Hindio

Vikimedia apartigilo

HindioHindujo estas vorto kun neklara signifaro:

  • Historie ĝi povas signifi Brita Hindio, kolonio de la Brita imperio de 1858 ĝis 1947, sur la areo de la nunaj Barato, Pakistano kaj Bangladeŝo kaj ĝis 1937 ankaŭ Birmo.
  • En la nuna uzo ĝi foje estas uzata sinonime al Barato (Hinda Unio), sed barataj esperantistoj ĝenerale kontraŭas tiun uzon.
  • Ĝi nun ankaŭ povas esti uzata por la hinda subkontinento, kies limoj similas al tiu de la iama Brita Hindujo. Tamen por eviti miskomprenon estas pli bone diri "hinda subkontinento".
  • Biogeografie Hindujo kongruas kun la hinda ekoprovinco, aŭ unu el la tri ekoprovincoj (aŭ biolandoj) de la orientalisa ekozono. Fitogeografie, Hindujo nomiĝas Hinda Regiono, Flaŭra regiono, kiu situas en la Paleotropisa Regno.

Simile ankaŭ la vorto hindo havas neklaran signifon:

  • Historie ĝi povas esti uzata por ajna loĝanto de Brita Hindujo, aŭ — parolante pri la tempo antaŭ la estiĝo de Brita Hindujo — por loĝanto de la areo, kiu poste apartenis al Brita Hindujo.
  • Nuntempe ĝi foje estas uzata anstataŭ "baratano", sed barataj esperantistoj ĝenerale kontraŭas tiun uzon.
  • Kelkaj eĉ uzis "hindo" en la senco de "denaska parolanto de la hindia lingvo" aŭ "ano de la hindua religio", sed tiuj uzoj certe estas evitindaj: En Barato (kaj eĉ pli en la iama Brita Hindujo) ekzistas multaj religioj kaj multegaj lingvoj, kaj hinduoj loĝas ankaŭ ekster tiu regiono (ekz-e en Vjetnamujo aŭ orienta Afriko). Tiu evitinda uzo ofte devenas de nesufiĉa kompreno pri la lingva kaj religia diverseco en la hinda subkontinento, kiu rezultigas kunfandon de la tute apartaj konceptoj "baratano", "hinduo" kaj "hindilingvano" en unu koncepton "hindo".

Vidu ankaŭ redakti