Ŝablono-Diskuto:Informkesto retejo

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Tlustulimu in topic Nestado

En novembro 2011 en la {{informkesto retejo}} anstataŭiĝis vorto "bildo" per "logo". Endas atenti ke la vorto en iuj naciaj lingvoj nomata "logo" en Esperanto nomiĝas "emblemo" kaj ke "logo" simple estas substantivigo de la verbo "logi". La antaŭa vorto "bildo" do pli ĝustis ol "logo" (kvankam, kaj tion la redaktanto supozeble celis, la vorto "emblemo" estus pli specifa ol la ĝenerala vorto "bildo"). Tia misa uzo de la vorto logo en vikipedio jam disvastigis la eraron ankaŭ en aliaj retejoj: Tial endas aparte atenti ne krei bazojn de disvastiĝantaj eraroj.

Mi tial adaptis la ŝablonon al la vorto "emblemo" kaj korektis la ŝablonajn uzojn.

Aidas (diskuto) 12:27, 22 Feb. 2012 (UTC)

Saluton, Aidas. Mi pensas, ke via ŝanĝo al "emblemo" estas en ordo, ĉar la vorto estas pli taŭga ol la stranga "logo". Mi supozas, ke okazis intermikso por denaska lingvo. --Tlustulimu (diskuto) 15:02, 23 Feb. 2012 (UTC)

Alternative al tiu-ĉi esperantlingva ŝablono ĝis nun ekzistis ne-matura, anglalingva kaj en pluraj rilatoj erara ŝablono "informkesto retpaĝo", kiu celis ekzakte la samon kiel tiu ĉi ŝablono. Mi anstataŭigis la malmultajn uzojn al "informkesto retejo", kaj transformas la malnovan spacon "informkesto retpaĝo" al alidirektilo ĉi-tien. ThomasPusch (diskuto) 10:08, 10 Okt. 2014 (UTC)

Aleksa redakti

Cxu eblas aldoni Ranking de Alexa kaj fondinto(j)? Tio ekzistas kaj estas populara cxe ekzemple anglalingva sxablono!
  JabieroKubo (diskuto) 18:40, 27 aŭg. 2019 (UTC)Reply

Nestado redakti

Saluton. Mi hodiaŭ aldonis plian parametron subŝablono, kies valoro jes ebligas nestigi ĉi tiun informkeston ene de alia, ĉirkaŭanta informkesto. Detalojn mi aldonis parte al la dokumentado parte al la subpaĝo {{informkesto retejo/truko}}. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:18, 7 jun. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Informkesto retejo".