Distrikto Biberach

distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Baden-Virtembergo
Distriktaro: Tübingen
Regiona ligo: Donau-Iller
Administra sidejo: Biberach
Areo: 1 410 km²
Loĝantoj: 206 513 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 134 po km²
Aŭtokodo: BC (Biberach)
Oficiala kodo: 08426
Komunumoj: 45
Situo ene de Baden-Virtembergo
situo de la distrikto en Baden-Virtembergo

La distrikto Biberach situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Biberach. La distrikto estas parto de la distriktaro Tübingen kaj de la regiona ligo Danubo-Iller, kiu kovras teritorion kaj de Baden-Virtembergo kaj de Bavario.

La distrikto havas areon de 1 410 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 206 513 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Reutlingen kaj Alb-Donau norde, Neu-Ulm kaj Unterallgäu (Suba Algovio) - ambaŭ en la apuda federacia lando Bavario - kaj aldone al la eksterdistrikta urbo Memmingen oriente, Ravensburg sude kaj Sigmaringen sudokcidente kaj okcidente.

La distrikto situas en la historia regiono Supra Ŝvabio. La plej okcidenta parto atingas la mezaltan montaron Schwäbische Alb. La rivero Iller estas la natura limo al Bavario oriente.

Eksteraj ligiloj redakti