Curlie

(Alidirektita el DMOZ)

Projekto por Malferma Katalogo (anglalingve: Open Directory Project ODP), ofte nomita DMoz (Directory Mozilla), estis katalogo de retejoj, redaktata libere de volontuloj tra la tuta mondo, simile kiel Vikipedio.

DMOZ
DMOZ
DMOZ
DMOZ
DMOZ
web directory
Retadreso www.dmoz.org
Kategorio Katalogo de retejoj
Lingvo(j) 90
Fondiĝo 5-a de junio 1998
Stato Fermita
vdr

La katalogo estis iniciatita en 1998 kaj iĝis en 2001 la plej granda redaktita de homoj katalogo de TTT-ejoj, superante la nombron de TTT-ejoj prezentitaj de la komercema katalogo Yahoo, kiu estas delonge la plej fama home farata katalogo.

redakti

Same kiel en Yahoo, oni povas fari serĉon tra la katalogo per du metodoj: per uzo de ŝlosil-vortoj aŭ per esploro de la diversaj kategorioj kaj subkategorioj, laŭ fakaj temoj aŭ laŭ regiona kaj loka intereso en la regiona parto.

redakti

Ĉiuj povas facile proponi aldonon de TTT-ejo en specifa kategoria paĝo, alklakante la ligilon "Aldonu URL-on" supre de la paĝo kaj poste donante la adreson, titolon kaj mallongan priskribon. Atentu ke ne eblas proponi TTT-ejon en la ĉefa enirpaĝo de ĉiuj lingvoj, por instigi la vizitantojn trovi la plej adekvatan kategorion kaj ne lasi al la redaktantoj de la katalogo la laboron ordigi ĉiujn TTT-ejojn. (Tio funkcias same en Yahoo). Do oni trovu la plej rilatan kategorion al sia TTT-ejo antaŭ proponi ĝin.

Fariĝi redaktanto redakti

Tiuj kiuj emas partopreni al la evoluo kaj ampleksigo de la katalogo povas fariĝi redaktanto, post elekto de sia plej ŝatata fako aŭ temo. En la esperantlingva parto bona loko por komenci estas la kategorioj pri landoj en la regiona parto. La plejmulto el tiaj kategorioj bezonas redaktanton.
http://dmoz.org/World/Esperanto/Regiona/ Arkivigite je 2004-04-28 per la retarkivo Wayback Machine

Historio redakti

La katalogo estis fondita kiel Gnuhoo [gnuhu], aludante katalogecon ("Yahoo") kaj volontulojn ("GNU"). Tamen, la permesiloj por la kontribuoj ne estis uzataj GNU-e liberaj, kaj, por eviti konfliktojn, la iniciatintoj ŝanĝis la nomon al preskaŭ samsona Newhoo. Estis ankoraŭ polemiko pri la libereco de la enhavo. Fine, Netscape akiris la servilojn kaj rajtojn, verkis permesilon pli akceptata, kaj nomante ĝin DMoz lanĉis ĝin kiel servo parenca al la libera TTT-legilo Mozilo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti