Wuppertal

urbo en Nordrejn-Vestfalio, Germanio

La urbo Wuppertal [VUpertal] fondiĝis dum 1929 pro la kunigo de kvin urboj, kiuj parte jam ekde la 11-a jarcento ekzistis. Kerno de la nova urbo estis la iama industria metropolo Barmen. La teritorio situas en la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj apartenas al la pejzaĝa regiono Bergisches Land (la historia duklando Berg). Situante en pitoreska ĉirkaŭaĵo ĉe la rivero Wupper ĝi prezentas samtempe grandurban kaj urbetan etoson.

Wuppertal
Blazono
Wuppertal (Germanio)
Wuppertal (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Düsseldorf
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0202,
02058 (Wülfrath), 02053 (Neviges)
Poŝtkodo 42001–42399
Aŭtomobila kodo W
Oficiala Municipokodo 05124000
NUTS DEA1A
Politiko
Adreso de la administrejo Johannes-Rau-Platz 1 42269 Wuppertal
Demografio
Loĝantaro 358876 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 16′ N, 7° 11′ O (mapo)51.2666666666677.1833333333333Koordinatoj: 51° 16′ N, 7° 11′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 350 m
Areo 168,39 km²
Oficiala retejo https://www.wuppertal.de/
vdr

La plej impona atrakcio de Wuppertal estas la dum 1901 inaŭgurita, 12 metrojn alta kaj 13,3 kilometrojn longa urba pendotrajno. Muzeoj, preĝejoj, koncertejoj kaj teatroj zorgas pri riĉa kultura vivo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1975405 369
2014345 425
2015350 046
2016352 390
JaroLoĝantoj
2017353 590
2019354 382
2021354 572
2022358 876

Famuloj redakti

Partneraj rilatoj redakti

  La urbo havas partnerajn rilatojn kun la urbodistrikto Tempelhof-Schöneberg de Berlino.

Rilatoj al Esperanto redakti

En la norda urboparto Uellendahl estas strato nomata "Zamenhofstraße". Certe tio estas indiko pri tio, ke en la urbo iam ekzistis forta Esperanto-grupo, probable laborista.

En 2016 en la urbo prezentiĝis danca festivalo, kiu proklamis dancadon kiel "nova Esperanto", kun tute pozitiva konotacio. Kaj en 2018 junulara teatro de la urbo surscenigis la teatraĵon "ni" (tiel, en Esperanto).

Trafiko redakti

Wuppertal per individua motora trafiko konektiĝas al la autovojoj  ,   kaj  , ankaŭ per la malpli vasta federacia vojo  , kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti