Ĝardenisto estas persono, kiu laboras en ĝardeno.

ĝardenisto laboranta; pentraĵo La aŭtuno de Abel Grimmer, 1607
ĝardenisto laboranta

La esprimo entenas plurajn konceptojn:

  • unue ĝardenisto estas profesia edukado por tiuj kiuj lernas en la sektoro hortikulturo aŭ ĝardenkulturo kun ties branĉoj legomkulturo, ornamplanta kulturo, kuracplanta kulturo arbokultivejo kaj ĝarden konstruado kaj aliaj inklude la vendado
  • due ’'Gärtner ankaŭ estas entreprenisto en tiu ekonomia fako (ĝardenejo; komerca ĝardenejo)
  • ankaŭ signifas la homo, kiu okupiĝas pri ĝardeno, do la serva profesio „ĝardenisto“ kun aŭ sen profesia edukado.
  • Ĝardenisto ankaŭ povas esti la nomo de homo, kiu okupiĝas pro intereso, pro sanigaj kialoj aŭ pro ŝatokupo pri ĝardeno.

Vidu ankaŭ: hortikulturisto

Ĝardenisto kiel profesio redakti

Germanujo redakti

La profesio de ĝardenisto estas agnoskita klerigadprofesio, kiun oni lernas en duala klerigado.

 
metia blazono de la ĝardenistoj

La profesia klerigado al ĝardenisto povas esti en jenaj fakaj branĉoj:

En la jaro 2006 estis en ĉiu ĝardenista branĉo entute 17.750 metilernantoj.[1] Dividite laŭ la branĉoj tio estas:

  • arbokultivado: 1401 profesilernantoj
  • tombeja ĝardenistejo: 589 profesilernantoj
  • ĝarden- kaj pejzaĝisto: 10.909 profesilernantoj
  • legomkultivado: 543 profesilernantoj
  • fruktkultivado: 260 profesilernantoj
  • staŭdoĝardenejo: 295 profesilernantoj
  • ornamplantkultivado: 3753 profesilernantoj

Ekde la jaro 2000 ekzistas reage al la ĝardencentroj kaj vendeja ĝardenistejoj, kiuj ne havas produktejon en la federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio kaj Bavario por metilernantoj de la faka branĉoj ornamkultivado kaj arbokultivado la ebleco elekti la novan esencan fako „konsilado kaj ventado“ (vendoĝardenisto). La ĝardenista klerigado daŭras ĝenerake tri jarojn. Post sucesa fino de la lernado ekzistas la ebleco de pluklerigado al la fakulo pri golfejflegado, arboflegistokaj al ŝtate agnoskita natur- kaj prejzaĝflegisto. La pluedukado al ĝardenmajstro kaj ĝardenteknikisto same eblas kiel studado de hortikulturopejzaĝarĥitekturo.

Famaj ĝardenistoj redakti

 
Usona afiŝo de la Unua Mondmilito (1918) reprezentanta S-ino Kolombia kiel ĝardenistino, varbanta la civitanaron kultivi siajn proprajn legomĝardenojn. Sube deklarite "Ĉiu ĝardeno (estas) municia fabriko"

Ĝardenkreantoj vidu ankaŭ: listo de famaj ĝardenkreantoj.

Pri homoj, kiuj famas en botaniko vidu ankaŭ: listo de famaj biologoj.

Plantbredistoj rigardu ankaŭ sub: plantbredistoj.

Literaturo redakti

  • Günther Leps, Rose Leps: Der Gärtner zwischen Schönheit und Nutzen. Ed. Leipzig, Leipzig 1994, ISBN 3-361-00417-9. (Historische Berufsbilder)
  • J. van der Groen: Den Nederlandtsen Hovenier., Amsterdam 1670.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Statistik über die praktische Berufsbildung in der Landwirtschaft der Bundesrepublik Deutschland, Herausgeber: Bundesministerium für Ernährung, Landwirtschaft und Verbraucherschutz, Mai 2007