Český Krumlov
Český Krumlov ( aŭskultu) estas urbo en Ĉeĥio, unu el la plej ĉefaj turismaj allogaĵoj de la tuta lando. Ĝi etendiĝas sub montardorso de Blanska arbaro kaj traflus tra ĝi rivero Vltava en la plej suda parto de Sudbohemia regiono, 25 km sude de České Budějovice, proksime al la ŝtatlimo kun Aŭstrio, en Šumava cismontaro. Unike konservita renesanca urbocentro kun ampleksa kastelo estas parto de monda kulturheredaĵo de UNESKO. Vivas ĉi tie 12 944 loĝantoj (2024).

Český Krumlov | |||
germane Böhmisch Krumau, germane Krummau | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Český Krumlov | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Český Krumlov | ||
Administra municipo | Český Krumlov | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Šumava cismontaro | ||
Memorindaĵoj | Český Krumlov kastelo, Grafitminejo | ||
Rivero | Vultavo | ||
Situo | Český Krumlov | ||
- alteco | 492 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 48′ 39″ N 14° 18′ 54″ O / 48.81083 °N, 14.31500 °O (mapo) | ||
Areo | 22,16 km² (2 216 ha) | ||
Loĝantaro | 12 944 (2024) | ||
Denseco | 584,12 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1253 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 381 01 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0312 | ||
NUTS 5 | CZ0312 545392 | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Historia urbocentro de Český Krumlov | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 1992 (#16) | ||
Numero | 617 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | iv | ||
Katastraj teritorioj | 6 | ||
Partoj de urbo | 10 | ||
Bazaj setlejunuoj | 19 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.mu.ckrumlov.cz | |||
![]() |


La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kájov, Větřní, Mirkovice, Přídolí kaj Přísečná.
Historio
redaktiKiam burgo estis fondita, estiĝis sub ĝi loĝdomaro nomata Latrán, sed tiu baldaŭ ĉesis sufiĉi al la bezonoj de la kreskanta urbo, tial en la kontraŭa bordo de rivero Vultavo estis fondita en la jaro 1274 nova urbo. En tereno deklivanta al la rivero estis mezurita proksimume kvadrata placo, el kies anguloj kondukis stratoj al la plej frekventataj direktoj, al vojoj al Prachatice, Rožmberk nad Vltavou kaj České Budějovice. En la 14-a jarcento Krumlov estis ĉirkaŭita per novaj remparoj, ligantaj al jam ekzistanta remparo. La remparoj estis malfermitaj per la portaloj "Supra portalo" kaj "Budějovická-portalo", kiuj ankaŭ fermis transirejon trans la rivero kaj Latrán.
En la jaro 1302 la posedanta familio formortis kaj novaj posedantoj fariĝis plua familia branĉo – Rožmberk-anoj. Petr la I-a el Rožmberk baldaŭ post tio transloĝiĝis al Krumlov kaj li donis al la urbo multajn rajtojn kaj privilegiojn. Dum lia regado kaj kun eluzo de liaj grandaj financaj rimedoj komenciĝis konstruado de novaj konstruaĵoj. La burgo kun cilindra turo (pli poste nomata Suba) estis pliriĉigita per nova parto (Supra burgo) kun loĝpalaco. Konsistaĵo de la palaco estis ankaŭ kapelo de Sankta Georgo el la jaro 1334. Pro la evoluo de la burgo kreskis ankaŭ la signifo de Latrán, en la jaro 1334 estis proksime de la ponto fondita hospitalo kun preĝejo de sankta Joŝto kaj aliaj konstruaĵoj. Komence de la 15-a jarcento dum regado de Oldřich el Rožmberk estis konstruata preĝejo de Sankta Vito. Oldřich ankaŭ komencis multekostan rekonstruadon de la burgo. En la jaro 1493 heredis la regionon Petr la III-a el Rožmberk kaj daŭrigis la konstruagadon en stilo de malfrua gotiko.
La lasta Rožmberk-ano loĝanta en Krumlov estis Petr Vok, kiu en la jaro 1601 vendis la urbon al imperiestro Rudolfo la 2-a, sed komenco de la 17-a jarcento signifis por la urbo stagnon. Reviviĝo okazis nur post la tridekjara milito. En la jaro 1622 Ferdinando la 2-a donacis Krumlov-on al Jan Oldřich el Eggenberk, kaj ĝi apartenis al tiu ĉi familio ĝis fino de la 18-a jarcento. En la jaro 1719 akiris Krumlov-on Schwarzenberg-anoj. La urbo konstrue disvastiĝis dum regado de ĉiu posedanto kaj ankaŭ en pluaj jaroj.
Evoluo de industrio en la 19-a jarcento kernon de la urbo ne trafis, tial restis konservita ties mezepoka kaj renesanca karaktero. En la urbo staras multe da konservitaj domoj el tiu tempo. Viziteblaj estas multaj memorindaĵoj, muzeoj kaj galerioj. Pro sia unika arthistoria valoro la historia urbocentro de Český Krumlov estis en 1963 proklamita kiel protektata monumentrezervejo kaj en 1992 kiel parto de la monda kulturheredaĵo de UNESKO.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 6 712 |
1880 | 7 659 |
1890 | 8 903 |
1900 | 8 676 |
1910 | 8 716 |
1921 | 8 226 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 8 692 |
1950 | 8 057 |
1961 | 9 255 |
1970 | 10 430 |
1980 | 13 776 |
1991 | 14 108 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 14 443 |
2011 | 13 361 |
2014 | 13 253 |
2016 | 13 160 |
2017 | 13 141 |
2018 | 13 028 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 13 085 |
2020 | 12 981 |
2021 | 12 278 |
2022 | 12 461 |
2023 | 12 907 |
2024 | 12 944 |
Membrigo de la urbo
redaktiLa urbo konsistas el ses katastraj teritorioj kaj dek lokaj partoj:
- k. t. Český Krumlov – partoj Horní Brána, Latrán, Nádražní Předměstí, Plešivec kaj Vnitřní Město
- k. t. Kladné-Dobrkovice – parto Nové Dobrkovice
- k. t. Přísečná-Domoradice – parto Domoradice
- k. t. Slupenec – parto Slupenec
- k. t. Spolí-Nové Spolí – parto Nové Spolí
- k. t. Vyšný – parto Vyšný
Nomo de la loka parto | Loĝantoj (2001) | Distanco kaj direkto de la centro |
---|---|---|
Vnitřní Město | 412 | — |
Latrán | 1 088 | norde |
Plešivec | 3 754 | sude |
Horní Brána | 2 444 | 1 km sude |
Nádražní předměstí | 3 063 | 3 km norde |
Domoradice | 2 705 | 3 km nordoriente |
Nové Dobrkovice | 107 | 3 km nordokcidente |
Slupenec | 90 | 3 km sude |
Nové Spolí | 535 | 3 km sude |
Vyšný | 245 | 4 km norde |
Naskiĝintoj
redakti- Záviš z Falkenštejna (1250–1290), reprezentanto de familio Senjoroj el Krumlov kaj frunta Vítkoveco
- Petr Vok z Rožmberka (1539–1611), la lasta guberniestro de domo rožmberkida
- Jacobus Sinapius - alkemiisto kaj kuracisto de Rudolfo la 2-a
- Ernst Waldbrunn
Gravuloj
redakti- Hans Ulrich von Eggenberg
- hungara operkantisto Béla Környey naskiĝis en la iama Krumau en 1873