Jablonec nad Nisou

distrikta urbo en Ĉeĥio

Jablonec nad Nisou estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en norda Bohemio, en valo de la rivero Bílá Nisa, 12 km de la regiona urbo Liberec. En 2023 ĝi havis 45 830 loĝantojn.

Jablonec nad Nisou
germane Gablonz an der Neisse, pole Jabłoniec nad Nysą
urbo
Suba placo kun urbodomo
Emblemo de Jablonec nad Nisou
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jablonec nad Nisou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Jablonec nad Nisou
Administra municipo Jablonec nad Nisou
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Jizera montaro
Riveroj Blanka Niso, Luzacia Niso
Situo Jablonec nad Nisou
 - alteco 475 m s. m.
 - koordinatoj 50° 43′ 28″ N 15° 10′ 05″ O / 50.72444 °N, 15.16806 °O / 50.72444; 15.16806 (mapo)
Areo 31,39 km² (3 139 ha)
Loĝantaro 45 830 (2023)
Denseco 1 460,02 loĝ./km²
Baseno Ĵitava baseno
Unua skribmencio 1356
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 466 01
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0512
NUTS 5 CZ0512 563510
Katastraj teritorioj 8
Partoj de urbo 8
Bazaj setlejunuoj 53
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jablonec nad Nisou
Retpaĝo: www.mestojablonec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La urbo havas tradician vitroindustrion (vitrofabrikon kaj vitrofacetejojn) kaj ĝi estas mondkonata centro de etornamaĵ-produktado. Krome ĉi tie estas tekstil-, nutraĵ-, paper- kaj maŝin- industrioj. Ĝi estas sidejo de Meza artindustria lernejo.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pěnčín, Nová Ves nad Nisou, Maršovice, Lučany nad Nisou, Rychnov u Jablonce nad Nisou, Rádlo, Janov nad Nisou, Pulečný, Dalešice kaj Liberec.

Historio redakti

La unua skribmencio pri origina karbetista vilaĝo estas datita en la jaro 1356. Kiam ĝi estis forbruligita en aŭgusto de 1496 de soldataroj el Luzacio, la vilaĝo ĉesis ekzisti. En la 30-aj kaj la 40-aj jaroj de la 16-a jarcento okazis reorganizo de ekonomio de ĉi tiea sinjorujo kaj denova loĝigo de la vilaĝo, precipe de germanaj koloniistoj. Ekfloro de la vilaĝo notita en la 2-a duono de la 17-a jarcento precipe konekse kun vitrofarado kaj eksporto de vitro (inter famajn eksportistojn de vitro apartenis en la 18-a jarcento Jan František Schwann kaj familio de Riedel-anoj).

Je urbeto Jablonec estis avancigita en la jaro 1808 kaj urbo ĝi fariĝis en la jaro 1866. Ekde la fino de la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento ĝi situas en la tn. Krkonošská silnice (Gigantmontara landvojo) (Liberec – Jablonec – Trutnov). Ekde la jaro 1888 Jablonec estas kunigita per fervojo kun Liberec. En la jaroj 19381945 estis la urbo eĉ kun la tuta ĉirkaŭa regiono konsisto de la germana Tria regno. Post la dua mondmilito ĝi estas notita pro forŝovo de ĉeĥaj germanoj.

En la teritorio de la urbo sur rivero Bílá Nisa estas konstruita akvorezervujo servanta por banado.

Nuntempe la urbo estas unu el la ĉefaj elirlokoj al la turisma regiono de la Jizera montaro.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18696 752
18809 032
189022 603
190031 764
191043 034
192139 147
JaroLoĝantoj
193033 958
195023 139
196133 064
197033 778
198042 179
199145 937
JaroLoĝantoj
200145 266
201445 453
201645 510
201745 702
201845 771
201945 802
JaroLoĝantoj
202045 773
202144 486
202244 588
202345 830

Vidindaĵoj redakti

  • Malnova urbodomo - konstruita en1867-1860 en novrenesanca stilo, nuntempe sidejo de la urba biblioteko
  • Nova urbodomo - kvinetaĝa funkciisma konstruaĵo el 1931 – 1933 -nuntempe sidejo de la municipa oficejo, informcentro kaj kinejo; en la somersezono alireblas ankaŭ la turo ofertanta belan panoramon
  • Urba teatro – secesia konstruaĵo el 1906 – 1907
  • Evangelia preĝejo- el komenco de la 1í-a jarcento, en 1892 novgotike rekonstruita; ĝia 60m alta turo estas unu el dominantoj de la urba panoramo
  • Malnovkatolika preĝejo Avancigo de Sankta Kruco - valora secesia konstruaĵo el 1902 – 1906
  • Romia-katolika preĝejo La plej sankta koro de Jesuo - trinava konstruaĵo estigita en 1930-1932 en funkciisma stilo, sidejo de dekanejo
  • Preĝejo de Sankta Anna - la plej malnova el la urbaj preĝejoj, staras surloke de la ligna preĝejeto. La nuna konstruaĵo estas origine baroka el 1685 – 1687, kun novrenesanca fasado.
  • Eksparoĥejo en la strato Kostelní, vid-al-vide al la preĝejo de Sankta Anna, kun statuaro de la Getsemana ĝardeno el 1829
  • Belvedero malfrubaroka domo kun mansarda tegmento - nuntempe sidejo de parto de la Muzeo pri vitraĵoj kaj artefaritaj juveloj
  • Petřín – monteto super la urbo, kie staras secesia ekskursrestoracio kun belvidejo, konstruita en 1906, kaj bela panoramo al la Jizera montaro

Transporto redakti

Inter Liberec kaj Jablonec nad Nisou veturas tramoj, temas pri konata interurba tramvojo. Eblas uzi ankaŭ trajnojn al Liberec. Oni planas en estonteco unuigi tramojn kaj trajnojn, ke ili uzu normalan ŝpuron kaj ke estu du reloj.[1] Jablonec havas regulan aŭtobusan konekton kun Prago.

Esperanto-movado redakti

En 1949 ekzistis Esperanto-klubo en Jablonec, en kiu membris 12 junuloj inter 16 kaj 19 jarojn aĝaj.[2] Dum la 65-a IJK en Liberec vizitis urbon partoprenantoj dum ekskurso.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti