Kaufbeuren
Kaufbeuren [kaŭfbojren] estas urbo en Germanio. Ĝi apartenas al la distriktaro Ŝvabio de la federacia lando Bavario. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 46 386 loĝantoj sur areo de 40,02 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 159 loĝantoj/km². La plej proksima granda urbo estas 70 km nord-orienten Munkeno kaj 80 km norden Aŭgsburgo. Innsbruck en Aŭstrio kaj Sankt-Galo en Svislando situas ambaŭ en distanco de 120 kilometroj.
Kaufbeuren | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
ĉefregioncentro • eksterdistrikta urbo de Bavario | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Distriktaro Ŝvabio | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 08341 | |||||
Poŝtkodo | 87571–87600 | |||||
Aŭtomobila kodo | KF | |||||
Oficiala Municipokodo | 09762000 | |||||
NUTS | DE272 | |||||
Subdivido | 5 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Stefan Bosse | |||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
Adreso de la administrejo | Kaiser-Max-Str. 1 87600 Kaufbeuren | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 45792 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 47° 53′ N, 10° 37′ O (mapo)47.8810.6225Koordinatoj: 47° 53′ N, 10° 37′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 860 m | |||||
Areo | 40,02 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.kaufbeuren.de/ | |||||

La urba teritorio plene ĉirkaŭiĝas per la distrikto Ostallgäu (Orienta Algovio), sed mem ne apartenas al ĝi. Konkrete en horloĝa direkto la najbaraj komunumoj estas Germaringen, Mauerstetten, Biessenhofen, Ruderatshofen, Friesenried, Irsee kaj Pforzen.
La Danco-Festivalo ("Dänzelfest ") en la centro de la urbo
redaktiEn la centro de la urbo ĉe la Neptuno-fontano okazas la mezepoka Danco-Festivalo, tradicia jam de la tempo de la imperiestro Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio).
Famaj loĝantoj
redakti- Sophie von La Roche - fraŭlina nomo: Gutermann von Gutershofen, (naskiĝinta la 6-a de decembro 1730 en Kaufbeuren, mortinta la 18-a de februaro 1807 en Offenbach am Main) estis germana verkistino.
- Ludwig Ganghofer - (naskiĝis la 7-an de julio 1855, mortis la 24-an de julio 1920) estis germana verkisto. Ludwig Ganghofer studis unue maŝinteknikon, literaturan historion kaj filozofion, laboris kiel dramisto en Vieno, kaj poste kiel redaktoro en Munkeno. Dum la Unua mondmilito li servis kiel milit-raportisto. En sia verkaro Ganghofer esprimas sian grandan amon al la montareca naturo en Bavario. Granda parto de lia verkaro estas filmigita. Ludwig Ganghofer mortis en Tegernsee, Bavario.
- Rudolf Rößler - (naskiĝis la 22-an de novembro 1897 en Kaufbeuren; mortis la 11-an de decembro 1958 en Svislando) estis spiono (kaŝnomo: Lucy), kiu transdonis sekretajn informojn dum la Dua Mondmilito al la Sovetunio. Li vivis ekde la 1930-aj jaroj kiel rifuĝinto en Svislando kaj gvidis tie la malgrandan eldonejon Vita Novi. Li sciigis la sovetojn pri detaloj de Operacio Citadelo, pri la planoj ĉe Kursk. Lia informinto (kaŝnomo "Werther") restis eĉ ĝis hodiaŭ nekonata, sed li laboris plej verŝajne kiel altranga oficiro.
- Walter Riester - estas germana politikisto. Li naskiĝis la 27-an de septembro 1943 en Kaufbeuren, do nun estas 81-jara. En la ministraro unua de Gerhard Schröder, kiu reprezentis la registaron de Germanio inter la 27-a de oktobro 1998 kaj la 22-a de oktobro 2002, li estis ministro pri laboro kaj socia ordo. Post la parlamenta baloto de oktobro 2002 lia ministerio estis malfondita kaj integriĝis en novajn ministeriojn pri ekonomio kaj laboro unuflanke, kaj pri sano kaj socia sekurigo aliflanke. Walter Riester reprezentas la Socialdemokratian Partion de Germanio (SPD), kiu ekde oktobro 2009 en la germania parlamento Bundestag estas partio opozicia. Lia nomo estas forte ligita al la en lia ministra tempo kreita Riester-Rente, ŝtate subvenciita privata pensio.
- Hans Magnus Enzensberger, germana verkisto, ĵurnalisto, tradukisto kaj eldonisto, naskiĝis la 11-an de novembro 1929 en Kaufbeuren. Li studis literatursciencon, lingvojn kaj filozofion en la universitatoj de Freiburg, Hamburgo, Erlangen kaj Parizo, doktoriĝis en 1955 pri la poetiko de Clemens Brentano. Ekde 1957 Enzensberger laboras kiel verkisto. Li gajnis plurajn literaturajn premiojn, interalie la Georg-Büchner-Preis (1963), la "Heinrich-Böll-Preis der Stadt Köln" (1985) kaj la "Heinrich-Heine-Preis der Stadt Düsseldorf" (1998). La esperantisto Richard Ledermann estis la patro de lia patrino.
Richard Ledermann (naskita la 25-an de julio 1875 en Kaufbeuren, mortinta en 1972) estis germana esperantisto. Li estis doktoro de filozofio kaj verkis historiajn kaj dramajn verkojn. Profesie li estis instruisto pri historio, germana kaj franca lingvoj, geografio kaj stenografio en gimnazioj, interalie en Zweibrücken, poste en "Realgymnasium" en Augsburg. Inter liaj Aŭgsburgaj lernantoj estis Bertolt Brecht. Laŭ priskribo Ledermann komence de la 1910-aj jaroj estis tipa tiutempa patrioto-ŝovinisto kaj entuziasmis pri la Unua Mondmilito.
Esperantisto li estis de 1910. De 1912 ĝis 1920 li gvidis la Esperanto-movadon en Bavario. Li estis prezidanto de la Loka Kongresa Komitato por la 15-a Universala Kongreso de Esperanto en 1923 en Nurenbergo (Nürnberg). En 1912 li redaktis „Esperanto, ein Kulturfaktor“; krome li kontribuis al la revuo Esperanto. La germanlingva verkisto Hans Magnus Enzensberger (vidu supre) estas lia nepo.
Ankaŭ post lia forpaso restas modesta Esperanto-grupeto en la urbo. En 2003 la Germana Esperanto-Kongreso okazis en Kaufbeuren.
lokulo en rolo de la imperiestro Maksimilian' |
knaba grupo de la mezepoka Danco-Festivalo ("Dänzelfest") |
La mezepoka urbomuro apud la turo Fünfknopfturm |
La turo Fünfknopfturm |