České Budějovice
České Budějovice [ĈESke BUDjejovice] (germane Budweis) estas regiona urbo en Ĉeĥio, en suda Bohemio ĉe kunfluiĝo de la riveroj Vultavo kaj Malše. Vivas ĉi tie 93 426 loĝantoj (2022). Ĝi estas grava centro de turismo, trafiko, kulturo kaj klerigado kun granda kvanto de historie valoraj memorindaĵoj, sidejo de Sudbohemia universitato. La historia urbocentro estas proklamita kiel protektata monumentrezervejo.
České Budějovice | |||
germane Böhmisch Budweis, germane Budweis | |||
urbo | |||
Placo en České Budějovice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: České Budějovice | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | České Budějovice | ||
Administra municipo | České Budějovice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Riveroj | Vultavo, Malše | ||
Situo | České Budějovice | ||
- alteco | 381 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 58′ 29″ N 14° 28′ 29″ O / 48.97472 °N, 14.47472 °O (mapo) | ||
Areo | 55,56 km² (5 556 ha) | ||
Loĝantaro | 93 426 (2022) | ||
Denseco | 1 681,53 loĝ./km² | ||
Baseno | Ĉeskobudejovica baseno | ||
Fondo | 1265 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 370 01 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0311 | ||
NUTS 5 | CZ0311 544256 | ||
Katastraj teritorioj | 11 | ||
Partoj de urbo | 0 | ||
Bazaj setlejunuoj | 67 | ||
Lokaj partoj | 7 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.c-budejovice.cz | |||
![]() |
HistorioRedakti
La urbo estis fondita kiel reĝa urbo en 1265 de reĝo Přemysl Otakar la 2-a. Onidire li volis tiel rivali la urbon Český Krumlov, fondita kelkajn jarojn antaŭe; certas, ke la rivaleco de la du urboj kontribuis al ilia arkitektura pompo.
Inter la jaroj 1528-1531 ĉi tie kunvenadis landaj kongresoj. Ekde 1784 rezidejo de episkopo.
En 1832 la unua ĉevaltira fervojo inter České Budějovice kaj Linz en Aŭstrio, la unua fervojo sur kontinenta Eŭropo (= ekster Anglio).
VidindaĵojRedakti
- ĉefplaco de Přemysl Otakar la 2-a - kun urbodomo, aro da bele konservitaj historiaj domoj kaj fontano de Samson - laŭ la areo la plej granda placo en tuta Mezeŭropo
- katedralo de Sankta Nikolao el la 13-a jarcento alikonstruita en la 17-a jarcento
- gotika dominikana monaĥejo kun preĝejo Oferiĝo de Virgulino Maria (13-a kaj 14- jarcentoj)
- renesanca Nigra Turo (1577-1577)
- malnovaj viandaj butikoj (1560)
LoĝantaroRedakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 17 413 |
1880 | 23 845 |
1890 | 32 134 |
1900 | 45 524 |
1910 | 54 786 |
1921 | 57 557 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 43 788 |
1950 | 56 832 |
1961 | 64 785 |
1970 | 76 699 |
1980 | 90 415 |
1991 | 97 243 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 97 339 |
2014 | 93 253 |
2016 | 93 513 |
2017 | 93 470 |
2018 | 93 863 |
2019 | 94 014 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 94 463 |
2021 | 95 664 |
2022 | 93 426 |
MuzeojRedakti
- Sudbohemia muzeo
- Muzeo de ĉevalfervojo
- Sudbohemia motorcikla muzeo
- Muzeo de la biero Budvar/Budweiser
IndustrioRedakti
La urbo famas precipe pro siaj bieroj Budvar/Budweiser (ekde 1795) kaj Samson (ekde 1895). Konatas ankaŭ emajlita kuireja vazaro (marko Sfinx) kaj krajonoj (marko Koh-I-Noor).
ĈirkaŭaĵoRedakti
- Holašovice, vilaĝo en stilo de popola baroko, parto de la Monda kulturheredaĵo de UNESKO
- Český Krumlov, unike konservita renesanca urbo kaj kastelo, parto de la Monda kulturheredaĵo de UNESKO
- romantika kastelo Hluboká
- ĉaskastelo kaj bestoĝardeno Ohrada
Famaj personojRedakti
- Sankta Johann Nepomuk / Jan Nepomucký Neumann (1811 – 1860), misiisto kaj episkopo en Filadelfio
- Norbert Frýd (1913 – 1976), verkisto
- Vladimír Remek (1948-) – la unua astronaŭto, kiu estis nek soveto nek usonano
- Pavel Šporcl (1973 - ) – violonisto
TransportoRedakti
Fervoja trafikoRedakti
Grava punkto en historio de urbo České Budějovice estis jaro 1832, kiam alvenis de hodiaŭa Aŭstrio trajno de aŭstra urbo Linz[1]. Hodiaŭ estas konekto per trajno al ĉefurbo Prago, sed ne mankas ankaŭ trajna konekto al Brno kaj Plzeň. En České Budějovice estas vojkruco de kvin fervojaj linioj:
- 220 en direkto Veselí nad Lužnicí - Tábor - Olbramovice - Benešov kaj Prago.
- 199 en direkto České Velenice - Gmünd.
- 196 en direkto Horní Dvořiště
- 194 en direkto Český Krumlov - Volary
- 190 en direkto Strakonice - Nepomuk - Plzeň.
Urba trafikoRedakti
En urbo hodiaŭ estas uzataj aŭtobusoj kaj trolebusoj. Pri urba trafiko zorgas kompanio Dopravní podnik města České Budějovice, a.s. (vidu paĝaron: http://www.dpmcb.cz). En jaro 1909 ekveturis la unua tramo en České Budějovice. En la sama jaro ekveturis ankaŭ unuaj trolebusoj en České Budějovice. Pro la malfidindeco de trolebusoj ili ja en komenco de Unua mondmilito finis uzado de trolebusoj por unua fojo.
En jaro 1950 lastan fojon veturadis en urbo tramoj. Sed tio ne signifis, ke en urbo de tiu tempo ne estus ia urba trafiko. Jam en jaro 1948 denove ekveturis en urbo trolebusoj kaj tri jaroj poste en 1951 en urbo komencis veturi ankaŭ aŭtobusoj. Bedaŭrinde en 60-aj jaroj oni decidiĝis likvidi trolebusojn kaj uzi anstataŭ ili nur aŭtobusojn.
En 80-aj jaroj estis ideoj, ke trolebusoj estus denove uzataj kaj veturus al Nuklea elektrejo Temelín, kiu tiam estis konstruita. Tiu ĉi ideo estus ja multekosta. Tamen trolebusoj revenis kaj en jaro 1991 denove estis ekuzitaj. Kaj urba transporto per trolebusoj kaj aŭtobusoj restis ĝis hodiaŭ[2]. Nuntempe estas 5 tagaj trolebusaj linioj kaj unu nokta[3].
Esperantisto-movadoRedakti
Estas gastigantoj de Pasporta Servo tie.
EsperantistojRedakti
- Petr Chrdle (*1946)
- Stanislav Papírník (*1939)
- Irena Papírníková (*1946)
ĜemelurbojRedakti
LiteraturoRedakti
- Encyklopedie Českých Budějovic, Statutární město České Budějovice a NEBE s. r. o., České Budějovice 2006, 2-a eldono. ISBN 80-239-6706-1
ReferencojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo
- České Budějovice en la oficiala portalo de Ĉeĥio Arkivigite je 2007-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Mallonga videofilmo pri la urbo