Baden-Virtembergo
Flago | |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
ĉefurbo: | Stuttgart |
areo: | 35 751 km² |
loĝantoj: | 11 103 043 (fine de 2020) |
loĝdenso: | 300 loĝantoj/km² |
ŝuldoj : | 4,05 €/loĝanto (2019) |
ŝuldoj entute: | 45 Mrd. € (2019) |
ISO 3166-2: | DE-BW |
oficiala retejo: | www.baden-württemberg.de |
Esperanto-asocio: | BAVELO |
Politiko | |
ministroprezidanto: | Winfried Kretschmann (Grüne) (ekde 2011) |
reganta(j) partio(j): | Grüne kaj CDU |
154 mandatoj en la landa parlamento ekde marto 2021: |
Grüne 58 CDU 42 |
lasta elekto: | 14-a de marto 2021 |
sekva elekto: | laŭplane en 2026 |
Reprezento en la Federacio Konsilo: |
6 voĉoj |
Situo en Germanio | |
![]() |
Baden-Virtembergo (germane: Baden-Württemberg [ba:dn virtmberk]) estas federacia lando de Germanio. Ĝia NPIV-a nomo estas Badenio-Vurtembergo. Fine de decembro 2020 la lando sume havis 11 103 043 loĝantojn.


Geografio Redakti
Ĝi ampleksas la sudokcidentgermanan terenon inter la Konstanca Lago en la sudo kaj la Majno en la nordo, la Rejno en la okcidento kaj la bavara limo en la oriento. Ĝiaj najbaraj federaciaj landoj estas Rejnlando-Palatinato, Hesio kaj Bavario, en la sudo najbaras la svisaj kantonoj Bazelo Urba, Bazelo Kampara, Argovio (Aargau), Ŝafhaŭzo (Schaffhausen [ŝafhaǔzn]), Turgovio (Thurgau) kaj Zuriko (Zürich). Okcidente, trans la Rejno, situas Alzaco kaj Francio. Inter la germaniaj federaciaj landoj Baden-Virtembergo vicas en tria pozicio, koncerne kaj la nombron de loĝantoj (post Nordrejn-Vestfalio kaj Bavario) kaj la areon (post Bavario kaj Malsupra Saksio). Je la ekonomia sektoro Baden-Virtembergo vicas en la tria rango inter la germaniaj federaciaj landoj.
Gravaj urboj: Stuttgart, Mannheim, Karlsruhe, Baden-Baden, Freiburg, Heidelberg, Heilbronn, Pforzheim, Ulm, Reutlingen, Tübingen, Konstanz.
La rivero Murr situas en la federacia lando Baden-Virtembergo kaj longas 51 kilometrojn. Post fonto en la komunumo Murrhardt, interalie ĝi pasas tra la komunumoj Oppenweiler, Backnang, la parto Burgstall an der Murr de la komunumo Burgstetten, tra Kirchberg an der Murr, Steinheim an der Murr kaj tra la samnoma komunumo Murr an der Murr, kaj donas sian nomon al la administra distrikto Rems-Murr. Fine ĝia akvo ĉe Marbach am Neckar fluas en la riveron Neckar.
La rivero Enz [ENC] situas en la federacia lando Baden-Virtembergo. Laŭ ĝi nomatas la distrikto Enz en la federacia lando.
Historio Redakti
Inter la jaroj 70 kaj 150 de nia erao la Romianoj konkeris la plej grandan parton de la teritorio de la hodiaǔa Baden-Virtembergo. La Romianojn en 260 forpelis la Alemanoj. Ilin subigis la Franka Regno inter 496 kaj 746, rezulte de tio ekzistis sur la teritorio de la hodiaŭa federacia lando la duklandoj Frankonio kaj Ŝvabio. La disfalo de ambaǔ duklandoj ĝis la 13-a jarcento rezultigis ekstreman teritorian dispecigon al centoj de etaj graflandoj, imperiapartenaj urboj, ekleziaj teritorioj aǔ eĉ unuopaj kavalirapartenaj vilaĝoj. La mediatizo sekve de la Napoleonaj militoj lanĉis procezon, je kies fino ankoraŭ ekzistis nur tri teritorioj: Virtembergo, Badeno kaj Hohenzollern; krome la urbo Wimpfen estis hesia eksklavo. En 1806 Napoleono Virtembergon faris reĝlando kaj Badenon grandduklando, sed nur ĝis 1918, kiam ambaǔ teritorioj fariĝis respublikaj federaciaj landoj ene de la Vajmara Respubliko. Ekde 1933 la memstarajn federacilandajn registarojn anstataǔis naziaj (nacisocialistaj) “Gauleiter” (distriktestroj) kaj “Reichsstatthalter” (imperiaj guberniestroj).
Administra divido Redakti
Distriktaroj Redakti
Baden-Virtembergo dividiĝas je 35 regionaj distriktoj kaj 9 pliaj urboj, kiuj grupiĝas en 4 administraj distriktaroj:
Distriktoj Redakti
La 35 regionaj distriktoj estas:
|
|
La 9 pliaj urboj laŭ la lingvouzo de Baden-Virtembergo nomiĝas Stadtkreise (pli-malpli "urbaj distriktoj"). Laŭ la lingvouzo de la cetera Germanio tamen en Esperanto nur la regionaj distriktoj konsideriĝas "distriktoj", kaj la 9 sekvaj urboj do estas ekster tia regiona distrikto:
Al la distrikto Konstanz ankaŭ apartenas la eksklavo Büsingen ĉe Rejno (BÜS), kiu situas proksime de la svisa urbo Ŝafhaŭzo kaj komplete ĉirkaŭiĝas de teritorio de Svislando. Ekde la jaro 1956 la distriktaj politikaj reprezentantoj diskutas komunajn temojn en distrikta parlamento, kiu germanlingve nomiĝas Landkreistag Baden-Württemberg. Amaskomunikiloj Redakti
Esperanto en Baden-Virtembergo RedaktiLa regiona reprezentanto de la Germana Esperanto-Asocio estas Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo, akronime BAVELO. Ĝi estis fondita en 1982, samtempe kun la malfondo de la antaŭa Sud-Okcidentgermana Esperanto-Ligo, akronime SOGELO, kiu ne samlimis kun la federacilandaj limoj. Eksteraj ligiloj Redakti |