Suba Algovio

regiono, historie govo, en nuntempa Germanio

La Suba Algovio, germane Unterallgäu, estas la norda parto de la sudgermana regiono Algovio. Ĝi plej malfrue ekde la epoko de la Migrado de nacioj, en la 4-a ĝis 8-a jarcentoj konsideriĝas tradicia regiono de la lokaj tie vivantaj ĝermanoj, ekde plej malfrue la 8-a jarcento precipe alemanoj. Tian germanan regionon la ĝermanoj kaj sekve ankaŭ la moderna altgermana lingvo nomas "Gau", esperante per neologismo "govio". Tiu esperantigo tamen ne menciatas en PIV, Reta Vortaro kaj supozeble ankaŭ en neniu nacilingva-esperanta vortaro, kaj tial estas probleme uzi ĝin: klare estas historia vorto, kiam la ĝermanoj dispartigis la valojn kaj ebenaĵojn antaŭ pli ol mil jaroj, ankoraŭ ne ekzistis la lingvo Esperanto.

En la moderna administra distrikto Unterallgäu ([unter-algoj], "suba Algovio") situas la ĉefurbo Mindelheim, la urbo Bad Wörishofen, kaj la eksterdistrikta urbo Memmingen.

La norda parto de la Suba Algovio laŭ kulturo jam estas pli ŝvaba ol algovia. La dialektoj en la Suba Algovio similas pli al la mezŝvaba dialekto ol al la algovia dialekto, ili montras precipe diferencojn el okcidento apud Memmingen (ekz. neĝo="ŝnee", eskalo="lojter") al oriento apud Mindelheim (ekz. neĝo="Ŝnää", eskalo="lajtr").

La ŝvaba dialekto kaj la algovia dialekto estas ambaŭ dialektoj de la alemana lingvo.