La akacio (latine Acacia) estas genro de la papiliofloraj plantoj. En ĝi estas pli ol 1200 specioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akacio
foliaro kaj floroj de Acacia melanoxylon
foliaro kaj floroj de Acacia melanoxylon
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Mimozedoj Mimosoideae
Tribo: Acacieae
Genro: Akacio Acacia
Mill.
Specioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Acacia drepanolobium - Muzeo de Tuluzo

Akacioj estas falfoliaj arbojarbedoj, ĉefe en Aŭstralio. La plimulto de la specioj kreskas en Afriko kaj kreskigas pikajn dornojn kaj pro tio en la angla lingvo nomiĝas kiel "dornarboj". La esprimo akacio estas ofte uzata por robinio, kio estas tute erara. Ambaŭ genroj Acacia kaj Robinia ne interkruciĝas. Ili apartenas nur al la sama familio, al la fabacoj.

La akacioj estis plantitaj jam en la malnova Egiptio kiel ornamplantoj.

Priskribo redakti

Akacio havas aŭ pare pinatajn foliojn aŭ filokladiumon (platforman petiolon).

La etaj floroj, de malhelflava ĝis blanka, sidas dense en globforma aŭ cilindra spiko. Ili ofte ellasas fortan odoron kaj produktas multan polenon, kiu la mielabelojn altiras. La frukto konsistas el rondaj aŭ plataj guŝoj. La semoj estas longdaŭre vikapablaj, kelkaj – precipe en Aŭstralio – bezonas fajron, por povi ekĝermi.

Elektitaj specioj redakti

Interesa komunikada sistemo redakti

  • Estis eltrovita ke akacioj havas sistemon de komunikado, por averti sin reciproke kontraŭ manĝantaj malamikoj. Tiu averto funkcias per disigo de etileno per la aero. Tio igas aliajn akaciojn, kreskigi venenajn taninojn. Oni malkovris tion, post kiam pli ol tri mil antilopoj mortis en barilita areo, kiuj nur havis akaciojn por manĝi en sia areo kaj ne povis dum manĝado iri kontraŭ la direkto de la vento de arbo al arbo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fotogalerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti