Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

deklaracio aprobita je 1948 de la Unuiĝintaj Nacioj
Citaĵo
 Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj.
Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco. 
— Artikolo 1 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (UDHR) estas dokumento de Unuiĝintaj Nacioj, adoptita kaj proklamita de Rezolucio 217 A (III) de Ĝenerala Asembleo, la 10-an de decembro 1948 en Palaco Chaillot, Parizo. Ĝi agnoskas la neforpreneblajn rajtojn de ĉiuj membroj de la homa familio. Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estas grava, ankaŭ laŭ historia vidpunkto, ĉar ĝi estas la unua oficiala dokumento kiu universale, t.e. en ĉiu tempo kaj en ĉiu loko, agnoskas homajn rajtojn.

Universal Declaration of Human Rights
Internacia kutimjuro • deklaracio • leĝo • skribita verko • non-binding resolution
Aŭtoroj
Aŭtoro Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1940
Loko Parizo
Ĝenro jura ago
vdr
Laŭtparoligita kaj aŭdebla versio de la teksto de la deklaracio

Tiu dokumento naskiĝis el indigno kaŭzita fare de la kruelaĵoj okazintaj dum la dua mondmilito kaj do, ĉi tiu Universala Deklaracio konsistigas unu el la fundamentaj dokumentoj verkitaj de UN. Tiu dokumento estas simpla deklaro pri la principoj de Asembleo, do, ĝi ne havas rekte juran valoron, sed konsistigas nur etik-kodo. Malgraŭ tio, ĝi estas kreita por difini la esprimon homaj rajtoj de Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj mem, kaj aldone, en ĝi ĉeestas valoroj kiujn la ĝenerala internacia juro konsideras nemalhaveblaj (latine ius cogens); sekve multaj postmilitaj internaciaj Ĉartoj (kaj do kun jura valoro) baziĝis sur ĉi tiu Deklaracio.

Pri la preparlaboroj de René Cassin, la ĉefaj dokumentaj bazoj de ĉi tiu Universala Deklaracio estis unue Deklaro pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj kreita kaj proklamita dum Franca Revolucio (1789), la Dekkvar Punktoj de Woodrow Wilson (1918), la kvar principoj de Atlantika Ĉarto de Franklin D. Roosevelt kaj Winston Churchill (1941) kaj parte Berna Konvencio pri ekvilibro inter aŭtorrajtoj, kopirajtoj kaj instrurajtoj. La filozofiaj bazoj troveblas ĝenerale ĉe la Klerismo, sed ankaŭ ĉe John Locke, Jean-Jacques Rousseau, Voltaire, Immanuel Kant, Nietzsche kaj ankaŭ Jacques Maritain, kiu persone partoprenis la redaktadon la deklaracion mem. La komisionon, kiu respondecis pri la starigo de tiu dokumento, prezidis Eleanor Roosevelt.

La teksto de la Deklaracio haveblas en preskaŭ 300 lingvoj, pere de la oficejo de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj. La Dekraracio ankaŭ estas fundamento de internacia juro de homaj rajtoj kun Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj.

Adopto redakti

 
Eleanor Roosevelt kun la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

La 10an de decembro 1948, la Universala Deklaracio estis adoptita de la Ĝenerala Asembleo dank' al 48 subtenataj voĉdonoj, neniu kontraŭa, kaj ok sindetenaj (Sovetio, Ukraina SSR, Belorusa SSR, Socialisma federacia respubliko Jugoslavio, Pola Popola Respubliko, Unio de Sud-Afriko, Ĉeĥoslovakio, kaj Sauda Arabio).[1][2] Honduro kaj Jemeno — ambaŭ membroj de UN je la tempo — malsukcesis voĉdoni aŭ sindetenis.[3]

La sekvantaj landoj subtenis la Deklaracion:[4]

Afganio Domingo Kanado Pakistano
Argentino Egiptujo Kolombio Panamo
Aŭstralio Ekvatoro Kostariko Paragvajo
Barato Etiopio Kubo Peruo
Belgio Filipinoj Libano Salvadoro
Birmo Francujo Liberio Siamo
Bolivio Grekujo Luksemburgo Sirio
Brazilo Gvatemalo Meksiko Svedujo
Britio Haitio Nederlando Turkio
Ĉilio Irako Nikaragvo Urugvajo
Ĉinio Irano Norvegujo Usono
Danio Islando Nov-Zelando Venezuelo

Kio estas homaj rajtoj? redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo homaj rajtoj.

Ĉiu havas certajn rajtojn, simple pro la fakto esti homo. Tiuj estas rajtoj, ĉar oni rajtas esti tia, fari aŭ havi certajn aferojn. Ĉi tiuj rajtoj ekzistas por onia protekto kontraŭ homoj kiuj volas damaĝi aŭ dolorigi iun ajn. Ili ekzistas ankaŭ por realigi ke la homaro povas pace kunvivi.

Ekzistas tridek bazaj homaj rajtoj.

Iu, kiu kontrolis ĉu oni skribe fiksu ĉi tiujn rajtojn por ĉiu en ĉiu lando, estis sinjorino Eleanor Roosevelt, la edzino de Franklin D. Roosevelt, kiu estis prezidanto de Usono de 1933 ĝis 1945.

Kie fakte komenciĝas la universalaj rajtoj? redakti

Ĉe ĉiu angulo de strato, en ĉiu vilaĝeto tro malgranda por mapo. Estas afero por la individuo aŭ la entrepreno kie laboras la individuo. Tiuj estas la lokoj kie ĉiu viro, ĉiu virino kaj ĉiu infano volas esti traktataj egale, volas esti juĝataj egale, volas havi egalajn ŝancojn. Se en tiuj ĉi lokoj la rajtoj ne havas sencon, ili havos sencon nenie. Se homoj ne respektas ĉi tiujn rajtojn etskale, ni ankaŭ ne povas esperi plibonigon grandskale.

Pri Unuiĝintaj Nacioj redakti

Unuiĝintaj Nacioj estiĝis la 24-an de oktobro 1945, ĝuste post fino de la Dua Mondmilito. Ilin formis la kvin plej gravaj (tiutempaj) potencoj kiuj gajnis la militon: nome Britio, Francio, Usono, Sovetunio kaj Ĉinio. Ili kunvenis kun 47 aliaj landoj kaj evoluigis organizaĵon por preventi, ke ontaj generacioj iam devus sperti plian militon. En la postaj jaroj pliaj landoj decidis, ke ankaŭ ili volas aliĝi al ĉi tiuj organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj. Nuntempe, 189 landoj membriĝas en Unuiĝintaj Nacioj.

Gravan konfirmon de la homaj rajtoj portis post la fino de la dua mondmilito la konsistigo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la verkado de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, akceptita en Novjorko en 1948. Per ĉi tiu ĉarto estis establita, unuafoje en la moderna historio, la universaleco de tiuj rajtoj, ne plu restriktitaj al la okcidentaj landoj, sed validaj pri la popoloj de la tuta mondo kaj bazitaj sur koncepto de origina homa digno, neperdebla kaj universala. La deklaracio rekonas interalie la rajton je vivo, je libero kaj je persona sekureco, je agnosko kiel persono kaj je egaleco antaŭ la leĝaro, je specifitaj garantioj en punproceso, je libero moviĝi kaj elmigri, je azilo, je nacieco, je posedo, je libero de pensado, de konscienco kaj de religio, je libero de asociiĝo, de opinioj kaj de esprimo, al sociala sekureco, je laboro en justaj kaj favoraj kondiĉoj kaj je libero sindikata, je adekvata vivnivelo kaj je kleriĝo.

Ekde tiu momento la rolo de UN en la procezo de leĝigo kaj antaŭenigo de la homaj rajtoj estas fundamenta. Sed ankaŭ la aliĝaintaj ŝtatoj de la Konsilio de Eŭropo faris plian paŝon, subskribante la 4-an de novembro 1950 en Romo konvencion pri la savado de la homaj rajtoj kaj la fundamentaj liberoj, kiu ekvalidis en 1953. La konvencio interalie deklaras, ke profiti la rajtojn de ĝi garantitajn ne estas submetita al ia diskriminacio surbaze de raso, lingvo, religio, publika opinio, nacia aŭ socia origino.

De tiam la nocio Homaj Rajtoj vastiĝis danke al leĝoj kaj direktivoj kreitaj por kontroli kaj puni lezojn de tiuj rajtoj. Jenaj eventoj estas konsidereblaj markaj ŝtonoj de ĉi tiu procezo:

  • 1966: UNO adoptas la internacian traktaton pri ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj kaj la internacian konvencion pri civilaj kaj politikaj rajtoj.
  • 1967: La komisiono de UN kreas enket-meĥanismojn pri lezoj de la homaj rajtoj fare de membroj-landoj.
  • 1991: Unua internacia kunveno de la naciaj institucioj por antaŭenigo kaj protekto de la homaj rajtoj estas organizata de la franca konsulta nacia komisiono de la homaj rajtoj en Parizo sub kontrolo de la Unuiĝintaj Nacioj.
  • 1993: La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj adoptas la agadprogramon de Vieno, kiu dediĉas multe da spaco al la demokratio kaj al la evoluigo, konsiderataj kiel integraj partoj de la homaj rajtoj. La programo alvokas ĉiujn membrojn-ŝtatojn krei naciajn instituciojn, kiuj garantiu la homajn rajtojn.
  • 2006: UN kreas sian Konsilion pri Homaj Rajtoj per la rezolucio A/RES/60/251 de la Ĝenerala Asembleo, de la 25-a de marto 2006.

Ekzisto, valideco kaj enhavo de la Homaj Rajtoj plu estas debatataj kaj en filozofio kaj en la tiel nomataj politikaj sciencoj. El jura vidpunkto la Homaj Rajtoj estas difinitaj de internaciaj konvencioj kaj leĝoj, sed ankaŭ de la juraj preskriboj de multaj nacioj. Sed necesas aldoni, ke laŭ multaj la doktrino de la Homaj Rajtoj transiras unuopajn leĝojn kaj konsistigas la fundamentajn moralajn bazojn por reguligi la mond-politikan ordon.

Eble kun tiaj intencoj la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis la Deklaracion pri la Rajto de la Popoloj je Paco per la rezolucio 39/11 de la 12-a de novembro 1984, tiel enskribante la pacon inter la homajn rajtojn kaj deklarante ĝian konservadon "fundamenta devo por ĉiu ŝtato".

La rapidan progreson de respekto al la homaj rajtoj en la tiel nomataj okcidentaj nacioj pro multaj kialo ne akompanis simila procezo en la cetero de la mondo. Ankoraŭ nun okazas luktoj similaj al tiuj, kiujn spertis Eŭropo kaj norda Ameriko, inter subpremantoj kaj subprematoj. Estas ironio en la fakto, ke ĝuste la popoloj de la okcidentaj nacioj, kiuj longe batalis por atingi siajn rajtojn, estas almenaŭ parte responsaj pri la subpremado de la tiel nomataj popoloj "de la sudo".

 
 La tutmondigo de la homaj rajtoj devus kulmini per agnosko de la rajto de la homa specio je pluvivado 
— Furio Cerutti

La rajto je adekvata nutrado konsistigas fundamentan homan rajton, kiu estas firme sankciita en la internacia juro. Tamen ĉiutage po unu persono el kvin suferas pro malsato, do entute 800 milionoj da personoj tutmonde, kaj ĉiun jaron pli ol 20 milionoj mortas pro subnutrado kaj pro malsanoj ligitaj al ĝi.

Kio estas Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj? redakti

Pro tio ke la celo de Unuiĝintaj Nacioj estas alporti pacon al ĉiuj landoj de la mondo, grupo da homoj, gvidata de sinjorino E. Roosevelt, verkis specialan dokumenton kiu deklaras la rajtojn, kiujn ĉiu en la tuta mondo posedas. Ĉi tiu dokumento nomiĝas Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj.

La 30 homaj rajtoj redakti

Jen versio kiu estas parte mallongigita, parte teksto ŝanĝiĝis kaj aldoniĝis. La originala teksto troveblas sur la paĝo Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ĉe UN.

1. Ni ĉiuj estas liberaj kaj egalvaloraj

Ni ĉiuj naskiĝis liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ni ĉiuj havas niajn proprajn pensojn kaj ideojn. Ni ĉiuj devas agi unuj kun aliaj laŭ spirito de frateco.

2.Ne diskriminaciu

Ĉi tiuj rajtoj apartenas al ĉiu, malgraŭ niaj diferencoj.

3.La rajto vivi

Ni ĉiuj havas la rajton je vivo kaj la rajton vivi libere kaj sekure.

4.Sklaveco forpasis

Neniu havas rajton nin sklavigi. Ni povas sklavigi neniun.

5.Torturado

Neniu havas rajton nin turmenti aŭ torturi.

6.Ni ĉiuj havas la saman rajton utiligi la leĝaron.

Mi estas persono, same kiel vi!

7.Ni ĉiuj estas protektataj de la leĝaro.

La leĝaro estas la sama por ĉiuj. La leĝoj devus trakti nin ĉiujn same kontraŭ diskriminacioj.

8.Egala traktado de jure egalaj tribunaloj.

Kiam ni estas neegale traktitaj, ni ĉiuj povas konsulti la leĝaron.

9.Nejusta mallibereco

Sen bona kialo, neniu havas rajton sendi nin al malliberejo kaj teni nin tie aŭ ellandigi nin.

10.La rajto je proceso

Se ni estas prijuĝataj, oni faru tion publike. La homoj kiuj juĝas pri ni, ne lasu sin influi de aliaj.

11.Senkulpa, krom se kulpo pruvita.

Neniu estu kulpigita pri io, ĝis lia kulpo estas pruvita. Kiam iuj opinias ke ni faris ion maljustan, ni havas rajton evidentigi ke tio ne estas vera.

12.La rajto je privateco

Neniu provu nin misfamigi. Neniu havas la rajton eniri nian domon aŭ malfermi niajn leterojn.

13.Libereco moviĝi

Ni ĉiuj havas rajton iri en nia lando kien ajn ni volas kaj vojaĝi laŭ niaj deziroj.

14.La rajto je azilo

Se ni timas esti malbone traktotaj en nia propra lando, ni ĉiuj havas rajton fuĝi al alia lando por esti sekuraj.

15.La rajto je ŝtataneco

Ni ĉiuj havas rajton aparteni al iu lando.

16.Geedziĝo kaj familio

Ĉiu plenkreskulo havas la rajton edz(in)iĝi kaj fondi familion, se li aŭ ŝi tion deziras. Viroj kaj virinoj havas egalajn rajtojn.

17.Aferoj kiuj estas viaj

Ĉiu havas la rajton posedi aŭ dividi siajn posedaĵojn. Neniu devus forpreni niajn aferojn sen bona kialo.

18.Libereco pensi

Ni ĉiuj havas la rajton kredi kion ni volas kredi, havi religion aŭ ŝanĝi je religio se ni tion deziras.

19.Libere diri kion vi volas

Ni ĉiuj havas la rajton formi niajn proprajn pensojn, pensi kion ni volas, diri kion ni pensas kaj dividi niajn pensojn kun aliaj.

20.Renkonti homojn kie ajn

Ni ĉiuj havas la rajton renkonti niajn geamikojn kaj pace kunlabori por defendi niajn rajtojn. Neniu povas devigi nin aparteni al grupo, se ni tion ne volas.

21.La rajto je demokratio

Ni ĉiuj havas la rajton partopreni en la registaro de nia lando. Oni devus permesi al ĉiu plenkreskulo elekti siajn gvidantojn.

22.La rajto je sociala sekureco

Ni ĉiuj havas la rajton je loĝado, medicina zorgo, edukado, zorgo pri infanoj kaj, se maljunaj aŭ malsanaj, sufiĉe da mono por vivi kaj por medicina helpo laŭ la disponeblaj rimedoj.

23.La rajto de la dungito

Ĉiu plenkreskulo havas la rajton praktiki metion, kontraŭ justa salajro kaj la rajton membri en sindikato.

24.La rajto ludi

Ni ĉiuj havas la rajton ripozi post laboro kaj malstreĉiĝi.

25.Lito kaj ion por manĝi

Ni ĉiuj havas la rajton je bona vivo. Patrinoj kaj infanoj, maljunuloj, senlaboruloj aŭ handikapuloj, ĉiuj homoj rajtas je bonaj prizorgoj.

26.La rajto pri edukado

Edukado estas rajto. Elementa edukado devus esti senpaga. Ni devus lerni pri Unuiĝintaj Nacioj kaj pri tio kiel trakti kun aliaj homoj. Niaj gepatroj povas elekti kion ni lernu.

27.Kulturo kaj aŭtora rajto

La aŭtora rajto protektas ies artistajn kreaĵojn kaj tion kion li aŭ ŝi verkis. Laŭ ĉi tiu aŭtorrajta leĝo aliaj ne rajtas tion transpreni sen permeso. Ni ĉiuj havas la rajton je nia propra vivstilo. Ni havas la rajton profiti la bonajn aferojn de la vivo kiujn donas kulturo kaj scienco al ni.

28.Libera kaj egalrajta mondo

Devas ekzisti certa ordo tiel ke ni ĉiuj disponas niajn rajtojn kaj liberecojn en nia lando kaj ĉie en la mondo.

29.Niaj respondecoj

Ĉiu havas devojn al la komunumo, en kiu sola estas ebla la libera kaj plena disvolviĝo de lia personeco. Rilate aliajn homojn ni havas devon kaj ni devus protekti iliajn rajtojn kaj liberecojn.

30. Neniu povas de ni forpreni ĉi tiujn rajtojn kaj liberecojn.

Antaŭaĵoj redakti

Jurnaturalismo originis de longe, ekde Aristotelo, kaj aperas en la antaŭparolo de la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789 en Francujo. La moderna, raciisma naturrajtismo naskiĝis inter 1600 kaj 1700 kaj estas dividebla al du branĉoj: tiu de la klerismo de la fino de la 17-a jarcento (kiu asertis la koncepton de la libero de la individuo, precipe en kontraŭposzicio al absolutismo, la karakteriza regad-formo de la moderna erao), kaj tiu evoluinta el la pensaro de Thomas Hobbes (kiu verdire konsideris la veran naturan rajton nur en la natura stato, do en la kondiĉoj, en kiuj la homo troviĝas antaŭ fari la socian kontraktion, kiu kondukas al la institucio de ŝtato; tial Hobbes ne estas nomebla vera naturrajtisto).

Inter la aŭtoroj, kiuj diversmaniere okupiĝis pri la temo de la natura rajto en la moderna epoko, estas menciindaj:

Laŭ la tekstoj de Grotius kaj la raciismaj teoriuloj de naturrajtismo la homoj restas, ankaŭ je ekzisto de ŝtato kaj pozitiva aŭ civila juro, posedaj de kelkaj naturaj rajtoj, kia la rajto je vivo, je posedo ktp., neperdeblaj rajtoj, kiujn leĝoj ne povas modifi. Tiuj naturaj rajtoj estas tiaj, ĉar ili estas racie justaj, ne ĉar establitaj per dia rajto; pli ĝuste, Dio agnoskas ilin kiel rajtojn, ĉar ili respondas al racio.

Kontraŭe, Locke evoluigis la koncepton de natura rajto kiel derivaĵo de diaĵo, ĉar homo estas kreaĵo de Dio, kaj limigis tiun rajton nek al posedo de civitaneco nek al kriterioj de etneco, kulturo aŭ religio.

Deklaracio de 1789 en Francujo redakti

Ekde la 17-a de junio 1789 la temo estis lanĉita voĉdoni oficialan deklaracion pri la homaj rajtoj. Fare de la Konstitucifara Asembleo la diskutoj permesis, ke je la 26-a de aŭgusto 1789 la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj estu adoptita.

Aplikado redakti

El la Internacia Konvencio pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj ekestis agentejo, la "Komitato por la Homaj Rajtoj" por antaŭenigi la aplikon de la propraj normoj. La 18 membroj de la organizaĵo esprimas opiniojn pri ĉu iu aparta praktiko konsistigas aŭ ne lezon de la Homaj Rajtoj, sed ĝiaj opinioj ne estas jure devigaj.

Modernan interpreton de la Deklaracio de la Homaj Rajtoj donis la Vienaj Deklaracio kaj Agadprogramo[5], adoptita de la Monda Konferenco pri Homaj Rajtoj de 1993. La grado de interkonsento pri tiaj konvencioj, tio estas kiom da kaj kiuj landoj ilin ratifikas, varias, same la grado de respekto ene de UN. UN starigis certan aron da organoj por studi kaj ekzameni la Homajn Rajtojn, sub la gvido de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj (OHCHR). Tiuj organoj estas fakulaj komitatoj sendependaj, kiuj kontrolas la efikigon de la kerno de la internacia traktato pri la homaj rajtoj. Ili estis kreitaj per la traktato mem, kiun ili devas kontroli kaj protekti:

  • La Komitato pri la Homaj Rajtoj antaŭenigas la partoprenon kaj la membrecon pri la normoj de ICCPR. La 18 membroj esprimas opiniojn pri ŝtatoj-membroj kaj donas juĝojn pri individuaj plendoj kontraŭ ŝtatoj, kiuj ne ratifikis la traktaton. La opinioj ne estas jure devigaj.
  • La Komitato pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj kontrolas la tiuteman konvencion kaj eldonas nespecifajn komentojn pri la ratifikado fare de diversaj landoj. Ĝi ankoraŭ ne havas la rajton akcepti plendojn aŭ akuzojn; la tiucela aldona protokolo estis decidita en 2008, sed necesas, ke ratifiku ĝin dek ŝtatoj (en decembro 2012 estis ok[6]).
  • La Komitato pri Elimino de Rasa Diskriminacio kontrolas la konvencion pri eliminado de rasa diskriminacio kaj eldonas nespedifajn komentojn pri ties ratifikado en diversaj landoj. Ĝi povas prijuĝi plendojn, sed ne en deviga maniero. Ĝi eldonas ankaŭ rekomendojn kaj avertojn por preventi seriozajn lezojn de la konvencio.
  • La Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj (angle: United Nations Human Rights Council, UNHRC) estas ekde 2006 la ĉefa interregistara korpo de la Unuiĝintaj Nacioj, pri ĉiuj aferoj rilatantaj al homaj rajtoj. La ĉefsidejo de la Konsilio estas en Ĝenevo, Svislando. Ĝia sekretariejo estas provizita per la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj. La Ĝenerala asembleo povas suspendi la rajtojn kaj privilegiojn de ajna konsilio- membro, kiu persiste faris krudajn kaj sistemajn malobservojn de homaj rajtoj dum la daŭro de sia membreco. La proceso por tia suspendo postulas la plimulton de la du-trionoj el la tut-voĉdonoj de la Ĝenerala asembleo.[7] Fakte la rezolucio stariganta la membrecon asertas ke: "kiam elektante membrojn de la Konsilio, membroŝtatoj konsideras la kontribuon de kandidatoj por la promocio kaj protekto de homaj rajtoj kaj ilian memvolajn promesojn kaj devontigojn streĉi al ĉitiujn", kaj ke: "membroj elektitaj al la Konsilio konfirmos la plej altajn normojn en la promocio kaj protekto de homaj rajtoj".

Aliaj iniciatoj redakti

  • La Internacia Instituto pri Homaj Rajtoj (france Institut international des droits de l'homme, akronime IIDH) estas asocio sub franca leĝo bazita en Strasburgo, Francio. Ĝi konsistas el proksimume 300 membroj (individuaj kaj kolektivaj) tutmonde, inkluzive de universitatoj, esploristoj kaj praktikistoj de homaj rajtoj.
  • La Premio RaftoMemorpremio Profesoro Thorolf Rafto (norvege Raftoprisen) estas premio aljuĝita fare de la fonduso Rafto al individuoj, organizoj aŭ grupoj kiuj batalas por ideoj kaj principoj kiuj subtenas la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj. Thorolf Rafto estis profesoro pri ekonomia historio ĉe la Norvega Lernejo de Ekonomiko [8].
  • La Premio Geuzen (nederlande Geuzenpenning) estas premio donita de la nederlanda organizaĵo "Stichting Geuzenverzet 1940 - 1945" (Geuzen Rezistomovado). La premio estas aljuĝita ĉiujare al homrajtoj organizaĵoj kaj individuoj kiuj laboris por demokratio, homaj rajtoj kaj la eliminado de diskriminacio en la mondo.

Tago de Homaj Rajtoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tago de Homaj Rajtoj.
 
Tiama Brita Ministro de Eksterlandaj Aferoj Joyce Anelay diskurse dum la Tago de Homaj Rajtoj en Londono, 8a de Decembro 2016.

La Tago de Homaj Rajtoj estas internacia tago kiu celebriĝas ĉiujare tra la mondo la 10-an de decembro.

La dato estis elektita honori la adopton kaj proklamon de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, la 10-an de decembro, 1948, de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la unua tutmonda elparolo de homaj rajtoj. La memortago establiĝis en 1950, kiam la Ĝenerala Asembleo invitis ĉiujn ŝtatojn kaj interesitajn organizojn celebri la tagon kiel ili vidis konvenan.

La tago estas la alta punkto en la kalendaro de UN-a stabejo en Novjorko, Usono, kaj kutime estas markita ambaŭ per alt-nivelaj politikaj kunvenoj kaj renkontoj kaj per kulturaj okazoj kaj ekspozicioj temantaj homajn rajtajn aktualaĵojn. Krome, ĝi tradicie estas la 10-a de decembro kiu la kvin-jara Premio de Unuiĝintaj Nacioj en la Kampo de Homaj Rajtoj estas aljuĝita.

Bibliografio en Esperanto redakti

  • En Esperanto, la plena teksto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj troviĝas en la libro Homaj Rajtoj - Demandoj kaj respondoj.[9]
  • Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, Universala Deklaro de Homrajtoj, Konsilantaro pri Homrajtoj, Internacia Traktato pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj, Internacia Traktatoj pri la Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, Konvencio pri la Rajtoj de la Infano, Konvencio pri la Rajtoj de Handikapitoj, Protokolo pri abolo de mortpuno, Konvencio pri Indiĝenaj kaj Tribaj Popoloj. [10]
  • La revuo "Kuriero" de Unesko dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de indiĝenaj lingvoj okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj[11], sed iom for de tiu kadro aperas ankaŭ artikolo Pri homaj rajtoj, la sekulara ŝtato kaj ŝario hodiaŭ, nome Intervjuo de Shiraz Sidhva al Abdullahi Ahmed An-Na’im, kiu temas pri la aktuala stato de la homaj rajtoj kaj ties rilato al ŝario. An-Na’im asertas, ke la stato de la homaj rajtoj en la mondo dependas de la ŝtatoj, de la surlokaj socioj. Tiudirekte An-Na’im defendas la neceson de sekulara ŝtato por establi koncepton de ŝario pli kongrua kun la libereco de la reala Islamo.[12]
  • HOMAJ RAJTOJ, demandoj kaj respondoj de Leah Levin, ilustrita de Plantu. eldonita de Universala Esperanto Asocio. Unuafoje aperis en la angla en 1981 kaj estis tradukita al multaj lingvoj. En 1996 aperis ĝis tria eldono, grave reviziita kaj aktualigita kun konsidero al lastatempajevoluoj en la kampo de homaj rajtoj. Ĝi donas bazajn infromojn pri ĉefaj instrumentoj de homaj rajtoj, pri proceduroj por ilia realigo, kaj pri la aktivaĝoj de internaciaj organizaĵoj por antaŭenigi kaj protekti homajn rajtojn. ISBN 92-9017-058-1

Bibliografio alilingva redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. CCNMTL. default (angle). Columbia University. Alirita 2013-07-12.
  2. UNAC. Demandoj kaj respondoj pri la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (angle), p. "Who are the signatories of the Declaration? (Kiu estas la subskribintoj de la Deklaracio?). Arkivita el la originalo je 2012-09-12. Alirita 2016-02-13.
  3. Jost Müller-Neuhof (2008-12-10). Menschenrechte: Die mächtigste Idee der Welt (Homaj rajjtoj: la plej potenca ideo en la modo) (germane). Alirita 2013-07-12.
  4. Yearbook of the United Nations 1948–1949 (Jarlibro de Unuinĝintaj nacioj 1948-1949) (angle), p. 535. Arkivita el la originalo je 2013-09-27. Alirita 24an de julio 2014.
  5. Vienna Declaration and Programme of Action (angle). Arkivita el la originalo je 2006-08-10. Alirita 2012-12-26.
  6. Protocole facultatif se rapportant au Pacte international relatif aŭ droits économiques, sociaŭ et culturels (angle, france). Arkivita el la originalo je 2013-03-08. Alirita 2012-12-26.
  7. UN General Assembly Resolution 60/251.8 (Rezolucio de la UN-Ĝenerala asembleo 60/251.8) (angle) (formato PDF) (3-a de aprilo 2006). Alirita 18-a de julio 2012.
  8. Thorolf Rafto Store norske leksikon
  9. Homaj Rajtoj - Demandoj kaj respondoj, trad. el la angla en Esperanto fare de Leah Levin, eld. Universala Esperanto-Asocio (UEA), 1998. 140p., ISBN 9290170581
  10. Tekstoj Esperantigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 230 paĝoj.
  11. "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 60 paĝoj.
  12. Pri homaj rajtoj, la sekulara ŝtato kaj ŝario hodiaŭ, Intervjuo de Shiraz Sidhva al Abdullahi Ahmed An-Na’im, "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, paĝoj 47-49. Tradukis el la angla lingvo Potturu. V. RANGANAYAKULU (Barato).

Eksteraj ligiloj redakti