Malfermi la ĉefan menuon

Juan Evo MORALES AYMA (naskiĝis la 26-an de oktobro 1959 en Orinoca, Oruro) estas bolivia indiĝeno, gvidanto de politika partio Movado al Socialismo, gvidanto de movado por la rajtoj de kokao-farmistoj kaj la okdeka prezidanto de Bolivio.

Evo Morales
Evo Morales

Oficanta
Funkcio akceptita:
22-a de januaro 2006
Vicprezidento Álvaro García Linera
Antaŭulo Eduardo Rodríguez

Naskiĝo 26-an de oktobro 1959
en Bolivio Orinoca, Oruro, Bolivio
Politika partio MAS
Infanoj Du agnoskitaj filoj: knabo kaj knabino
Religio romkatolika / Indiĝenaj religioj
Information icon.svg
vdr

Evo Morales venkis la antaŭtempajn prezidentajn elektojn de 18-an de decembro 2005 per pli ol 50% de la voĉoj — pli ol atenditaj. Li iĝis la unua indiĝena ŝtatgvidanto de Bolivio. En la prezidenta elekta kampanjo de decembro 2009, li atingis preskaŭ 63% de la voĉdonoj, grave superante la rezulton de 2005.

VivoRedakti

Morales naskiĝis en familio de ajmaranoj en vilaĝo de la minista regiono de la bolivia altaĵo. Li povis ne tre longe studi kaj komencis labori tre juna. Morales fariĝis farmisto en la tropika regiono de Chapare, en la centro de la lando. Li komencis tie sian sindikatan agadon, por defendi la kultivantojn de kokao, kiu tie havas tradician karakteron.

Dum la 90-aj jaroj Morales fariĝis gvidanto de sindikato, kiu kontraŭis la politikon de la tiama registaro de Hugo Bánzer, apogita de Usono, apoginta la forigon de la kultivado por lukti kontraŭ la narkotrafikadon. La kokaistoj defendis la tradician kultivadon kaj rifuzis la konfuzon kun la produktado kaj vendo de kokaino.

Morales ankaŭ kreis tiutempe propran partion Movado al Socialismo, kun kontraŭkapitalista kaj indiĝenista karaktero.

En 1997 Morales estis elektita deputito per pli ol 70% de la voĉdonoj, reprezentante la provincojn de Chapare kaj de Carrasco en la departemento de Koĉabambo.

 
Evo Morales kaj la franca kamparana gvidanto José Bové.

En januaro de 2002 Morales estis forigita de la kongreso, pro akuzoj de terorismo sekve al perforta alfrontiĝo en la kamparo. Poste tiu forigo estis nuligita de la tribunaloj, sed intertempe li decidis prezenti sian kandidatecon al la prezidentaj elektoj.

Morales faris tre imagan kampanjon, kaj bazis parte de sia mesaĝo en la kontraŭa al la entruda politiko de Usono, kaj specife de ties ambasadoro en Bolivio. Tiamaniere kreskis la apogo al li, ĝis al fina rezulto, en kiu li akiris la duan lokon, te proksime al la fina prezidanto Gonzalo Sánchez De Lozada.

En sekvaj jaroj Morales gvidis la tiel nomata milito de la gaso, kun publikaj protestoj por eviti la vendon de la natura gaso, je kiu Bolivio estas tre riĉa, kaj specife la transporto tra Ĉilio. Kune kun aliaj grupoj, ili sukcesis akiri la rezignon de Sánchez de Lozada en 2003 kaj de Carlos Mesa en 2005.

En la elektoj de decembro de 2005 li akiris pli ol 50% de la rektaj popolaj voĉdonoj, kaj tial li fariĝis prezidento depost la 22-a de januaro 2006, la unua indiĝena en la historio de Bolivio (kaj la dua en tuta Latinameriko post Benito Juárez en Meksiko).

IdeologioRedakti

La oficiala ideologio de Movado al Socialismo estas kontraŭimperiisma kaj kontraŭkapitalisma, kun granda emfazo al la defendo de la indiĝenaj popoloj en Sudameriko.

Kunlaborantoj en la registraro de Evo Morales priskribis lian personan politikan metodon kiel "evoismo" (hispane Evismo) kaj lian ekonomiko kiel "evonomiko". Ekde 2009 Morales plendas por eklektika formo de komunumisma socialismo (ne konfuzu komunumismo kun komunismo). Morales arde uzas retorikon kontraŭimperiisma kaj kontraŭkapitalisma, sed li estas nek ĝisosta kontraŭtutmondigisto nek marksisto. Ŝtatorganize Morales klopodas igi la reprezentan demokration de Bolivio pli rekta kaj pli komunumcentra. Li klopodas tion per referendumoj kaj per civitane gvidataj iniciatoj.

Morales montris sian pretecon ŝtatigi la naturan gason, eĉ se konservante la kunlaboron de eksteraj firmaoj.

Morales ankaŭ kontraŭis la elradikadon de la kultivado de kokao, kiun li konsideras tradicia en la lando, kaj anstataŭe koncentriĝi en la forigo de la konsumo de kokaino en la landoj de la klientoj.

Internacia socialismoRedakti

En ekstera politiko, Morales montris sian solidaron kun Hugo Chávez de Venezuelo kaj Fidel Castro de Kubo. Li ankaŭ montris simpation al iamaj maldekstraj gvidantoj de Argentino kaj Brazilo. Aliflanke, lia politiko foje montras naciisman flankon, speciale pri la historiaj malakordoj kun Ĉilio. Tamen, la plej grandaj alfrontaĵoj okazos probable kun Usono.

Tion oni montris en la unua vojaĝo post la elektoj. Tradicie, la unua vojaĝo de prezidento de Bolivio havis kiel celon Usono. En tiu ĉi kazo li faris tre longan vojaĝon al diversaj latinamerikaj kaj alikontinentaj landoj:

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti