Eŭropa Unio

politika kaj ekonomia unio de eŭropaj ŝtatoj

La Eŭropa Unio (EU) estas jura politika komunumo konstituita kiel internacia organizo sui generis, estigita por la eŭropa integriĝo kaj komuna regado de la popoloj kaj ŝtatoj de Eŭropo. EU estis establita per la vigligo de la Traktato pri la Eŭropa Unio la 1-an de novembro 1993, kiu transformis la antaŭajn instituciojn. Ĝi konsistas el 27 landoj (validas por 2020) kun pluraj kandidatoj por estonta plilarĝiĝo.

Eŭropa Unio
politika komunumo
EU Globe No Borders 2020.svg
Mapo de Eŭropa Unio
Flago-de-la-Eŭropa-Unio.svg
Moto: Unuiĝintaj en diverseco
Himno: Odo al Ĝojo
Membraj ŝtatoj
Politikaj centroj Bruselo, Luksemburgo, Strasburgo
Areo 4 376 780 km² (437 678 000 ha)
Loĝantaro 508 191 116[1] (2015)
Denseco 115,8 loĝ./km²
Prezidanto de la Konsilio de Eŭropa Unio Charles Michel
Kreita 23-a de julio 1952
Oficialaj lingvoj
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: European Union
Retpaĝo: europa.eu
Portal.svg Portalo pri Eŭropo

Se komence la suprastrukturo "Eŭropa Unio" fondiĝis surbaze de la tri Eŭropaj Komunumoj jam ekzistantaj (nome EKKŜ, Euratom kaj EEK) sub la kompleksa sistemo konata kiel "la tri pilieroj" (la komunumoj antaŭe menciitaj kune kun la komuna ekstera politiko kaj la jura kaj polica kunlaboro), kun la ekvigligo la 1-an de decembro 2009, de la Traktato de Lisbono, Eŭropa Unio tute sukcedis la eŭropajn komunumojn (kvankam kun certaj specifaĵoj) kaj akceptis per tio juran instancon el internacia juro[2][3][4][5].

Eŭropa Unio disvolvigis juran kaj politikan sistemon, nome la "eŭropa komunumismo", iel unika en la mondo, kiu funkcias per internaj kaj kompleksaj meĥanismoj kaj proceduroj, kiuj ampleksiĝis kaj evoluis laŭlonge de ĝia historio ĝis la nuna kreado de hibrida transnacia registaro malfacile egalebla kiu kombinas elementojn de la multflanka kunlaborado, sed forte strukturita kaj instituciigita, kun aliaj organoj supranaciaj, ambaŭ regataj de dinamiko el regiona integriĝo[6].

La Eŭropa Unio, kaj antaŭe la Eŭropaj Komunumoj, promocias la kontinentan integriĝon pere de komunaj politikoj kiuj ampleksiĝas per malsamaj medioj, specife en ĝia ekonomia origino kaj progresive etenditaj al politikaj medioj.[7] Por atingi la komunajn celojn, la eŭropuniaj ŝtatoj donas al ĝi certajn rajtojn, kreante suverenecon kiu povas esti komuna aŭ kundividita[8][9][10][11].

Je 12-a de oktobro 2012, la Eŭropa Unio ricevis la Nobel-premion pri paco ĉar "ĝi helpis transformi Eŭropon de kontinento de milito al kontinento de paco."[12]

HistorioRedakti

 
Teritoria evoluo de EU

Post la du mondmilitoj, en Eŭropo ekestis granda sento pri la bezono rekonstrui kaj kunigi la kontinenton por malhelpi estontajn konfliktojn inter eŭropaj landoj. La deklaro de la 9-a de majo 1950 de Robert Schuman, tiama franca ministro pri eksterlandaj aferoj, estas konsiderata kiel la fonda teksto de eŭropa konstruado. Spronita de politikaj famuloj konataj kiel la "patroj de Eŭropo"[13] , kiel Konrad Adenauer, Jean Monnet kaj Alcide De Gasperi, ses ŝtatoj (Okcidenta Germanio, Francio, Italio, Belgio, Luksemburgio kaj Nederlando) kreis en 1951 la Eŭropan Komunumon pri Karbo kaj Ŝtalo. Post la fiasko de Eŭropa Defenda Komunumo en 1954, Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) estis establita en 1957 per la Traktato de Romo. Ekonomia kunlaboro estis profundigita per la Unueca Eŭropa Akto en 1986. En 1992, la Traktato de Maastricht sukcedis ĝin kaj establis politikan union kiu prenis la nomon de Eŭropa Unio kaj kiu antaŭvidis la kreon de ekonomia kaj mona unio kun ununura valuto: la eŭro (€). Fondita en 1999, la eŭro-zono havas dek naŭ ŝtatojn en 2017. Novaj instituciaj reformoj estis enkondukitaj en 1997 kaj 2001. Post la fiasko de projekto de eŭropa konstitucio post la rifuzo per referendumo de la francaj kaj nederlandaj popoloj, la institucioj denove reformiĝis en 2009 per la Traktato de Lisbono por enkorpigi la rimedojn antaŭviditajn de ĉi tiu konstitucia projekto.

Ekde la formiĝo de EEK, la nombro de membroŝtatoj kreskis de 6 al 27. La fondaj membroj de la Eŭropa Ekonomia Komunumo, en 1957, estas Germanio, Belgio, Francio, Italio, Luksemburgio kaj Nederlando. Al ili aliĝis en 1973 tri membroj de la Eŭropa Liber-Komerca Asocio: Danio, Irlando kaj Britio. La Unio plilarĝiĝis al la sudo kun unue la aliĝo de Grekio en 1981, poste tiu de Hispanio kaj Portugalio en 1986. Dume, en 1985, Gronlando decidis retiriĝi ratifante la Gronlandan Traktaton kaj nun havas la statuson de rilata transoceana lando kaj teritorio. Kun la fino de la Malvarma Milito, la orienta parto de Germanio aliĝis al la Eŭropa Ekonomia Komunumo en 1990. En 1995, Eŭropa Unio integris neŭtralajn ŝtatojn: Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio. En 2004, dek novaj ŝtatoj, plejparte el la orienta bloko, estis aldonitaj al la jam dek kvin membroj: Kipro, Estonio, Hungario, Latvio, Litovio, Malto, Pollando, Slovakio, Slovenio kaj Ĉeĥio . Du pliaj ŝtatoj, Bulgario kaj Rumanio, kompletigis ĉi tiun kvinan pligrandigon en 2007, Kroatio fariĝis en 2013 la 28-a membro de la Unio. Fine, en 2020, Britio forlasis la Union post referendumo de britaj civitanoj.

Eŭropa Unio
1951 1957 1965 1986 1992 1997 2001 2007 **
Eŭropa Komunumaro (EK *) E Ŭ R O P A   U N I O   ( E U )
Eŭropa Komunumo por Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ) (valida ĝis 2002 → EK)
Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) Eŭropa Komunumo (EK)
* EK: EKKŜ, EEK (EK ekde 1993), Euratom polica kaj jura eŭropa interŝtata kunlaboro (PJK) civila jura kunlaboro kaj flankaj agoj por libera persona trafiko → EK)
punleĝara polica kaj jura kunlaboro (PJK)
Eŭropa Politika Kunlaboro (EPK) Komuna ekstera kaj sekureca politiko (KESP)
Eŭropa Komunumo pri Atomenergio
Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo
traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo
traktato pri la kreo de komuna Konsilio kaj komuna Komisiono de la Eŭropa Komunumo
Unueca Eŭropa Akto
traktato de
Mastriĥto
traktato de
Amsterdamo
traktato de
Nico
traktato de
Lisbono
(valida de la 1a de decembro 2009)

„tri kolonoj de la EU“ – EK (EKKŜ, EEK / EK, Euratomo), KESP, PJK

GeografioRedakti

 
Reliefa mapo de EU

Eŭropa Unio havas areon da 4 376 780 km², kio igus ĝin la sepa plej granda lando sur Tero, se konsideri ĝin kiel unuaĵo. La plej alta pinto estas la Blanka Monto, ĉe la limo inter Italio kaj Francio, kiu altas 4810 metrojn super marnivelo; la plej malalta pinto estas Zuidplaspolder, en Nederlando, 7 metrojn sub marnivelo. Post Kanado, Eŭropa Unio havas la duan plej longan marbordon: preskaŭ 66 mil kilometroj.

Eŭropa Unio havas limojn al 21 landoj: Norvegio, norde; Rusio, Belarusio, Ukrainio, Moldavio kaj Turkio laŭ la orienta landlimo; Svisio kaj Liĥtenŝtejno en la mezo; Bosnio kaj Hercegovino, Montenegro, Serbio, Makedonio kaj Albanio en la Balkanoj; Maroko, sude (danke al eksterteritoriaĵoj de Hispanio kiuj havas rektan landlimon al tiu lando). Ekde la efektiviĝo de la Briteliro, la EU havas landlimon kun la Unuiĝinta Reĝlando en la irlanda insulo. Ankaŭ la etlandoj Andoro, Monako, San-Marino kaj Vatikano estas ekstereŭropuniaĵoj kun rekta limo al Eŭropa Unio. Fine, Franca Gviano estas teritorio de Eŭropa Unio en Sudameriko, kaj havas limojn al Surinamo kaj Brazilo. Krome, Gvadelupo - ankaŭ eŭropunia teritorio - havas limon al Nederlandaj antiloj.

Eŭropa Unio subdividiĝas en du grandajn grupojn: la kontinenta teritorio situanta en Eŭropo kaj, pro sia kolonia pasinteco, ekster-eŭropaj teritorioj disvastigitaj tra la tuta terglobo (escepte de Azio): la "Eksteraj Regionoj" (ERoj). Tamen iuj specialaj teritorioj de la membroŝtatoj havas apartan statuson, kiu ekskludas ilin de Eŭropa Unio: la Rilataj Transoceanaj Landoj kaj Teritorioj[14].

La kontinenta spaco estas ege antropizigita medio. La ĉefaj reliefoj estas, de sudokcidento ĝis sudoriento, la Meseta, Pireneoj, Alpoj - kie la Blanka Monto situas, la plej alta pinto en la Unio kun ĝiaj 4.809 m - kaj Karpatoj, norde estas la Skandinava Montaro. La cetero de la teritorio konsistas el praaj eroziitaj montarmasivoj (Armorika montaro, Apeninoj, Dinaraj Alpoj, ktp.) kaj aro da ebenaĵoj, kiuj konsistigas la subsekciojn de la Eŭropa ebenaĵo etendiĝanta orienten, ekster la Unio, ĝis la Ural-montaro. Inter la aliaj ebenaĵoj de pli malaltaj grandecoj estas la Pada Ebenaĵo kaj la Panonia Ebenaĵo. Ĉi tiuj estas transiritaj de multaj riveroj, el kiuj ses superas 1 000 km kaj, inter ili, Danubo - kiu longas pli ol 2 000 km - kaj Rejno, ligitaj kune kaj kun multaj aliaj grandaj riveroj, konsistigas la plej gravan eŭropan akvovojan komunikadon[15]. Pli norde, sur la skandinava duoninsulo, estas du el la plej grandaj lagoj en la Unio, la Vänern kaj la Saimaa, respektive superante 5.000 km2 kaj 4.000 km2[16].

La transoceana areo estas karakterizita per sia geografia diverseco. Plej multaj el la plej eksteraj regionoj estas insulaj, escepte de Gujano, kiu estas sur la sudamerika kontinento. La aliaj ERoj estas plejparte en la nordo de ĉi tiu regiono, escepte Reunio, kiu estas en la Hinda Oceano. Notu la ĉeeston de hispanaj enklavoj en la afrika kontinento - Ceŭto kaj Melilo, kaj ankaŭ aliaj malgrandaj teritorioj - kiuj estas parto de la Unio, kvankam ili havas specialan statuson[17].

LoĝantaroRedakti

Ekde la 1-a de februaro 2020, la loĝantaro de Eŭropa Unio estas taksita je 446 milionoj da loĝantoj de Eurostat[18]. Ĝi situas malantaŭ Ĉinio (1.384 milionoj) kaj Barato (1.318 milionoj) sed antaŭ Usono (325 milionoj). La plej loĝata anŝtato estas Germanio (82 milionoj) kaj la malplej loĝata estas Malto (0,4 milionoj). 58% de la loĝantoj loĝas en la 4 plej loĝataj landoj: Germanio, Francio, Italio, Hispanio. La loĝdenso estas 117 loĝ/km2.

La kreskorapideco de la eŭropa loĝantaro estas unu el la plej malaltaj en la mondo, sed ankaŭ en la EU la loĝantoj vivas plej longe (krom en kelkaj regionoj de Azio: Japanio, Sud-Koreio, Singapuro kaj Honkongo). Pluraj membroŝtatoj renkontas problemojn ligitajn al la malkresko de sia loĝantaro pro malalta naskindico aŭ negativa migra diferenco, tial enmigradaj politikoj komencas evolui por respondi al la sociekonomiaj problemoj, kiujn tio implicas: ekzemple, Pollando kaj ties 38 milionoj da loĝantoj, Rumanio kiu falus el 22 ĝis 17 milionoj da loĝantoj en la jaro 2050 aŭ Bulgario kiu perdus 30% de sia loĝantoj, falus el sep ĝis kvin milionoj da loĝantoj. Kun ĉi tiu rapideco, 17 EU-landoj vidos sian loĝantaron fali antaŭ 2050[19], ĉi tiu malkresko en la eŭropa loĝantaro ŝuldiĝas al la malalta naskokvanto de eŭropaj landoj, kio laŭ la Eŭropa Komisiono en 2006 postulas konstruan respondon al la defio[20]. Kelkaj landoj (inkluzive Francio) limigas ĉi tiun fenomenon, gajnante per si mem ĉirkaŭ naŭ milionojn da loĝantoj, kaj Hispanio povus akiri ĉirkaŭ 2,4 milionojn da loĝantoj ĝis la jaro 2050, ĉefe danke al sia migranta politiko. Taksindas, ke Francio ankoraŭ estos la dua plej loĝata lando en 2050 (kun 71 milionoj da loĝantoj) post Germanio (74,5 milionoj), sed ke la breĉo povus esti multe pli malgranda pro la subteno al pli alta naskindico kaj pli granda enmigrado.

Laŭ informo de Demographia, en 2021 en Eŭropunio estis 9 urbaj regionoj kun pli ol tri milionoj da loĝantoj: Parizo (11,02 milionoj), la Ruhr-regiono (6,125 milionoj), Madrido (6,026 milionoj), Milano (4,907 milionoj), Barcelono (4,588 milionoj), Berlino (3,972 milionoj, Napolo (3,574 milionoj), Ateno (3,325 milionoj), kaj Romo (3,189 milionoj) [21].

MembrojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ŝtato de la Eŭropa Unio.

La 27 nuntempaj membroj de Eŭropa Unio estas la plej diversaj laŭ areo kaj loĝantaro. La plej loĝata lando estas Germanio, kun 82,062,249 loĝantoj, dum la malplej loĝata estas Malto, kun 412,614 loĝantoj. Se paroli pri areo, la plej granda lando estas Francio, kiu atingas entutan areon de 643,427 km², dum la malplej granda estas refoje Malto, kun 316 km². La 23-an de junio 2016 Britio per referendumo elektis forlasi la Eŭropan Union (52% por kaj 48% kontraŭ). Tio markis novan epokon en la historio de la Eŭropa Unio, ĉar por la unua fojo iu lando intencis eliri el la Unio. Fakte la organizo ne havis klaran mekanismon por tiu proceduro kio devos esti disvolvita per longa negocado dum du jaroj. Ĝi markis novan epokon ankaŭ por la historio de la Unuiĝinta Reĝlando, ĉar, krom aliaj aferoj, en Skotlando kaj Norda Irlando venkis la partianoj pluresti en EU, kaj almenaŭ en Skotlando ekde la unua tago oni anoncis eblan duan referendumon por sendependiĝo el la Unuiĝinta Reĝlando.[22]

Listo de la membrojRedakti

Lando Kodo Aliĝdato Loka(j) Nomo(j) Ĉefurbo Oficiala(j) lingvo(j) Monunuo MEP
(en milionoj da dolaroj, en 2019)[23]
IHD (en 2015)[24]
  Aŭstrio AT 1-a de januaro 1995 Österreich Vieno Germana Eŭro 445 075 0,893
  Belgio BE 25-a de marto 1957 Belgique, België, Belgien Bruselo Franca, Nederlanda, Germana Eŭro 533 097 0,896
  Bulgario BG 1-a de januaro 2007 България (Bălgaria) Sofio Bulgara Bulgara levo 68 559 0,794
  Ĉeĥio CZ 1-a de majo 2004 Česko (aŭ Česká republika) Prago Ĉeĥa Ĉeĥa krono 250 680 0,878
  Danio DK 1-a de januaro 1973 Danmark Kopenhago Dana Dana krono 350 104 0,925
  Estonio EE 1-a de majo 2004 Eesti Talino Estona Eŭro 31 471 0,865
  Finnlando FI 1-a de januaro 1995 Suomi, Finland Helsinko Finna Eŭro 269 296 0,895
  Francio FR 25-a de marto 1957 France Parizo Franca Eŭro 2 715 518 0,897
  Germanio DE 25-a de marto 1957[nb 1] Deutschland Berlino Germana Eŭro 3 861 124 0,926
  Grekio GR 1-a de januaro 1981 Ελλάδα (Elláda), Ελλάς (Ellás) Ateno Greka Eŭro 209 852 0,866
  Hispanio ES 1-a de januaro 1986 España Madrido Hispana Eŭro 1 393 491 0.884
  Hungario HU 1-a de majo 2004 Magyarország Budapeŝto Hungara Hungara forinto 163 469 0,836
  Irlando IE 1-a de januaro 1973 Éire, Ireland Dublino Angla, Irlanda Eŭro 388 699 0,923
  Italio IT 25-a de marto 1957 Italia Romo Itala Eŭro 2 003 576 0,887
  Kipro CY 1-a de majo 2004 Κύπρος (Kýpros), Kıbrıs Nikozio Greka, Turka Eŭro 24 949 0,856
  Kroatio HR 1-a de julio 2013 Hrvatska Zagrebo Kroata Kroata kunao 60 753 0,827
  Latvio LV 1-a de majo 2004 Latvija Rigo Latva Eŭro 34 103 0,830
  Litovio LT 1-a de majo 2004 Lietuva Vilno Litova Eŭro 54 627 0,848
  Luksemburgo LU 25-a de marto 1957 Lëtzebuerg, Luxembourg, Luxemburg Luksemburgo Luksemburga, Franca, Germana Eŭro 71 105 0,898
  Malto MT 1-a de majo 2004 Malta La-Valeto Malta, Angla Eŭro 14 989 0,856
  Nederlando NL 25-a de marto 1957 Nederland Amsterdamo Nederlanda Eŭro 907 051 0,924
  Pollando PL 1-a de majo 2004 Polska Varsovio Pola Pola zloto 595 858 0,855
  Portugalio PT 1-a de januaro 1986 Portugal Lisbono Portugala Eŭro 238 785 0,843
  Rumanio RO 1-a de januaro 2007 România Bukareŝto Romana Rumana leŭo 250 077 0,802
  Slovakio SK 1-a de majo 2004 Slovensko Bratislavo Slovaka Eŭro 106 590 0,845
  Slovenio SI 1-a de majo 2004 Slovenija Ljubljano Slovena Eŭro 54 174 0,890
  Svedio SE 1-a de januaro 1995 Sverige Stokholmo Sveda Sveda krono 530 883 0,913

Venontaj aliĝojRedakti

 
  •  nunaj membroj
  •  kandidataj membroj
  •  potencaj membroj
  • Por ke kroma lando povu aliĝi al Eŭropa Unio, ĝi devas respekti aron da ekonomiaj kaj politikaj kondiĉoj, konataj kiel la kriterioj de Kopenhago. Laŭ tiu kriteriaro, la kandidatiĝantaj landoj devas:

    1. situi en Eŭropo (laŭ pure geografia vidpunkto);
    2. havi stabilajn instituciojn, kiuj garantias demokration, leĝrespekton, homajn rajtojn kaj malplimulto-respekton
    3. havi funkciantan merkatan ekonomion, kaj havi la kapablon alfronti konkurencon de la aliaj uniaj landoj;
    4. povi respekti la devojn ligitajn al aliĝo, inkluzive de politika, ekonomia kaj mona unuiĝo.

    La jenaj landoj jam kandidatiĝis por aliĝo en Eŭropa Unio, kaj ilia demando estis akceptita pro tio, ke ili respektas la kriteriojn de Kopenhago:

    •   Turkio petis membriĝon en Eŭropa Unio (tiam Eŭropa Komunumo) la 14an de aprilo 1987. Turkio estas trieca ŝtato asociita kun Eŭropa Unio kaj kun la komunumoj, kiuj antaŭis ĝin ekde 1963. Turkio subskribis interkonsenton pri dogana unio kun la Unio en 1995 kaj estis oficiale agnoskita kiel kandidato la 12-an de decembro 1999 ĉe la Helsinka Eŭropa Konsilio. Intertraktadoj komenciĝis la 3-an de oktobro 2005. La akcepto de la kandidateco kaj la financadoj, kiujn ĝi kunportas, fariĝis temo de granda disputo inter la nunaj plilarĝigoj de Eŭropa Unio[25]. En novembro 2016, la Eŭropa Parlamento alvokis la frostigon de aliĝaj intertraktadoj pro la interkonsentoj pri la eŭropa migra krizo kaj la subpremaj rimedoj taksitaj "neproporciaj" prenitaj de Ankaro post la provo de puĉo de julio 2016. Kun la validigo de la konstitucia referendumo pri la ŝanĝo de politika reĝimo en marto 2017, naciaj kaj eŭropaj reprezentantoj favoras ĉesigi la proceduron[26]. La samo validas ĉe la turka flanko, kie Recep Tayyip Erdoğan volas organizi aliajn referendumojn pri la forlaso de la proceduro[27] kaj pri la reenkonduko de la mortpuno, kiu konsistigus "rompon kun eŭropaj valoroj" defenditaj de la EU kaj la Konsilio de Eŭropo, kies Turkio ankaŭ membras[28].
    •   Nord-Makedonio petis membriĝon al Eŭropa Unio la 22an de marto 2004 en Dublino (Irlando). Ĉi tiu peto estis formaligita de la Eŭropa Komisiono komence de 2005. Kandidatan statuson ricevis ĝi de la Eŭropa Konsilio en decembro 2005. Ĝia peto estis prezentita dek tri jarojn post ĝia sendependiĝo de la eksa Jugoslavio. Inter la obstakloj al membreco antaŭ 2019 estis la debato kun Grekio pri la nomo de Makedonio, tial la Unio oficiale nomis ĝin "la eksa jugoslava respubliko Makedonio", anstataŭ la nomo "Respubliko Makedonia". Interkonsento estis atingita la 12-an de junio 2018 inter la makedona registaro kaj la greka registaro por alinomi la landon al "Respubliko Norda Makedonio"[29] , interkonsento aprobita la 11-an de januaro 2019 de la Makedona Asembleo[30] kaj la 25-an de januaro 2019 de la greka parlamento[31]. La interkonsento oficiale ekvalidis la 12an de februaro 2019. Unia membreco estis identigita kiel la ĉefa strategia prioritato de la makedona registaro. Post kiam Slovenio kaj Kroatio aliĝis al Eŭropa Unio, Makedonio estas la tria lando rezultinta de la disiĝo de Jugoslavio, kiu petis membriĝon al EU. Ĝia membreco estis priskribita laŭ perspektivo de "meza kaj longa limtempo" en 2006[32]. Tamen en 2020 la aliĝoprocezo de Norda Makedonio al Eŭropa Unio estas blokita de Bulgario, kiu ne agnoskas la makedonan kiel sendependa lingvo, sed kiel dialekto de la bulgara. Bulgario kontraŭas la agnoskon de makedona lingvo pro la ĉeesto de makedona malplimulto en la lando, kiun la lando klasifikas kiel bulgara[33].
    •   Montenegro petis membriĝon al Eŭropa Unio la 15-an de decembro 2008 en Francio. La statuso de oficiala kandidato estis donita al ĝi en decembro 2010 de la Eŭropa Konsilio, do 2 jarojn post ĝia peto. La 9-an de marto 2011, la Eŭropa Parlamento adoptis rezolucion redaktitan de konservativa parlamentano Charles Tannock. La parlamento bonvenigis la donadon de oficiala kandidata statuso, kaj esperis, ke la intertraktadoj pri aliĝo rapide povas esti malfermitaj. Pluraj problemoj estas levitaj tiurilate[34]:
      • Korupto, kiu restas "disvastigita en multaj areoj" kaj "estas serioza problemo", precipe en la konstruado, privatigo kaj publikaj aĉetoj. La parlamento precizigis, ke la jura kadro por kontraŭbatali organizitan krimon pliboniĝis, sed ke ĝia efektivigo ankoraŭ mankas.
      • Organizita krimo kaj precipe "monlavado kaj kontrabando, [kiuj] ankoraŭ estas problemo". La parlamento emfazis la bezonon plibonigi kunlaboron inter la diversaj landaj, eŭropaj kaj internaciaj policaj instancoj.
      • La situacio de malplimultoj. La parlamento bonvenigis la bonajn intergentajn rilatojn, kiuj konsistigas "solidan bazon sur kiu konstrui la pacan procezon en [la] regiono", sed bedaŭris ke iuj minoritatoj, precipe la romaaj, aŝkaliaj kaj egiptaj komunumoj, "ankoraŭ alfrontas oftajn diskriminaciajn problemojn".
    •   Serbio petis membriĝon en Eŭropa Unio la 23an de decembro 2009[35], la kandidatiĝo estis sendita al la Eŭropa Komisiono la 26-an de oktobro 2010 por ke ĝi komencu ekzameni. La 12-an de oktobro 2011, la Eŭropa Komisiono konfirmis la malfermon de la aliĝa procezo donante al Serbio la statuson de kandidato por aliĝo en Eŭropan Union[36]. La 2an de marto 2012 la Eŭropa Konsilio donis la statuson de oficiala kandidato al Serbio, ĉi tiun decidon motivis Francio, Italio kaj Aŭstrio, konsiderante lastatempajn progresojn de Beogrado por klopodi por regiona stabileco, precipe post la interkonsentoj finitaj la 24an de februaro 2012 inter Beogrado kaj Pristina kadre de la dialogo inter Eŭropa Unio kaj la balkanaj landoj[37]. Serbio povus iĝi la 28-a membro de EU antaŭ 2025[38].
    •   Albanio petis membriĝon en Eŭropa Unio la 28-an de aprilo 2009, oficiala kandidata statuso estis rekomendita nur en oktobro 2012, pro malstabila demokratio kaj malsukceso respekti 12 poentojn, kiujn la Unio konsideris esencaj antaŭ agnoski ĉi tiun statuson. La 4-an de junio 2014 la Eŭropa Komisiono konfirmis la rekomendon doni kandidatan statuson al EU al Albanio, kiun ĝi proponis en sia jarraporto en 2013. La 24-an de junio 2014 la Konsilio pri Ĝeneralaj Aferoj laŭvice donis la statuson de kandidato al EU al Albanio[39]. Ĉi tiu decido estis aprobita la 27-an de junio de la Eŭropa Konsilio en Bruselo[40].
    •   Bosnio kaj Hercegovino ricevis la statuson de ebla kandidato ĉe la Tesalonika Eŭropa Konsilio (19-21 junio 2003), kio ebligis al ĝi formale deklari sian intencon aliĝi al Eŭropa Unio, kion ĝi faris la 16an de februaro 2016. Ĝi restas ebla kandidata lando, ĝis ĝi povos sukcese respondi ĉiujn demandojn de la enketilo de la Eŭropa Komisiono kaj "certigi la funkciadon de la Parlamenta Komisiono pri Stabiligo kaj Asocio kaj disvolvi nacian programon por adopti la EU-akirojn".

    Diversaj teritoriojRedakti

    Statuso kaj regadoRedakti

    StatusoRedakti

    Laŭ internacia juro, Eŭropa Unio havas juran personecon[41] kaj ĝia statuso rezultas de traktato, kiu povas esti modifita nur per la unuanima interkonsento de ĉiuj ĝiaj subskribintoj. Kiel aliaj regionaj organizaĵoj (Merkosudo, ASEAN, ktp.), EU plenumas siajn prerogativojn al limigita geografia areo; tamen ĝi havas sian propran politikan rolon kaj fortan povon super siaj membroj laŭ pli granda mezuro ol en tradicia regiona organizo[42].

    La naturo de Eŭropa Unio estas temo de debato inter fakuloj. La membroŝtatoj de la Eŭropa Unio klare distingas ĝin de aliaj internaciaj organizaĵoj.

    EU havas aspektojn specifajn al "konfederacia" tipa ento, kreita surbaze de traktatoj kaj de ŝtatoj, kiuj rajtas forlasi ĝin (tamen iuj federaciaj ŝtatoj ankaŭ donas la rajton apartiĝi). Ĝi tamen estas la rezulto de pli profunda integriĝo, kies leĝaro ĝenerale havas "rektan efikon" sur la rajtoj de civitanoj. Ĝi do prezentas supernaciajn aspektojn kiel ekzemple la ekzisto de la Eŭropa Komisiono antaŭeniganta la ĝeneralan intereson de la Unio, aŭ la ekziston de kvalifikita majoritato (kaj ne unuanimeco) kiel defaŭltan voĉdonan regulon en la Konsilio de la Eŭropa Unio[43].

    La Unio ankaŭ havas ŝtatajn aspektojn, kiel komuna valuto aŭ civitaneco. Tamen ĝi ne povas esti kvalifikita kiel ŝtato, havante nek ĝenerala kompetenteco (laŭ la principo de atribuo, kvankam tiel okazas en iuj federaciaj ŝtatoj), nek popolo per si mem, nek monopolo de legitima perforto[44].

    Tiel ofte preferendas konsideri Eŭropunion kiel sui generis-a[45] ento, formanta kategorion memstare kaj ne taŭganta en iun alian. La germanoj, aŭstroj kaj germanlingvaj belgoj donas al ĉi tiu speco de strukturo la nomon "Staatenverbund", germanlingva termino tradukebla je "plurnivela regado"[46]: kiel en federacio, ekzistas ento supera al ŝtatoj; sed kvankam la kompetentoj de EU en iuj kampoj estiĝas pro suverena transdono, la membroŝtatoj restas unuecaj (krom se ili jam estas federaciaj kiel Germanio, Aŭstrio aŭ Belgio)[47]. Por Robert Schütze, Eŭropa Unio rompas kun la eŭropa jura tradicio, bazante sian funkciadon sur la ideo de "dividita suvereneco", kiu estas kombinaĵo de la nacia kaj internacia niveloj. Tiusence Eŭropa Unio ne estus federacia ŝtato, nek konfederacio, sed "federacio de ŝtatoj"[48].

    La konduto de EU ĉiam hezitis inter interregistara vojo (kie la ŝtatoj konservas ĉiujn siajn privilegiojn) kaj federacia vojo (kie parto de la suvereneco de la ŝtatoj estas delegita al la Unio). En la unua kazo, komunumaj decidoj fakte estas traktatoj inter ŝtatoj kaj tial devas esti prenitaj unuanime. Ĉi tiu modelo, proksima al la principo de klasikaj interregistaraj organizaĵoj, estas defendata de la "eŭroskeptika" skolo, por kiu nur ŝtatestroj havas la demokratian legitimecon reprezenti siajn civitanojn kaj la nacioj devas regi la instituciojn de la Unio. La dua kazo respondas al la modelo defendita de la "eŭrofilia" skolo de federaciistoj, kiuj opinias, ke la institucioj devas rekte reprezenti la civitanojn kaj ke la metodoj de decidado en la institucioj devas esti adaptitaj laŭ la pligrandigoj de EU[49].

    La afero de la evoluo de Eŭropa Unio estas multe debatata de la opinioj kaj registaroj de la membrolandoj. Post la ekvalidiĝo de la Lisbona Traktato, la regado de la Unio restas hibrida: la Konsilio estas la reprezentanto de la Ŝtatoj (por decidoj ne postulantaj unuanimecon, la voĉoj de ĉiu ŝtato tamen prikalkuliĝas laŭ sia demografia pezo)[50] kaj la Parlamento, la reprezentanto de la civitanoj. La maniero per kiu la Unio estas administrata estas do hodiaŭ unu el la defioj de la bataloj por influo inter la diversaj eŭropaj institucioj[51].

    Propraj kaj komunaj kapablojRedakti

    La Traktato pri Eŭropa Unio (1992) fondis EU-on laŭ tri "kolonoj", kiuj estis:

    • Unua kolono: Supernacia kolono rilate al la integritaj politikoj (Komuna Agrikultura Politiko (KAP), Dogana Unio, Eŭropa Interna Merkato, eŭro, ktp.) de la iamaj "Eŭropaj Komunumoj" (EKKŜ, EKAE kaj EEK).
    • Dua kolono: Interregistara kolono rilate al kunlaboro en eksterlandaj aferoj kaj sekureco, nomata kolono "komuna ekstera kaj sekureca politiko".
    • Tria kolono: Interregistara kolono rilate al polica kaj jura kunlaboro en krimaj aferoj, nomata kolono "justeco kaj enlandaj aferoj".

    La diversaj kapabloj en la tri kolonoj, kiuj ofte interkovris, estis implikiĝo malfacile pritraktebla eĉ por spertuloj. Ĉi tiu opakeco instigis la membroŝtatojn doni al la Eŭropa Konvencio la taskon simpligi la funkciadon de la institucioj. Ĉi-lasta precipe proponis kunfandi la tri kolonojn, kio estis atingita per la funkciigo de la Lisbona Traktato.

    Oni tamen povas daŭre distingi inter la fakoj, depende de ĉu la Unio ekzercas "ekskluzivan kompetenton", "komunan kompetenton" (aŭ samtempan) kun la membroŝtatoj aŭ "komplementan kompetenton" (subteno aŭ kunordigo)[52].

    Ili estas:

    • Ekskluzivaj kapabloj (Artikolo 3 de la TFEU): Nur la Unio povas leĝigi kaj laŭleĝe adopti jure devigajn aktojn, membroŝtatoj povante fari tion memstare nur se ili estas rajtigitaj de la Unio, aŭ por efektivigi uniajn aktojn:
      • Dogana Unio
      • Reguloj pri intrakomunuma konkurenco
      • Ekonomia kaj valuta unio
      • Daŭripovo (konservado de biologiaj resursoj surmare kaj surtere)
      • Eksterkomunuma komerco
      • Konkludo de iuj internaciaj interkonsentoj
    • Komunaj kapabloj (Artikolo 4 de la TFEU): La Unio kaj la Membro-Ŝtatoj povas leĝigi kaj laŭleĝe adopti jure devigajn aktojn en ĉi tiuj kampoj. Membro-Ŝtatoj plenumas sian kompetentecon tiom, kiom la Unio ne plenumis sian propran. Membro-Ŝtatoj denove plenumas sian kompetenton, se la Unio decidis ĉesi plenumi sian kompetenton:
      • Komuna merkato
      • Socia politiko (limigita al fakoj difinitaj en la TFEU)
      • Regiona politiko (ekonomia, socia kaj teritoria kohezio)
      • Agrikultura kaj fiŝkaptada politiko
      • Esplora kaj noviga politiko
      • Energia politiko
      • Medipolitiko
      • Protekto de konsumantoj
      • Transporta politiko
      • Paneŭropaj koridoroj
      • Areo de libereco, sekureco kaj justeco
      • Disvolva kunlaboro kaj humanitara helpo
      • Komunaj problemoj pri sekureco pri publika sano
  • Kunordigaj kapabloj (Artikolo 6 de la TFEU): La Unio havas la povon plenumi agojn por subteni, kunordigi aŭ kompletigi la agadon de la membroŝtatoj:
    • Kultura politiko
    • Industria politiko
    • Turisma politiko
    • Edukado, trejnado kaj junulara politiko
    • Protekto kaj plibonigo de sano
    • Civila protekto
    • Administra kunlaboro

  • Institucioj kaj organojRedakti

    InstituciojRedakti

    Eŭropa Unio havas sep ĉefajn instituciojn, ĉiu el kiuj ludas specifan rolon.

    Eŭropa Komisiono
    Ĝi konsistas el unu eŭropa komisaro po ​membroŝtato, do 27 komisaroj. Ĉi tiuj estas proponitaj de la ŝtatestroj aŭ registarestroj de la membroŝtatoj kunvenantaj ene de la Eŭropa Konsilio, kaj aprobitaj de la Eŭropa Parlamento. La ĉefa funkcio de la Eŭropa Komisiono estas proponi kaj efektivigi komunumajn politikojn. "Gardanto de la traktatoj", ĝi certigas ilian aplikadon kaj ĝuas, pro ĝia centra rolo de garantianto de la "ĝenerala intereso" de EU, kvazaŭ-monopolon de la rajto de leĝdona iniciato en la kampo de la ekskluzivaj kompetentecoj de la Unio, kiel la dogana unio, la konservado de la biologiaj resursoj de la maro, la interna merkato, la sola valuto. Sine de politikaj sistemoj, la Eŭropa Komisiono havas la originalecon reprezenti "la ĝeneralan intereson", kvankam ĝi estiĝas el la Eŭropa Parlamento, elektita per universala voĉdonado. Premgrupoj, kiuj reprezentas sektorajn publikajn aŭ privatajn interesojn, ludas gravan rolon en la decida procezo. Kvankam la rolo de la Komisiono havas similecojn kun tiu de naciaj registaroj, ĝi ja malsamas. La Komisiono agas sendepende de la registaroj de la membroŝtatoj. Eŭropaj komisaroj ofte estas politikaj personoj, kiuj, dum la daŭro de unu eŭropa mandato aŭ du, forlasas sian nacian scenon kaj poste revenas al ĝi[53]. Krome la buĝeto de la Komisiono dependas de la membroŝtatoj. La Komisiono respondecas antaŭ la Eŭropa Parlamento, kiu povas cenzuri ĝin, sed ekskluzive pri ĝia administrado, kaj per voĉdono de du trionoj de la Parlamento, kiu distingas ĉi tiun "regopovon" de tiu kutime observata en parlamentaj reĝimoj. La Komisiona kunhavas la plenumajn kaj leĝdonajn potencojn kun la Konsilio de la Eŭropa Unio. Ĝia mandato daŭras kvin jarojn, ĝia sidejo estas en Bruselo.
    Eŭropa Parlamento
    Balote elektata por 5 jaroj de la popolo de EU per proporcia rekta universala voĉdonado, ĝi nombras 705 eŭropdeputitojn. Ĝi situas en Strasburgo por la plenaj kunsidoj, Bruselo por la komisionoj kaj aldonaj kusidoj, kaj Luksemburgo por la sekretariejo. Ĝi ne havas la leĝdonan iniciaton, super kiu la Eŭropa Komisiono havas monopolon. Kvankam la Parlamento estas la "ĉefa" institucio de Eŭropa Unio (ĝi estas menciita unue en la traktatoj kaj havas ceremonian prioritaton super ĉiuj aliaj eŭropaj aŭtoritatoj[54]), la Konsilio de Eŭropa Unio havas pli grandajn leĝdonajn povojn ol ĝi ĉar ĝi ankaŭ adoptas leĝojn en la limigita kadro de la speciala leĝdona procedo. Ekde la Lisbona Traktato, la ordinara leĝdona proceduro, kiu metas la Konsilion (reprezentante la membroŝtatojn) kaj la Eŭropan Parlamenton (reprezentante la loĝantaron) sur egalan bazon por la adopto de eŭropa normo, fariĝis la leĝdona proceduro por la komuna juro[55]. Tiel, la kampoj, en kiuj ĉi tio ne validas, estas plejparte malplimultaj (kio ne signifas, ke ili estas marĝenaj: la Eŭropa Parlamento estas tiel plejparte ekskludita de la Komuna Ekstera kaj Sekureca Politiko). La Parlamento ankaŭ regas la elspezan flankon (sed ne la enspezan flankon) de la eŭropa buĝeto[56].
    Konsilio de la Eŭropa Unio
    Ankaŭ nomita Konsilio de la Ministroj de Eŭropa Unio, ĝi konsistas el estraranoj (ministroj) de la membroŝtatoj, kiuj kunvenas laŭ fakaj temoj. Ĝi estas plenuma, sed ankaŭ leĝdona, institucia organo de EU, kiu decidas pri leĝdonaj kaj buĝetaj aktoj. La Konsilio de Eŭropala Unio estas prezidentata laŭvice de la ministro pri eksterlandaj aferoj de ĉiu membroŝtato dum ses monatoj. Ekde la subskribo de la Traktato de Romo, la Konsilio respondecas pri kunordigado de la ekonomiaj politikoj de la membroŝtatoj. Ĝi ellaboras la buĝetan projekton kun la Parlamento kaj adoptas ĝin kun ties konsento, sed sole decidas pri la enspezoj. En monaj aferoj, ĝi starigas la ĝeneralajn gvidliniojn por la kurza reĝimo sen parlamenta interveno (mona politiko ne estas unu el la areoj submetitaj al kundecido). La nombro de voĉdonoj en iu lando pli-malpli funkcias laŭ sia demografia pezo, sed por gravaj decidoj, la Traktato de Nico, poste tiu de Lisbono, starigis novajn voĉdonajn regulojn[57], precipe la bezonon havi kvalifikitan plimulton favore al la antaŭvidita decido. Kvalifikita plimulto estas atingata se ĝi "kunigas almenaŭ 55% de la membroŝtatoj reprezentantaj almenaŭ 65% de la loĝantaro de Eŭropa Unio"[58]. Kiam la Konsilio ne agas laŭ propono de la Komisiono, la kvalifikita plimulto devas tiam atingi "almenaŭ 72% de la membroŝtatoj reprezentantaj almenaŭ 65% de la loĝantaro"[59]. Ĝi kunhavas sian kompetentecon pri kampoj submetitaj al la ordinara leĝdona proceduro kun la Eŭropa Parlamento, kun kiu ĝi formas dupartan parlamenton. Tiel la Konsilio de la Eŭropa Unio reprezentas la registarojn de la membroŝtatoj dum la Eŭropa Parlamento reprezentas la civitanojn de la membroŝtatoj.
    Eŭropa Konsilio
     
    Charles Michel, la prezidanto de la Eŭropa Konsilio
    Ĝi konsistas el kunigo de la registarestroj de la membroŝtatoj (escepte por Francio, Kipro, Litovio kaj Rumanio, kiujn reprezentas la ŝtatestro), sub la superrigardo de prezidanto elektata por 30 monatoj, kies tasko estas faciligi la aperon de kompromiso. Almenaŭ kvar pintkunvenoj de la Eŭropa Konsilio okazas ĉiujare, inkluzive du en julio kaj decembro, ĉe la fino de ĉiu rotacia Prezidanteco de la Konsilio de Ministroj. La celo de ĉi tiuj pintkunvenoj inter la ekzekutivaj potencoj de la membroŝtatoj estas difini la ĉefajn liniojn de la Eŭropunia politiko, ĉefe en la areo de eksterlanda politiko. Ili ankaŭ estas uzataj ĉiun kvinan jaron por la nomumo, per kvalifikita plimulto, de la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, decido tiam validigita per voĉdono de la Eŭropa Parlamento. Ĝi ne konfuzendas kun la Konsilio de Eŭropo, internacia organizo sidanta en Strasburgo.
    Justica Kortumo de la Eŭropa Unio
    Ĝi estas juĝista institucio, kiu zorgas pri la observo de la eŭropunia juro: rekta apliko de la eŭropunia juro en la membroŝtatoj kaj supereco de la eŭropunia juro super la naciaj juroj. La Kortumo certigas la aplikon de la juro de Unio kaj la unuformecon de sia interpreto ene de la teritorio de la Unio. Tiucele ĝi kontrolas la laŭleĝecon de agoj de la institucioj de Eŭropa Unio kaj regas pri plenumo de la membroŝtatoj de la devoj devenantaj de la traktatoj. Ĝi ankaŭ interpretas leĝon de EU laŭ peto de landaj juĝistoj. La Kortumo administras sian propran infrastrukturon, kiu inkluzivas tradukistojn, kiuj en 2012 reprezentis 44,7% de la teamo de la institucio[60]. Ĝi sidas en Luksemburgo, kio donis al ĝi la kromnomon Luksemburga Kortumo -- kontraste kun la Strasburga Kortumo (Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj).
    Revizora Kortumo
    Ĝi estas la institucio kiu kontrolas la kontojn de la Eŭropa Unio. La Revizora Kortumo konsistas el po unu civitano de ĉiu membroŝtato. Ĝiaj membroj plenumas siajn taskojn plene sendepende, en la ĝenerala intereso de la Unio. La Revizora Kortumo havas sian sidejon en la urbo Luksemburgo.
    Eŭropa Centra Banko
    Situas en Frankfurto. Ĝi estas la eldona banko de la eŭro, la komuna valuto de 19 membroj el EU. Ĝi celas regi la inflacion ene de Eŭrolando.

    Aliaj gravaj organojRedakti

    Ekonomia kaj Socia Komitato
    Komitato de regionoj
    Eŭropa Investa Banko
    Eŭropa Ombudsmano
    Eŭropa Prokurorejo
    La rolo de la Eŭropa Prokurorejo estas esplori kaj persekuti fraŭdon rilate al la buĝeto de EU kaj aliajn krimojn kontraŭ la financaj interesoj de la Unio, inkluzive fraŭdojn kun EU-fondusoj de pli ol 10.000 eŭroj kaj translimajn fraŭdojn kun damaĝoj superantaj 10 milionojn da eŭroj. Antaŭe, nur naciaj aŭtoritatoj povis esplori kaj procesigi ĉi tiujn krimojn kaj ne povis agi preter siaj landlimoj. Ankaŭ KFEO, Eŭrojust kaj Eŭropolo ne havis la kapablon agi. La intutucio celas esti malcentralizita ĉirkaŭ eŭropaj delegitaj prokuroroj situantaj en ĉiu ana ŝtato. La centra oficejo havas eŭropan ĉefan prokuroron subtenatan de 22 eŭropaj prokuroroj (kiuj formas la kolegion de prokuroroj), teknikistoj kaj enketistoj, do teamo da pli ol 200 homoj kun sidejo en Luksemburgio.

    LingvojRedakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Lingvoj en la Eŭropa Unio kaj Oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio.

    Oficialaj lingvojRedakti

    La lingvoj oficialaj de la institucioj de la Eŭropa Unio estas 24, nome:

    Kromaj lingvoj uzataj traktateRedakti

    La hispana registaro atingis en 2005 la ekuzon de la kataluna, eŭska kaj galega lingvoj kiel duonoficialaj lingvoj. La koncernaj ŝtatoj pagas la aldonajn kostojn, ekzemple por la tradukado de oficialaj EU-dokumentoj kiel leĝoj k.s.

    Diversaj eblaj kategorioj de lingvojRedakti

    Eŭropa Unio havas multajn diversajn kategoriojn de lingvoj. Aldone al oficialaj kaj laboraj lingvoj ekzistas proceduraj lingvoj de unuopaj institucioj, relajsaj lingvoj por interpretado, duonoficialaj lingvoj (ekz. la skotgaela), lingvoj de minoritatoj regionaj (ekz. la sarda) aŭ disaj en pluraj EU-landoj (ekz. la jida) kaj lingvoj de enmigrintoj (ekzemple la turka).

    En duonoficiala lingvo oni rajtas komuniki kun instancoj de EU kaj ricevos respondon en tiu lingvo inkluzive de tradukoj de juraj aŭ similaj tekstoj. Tiun relative novan statuson havas ĝis nun kelkaj lingvoj de Hispanio kaj de Britio, kies ŝtatoj pagas la aldonajn kostojn. Ŝajnas, ke statuso simila al tiu de duonoficialeco, do de komunika lingvo kun la EU-instancoj, ne kreas multajn aldonajn kostojn, se oni ne tradukas leĝajn tekstojn; tradukado de ekzemple la slovaka al procedura lingvo de EU kaj reen supozeble kostas simile kiel tradukado de Esperanto al procedura lingvo kaj reen (ref.?).

    Esperanto en EURedakti

    Krom la multe postulanta ideo de oficialeco de Esperanto ekzistas la ideo havi por Esperanto statuson de oficiale agnoskata lingvo de EU, kies evoluon EU sekvas, aŭ statuson similan al duonoficialeco.

    Esperanto estas transnacia, neŭtrala lingvo, do ne estas la lingvo de superrega ŝtato. Ĝi estas tiam tre bona aliancano de la egaleco de la eŭropaj lingvoj kaj ŝtatanoj. Pensfluo ekzistas (Piron 1994, Flochon 2000, Grin 2004) kiu konsideras, ke Esperanto povus esti laborlingvo aŭ oficiala lingvo kune kun aliaj lingvoj en la eŭropaj institucioj kaj poste inter la civitanoj (ref.?). Tiu pensfluo nuntempe ne estas tre grava. Grin komparas plurajn lingvajn scenorojn kaj konkludas, ke la adopto de Esperanto estus el ĝenerale analiza vidpunkto la plej bona solvo[61], ŝparante eĉ 25 miliardoj € / jaro aŭ 17 % de jara EU-buĝeto el ekonomia vidpunkto[62][63][64] de kiu '85% de la loĝantaro en la 25 EU-membroŝtatoj havus rektan kaj evidentan intereson, sendepende de la politikaj kaj kulturaj riskoj pro lingva hegemonio'[65].

    Esperanto en la 'raporto Grin'Redakti

    En sia raporto L’enseignement des langues étrangères comme politique publique[66]Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko - versioj en 6 diversaj lingvoj), je peto de la franca Haut Conseil de l'évaluation de l'école (Alta Konsilio pri Taksado de la Instrusistemo) , la franca ekonomikisto François Grin proponas komparon inter tri eblaj scenaroj:

    1. ĉio en la angla,
    2. pluringveco,
    3. Esperanto,

    La trian eblecon (vidu 'scenario 3' en la originala franclingva versio de la raporto) Francois Grin en sia raporto diskutas sur multaj paĝoj. En tiu scenaro, laŭ Grin, la EU-landoj krom Britio povus ŝpari ĉirkaŭ 25 miliardojn da eŭroj jare; grandparte temas pri la elspezoj por lingvolernaj restadoj en Britio[61]. La eblecon de "sinarkia reĝimo" kun 'ekzemple Esperanto, kiu fariĝus la oficiala lingvo', li studis jam en 2004 en Coûts et justice linguistique dans l’élargissement de l’Union européenne[67].

    La parlamentanino Margareta Handzlik, Renato Corsetti (UEA) kaj Seán Ó Riain (EEU) sendis en majo 2006 leteron al ĉiuj EU-parlamentanoj, en kiu ili citis la raporton de Grin. La teksto asertas ke «per pli justa sistemo EU ŝparus minimume € 25 miliardojn jare!»[62][64][63]. La letero ne proponis ke Esperanto fariĝu sola oficiala lingvo de EU.

    2008Redakti

    La 14-an de julio 2008 okazis en Eŭropa parlamento en Bruselo diskuto je la temo: "Esperanto: ĉu amiko aŭ malamiko de multlingvismo." La inviton al la forumo sendis nome de dekkvino da EP-anoj unu el la vicprezidantoj, sinjoro Bronisław Geremek kaj kunsubskribnis EP-anino Ljudmila Novak. Partoprenis 25 personoj, inter kiuj 6 parlamentanoj de EP.

    KritikoRedakti

    Ne estas klare laŭ la letero kaj la raporto de Grin, kiel eblus ŝpari sumon de 25 miliardoj en EU, se oni enkondukus Esperanton nur kiel internan lingvon; ja la EU-instancoj elspezas por lingvaj servoj nur ĉirkaŭ 1 miliardon da eŭroj. Johan Derks, eksa kasisto de EEU, kritikis la leteron en Libera Folio («Ŝoka misinformo»).

    La Esperanto-propono laŭ la kompreno de EU-KomisionoRedakti

    Laŭ la kompreno de la EU-Komisiono la propono de Esperanto signifas havi ĝin kiel unusolan oficialan EU-lingvon. Ekzemple la Ĝenerala Direkcio por Tradukado skribis en oktobro 2008: «Esperanto, aŭ la latina, estas ofte proponata kiel la sola, tuteŭropa lingvo, kiun EU devus akcepti (…).[68]».

    La Esperanto-parolantoj tiurilate havas malsamajn poziciojn. Multaj ne deziras Esperanton kiel solan oficialan lingvon. Ili volas — almenaŭ en la venontaj jardekoj — konservi la uzadon de la oficialaj EU-lingvoj en la EU-institucioj kaj en kontakto kun la civitanoj. Plurfoje aperis tekstoj apogantaj la lingvan diversecon de EU. Vidu ankaŭ: Plurlingveco en Eŭropo kaj Esperanto

    Aliflanke ofte Esperanto-parolantoj parolas pri la multekosta lingva servo de EU[69]. Tiujn kostojn redukti helpe de Esperanto eblas en la kadro de la EU-institucioj nur, se oni forigas la tradukadon de kaj al naciaj lingvoj. Krome la Esperanto-parolantoj multe aplaŭdis la raporton Grin, kie multpaĝe prezentiĝas modelo ('scenaro 3') kun 'ekzemple Esperanto kiel oficiala EU-lingvo'. Tiu supozata celo de Esperanto-parolantoj estas verŝajne parta kaŭzo, ke multaj EU-oficistoj kontraŭas Esperanton kaj vidus Esperantistojn kiel fanatikulojn. Aldoniĝas la insistemo de kelkaj mesaĝoj al EU-instancoj.

    «Esperantistoj estus fanatikuloj»Redakti

    En iama retejo ekolingvo.com Áron Lukács[70] raportis eldiron de EU-oficisto pri la ĉi-tema etoso en Bruselo (2009): «Kiam Esperanto ekvenas en iu interparolo, eĉ la plej malfermaj kaj saĝaj homoj forturniĝas kaj fermas siajn orelojn… Tio estas pro la forumoj kaj aliaj tro fortaj, sencelaj agadoj (do, preskaŭ nur por-Esperantaj kaj ne sufiĉe da per-Esperantaj agadoj). Ili pensas (kaj tio estas la ĝenerala sento) ke esperantistoj estas fanatikuloj… Ili neniam subtenos programon por Esperanto, ĉar laŭ ili tio ne estas grava aŭ esenca…»[71].

    MonunuoRedakti

     
    La oficiala eŭrozono en 2015 plus (helblue) novaj landoj, krom Kosovo kaj Montenegro, kie fakte cirkulas eŭroj.

    La ĉefa monunuo estas la eŭro, kiu oficiale uzatas en 19 el la 27 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio:

    1. Aŭstrio (ekde 1999)
    2. Belgio (ekde 1999)
    3. Francio (ekde 1999)
    4. Germanio (ekde 1999)
    5. Grekio (ekde 2001)
    6. Finnlando (ekde 1999)
    7. Hispanio (ekde 1999)
    8. Irlando (ekde 1999)
    9. Italio (ekde 1999)
    10. Respubliko Kipro (ekde 2008)
    11. Luksemburgo (ekde 1999)
    12. Malto (ekde 2008)
    13. Nederlando (ekde 1999)
    14. Portugalio (ekde 1999)
    15. Slovakio (ekde 2009)
    16. Slovenio (ekde 2007)
    17. Estonio (ekde 2011)
    18. Latvio (ekde 2014)
    19. Litovio (ekde 2015)

    La aliaj 10 uniaj landoj daŭre uzas siajn historiajn monvalutojn.

    SimbolojRedakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eŭropaj simboloj.

    Eŭropunia juroRedakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eŭropunia juro.

    Eŭropunia juro estas la juro de la Eŭropa Unio, kaj povas ankaŭ signifi tion de la Eŭropa Komunumo. Tiu juro estas originala jura konstruaĵo, kiu ne ekzistas aliloke en la mondo. Tiusence deklaris la Kortumo de Eŭropaj Komunumoj, en la juĝafero Costa k. ENEL (1964), ke “male de ordinaraj internaciaj traktatoj, la Traktato de la Eŭropa Ekonomia Komunumo kreis ĝian propran jursistemon, kiu... iĝis integrigita parto de la membroŝtataj jursistemoj”[72].

    Internacia politiko kaj pacoRedakti

    La EU restas la ĉampiono de plurlateralismo, nome sistemo de reguloj samaj por ĉiuj ŝtatoj, ĉu grandaj aŭ malgrandaj, riĉaj aŭ malriĉaj, vidalvide de la klasika potencpolitiko de grandaj potencoj[73]. La Eŭropa Unio ricevis la Nobel-premion pri paco en 2012, ĉar "la Eŭropa Unio kaj ĝiaj antaŭuloj kontribuis dum pli ol ses jardekoj al la antaŭenigo de paco kaj repaciĝo, demokratio kaj homaj rajtoj en Eŭropo"[74].

    KonstitucioRedakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eŭropa Konstitucio.

    La Eŭropa Konstitucio (formale: Traktato pri Estigo de Konstitucio por Eŭropo) estis propono por traktato inter la diversaj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. Se la traktato estus estinta ratifita de la membroŝtatoj, ĝi estus forminta la novan juran bazon de la Unio. La membroŝtatoj de la Eŭropa Unio proponis la novan traktaton unuavice por anstataŭigi la grandan nombron da diversaj traktatoj sur kiuj la Unio ĝis nun estis bazita kaj duavice celante respondi al la ŝanĝiĝantaj atendoj de la enloĝantaro de la Unio kaj de la ŝanĝiĝanta mondo en kiu la Unio sin situas.

    Ekonomia politikoRedakti

    La 30-an de oktobro 2009 la Eŭropa Unio kaj Sud-Koreio subskribis komercan akordon, kiu forigus la plimulton de la komercaj tarifoj inter la du partneroj. La EU-Komisionestrino pri Komerco Catherine Ashton diris, ke ĝi estas «la unua akordo de la 21-a jarcento pri libera komerco por la EU» kaj «la plej grava akordo pri libera komerco iam ajn intertraktita kun tria lando». La interkonsento antaŭvidas la forigon de 1,6 miliardoj da eŭroj de devoj por eksportantoj al Sud-Koreio.

    Oni asertas, ke ĝi povus alporti ĝis 19 miliardojn da eŭroj al eŭropaj eksportantoj. Aparte gajnos firmaoj, kiuj laboras en sektoroj kiel telekomunikado, ekologio, financo kaj transportado, ĉar Sudkoreio faras «grandajn penojn» por liberaligi ĉi tiujn sektorojn. La interkonsento laŭatendate ekvalidiĝos en la dua duono 2010, post kiam ĝi estos ratifita de la Eŭropa Parlamento. En 2008 komerco inter la EU kaj Sud-Koreio atingis entutan valoron de proksimume 65 miliardoj da eŭroj.[75]

    EnmigradoRedakti

    Laŭleĝa enmigradoRedakti

    Laŭleĝa enmigrado en EU en 2005. Rimarku ke kiel enmigrintoj estas inkluditaj bulgaroj kaj rumanoj kiuj eniris en EU januare de 2007.

    Pli ol 15 %Redakti

    Pli ol 15 % de la loĝantaro:

    • Latvio 482,000
    • Estonio 245,000

    El 3,1 % al 7 %Redakti

    • Germanio 5,075,900
    • Hispanio 2,300,700
    • Francio 2,186,000
    • Britio 1,982,200
    • Italio 1,931,300
    • Grekio 742,900
    • Aŭstrio 553,500
    • Danio 197,600
    • Luksemburgo 24,500

    El 1 % al 3 %Redakti

    • Pollando 684,000
    • Nederlando 466,000
    • Belgio 271,200
    • Svedio 269,000
    • Belgio 271,200
    • Portugalio 186,800
    • Ĉeĥio 167,000
    • Irlando 95,000
    • Finnlando 72,100
    • Slovenio 42,900
    • Kipro 39,200

    Malpli ol 1 %Redakti

    • Hungario 61,600
    • Rumanio 31,400
    • Litovio 30,800
    • Bulgario 21,800
    • Malto 4,000

    Eksterleĝa enmigradoRedakti

    Laŭ la Eŭropa Komisiono estas ĉirkaŭ 8,000,000 de senpaperuloj en la EU. Laŭ la landoj oni povas aresti ilin dum diversaj maksimumaj tempoperiodoj jene:

    • Senlime en Estonio, Finnlando, Litovio, Danio, Nederlando, Britio kaj Svedio.
    • Sen datumoj el Bulgario kaj Rumanio.
    • Ĝis limo de:
      • 20 monatoj en Latvio,
      • 18 monatoj en Germanio kaj Malto.
      • 12 monatoj en Pollando,
      • 10 monatoj en Aŭstrio,
      • 8 monatoj en Belgio,
      • 6 monatoj en Hungario, Ĉeĥio, Slovakio kaj Slovenio,
      • 3 monatoj en Grekio kaj Luksemburgo,
      • 2 monatoj en Portugalio kaj Irlando,
      • 40 tagoj en Hispanio kaj Italio kaj
      • 32 tagoj en Kipro kaj Francio.[76]

    Programoj kaj politikojRedakti

    BibliografioRedakti

    • Vilhelmo Lutermano (ed.) : La Eŭropa Unio, Greklando kaj la eŭropanoj. Diver­s­aj konceptoj por la estonteco. Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2015, 106 p., ISBN 978-2-36960-027-5
    • Áron Lukács: Ekonomiaj aspektoj de la lingva malegaleco, 2007
    • María Rafaela Urueña Álvarez, ABC de la Eŭropa Unio. Enkonduko en la Eŭropan Juron, Enkonduko en la Eŭropan Juron, Eld. Universidade de Santiago de Compostela, 1997. 109 paĝoj.
    • Zlatko Tišljar & div. aŭtoroj (2013), Kia estus la nuna Eŭropo sen EU?/How would Europe look today if there were no EU?, Referaĵkolekto de Eŭropa konferenco (9-a ĝis 11-a de majo 2012), Trieste, eld. EEU, 231 p., diverslingvaj tekstoj sed ĉefe en Esperanto, ISBN 9789612766849.
     Portalo pri Eŭropo

    Vidu ankaŭRedakti

    ReferencojRedakti

    1. European Union reaches 500 Million through Combination of Accessions, Migration and Natural Growth. Vienna Institute of Demography. Alirita la 12-an de februaro 2016.
    2. EU Referendum Result. BBC. Alirita 26a de junio 2016.
    3. Tratado de Lisboa: la Unión Europea en el Mundo (hispane). Portal de la Unión Europea (2009). Alirita 26a de oktobro 2011.
    4. European Union. Encyclopædia Britannica. Alirita 3 July 2013. “international organisation comprising 28 European countries and governing common economic, social, and security policies ...”.
    5. European Union. The World Factbook. Central Intelligence Agency. Alirita 12a de februaro 2016.
    6. European CommissionThe EU Single Market: Fewer barriers, more opportunities. Europa web portal. Alirita 27 September 2007.
      Activities of the European Union: Internal Market. Europa web portal. Alirita 29a de junio 2007.
    7. Políticas (hispane). Portal de la Comisión Europea (4/5/2010). Alirita 26a de oktobro 2011.
    8. Common commercial policy. Europa Glossary. Europa web portal. Arkivita el la originalo je 16a de januaro 2009. Alirita 6a de septembro 2008.
    9. Agriculture and Fisheries Council. The Council of the European Union. Alirita 3a de junio 2013.
    10. Regional Policy Inforegio. Europa web portal. Alirita 3a de junio 2013.
    11. Schengen area. Europa web portal. Alirita 8a de septembro 2010.
    12. "EU collects Nobel Peace Prize in Oslo", 10 December 2012. Kontrolita 3a de junio 2013.
    13. Sylvain Schirmann, Robert Schuman et les Pères de l'Europe : Cultures politiques et années de formation, Publications de la Maison de Robert Schuman, vol. 1, Bruselo, Peter Lang, 2008, 361 p. (ISBN 978-90-5201-423-4, legi rete arkivo)
    14. (franclingve) Artikolo 198 de la TFEU
    15. (franclingve) La Rejn-danuba akso (arkivo) ĉe Le Monde diplomatique
    16. Christophe Boisvieux, Jean-François Battail kaj Marianne Battail, Scandinavie : Danemark, Norvège, Suède, Finlande, Islande, Vilo, kol. « Mémoires du monde », 2006, 260 p. (ISBN 978-2-7191-0840-6)
    17. (franclingve) Ceŭto kaj Melilo: hispanaj urboj au lastaj kolonioj en Afriko? (arkivo) ĉe la retejo de La Documentation Française (konsultita la 30-an de marto 2015)
    18. (germanligve) Loĝantaro de EU ĉe Eurostat
    19. Duonjara raporto de la Komisiono pri la loĝantaro (2010) (arkivo)
    20. Demografia malkresko kaj la solvoj de Eŭropo (arkivo)
    21. http://www.demographia.com/db-worldua.pdf
    22. 'Brexit' Triggers New Bid for Scottish Independence.
    23. Laŭ MEP en dolaroj (Monda Banko) (arkivo)
    24. Raporto pri homa disvolvigo de UN
    25. Leo Cendrowicz,« Fifty Years On, Turkey Still Pines to Become European », TIME, Bruselo,‎ 8-a de septembro 2009, legi rete arkivo
    26. La turka referendumo: lasta ago antau rompo kun EU? arkivo ĉe Europe 1 (konsultita la 17-an de aprilo 2017)
    27. Erdogan aludas referendumon pri la estonteco de la kandidateco de Turkio al EU arkivo ĉe Europe 1 (konsultita la 17-an de aprilo 2017)
    28. Ĵus aprobite, Erdogan anoncas referendumon pri mortpuno arkivo, ĉe L'express (konsultita la 17-an de aprilo 2017)
    29. Atheno kaj Skopjo subskribis la interkonsenton por Norda Makedonio (arkivo) ĉe Libération, 17-a de junio 2018
    30. Noma ŝanĝo: historia interkonsento en Makedonio (arkivo), ĉe La Presse, 11-a de januaro 2019
    31. La greka parlamento validigas la interkonsenton pri la nova nomo de Makedonio (arkivo)
    32. EU elrevigonta balkanajn esperojn (arkivo) , 3-a de novembro 2006
    33. Bulgario haltas la aliĝon de Norda Makedonio (arkivo, ĉe Euronews, 8-a de decembro 2020
    34. Rezolucio pri Montenegro de la Eŭropa Parlamento de la 9-a de marto 2011 (arkivo)
    35. Serbio petas aliĝon al EU (arkivo) ĉe BBC News, 23-a de decembro 009
    36. Serbio paŝas plue al Eŭropunio (arkivo), RFI, 12-a de oktobro 2011
    37. Dono de la kandidata statuso al Serbio fare de EU (arkivo) ĉe France Diplomatie, 2-a de marto 2012
    38. Ĉu ankoraŭ eblas aliĝo de Serbio? ĉe Euronews, 30-a de oktobro 2019
    39. Kandidata statuso por Albanio (arkivo) ĉe la retejo de la Eŭropa Komisiono
    40. Konkludoj de la Eŭropa Konsilio de la 26-a kaj 27-a de junio 2014
    41. Artikolo 48 de la Traktato pri Eŭropa Unio
    42. La puna potenco de EU (arkivo) ĉe la retejo de la Universitato Paris-Nanterre
    43. Hermann-Josef Blanke kaj Stelio Mangiameli, The Treaty on European Union (TEU) : a commentary, Berlino, Eld. Springer, 2013, 1821 p. (ISBN 978-3-642-31706-4, 3642317065 kaj 3642317057, RKBC 868921059, legi rete arkivo), p. 62.
    44. Alain Laquièze kaj Anne Paynot: Ĉu Eŭropunio iĝas ŝtato? (arkivo), ĉe Fondation pour l’innovation politique, novembro de 2004
    45. Joël Thalineau, « La France, collectivité locale de l'Union européenne », Revue politique et parlementaire, N° 979,‎ 1995.
    46. Claus Dieter Classen, Die demokratische Legitimation der Tätigkeit Internationaler Organisationen, 2008, pdf (lire en ligne arkivo)
    47. Juĝo de Lisbono (arkivo)
    48. Schütze, Robert, European constitutional law (ISBN 978-1-316-50394-2, 1316503941 et 9781107138865, RKBC 920017318, legi rete arkivo), ĉap. 2 (« Constitutional Nature »).
    49. Debato: la ecoj de EU (arkivo) ĉe la retejo de la france ministerio pri eksteraj aferoj (konsultita la 30-a de marto 2015)
    50. La principo de subsidiareco (arkivo) ĉe la oficiala retejo de EU
    51. Paul Magnette, Le régime politique de l'Union européenne, Parizo, Eld. Les Presses de Sciences Po, 2010, 310 p. (ISBN 978-2-7246-0997-4)
    52. Komunecaj kaj interegistaraj metodoj (arkivo) ĉe la oficiala retejo de EU
    53. Simon Hix, The political system of the European Union, Basingstoke, MacMillan, 1999, p.5
    54. La procedura servo de la EP (arkivo) Eŭropa Parlamento, 25-a de aŭgusto 2006
    55. Artikolo 289 de la TFEU
    56. La Parlamento, ties potencoj kaj proceduroj (arkivo) Eŭropa Parlamento, 5-a de julio 2008
    57. Nova sojlo por kvalifikita plimulto (arkivo) ĉe la retejo de la Eŭropa Komisiono, 2007
    58. Nova difino de la kvalifikita plimulto (arkivo), ĉe la retejo de la Jura portalo de Eŭropa Unio
    59. Nova difino de la voĉdonado laŭ kvalifikita plimulto (arkivo) ĉe la oficila retejo de Eŭropa Unio
    60. https://curia.europa.eu/jcms/jcms/Jo2_10742/direction-generale-de-la-traduction (arkivo)
    61. 61,0 61,1 (fr) François Grin, L’enseignement des langues étrangères comme politique publique - PDF, paĝo 100, Haut Conseil de l'évaluation de l'école, 2005
    62. 62,0 62,1 (fr) François Grin, L’enseignement des langues étrangères comme politique publique - PDF, paĝoj 9, 102, Haut Conseil de l'évaluation de l'école, 2005
    63. 63,0 63,1 (en) Grin, François, 2003a : "Economics and language planning", Current Issues in Language Planning 4(1), p. 1-66.
    64. 64,0 64,1 Grin, F. 2000 : The Economics of English as a Global Language. In Kam, H. W. and Ward, C. (dir.), Language in the Global Context. Singapore: SEAMEO Regional Language Centre, Series No. 41, p. 284-303.
    65. (fr) François Grin, L’enseignement des langues étrangères comme politique publique - PDF, paĝo 9, Haut Conseil de l'évaluation de l'école, 2005
    66. (fr) François Grin, L’enseignement des langues étrangères comme politique publique - PDF, paĝo 2, Haut Conseil de l'évaluation de l'école, 2005
    67. (fr) F. Grin, L’éventail des régimes linguistiques, en: Coûts et justice linguistique dans l’élargissement de l’Union européenne, p. 5, Academia.edu, 2004
    68. En: EUROPEAN COMMISSION, Directorate-General for Translation DGT.02 - Communication and Information: "WHAT DOES MULTILINGUALISM MEAN IN THE EUROPEAN UNION?", 6 p. (Eŭropa Komisiono, Ĝenerala Direkcio por Tradukado DGT.02 - Komunikado kaj Informado: Kion signifas multlingvismo en la Eŭropa Unio?). La citita duonfrazo troviĝas en ĉapitro 8, WHY NOT ADOPT A SINGLE OFFICIAL LANGUAGE FOR THE EUROPEAN UNION? (Kial ne akcepti solan oficialan lingvon por la Eŭropa Unio?) Komparu la foruman diskuton ĉe EsperantoLand.
    69. Ekzemple sur [1] Dan Van Herpe komparas, ke EU elspezas 800 milionojn da eŭroj por tradukado, dum UK havas neniujn tradukajn kostojn; tradukis la paĝon Germain Pirlot.
    70. Letero de András Lukács
    71. Lu Wunsch-Rolshoven, Kostoj de lingva malegalrajteco. Agado en EU-parlamento, 2009,
    72. Costa v ENEL [1964] ECR 585, CMLR 425,593 (angle) (PDF), p. 593. Arkivita el la originalo je 2016-08-19. “By contrast with ordinary international treaties, the EEC Treaty has created its own legal system which . . . became an integral part of the legal systems of the Member States”.
    73. (nl) Rik Coolsaet, Macht en regels in de wereldpolitiek (povo kaj reguloj en la mondopolitiko), Een momentopname in veranderende wereldbeelden, in : Paul Rietjens, veertig jaar actief in de wandelgangen van buitenlandse zaken, Brussel, VUB Press, 2019, p. 50
    74. (en) The Nobel Peace Prize 2012 (la Nobel-premio pri paco 2012), alirite la 30-an de marto 2019.
    75. Grava komerca interkonsento inter Sudkoreio kaj EU esperante
    76. El País, 8 de majo de 2008, “Fracasa la directiva europea para los ‘sin papeles’”. Laŭ datumoj de la Eŭropa Komisiono, Katolika Universitato de Loveno.

    NotojRedakti

    1. La nura Okcidenta Germanio aliĝis en 1952, dum la orienta parto enuniiĝis en 1990, okaze de la reunuiĝo de la du Germanioj.

    Eksteraj ligilojRedakti