Ornamplanto
Ornamplantoj estas kulturplantoj, kiujn la homo kultivas por ornami sian ĉirkaŭon. La homoj jam ornamas sian vivmedion ekde la ŝtonepoko per diversaj floroj kaj plantoj. La ornamplantojn kultivas ĝardenistoj aŭ hortikulturistoj de la fakbranĉo ornamkulturo (florantaj potplantoj, foliplantoj, tranĉfloroj, bed- kaj balkonplantoj. En arbkultivejoj oni kultivas porornamajn arbojn, arbedojn kaj arbustojn. Ekzistas ankaŭ multaj staŭdoj por ornami la ĝardenon.
Ornamplantoj estas hobio de multaj homoj en industriaj landoj. Ofte ili okupiĝas pri unuopaj grupoj de plantoj, ekzemple: Kaktoj, orkideoj, bulboplantoj, fuksioj, insektivoroj aŭ kamelioj. Por la diversaj grupoj ekzistas pli aŭ malpli internacie kunlaborantaj regionaj aŭ naciaj asocioj, kies membroj povas interŝanĝi informojn aŭ plantidojn.
Ornamplantoj apartenas al jenaj kategorioj:

Ĉambroplantoj Redakti
Ĉambroplantoj estas plantospecioj kiuj pro ilia grandeco kaj pretendoj al la medio taŭgas por loĝejoj kaj endomaj salonoj. Oni distingas:
Florantaj potplantoj Redakti
Plantoj, kiuj estas kultivataj pro ilia florornamo.
- Rigardu ĉi tien: ĉambroplantoj:
- Ciklameno (Cyclamen persicum)
- Afrika violeto (Saintpaulia ionantha)
- Orkideoj (Orkidacoj) el tiuj nur kelkaj taŭgas por endoma kultivado.
- ...
Verd- aŭ foliplantoj Redakti
Foliplantoj estas plantospecioj, kiuj estas kultivataj pro iliaj ornamaj folioj. Rigardu pli grandan sortimenton ĉi tie: ĉambroplantoj:
- fenestrofolio (Monstera deliciosa)
- ĉambro-palmoj (Arekacoj de divesaj genroj kaj specioj, kiuj taŭgas pro endoma kulturo)
- ĉambroabio (Araucaria excelsia)
- ....
Bed- kaj balkonplantoj Redakti
Ili ofte nur estas unujaraj aŭ dujaraj, sed ekzistas ankaŭ lignecaj specioj kaj duonarbustoj. Tiujn plantojn oni uzas en balkonkestoj, florbedoj, kuvoj aŭ aliaj ujoj.
- Pelargonioj, (Pelargonium zonale), (Pelargonium peltatum), (Pelargonium grandiflorum)
- Fuksio (Fuchsia-Kultivaroj)
- Petunio
- Skevolo (Scaevola aemula)
- ....
tinplantoj Redakti
Tranĉfloroj Redakti
Tranĉfloroj aŭ tranĉeblaj floroj estas ornamplantoj kiuj estas kultivataj por tranĉi kaj meti en vazon. Ofte floristoj verkas el ili florbukedojn kaj floraranĝojn.
- Krizantemoj (Chrysanthemum, Dendranthema)
- Diantoj (Dianthus)
- Rozoj (Rosa )
- Inkalilioj aŭ Alstroemeria
- ....
bulbo- kaj tuberplantoj Redakti
Ili estas ornamplantoj kiuj post la vintra paŭzo elkreskis el bulboj aŭ tuberoj kaj ofte floras nur printempe.
Rimarko Redakti
La esprimo cepo nur staras por la legomo, kies bulboj oni povas manĝi.
Ornamstaŭdoj Redakti
rigardu : staŭdo
rigardu: listo de ornamŝtaŭdoj
Ornamgresoj Redakti
rigardu la ĉefartikolon: gresoj
- Karekso (Carex sp.)
- Peniseto (Pennisetum sp.)
- Kortaderio (Cortaderia selloana)
Ornamaj arboj kaj arbustoj Redakti
Lignecaj plantoj troviĝas en parkoj, ĉiuspecaj ĝardenoj , tombejoj, sed ankaŭ en apudvojaj bedoj.
Rigardu: arbusto, arbedo kaj arbo.
Ornamarbustoj Redakti
- Weigelia
- Kolkwitzia
- forsitio (Forsythia)
- Prunuso laŭrofolia
- Rozo
- Rododendro
- ...
Ornamarboj Redakti
- Katalpo
- Magnolio
- Hipokastano aŭ ĉevalkastaneo
Bildaro Redakti
-
Oranĝejo de la kastelo Versailles.
-
Flortapiŝo en la kastelparko de Ciechocinek.
-
Vendo de bed- kaj balkonplantoj sur loka foiro.
-
Florbedo: la blazono de urboparo de Berkheim de Esslingen am Neckar.
-
Wilhelma Ŝtutgarto, vitrodomoj kaj hindia kanao (Canna indica).
-
Vitrodomo de la Botanika Ĝardeno de Berlino en Berlin-Dahlem.
-
En ekspozicia vitrodomo de Reĝa Botanika Ĝardeno de Londono en Londono.
-
tapiŝbeda plantado en parko.
-
Unu el la sep mondmirakloj: la pendantaj ĝardenoj de Semiramis.
-
„Bed- kaj balkonplantoj“ antaŭ la monumento por la aerponto en Berlino: vanilfloro, pelargonio, tagetoj ...
-
Taglilio Hemerocallis
-
Siningio
-
Primolo
-
Printempa leŭkojo
-
Irido
-
Papavo - fruktkapsulo
-
Printempa Primolo
-
Rozo
-
Filadelfo
-
Tulipo
-
Dianto
-
Narciso
-
Arunko
Vidu ankaŭ Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- Bundesverband Zierpflanzen Arkivigite je 2010-12-13 per la retarkivo Wayback Machine germane
- Kleines Büropflanzenlexikon von Dirk Schwarze[rompita ligilo] germane
- FIBL – Beratung Zierpflanzen germane
- Giftige Zierpflanzen germane