Distrikto Reutlingen
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
bazaj informoj | |
Federacia lando: | Baden-Virtembergo |
Distriktaro: | Tübingen |
Regiona ligo: | Neckar-Alb |
Administra sidejo: | Reutlingen |
Areo: | 1 094 km² |
Loĝantoj: | 286748 (fine de decembro 2018) |
Loĝdenso: | 257 po km² |
Aŭtokodo: | RT (Reutlingen) |
Oficiala kodo: | 08415 |
Komunumoj: | 26 |
Situo ene de Baden-Virtembergo | |
![]() |
La distrikto Reutlingen situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Reutlingen. La distrikto estas parto de la distriktaro Tübingen kaj de la regiona ligo Neckar-Alb.
La distrikto havas areon de 1 094 km², kaj fine de decembro 2018 ĝi havis 286 748 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Esslingen norde, Göppingen nordoriente, Alb-Donau oriente, Biberach kaj Sigmaringen sude, Zollernalb sudokcidente, Tübingen okcidente kaj Böblingen nordokcidente.
Administra dividoRedakti
La distrikto konsistas el 26 komunumoj, el kiuj 7 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de decembro 2018.
Urboj:
- Bad Urach (12472)
- Hayingen (2203)
- Metzingen (22046)
- Münsingen (14335)
- Pfullingen (18654)
- Reutlingen (115966)
- Trochtelfingen (6366)
Neurbaj komunumoj:
- Dettingen an der Erms (9712)
- Engstingen (5289)
- Eningen unter Achalm (11199)
- Gomadingen (2246)
- Grabenstetten (1642)
- Grafenberg (2676)
- Hohenstein (3719)
- Hülben (2916)
- Lichtenstein (9239)
- Mehrstetten (1424)
- Pfronstetten (1514)
- Pliezhausen (9721)
- Riederich (4377)
- Römerstein (3991)
- Sonnenbühl (7157)
- St. Johann (5161)
- Walddorfhäslach (5227)
- Wannweil (5295)
- Zwiefalten (2201)
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.