Nordrejn-Vestfalio

federacia lando de Germanio

Nordrejn-Vestfalio (aŭ "Nordrejn-Vestfalujo"[1]) (germane Nordrhein-Westfalen [NORTrajn VestFAln]), ofte mallongigite NRW (en Esperanto malpli ofte NRV) estas federacia lando en la okcidento de federacia Respubliko Germanio. Fine de decembro 2022 ĝi havis 18 139 116 loĝantojn. La ĉefurbo estas Duseldorfo (Düsseldorf).

Nordrejn-Vestfalio
germane Nordrhein-Westfalen
Federacia lando
Ĉefurbo Duseldorfo nokte
BerlinoBremenoBremenoHamburgoMalsupra SaksioBavarioSarlandoŜlesvigo-HolstinioŜlesvigo-HolstinioBrandenburgioSaksioTuringioSaksio-AnhaltoMeklenburgo-AntaŭpomerioBaden-VirtembergoHesioNordrejn-VestfalioRejnlando-Palatinato
  flago
  blazono
Oficiala nomo: Nordrhein-Westfalen
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Historiaj regionoj
Najbaras kun
Parto(j) Ruhr-regiono
Grandaj urboj
Riveroj
Ĉefurbo Duseldorfo
 - koordinatoj 51° 13′ 32″ N 06° 46′ 58″ O / 51.22556 °N, 6.78278 °O / 51.22556; 6.78278 (mapo)
Areo 34 088,31 km² (3 408 831 ha)
Loĝantaro 18 139 116 (fine de decembro 2022)
Denseco 532,12 loĝ./km²
Estiĝo 23-a de aŭgusto 1946
Ministroprezidanto Hendrik Wüst (CDU)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
ISO 3166 DE-NW
Landa Eo-asocio Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo (REVELO)
Situo de Duseldorfo enkadre de Germanio
Situo de Duseldorfo enkadre de Germanio
Situo de Duseldorfo enkadre de Germanio
Vikimedia Komunejo: North Rhine-Westphalia
Retpaĝo: www.nrw.de

Inter la plej grandaj pliaj urboj elstaras Essen, Dortmund kaj Kolonjo (Köln), sed krome ankoraŭ multaj aliaj gravaj urboj situas en la urbe strukturigita lando, interalie Aachen, Bielefeld, Bochum, Bonno (Bonn), Detmoldo, Duisburg, Gelsenkirchen, Hamm, Hagen, Monastero (Münster), Mülheim, Oberhausen, Paderborn, Recklinghausen, Siegen kaj Wuppertal.

Geografio redakti

La plej grandaj riveroj de la lando estas Rhein (Rejno), Ruhr (Ruro), Lippe, Sieg kaj Weser, foje ligitaj per kanaloj kiaj la Kanalo Wesel-Datteln.

La Soester Börde estas historia reglando kaj terkultura pejzaĝo en la centro de Vestfalujo, inter Sauerland en la sudo kaj Monasterlando en la nordo. Superregione ĝi estas konata kiel aparte fruktodona regiono pro ega dikeco de leŭso, kiun laŭ ĝia grundokvalito en Germanujo superas nur la Magdeburger Börde.

Historio redakti

Nordrejn-Vestfalio (aŭ Nord-Rejno-Vestfalio) estis fondita en 1946 el la norda parto de la prusa provinco Rejnlando kaj el la prusa provinco Vestfalio. Poste aldoniĝis la iama princlando Lipo (en la blazono de Nordrejn-Vestfalio, la eta rozo de la lando Lipo troveblas tute sube, dum la simbola rivero de Rejnlando maldekstre kaj la blanka ĉevalo de Vestfalio dekstre okupas multe pli da loko).

Administraj aferoj redakti

Ĉefurbo de Nordrejn-Vestfalio estas Duseldorfo; ĝi situas en Rejnlando (ne en Vestfalio, kion skribis la nova PIV). La federacia lando Nordrejn-Vestfalio konsistas el du regionaj ligoj nome regiona ligo Rejnlando kaj regiona ligo Vestfalio-Lipo. La 31 distriktoj kaj 23 eksterdistriktaj urboj grupiĝas en kvin distriktaroj (germane Regierungsbezirke), nome du Rejnlandaj (Duseldorfo, Kolonjo) kaj tri Vestfaliaj (Monastero, Arnsbergo kaj Detmoldo). Unuopajn ligilojn al la 31 distriktoj kaj 23 eksterdistriktaj urboj vi trovu en informkesto fine de la paĝo.

La industria valo de la rivero Ruhr dividiĝas inter la distriktaroj Duseldorfo, Monastero kaj Arnsbergo. La tieaj distriktoj kaj eksterdistriktaj urboj kunlaboras en la regiona ligo Ruhr.

Demografio redakti

Plej grandaj urboj estas:

Loĝantoj forta urboj NRW
Urbo Graflando Loĝantaro
31.12.2000
Loĝantaro
31.12.2006
Kolonjo (Köln) Köln (urbo) 962 884 989 766
Duseldorfo (Düsseldorf) Düsseldorf (urbo) 569 364 577 505
Dortmundo (Dortmund) Dortmund (urbo) 588 994 587 624
Asindo (Essen) Essen (urbo) 595 243 583 198
Duisburgo (Duisburg) Duisburg (urbo) 514 915 499 111
Boĥumo (Bochum) Bochum (urbo) 391 147 383 743

Servoj redakti

Naturo redakti

Esperanto en Nordrejn-Vestfalio redakti

En la federacia lando aktivas la Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo, fondita en 1909.

Referencoj redakti

  1. Laŭ PIV, "Vestfalio" estas vorto kun unu radiko Vestfali', laŭ tio do ne estas iu bazo por vortoj "vestfalo", "vestfala" aŭ "Vestfalujo"

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti