La Algovio (germane Allgäu) estas la regiono en la sudo de la bavara administra distriktaro Ŝvabio, kaj ankaŭ eta parto de Baden-Virtembergo. Ankaŭ parto de la Algovio estas Jungholz [jungholc] (en Tirolo) kaj Kleinwalsertal (en Forarlbergo). La nomo devenas de la maljunaltgermana alb = monto, monta herbejo kaj de mezaltgermane göu, kio signifas regiono, pejzaĝo sed ankaŭ en la senco de estradejo.

Algovio
Geografia regiono
regiono [+]

LandoGermanio

- koordinatoj47° 32′ 22″ N, 10° 11′ 33″ O (mapo)47.53945555555610.192566666667Koordinatoj: 47° 32′ 22″ N, 10° 11′ 33″ O (mapo)

Loĝantaro135 000 [+]

Algovio (Tero)
Algovio (Tero)

Algovio (Bavario)
Algovio (Bavario)
DEC

Algovio (Germanio)
Algovio (Germanio)
DEC

Map
Algovio
Vikimedia Komunejo:  Allgäu [+]
vdr

Ĝenerale redakti

En la Algovio loĝas pli ol 500 000 homoj. La regionaj limoj de la Algovio ne estas tiel klaraj kiel la politikaj limoj. Propra ĉefurbo por la tuta Algovio ne ekzistas. Oni disigas la Algovion (historie laŭ la radikiĝintaj dialektoj) en kvar partoj:

Komunumoj en la regiono Algovio redakti

Interalie: Bad Wurzach - Bad Wörishofen - Buchenberg - Füssen - Immenstadt en Algovio - Isny en Algovio - Kaufbeuren - Kempten en Algovio - Leutkirch en Algovio - Lindenberg en Algovio - Marktoberdorf - Memmingen - Mindelheim - Oberstaufen - Oberstdorf - Sonthofen - Wangen en Algovio.

Riveroj kaj lagoj redakti

La plej grandaj riveroj estas en la okcidento la rivero Argen [argen] (Supra Argen, Suba Argen), en la mezo la rivero Iller [iller], mezoriente la rivero Wertach [vertaĥ], kio fluas en Aŭgsburgo en la riveron Lech [leĥ], kio estas pli/malpli la orienta limrivero de la Algovio. La plej grandaj lagoj en la Algovio estas la Lago Forggensee kaj la Lago Grosser Alpsee.

Montoj redakti

La dek plej altaj pintoj de la Algoviaj Alpoj:

Großer Krottenkopf – 2.657 m (Aŭstrio) Hohes Licht – 2.651 m (Aŭstrio) Hochfrottspitze – 2.649 m (Germanio) Mädelegabel – 2.645 m (Germanio) Urbeleskarspitze – 2.632 m (Aŭstrio) Steinschartenspitze – 2.615 m (Aŭstrio, hajlbrona vojo) Bockkarkopf – 2.609 m (Germanio, hajlbrona vojo) Marchspitze – 2.609 m (Aŭstrio) Bretterspitze – 2.608 m (Aŭstrio) Biberkopf – 2.599 m (plej suda germana punkto)