Flaŭra regno
Flaŭra regno (aŭ fitoĥorio aŭ plantara regno), en fitogeografio, estas geografia areo kun relative unuforma konsisto de plantaj specioj. Najbaraj flaŭraj regnoj kutime ne havas tranĉan limon, sed ekzistas transira areo en kiu multaj specioj de ambaŭ unuoj parte interkovriĝas. La zono de interkovriĝo estas nomata vegetaĵar-streĉiĝa zono.

Klarigo redakti
Pluraj sistemoj de klasifiko de geografiaj areoj kie plantoj vegetas, estis ellaboritaj. Plejmulto el la sistemoj estas hierarkie organizitaj, kun la plej grandaj unuoj subdividitaj en pli malgrandajn geografiajn areojn, kiuj ampleksas pli malgrandajn plantarajn komunumojn, kaj tiel plu. Flaŭraj regnoj estas difinitaj kiel areoj kiuj entenas grandan nombron de endemiaj taksonoj. Plantaraj regnoj estas karakterizitaj de alta grado de familia endemiismo, flaŭraj regionoj de alta grado de genra endemiismo, kaj flaŭraj provincoj de alta grado de specia endemiismo.
Sistemoj de flaŭraj regnoj havas kaj signifajn similecojn kaj signifajn diferencojn kun zoogeografiaj provincoj, kiuj baziĝas sur la konsisto de mamulaj familioj kaj kun biogeografiaj regnoj aŭ ekozonoj, kiuj konsideras kaj plantajn kaj bestajn speciojn.
La termino fitoĥorio estas speciale ligita al klasifikoj laŭ la metodologio de Josias Braun-Blanquet, kiu baziĝas sur la ĉeesto aŭ la malĉeesto de apartaj specioj[1].
Taksonomiaj datumbazoj emas esti organizataj tiele ke ili aproksimas flaŭrajn provincojn, sed kiuj oni adaptas al landlimoj.
Flaŭraj regnoj redakti
La botanikisto Ronald Good [2] identigis ses flaŭrajn regnojn, la plej grandajn naturajn unuojn kiuj li determinis por angiospermoj. Tiuj regnoj estas subdividitaj en pli malgrandajn areojn, kiuj oni nomas provincoj. La paleotropika regno estas subdividita en tri subregnojn, kiuj ĉiuj estas partigitaj en flaŭrajn provincojn. Ĉiu el la kvin aliaj regnoj estas senpere subdividitaj en provincojn. Estas totalo de tridek sep flaŭraj regionoj. Preskaŭ ĉiuj regionoj estas plie subdividitaj en flaŭrajn provincojn.
Armen Takhtajan [3], en larĝe uzata tipologio kiu baziĝas sur la laboro de Good, identigis tridek kvin flaŭrajn regionojn, ĉiu el kiuj estas subdividitaj en flaŭrajn provincojn, de kiuj oni havas totalon de 152.
- Holarktis aŭ Holarktisa Regno [4] – kompleta ne-tropika norda duonglobo : apiacoj, betulacoj, fagacoj, ranunkulacoj, rozacoj; acero, karekso, pino. (Vidu ankaŭ: Holarktiso)
- Palaeotropis aŭ Paleotropisa Regno – Tropikoj de la Malnova Mondo : Afriko sude de Saharo ( sen la plej suda pinto ), Hindujo, ( Oceanio ). Didiereaceae, Dipterocarpaceae, Nepenthaceae, Pandanaceae; Aloe, Nypa.
- Neotropis aŭ Neotropisa Regno – Tropikoj de la Nova Mondo : Sudameriko (sen la plej suda pinto) kaj Centrameriko. Bromeliaceae, Cactaceae, Cannaceae, Cyclanthaceae, Malpighiaceae; Agave, Anthurium, Fuchsia, Passiflora. (Vidu ankaŭ: Neotropiso)
- Australis aŭ Aŭstralisa Regno – Aŭstralio, Brunoniaceae, Casuarinaceae, Epacridaceae, Goodeniaceae, Myopraceae, Stylidiaceae, Xanthorrhoeaceae; Acacia, Banksia, Eucalyptus. (Vidu ankaŭ: Aŭstralazia ekozono)
- Antarktis aŭ Antarkta Regno – Antarkto, subantarktaj insuloj kiel ekzemple Kergelenoj, suda pinto de Sudameriko, sudokcidento de Novzelando. Acaena, Azorella, Nothofagus.
- Capensis aŭ Kablanda Regno – entenas Kablandon en Sudokcidenta Afriko. Malĉeesto de arekacoj !, Aizoaceae, Bruniaceae; Erica, Freesia, Pelargonium, Protea
Oni kelkfoje konsideras sepan flaŭran regnon : la Oceanian Regnon, kiu ampleksas oceanajn insulojn kiuj estas malproksimaj de kontinentoj, precipe en Pacifika Oceano. Laŭ multaj aŭtoroj tiu ĉi flaŭra regno apartenas al Palaeotropis.
Flaŭraj provincoj laŭ Takhtajan redakti
Holarktisa Regno redakti
I. Ĉirkaŭboreala Regiono redakti
- 1 Arkta Plantaro
- 2 Atlantika Eŭropo
- 3 Centra Eŭropo
- 4 Ilirio
- 5 Ponto Eŭksino
- 6 Kaŭkazio
- 7 Orienta Eŭropo
- 8 Norda Eŭropo
- 9 Okcidenta Siberio
- 10 Altajo-Sayan
- 11 Centra Siberio
- 12 Transbajkalo
- 13 Nordokcidenta Siberio
- 14 Oĥotsko-Kamĉatko
- 15 Kanado inkl. Grandaj Lagoj
II. Orientazia Regiono redakti
- 16 Manĉurio
- 17 Saĥalino-Hokajdo
- 18 Japanujo-Koreo
- 19 Ogasaŭaroj-Kazanretoj
- 20 Rjukju-insularo
- 21 Tajvano
- 22 Norda Ĉinujo
- 23 Centra Ĉinujo
- 24 Sudorienta Ĉinujo
- 25 Sikang-Yuennan
- 26 Norda Birmo
- 27 Orienta Himalajo
- 28 Meghalajo-Manipuro
III. Atlantik-nordamerika Regiono redakti
- 29 Apalaĉujo (arbarkovrataj areoj etendiĝante oriente por inkluzivi Piedmont kaj okcidente ĝis la komenco de la prerio )
- 30 Ebenaĵoj de Atlantiko kaj Golfo.
- 31 Nordamerikaj prerioj
IV. Rokmontara Regiono redakti
- 32 Vankuvero
- 33 Rokmontaro
V. Makaronezia Regiono redakti
- 34 Acoroj
- 35 Madejro
- 36 Kanarioj
- 37 Kabo-Verdo
VI. Mediteranea Regiono redakti
- 38 Suda Maroko
- 39 Sudokcident-mediteranea provinco
- 40 Sud-mediteranea provinco
- 41 Iberia provinco
- 42 Balearoj
- 43 Ligur-Tirena provinco
- 44 Adriatika provinco
- 45 Orient-mediteranea provinco
- 46 Krimea submediteranea arbarmasivo
VII. Sahara-Araba Regiono redakti
VIII. Irana-Turania Regiono redakti
- 49 Mezopotamio
- 50 Centra Anatolio
- 51 Armenio-Irano
- 52 Hirkanio
- 53 Aralo-Kaspio
- 54 Turkestano
- 55 Norda Baluĉistano
- 56 Okcidenta Himalajo
- 57 Centra Tjanŝano
- 58 Ĝungarujo-Tjanŝano
- 59 Mongolujo
- 60 Tibeto
IX. Madrea Regiono redakti
- 61 Granda Baseno
- 62 Kalifornia plantara provinco
- 63 Sonora-Dezerto
- 64 Madreaj pinaroj-kverkaroj
Paleotropisa Regno redakti
X. Gvineo-Konga Regiono redakti
- 65 Supra-Gvineaj arbaroj
- 66 Niĝerio-Kameruno
- 67 Kongo
XI. Usambaro-Zululanda Regiono redakti
XII. Sudano-Zambezia Regiono redakti
- 70 Zambeza flaŭro provinco [5]
- 71 Sahelo
- 72 Sudano
- 73 Somalio-Etiopujo
- 74 Sud-Arabujo
- 75 Sokotraj kserofitaroj
- 76 Omano
- 77 Suda Irano
- 78 Sindujo
XIII. Karuo-Namibia Regiono redakti
- 79 Namibio
- 80 Namalando
- 81 Okcidenta Kablando
- 82 Karuo
XIV. Regiono de Sankta Heleno kaj Ĉielira Insulo redakti
XV. Madagaskara Regiono redakti
- 88 Maskarenoj
- 89 Sejŝeloj
XVI. Hinda Regiono redakti
XVII. Hindoĉina Regiono redakti
- 98 Tajujo
XVIII. Malesia Regiono redakti
- 102 Malaja Duoninsulo
- 103 Borneo
- 104 Filipinaj humidaj arbaroj
- 105 Sumatra
- 107 Sulaveso
- 110 Bismarkoj
XIX. Fiĝia Regiono redakti
- 111 Vanuatuaj pluvarbaroj
- 112 Fiĝio
XX. Polinezia Regiono redakti
- 113 Mikronezio
- 114 Polinezio
XXI. Havaja Regiono redakti
- 115 Havajo
XXII. Novkaledonia Regiono redakti
- 116 Novkaledonio
Neotropisa Regno redakti
XXIII. Kariba Regiono redakti
- 117 Centrameriko
XXIV. Altaĵ-gujana Regiono redakti
- 120 Gujano
XXV. Amazonia Regiono redakti
XXVI. Brazila Regiono redakti
XXVII. Regiono de Andoj redakti
- 128 Nordaj Andoj
- 129 Centraj Andoj
Kablanda Regno redakti
XXVIII. Kablanda Regiono redakti
- 130 Kablanda plantara provinco
Aŭstralisa Regno redakti
XXIX. Nordorient-Aŭstralisa Regiono redakti
- 131 Norda Aŭstralio
- 132 Kvinslando
- 133 Sudorienta Australio
- 134 Tasmanio
XXX. Sudokcident-Aŭstralisa Regiono redakti
XXXI. Central-Aŭstralisa Regiono redakti
Antarkta Regno redakti
XXXII. Fernandezia Regiono redakti
XXXIII. Ĉilia-Patagona Regiono redakti
- 138 Norda Ĉilio
- 139 Centra Ĉilio
- 140 Pampoj
- 141 Patagonujo
- 142 Fajrolando
XXXIV. Regiono de la Sudaj Subantarktaj Insuloj redakti
- 144 Kergelenoj
XXXV. Novzelanda Regiono redakti
- 152 Novzelandaj subantarktaj insuloj
Referencoj redakti
- ↑ glossary Arkivigite je 2008-04-11 per la retarkivo Wayback Machine from Edited by A. Barrie Low and A. (Tony) G. Rebelo from contributions by George J. Bredenkamp, J. Ed Granger, M. Timm Hoffman, Roy A. Lubke, Bruce Mckenzie, A. (Tony) Rebelo, & Noel van Rooyen. (February 1998) Vegetation of South Africa, Lesotho and Swaziland: A companion to the Vegetation Map of South Africa, Lesotho and Swaziland. Department of Environmental Affairs and Tourism, Pretoria.
- ↑ Good, Ronald 1947
- ↑ Takhtajan, Armen 1986
- ↑ Vidu ankaŭ diskuton "ekozonoj"
- ↑ Zambezaj inunditaj herbejoj