome sekura akvo kiel akvo kiu ne enhavas danĝerajn bakteriojn, dissolvitajn metalojn toksajn, aŭ kemiajn produktojn damaĝajn por la sano, kaj ĝi estas tiele konsiderata sekure trinkebla, kaj pro tio ĝi uzatas kiam la liverado de trinkakvo ne estas certa. Temas pri akvo ne malprofita por la homa estaĵo, kvankam ĝi ne havas la idealajn kondiĉojn por ties konsumo.

Pri diversaj tialoj, la disponeblo de akvo rezultas malfacila en granda parto de la mondo, kaj pro tio ĝi iĝis unu el la ĉefaj priokupoj de registaroj en la tuta mondo. Aktuale, oni ĉirkaŭkalkulas ke mil milionoj[27] de personoj havas malsufiĉan aliron al trinkakvo. Tiu situacio problemiĝas pro la konsumado de akvo en malbona kondiĉo, kio favoras la plimultigon de epidemiaj malsanoj. Multaj el landoj kunvenintaj en Evian en la 29a Kongreso de la G8 markis 2015 kiel limdato por atingi la universalan aliron al akvo en plibonaj kondiĉoj en la tuta mondo.[28] Eĉ se oni atingas tiun malfacilan celon, oni kalkulas ke ankoraŭ restas ĉirkaŭ 500 milionoj kiuj ne havas aliron al trinkakvo, kaj pli ol mil milionoj malhavas taŭgan sistemon de salubrigo. La malbona kvalito de akvo kaj la neregula salubrigo tuŝas grave la salubran staton de la loĝantaro: nur la konsumo de poluita akvo okazigas 5 000 000 de mortoj jare, laŭ diversaj informoj[29] de Unuiĝintaj Nacioj, kiuj deklaris 2005-2015 la "Jardeko de la agado". La Monda Organizaĵo pri Sano ĉirkaŭkalkulas ke la adopto de politikoj de sekura akvo povus eviti la morton de 1 400 000 infanoj jare, viktimoj de diareo.[30][31] 50 landoj, kiuj kunigas preskaŭ unu trionon de la monda loĝantaro, malhavas taŭgan sistemon de akvoliverado,[32] kaj 17 el ili elprenas ĉiujare pli da akvo el siaj akvejoj ol tio kio povas renoviĝi nature.[33] La poluo, aliflanke, ne nur poluas la akvon de riveroj kaj maroj, sed ankaŭ la akvajn rimedojn subterajn kiuj utilas por liverado por la homa konsumo.[34]

Akvomalabundo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Akvomalabundo.

Akvomalabundo (tio estas malabundo de akvo, akvostresoakvokrizo) estas la manko de resursoj de nesala akvo por kontentigi la normalan akvomendadon. La homaro frontas akvokrizon, pro malegala distribuado (akrigita pro la klimata ŝanĝo) rezulte en disigo inter kelkaj tre malsekaj kaj tre sekaj lokoj, plus akra pliigo en tutmonda akvomendo en ĵusaj jardekoj fare de la pliiĝanta industrio. Akvomalabundo povas esti okazigita ankaŭ pro sekego, manko de pluvo aŭ poluado. Tio estis listigita en 2019 de la Monda Ekonomia Forumo kiel unu el la plej granda tutmondaj riskoj laŭ terminoj de ebla efiko al la venonta jardeko.[35] Tio manifestiĝis per parta aŭ totala malkontentigo de la esprimita akvomendado, ekonomia konkurenco por ava kvanto aŭ kvalito, disputoj inter uzantoj, nerevertebla forigo de grundakvo, kaj negativaj efikoj sur la medio.[36]

Hejma uzado de akvo redakti

 
Knabino en Malio akirante por hejma konsumo grundakvon pere de permana pumpilo.

Homoj bezonas akvon krom por ekzisto ankaŭ por propra purigo kaj higieno. Oni ĉirkaŭkalkulis ke homoj konsumas «rekte aŭ nerekte» ĉirkaŭ 54 % el la nesala akvo surfaca disponebla en la mondo. Tiu procentaĵo povas dividiĝi jene:

La homa konsumo reprezentas malgrandan procentaĵon de la kvanto de akvo konsumita ĉiutage en la mondo. Oni ĉirkaŭkalkulis ke loĝanto de disvolvigita lando konsumas ĉirkaŭ 5 litrojn ĉiutage en formo de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.[39] Tiuj nombroj plialtiĝas spketakle se konsideri la hejman industrian konsumon. Proksimuma kalkulo[40] de konsumo de akvo por persono/tago en disvolvigita lando, konsiderinte la hejman industrian konsumon havigas la jenajn datumojn:

Proksimuma konsumo de akvo por persono/tago
Aktiveco Akvokonsumo
Lavi vestaĵojn 60-100 litroj
Purigi hejmon 15-40 litroj
Purigi teleraron maŝine 18-50 litroj
Purigi teleraron mane 100 litroj
Kuiri 6-8 litroj
Duŝi 35-70 litroj
Bani 200 litroj
Purigi dentaron 30 litroj
Purigi dentaron (kranferme) 1,5 litroj
Lavi manojn 1,5 litroj
Razi 40-75 litroj
Razi (kranferme) 3 litroj
Purigi aŭton hose 500 litroj
Malŝarĝi la ujon sur fekujo 10-15 litroj
Mezmalŝarĝi la ujon sur pisujo 6 litroj
Irigacii malgrandan ĝardenon 75 litroj
Irigacii hejmajn plantojn 15 litroj
Trinki 1,5 litroj

Tiuj menciitaj konsumomoroj kaj la pliiĝo de la monda loĝantaro en la lasta jarcento okazigis siavice pliigon en la akvokonsumo. Tio kondukis al fakto ke la aŭtoritatoj realigis kampanjojn por la bona uzado de akvo. Aktuale, la tiukadra konsciigo estas tasko de enorma gravo por garantii la futuron de akvo sur la planedoa, kaj tiele ĉio tio estas celo de konstantaj aktivecoj kaj je nacia nivelo kaj je municipa aŭ loka nivelo.[41] Aliflnake, la grandegaj diferencoj inter la ĉiutaga konsumo por persono en disvolvigitaj landoj kaj en disvolviĝantaj landoj[42] indikas ke la akvo modelo aktuala ne nur estas ekologie neeltenebla, sed ankŭ el humana vidpunkto,[43] pro kio nombraj NRO-oj baraktas[44] por inkludi la rajton al akvo inter la Homaj Rajtoj.[45] Dum la 5a Monda Forumo pri Akvo, kunvokita por la 16a de marzo de 2009 en Istanbulo (Turkio), Loic Fauchon (Prezidanto de la Mond Konsilio de Akvo) substrekis la gravon de la regulado de la konsumo per la jenaj vortoj:

 
 "La epoko de la facila akvo jam foriris... El antaŭ 50 jaroj la politiko priakva en la tuta mondo konsistis en ĉiam havigo de plia akvo. Ni devas aliri al politiko de regulado de la akvopeto"[46] 

Kutimoj por akvoŝparo redakti

 
Duŝilo.

Ĉar la kvanto de nesala akvo estas egala al 2,5-2,75 % el la totala akvo sur la tera surfaco, necesas fari responsan uzadon de la avo kiun oni akiras el la lagoj, fontoj, riveroj, putoj kaj eĉ maroj. Pro tio iĝis pli necesa la plibonigo de kutimaro kiu helpu al plej bona profito de tiu valorega rimedo, inter kiuj menciindas rilate al la hejma kaj ĉiutaga uzado:

Kulturoj, religioj kaj mitaroj redakti

 
Titanino Tetiso, greka mara diino.

Antikvaj religioj kaj kredoj redakti

Sulis estis kelta diino pri varmaj fontoj. Enki estas la sumera dio de la nesala akvo, la "donema fonto de vivo". En la antikva Egiptio Ĥnum, estro de la freŝa akvo, estas la dio de la Unua Katarakto, kiu regas la fekundigantajn nilajn inundojn. En klasikaj mitaroj Neptuno estis la dio de la maroj por la romianoj, kaj Pozidono rolis same por la grekoj. Laŭ la Teogonio de Heziodo, tiujn diojn kaj titanojn, kiuj regas akvon, oni kalkulas inter la unuaj.

 
Rita sinlavado en ŝintoismo (misogio).

Nuntempaj religioj redakti

En multaj religioj kiel hinduismo kaj ŝintoismo, akvo rolas kiel rita purigilo.

En kristanismo, bapto okazas per akvo. En aliaj unudiismaj religioj ekzistas ritaj sinpurigadoj: mikveo en judismo, granda kaj malgranda sinpurigadoj en islamo.

Aliaj kredoj redakti

Akvo estas unu el kvar klasikaj elementoj en antikva greka filozofio (kun fajro, aero kaj tero). En taoismo ĝi estas unu el kvin elementoj.

Industrio kaj teknologio redakti

 
Irigacia ŝprucilo akvumanta gazonejon.

Inĝenierarto Sen Limoj opinias ke akvo estas por ĉiuj homoj kondiĉo de vivrajto kaj tiucele lanĉis Manifeston pri Akvo[47].

 
Irigacia kanaleto en Osmanije, Turkio.

Akvo en agrikulturo redakti

Administroj de akvo en agrikulturo malsamas ekonomie kaj socie laŭ regionoj kaj landoj. Irigacio estas nura eblo en multaj regionoj por atingi sukcesajn rikoltojn, se ne sufiĉas pluvakvo. Por tio endis konstruado de akvobaraĵoj, irigaciaj kanaloj por transporti akvon al la areoj kiuj bezonas ĝin kaj tuta sistemo de administrado de akvo. Vidu akzemple Plan Badajoz en Hispanio.

Nun, tio koncernas precipe aridajn kaj duonaridajn zonojn sed; kaŭze de klimataj ŝanĝoj, ĝi eble povos damaĝi aliajn en la estonteco. Tio estas la kialo de la kalkulo de akvo kiel ero de strategio.

En regionoj suferantaj de sekecaj periodoj, agrikulturo estas la unua formanĝanto de akvo.

En Kalifornio, la bezono de akvo por agrikulturo reprezentas 87% de tuta formanĝo kaj 80% en Hispanio[48].

Do, normala estas la peto de efikeco de uzado de akvo en agrikulturo kaj pliigi esploradojn en tiu fako.

Akvo en betonfako redakti

Betonada akvo
Agresiva akvo
Akvocementa faktoro

Forsolvilo redakti

Malvarmigilo en nuklea energikreadsistemoj redakti

Akvo kaj vaporo estas uzataj kiel fluidoj por transportado de varmo en diversaj interŝanĝaj sistemoj pro ilia disponeblo kaj alta varmokapablo. Oni uzas ili ambaŭ por refrigerado kaj por hejtado. Malvarmeta akvo povas eĉ esti nature haveblaj el lago aŭ el la maro. Kondensinta vaporo estas aparte efika fluido por hejtado, pro la granda vaporadvarmo de la akvo. Malavantaĝo estas ke akvo kaj vaporo estas iom koroda, kaj tiu propraĵo pliiĝas kun temperaturo. En preskaŭ ĉiuj elektraj centroj, akvo estas la malvarmiganta substanco kiu vaporiĝas kaj pelas vaporajn turbinojn por tirado de generatoroj. En Usono, malvarmigado en elektrocentroj postulas la plej grandan uzadon de akvo.

En la industrio de nuklea energio, akvo povas esti ankaŭ uzata kiel neŭtronmoderatoro: la akvo malakcelas la neutronojn kaj tiel ebligas la fisiajn reakciojn. En plej nukleaj reaktoroj, akvo estas ambaŭ malvarmiganto kaj moderatoro. Ĉi tio provizas iom da pasiva sekureco, pro tio ke forigi la akvon el la reaktoro bremsas la nuklean reakcion - tamen aliaj metodoj estas favoritaj por halti nukleajn reakciojn kaj oni preferas teni la nuklean kernon kovrita per akvo por tiel certigi adekvatan malvarmigon.

Vapormaŝinoj redakti

 
Bailey Gatzert, vaporŝipo sur la Rivero Kolumbio ĉirkaŭ 1910.

La akvo servis en la industria revolucio en formo de vaporo kiel transformilo de kemia energio (per forbruligo de karbo, ligno) al mekanika energio per vapormaŝinoj.

Ĝi ankaŭ nun havas saman rolon ĉe la elektrocentraloj, forbrulantaj fosilaĵojn.

Ekzisto de akvo aliloke en la sunsistemo redakti

 
Glacio, likvida akvo kaj vaporo

Akvo sur Luno redakti

Oni supozas, ke sur Luno ĉe la ombraj partoj de la poluso povas ekzisti akvo en formo de glacio.

En la 1990-aj jaroj, du sondiloj (Lunar Prospector kaj Clementina) trovis verŝajne spurojn de ĉirkaŭ unu kubkilometro da akvo ĉe la poluso. La signoj ŝajnis konvinkaj, ĉar, kvankam la neŭtronspektometro montras nur ekziston de hidrogeno, la sola ebla fonto de hidrogeno estas akvo. Oni volis kontroli la mezuradojn somere de 1999, kiam oni intence allunigis la sondilon Lunar Prospector en ĉiam-ombran krateron. Oni atendis, ke aperus super la surfaco ĉirkaŭ 20 kg da akvovaporo, sed nenio okazis.

NASA volas plu esplori la lunon: la asocio lanĉis en 2008 la sondilon Lunar Reconnaisance Orbiter (LRO), kies unu el la ĉefaj taskoj estis la esploro de la akvospuroj.

Mezuriloj por esplori akvoglacion redakti

  • Lyman-Alpha Mapping Project (LAMP) analizas la stelan lumon, respegulantan el la profundo de la kratero.
  • Lunar Orbiter Laser Altimeter mezuras la surfacon de Luno kaj eĉ analizas la forton de la respegulanta lumo.
  • Lunar Exploration Neutron Detector (LEND), la hidrogeno absorbas la neŭtronojn, tiel la valo en la spektro montras ĉeeston de hidrogeno.

La akvo gravus por la konstruado kaj funkciado de lunaj bazoj, ĉar oni ne povus malmultekoste alporti la akvon el la Tero.

Akvo sur Marso redakti

En 2005 oni publikigis, ke rekte sub la surfaco de Marso troviĝas glaciiĝinta maro ĉe la ekvatoro. La sondilo Mars Express de ESA (la Eŭropa Spaca Agentejo) volviĝas jam unu jaron ĉirkaŭ la planedo. Oni supozas, ke antaŭ ĉirkaŭ 5 milionoj da jaroj okazis inundo en la regiono kaj la glaciiĝintan akvon kovris cindro kaj polvo, malhelpante la sublimadon.

Ĉe la polusoj de Marso bone videblas kaj akvaj kaj karbondioksidaj glacioj.

En Esperanto redakti

La revuo "Kuriero" de Unesko dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de indiĝenaj lingvoj okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.[49] Kelkaj el ties artikoloj temas pri kiel la diversaj indiĝenaj komunumoj frontas la minacojn de la klimata ŝanĝo pere de tradicia sciaro. Tiukadre la artikolo Sekurigi akvon en ŝanĝiĝanta mondo, de Howard S. Wheater, temas pri la ekologiaj konceptoj pri la manko de akvo pro la diversaj minacoj kiuj endanĝerigas la medion.[50]

Proverboj redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri akvo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[51]:

 
 Akvo kaj pano servas al sano. 


 
 Akvo kura -- akvo pura. 


 
 Ĉerpi akvon per kribrilo. 

Literaturo redakti

Uzita bibliografio redakti

  • AMERICAN CHEMICAL SOCIETY (2006). Chemistry in the community. Nueva York: W.H. Freeman. ISBN 9780716789192.
  • CORTÉS, Julio (1986). El Corán. Perseus Distribution. ISBN 0940368714.
  • DAVIE, TIM (2003). «I- Hidrology as a Science». Fundamentals of Hydrology. Londres: Routledge. ISBN 0415220289.
  • MILLER, Tyler (2005). «IX- Water resources and water pollution». Sustaining the earth. Thomson, Brooks & Cole. ISBN 0-534-49672-5.
  • PARK, Chris (2007). A dictionary of environment and conservation. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0198609957.
  • RAMÍREZ QUIRÓS, Francisco (2005). Tratamiento de Desinfección del Agua Potable. Canal Isabel II. ISBN 84-933694-3-8.
  • RASTOGI, S.C. (1996). Cell and molecular biology. New Age International. ISBN 8122412882.
  • STARR, Cecie. Mary Arbogast, ed. Biology: Concepts and applications (Fifth edition edición). Belmont: Wadsworth - Thomson Learning. ISBN 0-534-38549-4.
  • SWAIN, Ashok (2004). «I-Water Scarcity». Managing water conflict. Nueva York: Routledge. ISBN 071465566X.
  • TAUTSCHER, Carl (1991). «8.4». Contamination Effects on Electronic Products: Water. Nueva York: M. Dekker. ISBN 0824784235.

Aldona bibliografio (ne uzita rekte en tiu artikolo) redakti

  • John M. DeMan (1999). Principles of Food Chemistry 3a Eldono.
  • Vickie A. Vaclavik kaj Elizabeth W. Christian (2003). Essentials of Food Science 2nd Edition.
  • OA Jones, JN Lester kaj N Voulvoulis, Pharmaceuticals: a threat to drinking water? TRENDS in Biotechnology 23(4): 163, 2005
  • Franks, F (Ed), Water, A comprehensive treatise, Plenum Press, New York, 1972–1982
  • PH Gleick and associates, The World's Water: The Biennial Report on Freshwater Resources. Island Press, Washington, D.C.
  • Marks, William E., The Holy Order of Water: Healing Earth's Waters and Ourselves. Bell Pond Books ( a div. of Steiner Books), Great Barrington, MA, November 2001 [ISBN 0-88010-483-X]
  • DEBENEDETTI, P. G., y STANLEY, H. E.; "Supercooled and Glassy Water", Physics Today 56 (6), p. 40–46 (2003). Downloadable PDF (1.9 MB)
  • IRWING, J.J. y SOICHET, B.K., "ZINC: A free database of commercially available compounds for virtual screening", en el Journal of Chemical Information and modeling 45, n.º 1, 2005, págs. 177-182.
  • POLING, B.E., PRAUSNITZ, J.M. y REID, R.C., The properties of gases and liquids (4.ª edición), McGraw-Hill, 1987.
  • PRAUSNITZ, J.M. REID, R.C. y SHERWOOD, T.K, The properties of gases and liquids (3.ª edición), McGraw-Hill, 1977.
  • REKLAITIS, G.V., Introduction to material and energy balances, John Wiley and Sons, Inc., 1983.

Akvo kiel natura rimedo redakti

  • Gleick, Peter H. (10a de novembro de 2006). The World's Water: The Biennial Report on Freshwater Resources. Washington: Island Press. ISBN 978-1-59726-105-0.
  • Postel, Sandra (1997, dua eldono). Last Oasis: Facing Water Scarcity. Nueva York: Norton Press.
  • Anderson (1991). Water Rights: Scarce Resource Allocation, Bureaucracy, and the Environment.
  • Marq de Villiers (2003, reviziita eldono). Water: The Fate of Our Most Precious Resource.
  • Diane Raines Ward (2002). Water Wars: Drought, Flood, Folly and the Politics of Thirst.
  • Miriam R. Lowi (1995). Water and Power: The Politics of a Scarce Resource in the Jordan River Basin. Cambridge Middle East Library.
  • Worster, Donald (1992). Rivers of Empire: Water, Aridity, and the Growth of the American West.
  • Reisner, Marc (1993). Cadillac Desert: The American West and Its Disappearing Water.
  • Maude Barlow, Tony Clarke (2003). Blue Gold: The Fight to Stop the Corporate Theft of the World's Water.
  • Vandana Shiva (2002). Water Wars: Privatization, Pollution, and Profit. Londres: Pluto Press [u.a.] ISBN 0-7453-1837-1. OCLC 231955339.
  • Anita Roddick, et al (2004). Troubled Water: Saints, Sinners, Truth And Lies About The Global Water Crisis.
  • William E. Marks (2001). The Holy Order of Water: Healing Earths Waters and Ourselves.

Referencoj redakti

  1. Progress on Sanitation and Drinking-water: 2010 Update, UNICEF, WHO/UNICEF Joint Monitoring Programme for Water Supply and Sanitation, ISBN 978-92-4-156395-6
  2. Davie (2003), paĝo 2.
  3. Datos del Centro del Agua del Trópico Húmedo para la América Latina y el Caribe (CATHALAC), en Tipos de agua Arkivigite je 2009-06-02 per la retarkivo Wayback Machine, de la portalo agua.org.mx.
  4. "El país que no tiene agua o que tiene dificultades con el agua está condenado al subdesarrollo, salvo que tenga petróleo o algún otro recurso en cantidades ingentes", Alberto Crespo, en «La crisis del agua refleja otras crisis.» (14a de marto de 2006)BBC. Konsultita la 27an de aprilo de 2009.
  5. Landoj kiuj kun Bolivio apogis la projekton de rezolucio konfirmanta la "Homan Rajton al Akvo kaj Akvadministrado": Angolo, Antikvo kaj Barbudo, Saudarabio, Azerbajĝano, Barejno, Bangladeŝo, Benino, Eritreo, Bolivio, Burundio, Kongo, Kubo, Dominiko, Ekvadoro, Salvadoro, Fiĝioj, Kartvelio, Gvineo, Haitio, Salomonoj, Madagaskaro, Maldivoj, Maŭricio, Nikaragvo, Niĝerio, Paragvajo, Centrafrika Respubliko, Domingo, Samoo, Sankta Vincento kaj Grenadinoj, Sankta Lucio, Serbio, Sejŝeloj, Srilanko, Tuvalo, Urugvajo, Vanuatuo, Venezuelo, kaj Jemeno.
  6. ¿Qué porcentaje del cuerpo es agua? Jeffrey Utz, M.D., The MadSci Network
  7. [1] Healthy Water Living, BBC, alirita la 1an de februaro 2007.
  8. [2] Arkivigite je 2016-09-13 per la retarkivo Wayback Machine Hidratación saludable: La tendencia de este verano, Ahora Salud y Bienestar, alirita la 23an de majo de 2014.
  9. Rhoades, R. A., Tanner, G. A. Medical Physiology, Lippincott Williams & Wilkins, 2a eld. Baltimore, 2003 isbn=0781719364 oclc=50554808
  10. "Bebe al menos ocho vasos de agua al día." ¿De veras? ¿Hay algún indicio científico para el "8 × 8"?, de Heinz Valdin, Departemento de Fiziologio, Dartmouth Medical School, Lebanon, Nov-Hampshire
  11. Por ekzemplo, la rilato inter la konsumo de akvo, la pezoperdo kaj la mallakso.
  12. Drinking Water - How Much? Arkivigite je 2012-04-10 per la retarkivo Wayback Machine, Factsmart.org retejo kaj referencoj ene.
  13. Food and Nutrition Board, National Academy of Sciences. Recommended Dietary Allowances, reviziita 1945. National Research Council, Reprint and Circular Series, No. 122, 1945 (aŭgusto), pp. 3-18.
  14. Dietary Reference Intakes: Water, Potassium, Sodium, Chloride, and Sulfate Arkivigite je 2005-12-18 per la retarkivo Wayback Machine, Food and Nutrition Board
  15. Agua:¿Cuánta hay que beber cada día? - MayoClinic.com. Arkivita el la originalo je 2014-01-02. Alirita 2016-10-12.
  16. 16,0 16,1 Rámirez Quirós, op. cit., pp. 8-20.
  17. Rámirez Quirós, op. cit., pp. 21-23.
  18. [3]
  19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-10-15. Alirita 2016-10-12.
  20. http://www.profesorenlinea.cl/fisica/aguadatos.htm
  21. [4]
  22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-13. Alirita 2016-10-12.
  23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-02-18. Alirita 2016-10-12.
  24. [5]
  25. [6]
  26. 2a Raporto de Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvigo de Akvorimedoj en la Mondo, p.88-90
  27. Laŭ tiu informaĵo de la UN, publikigita en BBC.com la 26an de aŭgusto de 2004. Konsultita la 24an de aprilo de 2009.
  28. El "plan de acción" decidido en la Cumbre de Evian de 2003. Arkivita el la originalo je 2014-08-07. Alirita 2016-10-12.
  29. Día Mundial del Agua: 2.400 millones de personas la beben contaminada, 22a de aprilo de 2005. Konsultita la 24an de aprilo de 2009.
  30. World Health Organization. Safe Water and Global Health.
  31. Laŭ aliaj ĉirkaŭkalkuloj, 4 000 infanoj ĉiutage.
  32. La ONU analizará la contaminación del agua con arsénico en China y en otros países de Asia, 18a de novembro de 2004. Konsultita la 26an de aprilo de 2009.
  33. Climate Change and Developing Countries, Nijavalli H. Ravindranath kaj Jayant A. Sathaye, 2002, Springer isbn=1402001045 oclc=231965991.
  34. Problemas asociados con la contaminación del agua subterránea, en www.purdue.edu. Konsultita la 26an de aprilo de 2009.
  35. Global risks report 2019. World Economic Forum. Arkivita el la originalo je 25a de Marto 2019. Alirita 25a de Marto 2019.
  36. Coping with water scarcity. An action framework for agriculture and food stress. Food and Agriculture Organization de United Nations (2012). Arkivita el la originalo je 4a de Marto 2018. Alirita 31a de Decembro 2017.
  37. Miller (2005), p. 173
  38. [7] Arkivigite je 2015-11-29 per la retarkivo Wayback Machine Human Appropriation of the World's Fresh Water Supply, alirita la 29an de aprilo 2009, University of Michigan, 4a de januaro 2006.
  39. Informo elprenita el "libro Azul"[rompita ligilo] de la akvo, eldonita de la entrepreno de akvoj de Belgio. (en nederlanda).
  40. La informo estas de Intermon Oxfam, kun propra prilaborado.
  41. Vidu la observojn de GARCÍA NART, Marta; "El segundo catálogo español de Buenas Prácticas: reflexiones sobre el proceso, lecciones aprendidas y asignaturas pendientes", Eld. Instituto Juan de Herrera, Madrid, 1999, ISSN 1578-097X.
  42. Nordameriko: 333-666 litroj/tage, Eŭropo: 158 litroj/tage, Azio: 64 litroj/tage, Afriko 15-50 litroj/tage, Hispanio: 147 litroj/tage. (Datumoj de Intermon Oxfam, inkludas industrian konsumon).
  43. La sveda hidrologo Malin Falkenmark formulis la terminon hidropremo, por difini la landojn en kiuj la akvoliverado disponebla por persono ne atingas 1700 litrojn. Por pli scii pri hidropremo kaj elteneblo, vidu "Escasez de agua", publikigita en Population Information Program, Center for Communication Programs, Volumo XXVIII, nº3, Aŭtuno de 2000, Serio M, #15, Eld. de la Universitato Johns Hopkins por la Publika Sano, Baltimore, Maryland, Usono.
  44. Por ekzemplo, tiu deklaro de Internacia Amnestio de la 24a de marto de 2003. Konsultita la 30an de aprilo 2009.
  45. Tiu afero jam estis diskutita Arkivigite je 2016-10-13 per la retarkivo Wayback Machine de komitato de fakuloj dum la okazigo de la 3a Monda Forumo pri Akvo, en marto 2006.
  46. Yahoo novaĵoj, 16a de marto 2009. Konsultita la 30an de aprilo de 2009.
  47. Dr. Molnár Lajos, La Manifesto pri Akvo de "Inĝenierarto Sen Limo j, la 19-a de februaro 2009, alirita la 31-an de januaro 2017.
  48. Agrikulturo, medio kaj teritorio, eŭropa kongreso en Strasburgo La recherche agronomique européenne dans le monde du XXIè sciècle : quelle innovation pour l'alimentation, l'agriculture et le cadre de vie ? la 28-an - 29-an de novembro 1996, Carlos Tio, Universitato de Madrido Alessandro Nardone, Universitato de Viterbo, Italio
  49. "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 60 paĝoj.
  50. Sekurigi akvon en ŝanĝiĝanta mondo, de Howard S. Wheater, "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, paĝoj 56-58. Tradukis el la angla lingvo Sidney Carlos Praxedes (Brazilo).
  51. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Akvo, la oro de la tria jarmilo, Kontakto, 2015:2
  • World Water, informoj pri nesala akvo tutmonde
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Agua en la hispana Vikipedio.