Turka lingvo

tjurka lingvo, parolata en Turkio

La turka lingvo (turke TürkçeTürk dili) estas la lingvo parolata de turkoj, popolo kiu ĉefe loĝas en Anatolio, duoninsulo inter la Nigra Maro kaj la Mediteraneo (turke: ¨Blanka Maro¨). Ĝi estas la oficiala ŝtata lingvo de Turkio kie oni parolas ekde la Mezepoko, kiam la turkoj devenaj de Centra Azio instaliĝis en Anatolio, kiu tiam estis parto de la Bizanca Imperio.

Turka lingvo
Türkçe
Mapo
Parolata en Turkio, Bulgario, Kipro, Grekio, Makedonio, Rumanio, (Germanio)
Parolantoj 82 231 620
Skribo latina alfabeto (plus kelkaj specialaj literoj: ç, ğ, ı, İ, ö, ş, ü)
Lingvistika klasifiko
Altaja (diskutata)
Tjurka lingvaro
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Kipro, Turkio, Bulgario[mankas fonto] (kiel minoritato)
Reguligita de Turka lingvosocieto
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 tr
  ISO 639-2 tur
  ISO 639-3 tur
  Glottolog nucl1301
Angla nomo Turkish
Franca nomo turc
Vikipedio
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La plejmulto de turkoj estas turkianoj, sed ekzistas historiaj turkaj komunumoj ankaŭ en Bulgario (kie la lingvo ĝuas ian ŝtatan agnoskon) kaj Kipro (kie ĝi estas oficiala same kiel la greka, krom ke ĝi estas la oficial lingvo de la memproklamita Turka Respubliko Norda Kipro), kaj modernaj komunumoj da turkaj migrintoj en multaj landoj de okcidenta Eŭropo, precipe Germanio, kie ili instaliĝis dum la dua duono de la 20-a jarcento. En kelkaj balkaniaj zonoj oni parolas varianton konata kiel otomana turka (Osmanlı Türkçesi), kiu montras diferencojn rilate al la turka de Turkio. Inverse kelkaj turkianoj parolas aliajn lingvojn, kiel ekzemple la araba, kaj zazaĝi kaj kurmanĝi (la kurda).

La turka (Türkçe) estas ano de la lingva familio de la tjurka lingvaro kun ĉirkaŭ 200 milionoj da parolantoj en Azio kaj Eŭropo. La geografia etendo de tiu familio ampleksas ekde la okcidento de Ĉinio ĝis Balkanio. Tiu familio formas parton siavice de la branĉo altaja de la iama grupo de ural-altajaj lingvoj. Ĝiaj plej proksimaj parencoj inter tiuj estas la turkmena, tatara kaj azerbajĝana lingvoj.

La turka estas aglutina lingvo, kiel la eŭska aŭ la japana, kaj tiele baziĝas sur sistemo de afiksoj aldoneblaj al la radiko de la vortoj kiuj ebligas esprimi grandan kvanton de signifoj kun malmultaj vortoj. La turka uzas preskaŭ nur sufiksojn. Ties morfologio apenaŭ havas esceptojn kaj ĝi estas tre regulema. Ne ekzistas la gramatika genro. La sintaksa ordo estas Subjekto Objekto Verbo; temas pri lingvo de fina kerno, uzas postpoziciojn (tiuj tendencoj estas kunhavataj ankaŭ de la eŭska aŭ de la japana, kvankam ne estas filogenetika rilato kun tiuj lingvoj).

La turka lingvo estas regulata de la Türk Dil Kurumu (TDK), nome la Societo de la Turka Lingvo.

Ekzemplo de teksto: Artikolo 1 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

Bütün insanlar hür, haysiyet ve haklar bakımından eşit doğarlar. Akıl ve vicdana sahiptirler ve birbirlerine karşı kardeşlik zihniyeti ile hareket etmelidirler.

Ĉiuj homaj estaĵoj naskiĝis liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj kaj, havantaj racion kaj konsciencon, devas agi unuj kun aliaj laŭ spirito de frateco.

KlasigoRedakti

La turka lingvo apartenas al la subgrupo de la oguzaj lingvoj, kiu inkludas la gagauzan kaj la azerbajĝanan. La oguzaj lingvoj formas la subgrupon plej sudokcidentan de la tjurka lingvaro, nome familio de lingvoj kiu enhavas pli ol tridek lingvojn vivantajn parolantajn tra Orienta Eŭropo, Centra Azio kaj Siberio. Kelkaj lingvistoj lokigas la tjurkajn lingvojn ene de la granda familio de la altajaj lingvoj. Ĉirkaŭ 40 % de la totalo de parolantoj de tjurkaj lingvoj estas gepatraj parolantoj de la turka lingvo. La karakteroj de la turka, kiel la vokala harmonio, aglutineco kaj manko de gramatika genro estas universalaj ene de kaj la tjurkaj kaj la altajaj lingvoj. Ekzistas alta grado de reciproka interkomprenado inter la turkaj kaj aliaj oguzaj lingvoj, inklude la turkmenan, la azerbajĝanan, la kaŝgajan, la gagauzan kaj la gagauzturkan de Balkanio.

AlfabetoRedakti

 
Geografia distribuado de la turka.
 
Anatolio kiel vidata elkosme. Ĝi troviĝas oriente de Bosporo, inter Nigra Maro kaj Mediteraneo.

Oni uzas latinan abocon kun literoj diakritaj (kiel la plimulto de la latinskribaj lingvoj, ankaŭ Esperanto) ekde la regado de Mustafa Kemal Atatürk, la unua estro de la moderna turka ŝtato. Oni uzis diversajn skribsistemojn por la turka lingvo. Dum la Otomana Imperio, estis uzata modifita araba alfabeto, ekde la 13-a jarcento ĝis la 1920-aj jaroj. Atatürk ankaŭ fondis la turkan lingvan instituton, kiu celis "turkigi" la lingvon, malpliigante la uzadon de arabaj radikoj, kaj kreante nov-vortojn. Tiu klopodo enkadriĝis ene de variaj iniciatoj por okcidentigi la landon kaj kontribui al ties modernigo.

La turka alfabeto havas 29 literojn:

  • A, a (Ofte skribata â en la pruntitaj vortoj.) [ɑ̟]
  • B, b [b]
  • C, c [d͡ʒ]
  • Ç, ç [t͡ʃ]
  • D, d [d̪]
  • E, e [ɛ]
  • F, f [f]
  • G, g [g], [ɟ] post e, i, ö, ü et a
  • Ğ, ğ [ɰ], [j] post e, i, ö, ü (Silabofine, ĝi plidaŭrigas la antaŭan vokalon.)
  • H, h [h]
  • I, ı [ɯ]
  • İ, i [i]
  • J, j [ʒ]
  • K, k [k], [c] antaŭ e, i, ö, ü kaj a
  • L, l [ɫ]
  • M, m [m]
  • N, n [n]
  • O, o [ɔ]
  • Ö, ö [œ], [ø]
  • P, p [p]
  • R, r [ɾ]
  • S, s [s̟]
  • Ş, ş [ʃ]
  • T, t [t̪]
  • U, u [u]
  • Ü, ü [y]
  • V, v [v], [w]
  • Y, y [j]
  • Z, z [z̟]

q, w, kaj x ne uziĝas en la turka alfabeto; j uziĝas nur en fremdaj vortoj.

GramatikoRedakti

Same kiel ĉe la suoma, la japana, aŭ esperanto, ankaŭ la gramatiko de la turka estas alglua. Oni formas vortojn per kunmeto de radikoj.

VokalharmonioRedakti

Multas postafiksoj, kaj ili plejparte estas paraj, do ¨-lar¨ (e-o: ¨-j¨) povas esti -lar aŭ -ler, depende de la antaŭa vokalo. Tio estas, vokaloj en la turka estas ¨agordaj¨ - estas kvar buŝaj (aŭ malvastaj) vokaloj, kaj kvar gorĝaj (aŭ vastaj) vokaloj, kaj malofte miksiĝas buŝajn (e, i, ö, ü) kaj gorĝajn vokalojn (a, ı, o, u). ekz.: arkadaşlar, Özellikler.

La vokalharmonio ekzistas en du variaĵoj; nome tiel nomata malgranda vokalharmonio kun ŝanĝiĝo inter "a" kaj "e", ekz. "-da" kaj "-de" por la lokativo kaj tiel nomata granda vokalharmonio kun ŝanĝiĝo inter "i", "ı", "u" kaj "ü", ekz. en la finaĵo de la akuzativo: "-(y)ı", "-(y)i", "-(y)u" kaj "-(y)ü".

Variaĵo de la harmonio Antaŭaj vokaloj Vokaloj laŭ la harmonio
Granda vokalharmonio i, e i
ı, a ı
o, u u
ö, ü ü
Malgranda vokalharmonio i, e, ö, ü e
ı, a, o, u a

AsimiladoRedakti

Krome estas konsonanta agordo inter unuflanke voĉaj (b, c, d, g, ğ, j, l, m, n, r, v, y, z), kaj aliflanke senvoĉaj (ç, f, h, k, p, s, ş, t) konsonantoj. Tiel diratas Türkçe (=en turka lingvo) sed Fransızca (=en franca lingvo), ĉar la senvoĉa ç pr. ĉ) agordiĝas kun la senvoĉa k, kaj la buŝa e kun ü; malsame la voĉa c (pr. ĝ) agordiĝas kun la voĉa z kaj la gorĝaj vokaloj a kun ı.

Tial la finaĵo de la lokativo havas entute kvar variaĵojn "-da", "-de", "-ta", "-te", el kiuj "-da" kaj "-de" sekvas post voĉaj konsonatoj kaj "-ta" kaj "-te" sekvas post senvoĉaj konsonantoj.

KazojRedakti

La turka lingvo havas ses kazojn, nome nominativon, genitivon, dativon, akuzativon, lokativon kaj ablativon, kies finaĵoj sekvas post eventuale metata finaĵo de la pluralo (-lar aŭ -ler). La finaĵo sekvas la jenan skemon:

  • nominativo: -
  • genitivo: -(n)in (granda vokalharmonio)
  • akuzativo: (y)i (granda vokalharmonio)
  • dativo: -(y)e (malgranda vokalharmonio)
  • lokativo: -de (malgranda vokalharmonio)
  • ablativo: -den (malgranda vokalharmonio)

Ĉe personaj nomoj oni disigas la nomon disde la kazfinaĵo per apostrofo, jene Adem'in "de Adamo".

EkzemplojRedakti

 
Ŝosesignalo ĉe la eŭropflanka pinto de la Bosporo-ponto en Istanbulo. (Foto farita dum la 28-a Eŭrazia Maratono en 2006)

Ekzemplo de parolata turka lingvo:

Nasılsın, canım? Seni çok özledik, nereye gittin?

Kiel vi, kara mia? Vin tre sopiris ni, kien iris vi?

Esperante Turke
saluton merhaba, selam
bonan matenon günaydın
adiaŭ güle güle, hoşça kal, hoşça kalın
mi petas lütfen
dankon teşekkür ederim, sağ ol, sağ olun
ne dankinde bir şey değil, rica ederim
jes evet
ne hayır
Kiel vi fartas? Nasılsın?, Nasılsınız?
Bonan matenon Günaydın, iyi sabahlar, hayırlı sabahlar
Bonan tagon İyi günler, hayırlı günler
Bonan posttagmezon Tünaydın
Bonan vesperon İyi akşamlar, hayırlı akşamlar
Bonan nokton İyi geceler, hayırlı geceler
Ne priokupiĝu Aldırma
Ne gravas Önemli değil
Momenton, bonvolu Bir dakika lütfen
Ĝis poste Görüşmek üzere, görüşmek dileğiyle, görüşürüz
Turkio Türkiye
Turko Türk
Turke Türkçe
Mi parolas turkan Türkçe konuşuyorum, Türkçe konuşurum
Unu, du, tri, kvar, kvin Bir, iki, üç, dört, beş
ses, sep, ok, naŭ, dek altı, yedi, sekiz, dokuz, on
Mi, vim li/ŝi/ĝi, ni, vi, ili Ben, sen, o, biz, siz, onlar
Ĉu vi parolas angle? İngilizce konuşabiliyor musunuz?
Mi nomiĝas ..... Benim adım .....
Kio estas via nomo ? Senin adın ne?, Sizin adınız ne?

La longe plej bonan turkan vortaron por germanlingvanoj verkis Karl Steuerwald.

LiteraturoRedakti

  • Kauderwelsch Band 12, Türkisch Wort für Wort, 6-a eldono, 1995, ISBN 3-89416-039-X
  • Hasan Çakır: Grammatik kurz & bündig, Türkisch, 2011, ISBN 978-3-12-561667-7
  • Akalın, Şükrü Haluk (Januaro 2003). "Türk Dil Kurumu'nun 2002 yılı çalışmaları (Turkish Language Association progress report for 2002)" (PDF). Türk_Dili (en turka) 85 (613). ISSN 1301-465X. Arkivita el la originalo en la 27-a de junio de 2007. Konsultita 2007-03-18. [1] Arkivita ĉe [2]
  • Bazin, Louis (1975). "Turcs et Sogdiens: Les Enseignements de L'Inscription de Bugut (Mongolie), Mélanges Linguistiques Offerts à Émile Benveniste". Collection Linguistique, publiée par la Société de Linguistique de Paris (france) (LXX): 37–45.
  • Brendemoen, B. (1996). "Conference on Turkish in Contact, Netherlands Institute for Advanced Study (NIAS) in the Humanities and Social Sciences, Wassenaar, 5–6 February 1996".
  • Encyclopaedia Britannica, Expo 70 Edition Vol 12. William Benton. 1970.
  • Coulmas, Florian (1989). Writing Systems of the World. Blackwell Publishers Ltd, Oxford. ISBN 0-631-18028-1.
  • Dilaçar, Agop (1977). "Atatürk ve Yazım". Türk Dili (en turka) 35 (307). ISSN 1301-465X. Konsultita la 2007-03-19. [3]
  • Ergin, Muharrem (1980). Orhun Abideleri (in Turkish). Boğaziçi Yayınları. ISBN 0-19-517726-6.
  • Findley, Carter V. (October 2004). The Turks in World History. Oxford University Press. ISBN 0-19-517726-6.
  • Glenny, Misha. The Balkans – Nationalism, War, and the Great Powers, 1804–1999, Penguin, New York 2001.
  • Johanson, Lars (2001). "Discoveries on the Turkic linguistic map" (PDF). Swedish Research Institute in Istanbul. Arkivita el la originalo en la 5-a de februaro, 2007 [4]. Konsultita la 2007-03-18. [5]Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
  • Ishjatms, N. (Oktobro 1996). "Nomads In Eastern Central Asia". History of civilizations of Central Asia 2. UNESCO Publishing. ISBN 92-3-102846-4.
  • Katzner, Kenneth (Marto 2002). Languages of the World, Third Edition. Routledge, an imprint of Taylor & Francis Books Ltd. ISBN 978-0-415-25004-7.
  • Lewis, Geoffrey (1953). Teach Yourself Turkish. English Universities Press. ISBN 978-0-340-49231-4. (2-a eldono 1989)
  • Lewis, Geoffrey (2001). Turkish Grammar. Oxford University Press. ISBN 0-19-870036-9.
  • Lewis, Geoffrey (2002). The Turkish Language Reform: A Catastrophic Success. Oxford University Press. ISBN 0-19-925669-1.
  • Özsoy, A. Sumru; Taylan, Eser E. (eld.) (2000). Türkçe’nin ağızları çalıştayı bildirileri (Workshop on the dialects of Turkish) (en turka). Boğaziçi Üniversitesi Yayınevi. ISBN 975-518-140-7.
  • Soucek, Svat (March 2000). A History of Inner Asia. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-65169-1.
  • Vaux, Bert (2001). "Hemshinli: The Forgotten Black Sea Armenians" (PDF). Harvard University. Konsultita la 2007-04-24. [6] Arkivigite je 2007-03-15 per la retarkivo Wayback Machine
  • Zimmer, Karl; Orgun, Orhan (1999). "Turkish". Handbook of the International Phonetic Association: A guide to the use of the International Phonetic Alphabet. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 154–158. ISBN 0-521-65236-7.
  • Center for Studies on Turkey, University of Essen (2003). "The European Turks: Gross Domestic Product, Working Population, Entrepreneurs and Household Data" (PDF). Turkish Industrialists' and Businessmen's Association. Arkivita el la originalo en la 4-a de decembro, 2005 [7]. Konsultita la 2007-01-06. [8]Arkivigite je 2005-12-04 per la retarkivo Wayback Machine
  • "CIA Factbook:Iraq". 2013. [9] Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
  • "Güncel Türkçe Sözlük" (en turka). Turkish Language Association. 2005. Arkivita el la originalo en la 2007-03-12 [10]. Konsultita la 2007-03-21. [11]Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivo Wayback Machine
  • "Turkish Etymological Dictionary online" (en turka). Sevan Nişanyan. 2006. Konsultita la 2007-09-11. [12]
  • "Language Materials Project: Turkish". UCLA International Institute, Center for World Languages. February 2007. Konsultita la 2007-04-26. [13] Arkivigite je 2007-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
  • TNS Opinion & Social Arkivigite je 2008-02-15 per la retarkivo Wayback Machine (Februaro 2006). Special Eurobarometer 243 / Wave 64.3: Europeans and their Languages (PDF). European Commission Directorate of General Press and Communication. Konsultita la 2007-03-28.
  • "Turkish Language Association: Sesler ve ses uyumları "Sounds and Vovel karmony"" (en turka). Turkish Language Association. Konsultita la 2013-01-13. [14]
  • Göknel, Yüksel (2012). "Turkish Grammar Updated Academic edition". Konsultita la 2013-01-16. [15]
  • Turkish Language Association. "Türk Dil Kurumu – Tarihçe (History of the Turkish Language Association)" (en turka). Arkivita el la originalo en la 2007-03-16 [16]. Konsultita la 2007-03-18. [17]Arkivigite je 2007-03-16 per la retarkivo Wayback Machine
  • "Türkçe Sözlük (2005)’teki Sözlerin Kökenlerine Ait Sayısal Döküm (Listo de originaj vortoj en Türkçe Sözlük (2005))" (en turka). Turkish Language Association. 2005. Konsultita la 2007-03-21. [18] Arkivigite je 2007-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
  • "Spartak KADIU : Türkçede zaman ve kip kavramı ve i-ek eylemin fonksiyonu üzerine" (en turka). Turkish Studies: International Periodical For The Languages, Literature and History of Turkish or Turkic Volume 7/3,. Konsultita la 2013-01-15. [19]

Eksteraj ligilojRedakti