Torturo

ago intence kaŭzi doloron aŭ suferon, fizikan aŭ mensan, al homo aŭ besto, por puni aŭ perforti aŭ sin plezuri

Torturo estas kruela turmento (fizika aŭ morala), per kiu oni provas eltiri konfeson el akuzito aŭ pere de kiu oni iam punis kondamnitojn. Aplikado de torturoj estas konata de antikveco, sed ĝia plej granda disvastiĝo okazis inter la 16-a kaj 18-a jarcentoj.

Radumo.

Historio redakti

 
Diversaj iloj por torturo. Dekstre staras la fera virgulino de Nurembergo.

Antaŭabolo redakti

En la plej multaj antikvaj, mezepokaj, kaj fruaj modernaj socioj, torturo estis laŭleĝe kaj morale akceptebla.[1] Ekzistas arkeologiaj signoj de torturo en Frua Neolitika Eŭropo, antaŭ proksimume 7,000 jaroj.[2] Oni ofte menciis torturon en historiaj fontoj pri Asirio kaj Aĥemenida Persio.[3] Torturo estis malofta en frua mezepoka Eŭropo sed plikomuniĝis inter 1200 kaj 1400, daŭre estis laborintensa procezo rezervita por la plej gravaj krimoj; la plej multaj torturviktimoj estis viroj akuzitaj je murdo, ŝtatperfido, aŭ ŝtelo.[4] Laŭ la mezepokaj konceptoj, gravis por la juĝo aŭ kredindaj vid-atestantoj aŭ konfeso; kaj ne la indikaĵoj.

La ekleziaj estroj kaj la papo rifuzis la torturon antaŭ la miljara turniĝo, sed tio ŝanĝiĝis en la batalo de la eklezio kontraŭ herezaj movadoj de ’’Kataroj (ĉefgrupo: Albigensoj) kaj Valdanoj’’. En 1252 papo Innocento la 4-a eldonis faman-fifaman buleon „Ad extirpanda“, en kiu li instigis la komunumojn de norda Italio torturi la herezo-suspektitajn personojn, „sen rompi korpopartojn kaj kaŭzi vivdanĝeron“.

Tiuj metodoj poste disvastiĝis en la tuta Italio kaj jam en la 13-a jarcento ekuzatis en Germanio.

La dua vojo por transpreni la romian juron estis la t. n. kultura akcepto. La mezepoka germana juro estis ĉefe – nur parte skribita – kutimjuro, kiu evoluis en tempo kaj loko diverse. En Italio kontraŭ tio ekzistis komence de la 12-a jarcento – antaŭ ĉio en la Universitato de Bologna - jam unueca juro surbaze de manskribo trovita en la 11-a jarcento, kiu estis granda romia jurkolekto el la 6-a jarcento (Corpus iuris civilis). Tiu jurkolekto reiras ĝis la malnova romia juro, kiu evoluis jam mil jarojn en la antikva epoko.

En la plej multaj socioj, oni povus juĝe torturi civitanojn nur sub esceptaj cirkonstancoj kaj por grava krimo kiel ekzemple ŝtatperfido, ofte nur kiam iu indico jam ekzistis. En kontrasto, oni ofte torturis necivitanojn kiel eksterlandanoj kaj sklavoj.[1]

Abolo kaj daŭra uzo redakti

Dum la deksepa jarcento, torturo restis laŭleĝa en Eŭropo, sed ĝia praktiko malkreskis. Torturo jam havis marĝenan gravecon al eŭropaj krimjursistemoj per sia formala abolo en la 18-a kaj fruaj 19-a jarcentoj. Teorioj pri kial oni abolis torturon inkluzivas la vastiĝon de enprizonigo kiel alternativo al ekzekutoj aŭ doloraj punoj.[4]

Dum la unua duono de la dudeka jarcento, torturo iĝis pli ĝenerala en Eŭropo kun la pliiĝo de komunistaj kaj faŝismaj ŝtatoj.[1]

Kaj komunistaj kaj kontraŭkomunistaj registaroj ankaŭ uzis torturon dum la Malvarma Milito en Latinameriko, kun laŭtaksaj 100,000 ĝis 150,000 viktimoj de torturo de reĝimoj, kiuj Usono subtenis.[1][5] La nuraj landoj en kiuj torturo estis malofta dum la dudeka jarcento estis la liberalaj demokratioj de la Okcidento, sed oni ankoraŭ uzis torturon tie, kontraŭ etnaj malplimultoj aŭ krimaj suspektatoj de marĝenigitaj klasoj, kaj dum transmaraj militoj kontraŭ eksterlandaj loĝantaroj.[1]


Torturo en la aro da institucioj nomataj “Inkvizicio”. Je sia naskiĝo Inkvizicio+ trovis jam vaste aplikata, en Eŭropo, la torturo, kaj en la ekleziaj tribunaloj kaj en tiuj civilaj (komence de la dektria jarcento). Sed iom post iom jurospertuloj+ kaj jurisprudenco kreis rilate aplikadon de torturo jurisdician sistemon tute propran kaj severe observatan. La pricipuaj normoj inovigaj, se koparataj kun la civilaj aŭ episkopaj samtempaj tribunaloj, estis: 1) Se la inkvizicia tribunalo dekretis kontraŭ inkviziito torturon, ĝi povis esti aplikata nur post 24 horoj (foje 48) post la elmeto de la dekreto. 2) La aplikado esti kondiĉita al la konsento de la ordinarulo, nome loka episkopo. Sen ties konsento la dekreto perdis efikon. 3) La torturo povis esti aplikata nur laŭ unu kvaronhoro. Kaj ne povis esti duobligita por la sama kulpigo. Kaj la òa torturisto ne devis esti la sama juĝisto. 4) Kion ajn la torturito, se ne postulite, dirus kontraŭ si aŭ je sia damaĝo, ne uzatu en la proceso kontraŭ li. 5) El la deklaroj de la torturito validas nur tio kio estas enprenita kaj skribe registrita de la notario. 6) Inter la deklaroj de la torturito procese validas nur tiuj konfirmitaj de la torturito ekstertorture en la postaj tribunalaj aŭdiencoj. 7) Kaj ĉio (cirkonstacoj de la tribunala dekreto, kaj aplikado de torturo kaj diversaj proceduroj) devis okazi sub la okuloj de la laiko taskita referenci al la papa kurio eventualajn kontraŭleĝajn neobservojn aŭ malobservojn. Tiu laiko ne havis iun ajn aŭtoritaton: li havis nur la rajton-devon ĉion observi kaj kontroli! 8) Ĉar en la tribunalo ofte estis invitita ĉeesti senaŭtoritata ĵurio, establiĝinta el prudentaj lokaj civitanoj, al la juĝisto estis konsilate sankcii torturon nur post ricevo de la opinio de tiu senaŭtoritata ĵuria establo. Citoj: Bernardus Guidonis (Gui) Practica Inquisitionis Heretice Pravitatis. Franco Cardini</ruĝa> e Marina Montesano, La lunga storia dell'Inquisizione, Città Nuova, 2005 Didieu Jean-Pierre, L’Inquisition, Les editions du Cerf, 1987.


Homoj, kiuj iuepoke subtenis torturon:

  • Jean BODIN en sia "Demonomanio", gvidlibro pri sorĉistopriĉasado.

Homoj, kiuj admonis kontraŭ torturo:

Reveno de torturo en modernaj tempoj:

Metodoj redakti

Oni uzis vastan gamon de teknikoj por torturo:[6]

Vidu ankaŭ redakti

Homaj rajtoj redakti

La torturo, turmento estas malpermesita laŭ artikolo 5 de homrajta klarigo de la Unuiĝintaj Nacioj:

"Neniu suferu torturon aŭ kruelan, nehoman aù sendignigan traktadon aù punon."

Sama malpermeso ripetiĝas en la artikolo 3 de la Eŭropa Homrajta Konvencio.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Einolf, Christopher J. (2007). “The Fall and Rise of Torture: A Comparative and Historical Analysis”, Sociological Theory 25 (2), p. 101–121. doi:10.1111/j.1467-9558.2007.00300.x. 
  2. Meyer, Christian; Lohr, Christian; Gronenborn, Detlef; Alt, Kurt W. (2015). “The massacre mass grave of Schöneck-Kilianstädten reveals new insights into collective violence in Early Neolithic Central Europe”, Proceedings of the National Academy of Sciences 112 (36), p. 11217–11222. doi:10.1073/pnas.1504365112. Bibkodo:2015PNAS..11211217M. 
  3. Frahm, Eckart. (2006) “Images of Assyria in 19th and 20th Century Scholarship”, Orientalism, Assyriology and the Bible. Sheffield Phoenix Press, p. 74–94. ISBN 978-1-905048-37-3.
  4. 4,0 4,1 Beam, Sara. (2020) “Violence and Justice in Europe: Punishment, Torture and Execution”, The Cambridge World History of Violence: Volume 3: AD 1500–AD 1800. Cambridge University Press, p. 389–407. ISBN 978-1-107-11911-6.
  5. Hajjar, Lisa. Torture: A Sociology of Violence and Human Rights. Routledge. ISBN 978-0-415-51806-2.
  6. Quiroga, José; Modvig; Jens. (2020) “Torture methods and their health impact”, Research Handbook on Torture: Legal and Medical Perspectives on Prohibition and Prevention. Edward Elgar Publishing, p. 410–431. ISBN 978-1-78811-396-0.

Eksteraj ligiloj redakti