Distrikto (Germanio)

KreisLandkreis, en Esperanto distrikto aŭ iam subdistrikto (vidu sube), estas politika kaj administra unuo en Germanio. Hierarkie ĝi troviĝas sub la nivelo de administra distriktaro (RegierungsbezirkBezirk), federacia lando (Land) kaj la federacio (=Germanio).

Sur la sama nivelo kiel la distrikto ekzistas urboj sen aparteno al distrikto (kreisfreie Stadt).

Distrikto subdividiĝas je komunumoj. Komunumo estas la plej suba administra unuo, kiu povas ampleksi aŭ urbon aŭ urbon kaj vilaĝo(j)n aŭ vilaĝojn.

Tiu urbo, en kiu troviĝas la administra centro de la distrikto, germane nomiĝas Kreisstadt. Ofte, sed ne ĉiam, la distrikto nomiĝas laŭ tiu urbo.

Landkreis = (sub)distrikto? redakti

Fakte nur en 5 el la 16 federaciaj landoj de Germanio (Baden-Virtembergo, Bavario, Hesio, Nordrejn-Vestfalio kaj Saksio) ankoraŭ ekzistas la koncepto de "Regierungsbezirk" aŭ "Bezirk", en la aliaj 11 landoj ne: la sola administra unuo en la plimulto de Germanio do inter "komunumo" respektive "urbo" kaj la "federacia lando" estas la "Landkreis""Kreis" (Nordrejn-Vestfalio, Ŝlesvigo-Holstinio) respektive "kreisfreie Stadt"Stadtkreis (Baden-Virtembergo).

En Esperanto (preskaŭ ekskluzive en Vikipedio) oni foje ankaŭ uzis la vorton subdistrikto por "Landkreis", sendepende ĉu ekzistas distrikto "super" tiu subdistrikto, kaj sendepende de tio, ke la "sub"distrikto multe pli konatas ol la "super"distrikto, ĉar ekzemple ĝi videblas sur ĉiu aŭtokoda ŝildo ... Estis pli saĝe interkonsenti (kaj ĉi tie estas uzata tia lingvouzo), ke la Landkreis simple nomiĝu distrikto kaj la RegierungsbezirkBezirk, en tiuj federaciaj landoj kie ĝi ekzistas, nomiĝu (administra) distriktaro.

Traduko de la germana termino (Land-)kreis per "distrikto" cetere respondas al la vortoj por "Landkreis" ekzemple en la angla (district), hispana (distrito), indonezia (distrik), itala (distretto), nederlanda (district), portugala (distrito), rumana (districtul) kaj serba (дистрикт=distrikt).