Tiu ĉi artikolo temas pri municipo sur listo de Unesko en suda Bohemio. Pri municipo en distrikto Opava temas artikolo Holasovice.

Holašovice estas vilaĝo en Ĉeĥio en suda Bohemio en distrikto České Budějovice, en distanco proksimume 15 km de České Budějovice kaj kreanta parton de municipo Jankov. Vivas ĉi tie 204 loĝantoj (2021). Ĉi tiea unika aro de konstruaĵoj en stilo de la t.n. kampula baroko el la 70-aj jaroj de 19-a jarcento kreas unikan tutaĵon, kiu estas ekde la jaro 1995 vilaĝan memorindaĵan rezervejon kaj ekde la jaro 1998 ĝi estis enskribita en Liston de monda kultura heredaĵo de Unesko.

Holašovice
germane Hollschowitz
vilaĝo
Holašovice
Oficiala nomo: Holašovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto České Budějovice
Administra municipo Jankov
Historiaj regionoj Bohemio, Tria regno
Montaro Šumava cismontaro
Domoj 65
Situo Holašovice
 - alteco 525 m s. m.
 - koordinatoj 48° 58′ 11″ N 14° 16′ 20″ O / 48.96972 °N, 14.27222 °O / 48.96972; 14.27222 (mapo)
Katastro 4,29 km² (429 ha) Holašovice
Loĝantaro 204 (2021)
Denseco 47,55 loĝ./km²
Unua skribmencio 1263
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 373 83
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Vilaĝa memorindaĵa rezervejo en Holašovice
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1998 (#22)
Numero 861
Regiono Eŭropo
Kriterioj ii, iv
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Holašovice
Retpaĝo: www.obec-holasovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Holašovice troviĝas ĉe la norda rando de orienta linio de montaro Blanský les, ĉe la fundo de monteto „Skalka“, en la alto 494 super la marnivelo, 14,5 km okcidente de České Budějovice.

Historio redakti

La nomo de la vilaĝo atestas, ke lokiĝis ĉi tie Holasici, t.e. homoj de nobelo Holas, fondinto. Tio okazis en la epoko de t.n. interna koloniigo dum la unua duono de la 13-a jarcento. Preciza dato de la fondo ne estas konata. La unua historia mencio devenas el la jaro 1263, grava punkto por la vilaĝa vivo estis la j. 1292, kiam ĉeĥa reĝo Venceslao la 2-a (Václav) dediĉis la vilaĝon kun kelkaj aliaj al cistercia monaĥejo en Vyšší Brod. En ties posedo ĝi restis ĝis la jaro 1848, kiam malaperas la servuta devo.

Dum la longjarcenta historio trafis la vilaĝon vico da sortobatoj. Dum la husanaj militoj ĝi iĝis kiel eklezia posedo celo de husanaj atakoj. La plej granda sortobato trafis la lokon dum la jaroj 1520 - 1525, kiam granda epidemio de pesto furiozis en la ĉirkaŭaĵo de České Budějovice. La peston supervivis en Holašovice nur du personoj. La amasa tombo estis ĉe la norda rando de la vilaĝo. Sur ties loko staras ĝis nun masonita pestokolono. La eklezia aŭtoritato penis rapide kompletigi la loĝantaron per novaj subuloj el la cisterciaj posedoj en Aŭstrio kaj Bavario. Tial jam en la j. 1530 la poseda listo de monaĥejo Vyšší Brod mencias 17 loĝantojn kaj temas plejparte pri germandevenaj nomoj. Iom post iom venas miksado kun la ĉeĥa loĝantaro de la ĉirkaŭaj vilaĝoj.

En la jaro 1938 Holašovice kaj kelkaj ĉirkaŭaj vilaĝoj estis forŝiritaj de la respubliko kaj alvicigitaj al Germanio. Post la fino de la milito en la j. 1945 plejparto de la loĝantaro estis forloĝigita en Germanion kaj la malplenajn posedaĵojn okupis Ĉeĥoj. Nuntempe vivas en la vilaĝo 140 loĝantoj. La bazan historian centron prezentas la placo kaj ĝin ĉirkaŭantaj bienoj. Ĉi tiea kompleto de konstruaĵoj en konstrua stilo de tiel nomata kampula baroko el la sepdekaj jaroj de la 19-a jarcento kreas unikan tuton kaj en la jaro 1998 ĝi estis enskribita en Liston de la monda kulturheredaĵo de UNESKO.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869195
1880185
1890176
1900164
1910163
1921211
JaroLoĝantoj
1930203
1950150
1961155
1970153
1980152
1991130
JaroLoĝantoj
2001136
2011147
2021204

Memorindaĵo de UNESCO redakti

En la granda tutmonda konkurenco grave influis la sukcesan enskribon la fakto, ke Holašovice kreas vivantan kaj nekonservitan socion. Malgranda vilaĝo kun proksimume 140 loĝantoj servas nome ĉefe por daŭra priloĝado, plejparto de la konstruaĵoj estas privata. La vilaĝeto situas ekster ĉefaj ŝoseoj, kio estas avantaĝo por konservi la kvietan medion kaj unikan konservatecon.

 

Konstruaĵoj redakti

La vilaĝon kreas 23 oficiale protektataj kamparaj posedaĵoj, entute 120 konstruaĵoj, kreantaj memorindan kompleton, inkluzive bovkuŝejojn, garbejojn, stalojn, eksmastrajn loĝejojn, grenejojn, pordegojn kaj diversajn baroj. La bienoj estas lokitaj laŭ la diametro de la ampleksa oblonga placo granda proks. 210 x 70 m.

Ĉiu posedaĵo konsistis el la ĉefa konstruaĵo, kie loĝis mastrumanto kaj tujapudaj bovkuŝejoj. Sur la kontraŭa flanko de la korto staris kutime t.n. eksmastra loĝejo, kie loĝis gepatroj de la mastro. Al tiu ligiĝis pluaj mastrumaj konstruaĵoj. Kontraŭ ampleksa ĝardeno fermis la korton garbejo. Ĉirkaŭ tuta vilaĝo limigis la gardenojn ŝtona mureto. Ĉe la pli ampleksaj posedaĵoj staras ĝis hodiaŭ en la korto, kutime inter la priloĝataj konstruaĵoj, grenejo. Certgrade la grenejoj almemoras mezepokajn gardturojn. Preskaŭ ĉiuj konstruaĵoj estas konstruitaj el ŝtonoj, ligitaj per argilo.

Popola baroko redakti

En la vilaĝeto konserviĝis preskaŭ komplete la mezepoka sistemo de vicigado de la unuopaj posedaĵoj per frontoj de loĝdomoj kaj grenejoj, ligitaj pere de barmuroj kun eniroj kaj volbformaj pordegoj, en la spacon de la placo. La vicigo kune kun la konservita ŝtuka dekoro de t.n. popola aŭ kampara baroko sur plejparto de la frontonoj donas al la tuta setlejo neripeteblan atmosferon kaj esprimon. La vizitantoj trovas ĉi tie medion de vilaĝa setlejo, kiel ĝi estis formita de komplika konstrua kaj desegna evoluo dum la dua duono de la 19-a jarcento.

Ne nur historia kerno redakti

Ĉirkaŭ la ampleksa oblonga placo estas ankaŭ kelkaj pluaj konstruaĵoj, ne registritaj konstruaj kulturaj memorindaĵoj, ekzemple iama baza lernejo, servanta hodiaŭ kiel informcentro. Ekster limo de la protektata zono kuŝas malgranda terkulturista centro, parto de la arealo estas luita de firmao produktanta lignan hejtaĵon. Pli nova konstruaro el la 20-a jarcento situas nordoriente ekster la historia centro.

Eksteraj ligiloj redakti