Ĉ E Ĥ I O
Flago de Ĉeĥio
Portalo pri Ĉeĥio

red.

Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥe Česká republika, Česko Pri tiu ĉi sono aŭskultu), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km).

La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, dum kio ekde la jaro 1920 estas parto de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj partoj de devena Suba Aŭstrio, kiuj estas České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t.n. Dyja Triangulo.


Bohemio

red.

Teritorio de Bohemio
Teritorio de Bohemio

Bohemio (ĉeĥe: Čechy) estas unu el tri historiaj landoj en hodiaŭa Ĉeĥio. Nordokcidente ĝi najbaras kun iama Supra Luzacio, kiu pli malfrue fariĝis parto de Saksio kaj de kiu ĝi estas ĝis nun; norde ĝi najbaras kun Silezio (respektive kun tiu ĝia parto, kiu hodiaŭ apartenas al Pollando, ĝis la jaro 1945 al Prusio, do al Germanio kaj ĝis regado de Maria Teresia al Aŭstrio, respektive al Ĉeĥio), oriente kun Moravio, sude kun Aŭstrio kaj sudokcidente kun Bavario.


Moravio

red.

Teritorio de Moravio
Teritorio de Moravio

Moravio (ĉeĥe: Morava) estas unu el historiaj ĉeĥaj landoj (hodiaŭ kun areo 26 095 km2). Ĝi etendiĝas en orienta parto de Ĉeĥio. Kun Moravio najbaras okcidente Bohemio (344km), sude aŭstria federacia lando Aŭstrio Malsupra, sudoriente, oriente poste Slovakio kaj nordoriente Slovakio kun Ĉeĥa Silezio, norde poste Pola Silezio – konkrete regiono Klodsko, kiu estas hodiaŭ parto de pola Malsupra Silezio (vojevodio) (20 km). Se ni kalkulas al Moravio ankaŭ eksajn moraviajn enklavojn en Silezio, do Moravio najbaras ankaŭ kun pola Opola vojevodio, kiu situas en historia teritorio de Pola Silezio.


Ĉeĥa Silezio

red.

Teritorio de Ĉeĥa Silezio
Teritorio de Ĉeĥa Silezio

Ĉeĥa Silezio – iam ankaŭ Moravia Silezio, ĝis 1918 Aŭstria Silezio, 19181945 ankaŭ Sudeta Silezio – estas historia teritorio situanta oriente en Ĉeĥio kun areo 4 452 km2 kaj proksimume 1 miliono da loĝantoj. Historia ĉefurbo estas Opava. Escepte de la moderna distrikto Jeseník (kiu estas parto de Regiono Olomouc), la teritorio apartenas al Moravia-Silezia Regiono. Sude ĝi najbaras kun Moravio; sudoriente kun Slovakio; oriente, norde kaj sudokcidente kun Pola Silezio (konkrete kun Silezia vojevodio, Opola vojevodio kaj Malsupra Silezio (vojevodio)).


Ĉu vi scias...

red.

...ke Ĉeĥio estis komuna ŝtato kun Slovakio ekde 1918 ĝis 1992 en komuna ŝtato Ĉeĥoslovakio?

TGM
TGM

...ke la unua prezidento de Ĉeĥoslovakio estis Tomáš Garrigue Masaryk?

...ke la plej granda ĉeĥo estis elektita reĝo Karolo la 4-a kun 68 713 voĉoj?
...ke oni veturis per aŭtomobiloj en Ĉeĥio sur la maldekstra flanko de landvojoj? La dekstran trafikon enpraktikigis nur naziaj soldataroj venintaj en marto de 1939 tuj post establo de Protektorato Bohemio kaj Moravio.


Artikoloj

red.

Urboj: Ekzistas multaj artikoloj pri urboj en Ĉeĥio.

Kampurboj: Ekzistas multaj artikoloj pri kampurboj en Ĉeĥio.

Vilaĝoj: Ekzistas multaj artikoloj pri vilaĝoj en Ĉeĥio.

Rilataj artikoloj:

  • Karpata Rutenio


Interesaĵoj

red.


En Ĉeĥio ekzistas multaj subteraj naturaj aŭ artefaritaj spacoj servantaj kiel muzeoj.

Praĥov
Praĥov

Ĉeĥio havas ankaŭ rokojn, rokarojn, rokurbojn...


Kelkaj ĉeĥaj plej

red.

Plej – naturinteresaĵoj

  • La plej profunda abismo – Abismo ĉe Hranice, -273,6 m
  • La plej alta monto – Sněžka, 1602 m super maro
  • La plej ventema monto – laŭ longtempa mezurado Milešovka – "Tondra monto". Mezproksime dum 280 tagoj en la jaro ĉi tie blovas forta vento, sole 7 tagoj dum la jaro ĉi tie estas senvento, pojare ĉi tie estas registrita preskaŭ 35 ŝtormoj, rekordo estas 5 trafoj de fulmo en konstruaĵon de observatorio dum 15 minutoj
  • La plej malalte situanta punkto – elfluejo de Elbo sur limo de Ĉeĥio kun Germanio ĉe urbo Hřensko, 115 m super maro

Plej – akvo

  • La plej longa rivero – Vltava, 433 km
  • La plej voluma valbaraĵo – Orlík (704.000.000 m3)
  • La plej longa fiŝlago – fiŝlago en Staňkov (la plej mallonga aera distanco estas 6 km kaj ties akso estas 7,5 km)
  • La plej varma minerala fonto – fonto Vřídlo en Karlovy Vary, 72 °C

Plej – katastre

  • Plej alte situanta setlejo – Filipova Huť, 1093 m super maro
  • Plej malalte situanta sidejo – Hřensko, 130 m super maro
  • La plej granda urbo Prago, ĉirkaŭ 1.200.000 loĝantoj
  • La plej malgranda vilaĝo – Vysoká Lhota, 14 loĝantoj
  • La plej orienta vilaĝo – Bukovec
  • La plej okcidenta urbo – Hranice
  • La plej norda vilaĝo – Bílá Voda

Plej – memorigaĵoj

Plej en la monda mezuro


Informoj

red.

Tiu ĉi portalo estis fondita la 8-an de decembro 2005. Fondis ĝin: Petro

Enmetu {{Portalo|Ĉeĥio}} en artikolojn pri Ĉeĥio kaj estiĝos

Se vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:

  • Via nomo