Malsatego

vasta, ĝenerala manko de manĝaĵo en iu regiono

Malsatego estas eksterordinara kaj longdaŭra nutraĵ-manko, kiu kaŭzas daŭran malsaton, subnutradon de popolaj tavoloj, do amasa fenomeno. Malsatego kaŭzas korpan malkonstruon kaj tiel malfortiĝon de korpo kontraŭ malsanoj, fruan morton, malsatmorton, grandan mortproporcion de la loĝantaro.

Rusia malsatego aŭtune de 1921
Suferanta loĝantaro en Ukrainio dum Holodomoro en la jaroj 1932-33
Virinoj kaj infanoj malsatantaj en Bengaluro, Barato, en la 1870-aj jaroj.

Oni povas grupigi la malsategojn laŭ la kaŭzoj kaj tuŝitecoj.

La ĝenerala kaj plej ofta malsatego tuŝas ĉiun socitavolon en iu regiono aŭ lando, kvankam ne ĉiuj socitavoloj suferas samnivele. La regiona malsatego suferigas nur parton de lando. Ofte la plej supra socitavolo, klaso ne malsategas.

La kaŭzoj de la malsatego estas plej ofte naturaj (inundo, sekego, malvarmego aŭ varmego, bestaj kaj plantaj malsanoj ktp.). La homaj kaŭzoj de la malsategoj estas politikaj kaj kulturaj kiel milito, intenca malsatigo, malbona ekonomia mastrumado (Nord-Koreio, riĉaj landoj rilate malriĉajn ktp.).

Historio redakti

La plej malnovaj dokumentitaj malsategoj okazis en la antikva Egiptujo kaj Mezoriento. Tiujn kaŭzis la intensa uzurpo de la agro.

En la antiva Romio ofte okazis, ke Romo ne povis liveri aŭ intence ne liveris nutraĵon en la provincojn. Ĉar la greno simbolis la riĉecon, oni ofte deponis ĝin en granda kvanto. Dum la malsatego de 436 a.K. en Romo, multaj homoj saltis en la rivero Tibero por eviti suferigojn de la malsatmorto.

La malsategojn de la mezepoka Eŭropo kaŭzis troloĝadon, naturaj katastrofoj. En 1235 malsatmortis ĉirkaŭ 20.000 londonaj loĝantoj. Oni notis la unuan malsategon en Hindio en la 14-a jarcento kaj la malsategoj daŭris ĝis la 20-a jarcento.

Ofte kaŭzas malsategon je milito: la batalantoj detruas agrojn de la malamiko, forprenas ties deponaĵojn, faras blokadon, agroj restas senkultivitaj. La malsategoj de inter 1500 kaj 1700 en orienta Eŭropo estas rekondukeblaj al milito, sed tion fortigis ofte eĉ malfavoraj naturaj kondiĉoj.

Ekde la industria revolucio, kie ja nutraĵoj ja transportoj estas ĉiam haveblaj grandkvante, oni rajtas diri ke en ĉiu industrilando la amasa malsatego estas puna politiko de la registaro, kiu volas puni kaj mortigi la loĝantaron.

En la 20-a, 21-a jarcento, la malsategon, malsatmorton malhelpas la internacia komercado, helpo de internaciaj organizoj. Malsatmortoj okazas en politike fermitaj landoj (Nord-Koreio) kaj aliaj milit-suferitaj regionoj (Darfuro), sed ankaŭ ĝenerale en ĉiu landoj de kie riĉo iras al riĉaj landoj.

Dum la malsatego ofte aperas kanibalismo.

Komence de aprilo 2020 raporto de la Unuiĝintaj Nacioj pri la nutrada situacio en 17 okcidentafrikaj landoj avertas ke pli ol 19 milionoj da homoj en tiu regiono ekmalsatos dum la venonta malfekunda sezono inter junio kaj septembro pro elĉerpotaj nutraĵrezervoj. Temas pri pliiĝo je 77 elcentoj kompare kun la pasinta jaro. Almenaŭ parte tion kaŭzis la pandemio de COVID-19, rompinta la tutmondan provizĉenon kaj malpliiginta la nutraĵproduktadon.

Gravaj malsategoj redakti

 
Tutmonda historio de malsategoj ekde la industria revolucio en la mezo de la 19-a jarcento kaj laŭ skalo de mortintoj

Vidu ankaŭ redakti