Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Branišov (apartigilo)

Branišov (popole kaj antaŭe ankaŭ ofice Branšov, germane Branischen) estas municipo troviĝanta en distrikto České Budějovice en Ĉeĥio proksimume 5,5 km okcidente de la centro de České Budějovice. Vivas ĉi tie 279 loĝantoj (2023).

Branišov
(Branšov)
germane Branischen
municipo
Konstruaĵoj n-ro 29
Oficiala nomo: Branišov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto České Budějovice
Administra municipo České Budějovice
Historia regiono Bohemio
Situo Branišov
 - alteco 409 m s. m.
 - koordinatoj 48° 58′ 44″ N 14° 23′ 45″ O / 48.97889 °N, 14.39583 °O / 48.97889; 14.39583 (mapo)
Katastro 5,18 km² (518 ha) Branišov u Dubného
Loĝantaro 279 (2023)
Denseco 53,86 loĝ./km²
Baseno Ĉeskobudejovica baseno
Unua skribmencio 1391
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 373 84
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0311
NUTS 5 CZ0311 551490
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Branišov (České Budějovice District)
Retpaĝo: www.branisov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1391.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869278
1880242
1890262
1900237
1910226
1921205
JaroLoĝantoj
1930207
1950175
1961190
1970164
1980154
1991152
JaroLoĝantoj
2001158
2014230
2016227
2017221
2018233
2019241
JaroLoĝantoj
2020253
2021271
2022275
2023279

Partoj de municipo redakti

La municipo prezentas unu parton kaj unu katastran teritorion, nomita Branišov u Dubného. Krom la propra vilaĝo Branišov apartenas al ĝi ankaŭ eta domaro U Jankarů (alie nomata U Jaukerů, laŭ Martin Jauker, kiu ĉi tie kiel la unua iam post la jaro 1799 eksidis), situanta apud ŝoseo ĝis České Budějovice proksimume 900 m oriente, plu solejo nomata laŭ la situo U Lesa (eksa arbaristejoU Petrů), en distanco de iaj 1,3 km oriente-sudoriente, kaj solejo Hluchá Bašta apud Návesní rybník proksimume 1,1 km norde.

Memorindaĵoj redakti

  • Kelke da konservitaj bienetoj el la dua duono de la 19-a jarcento (n-roj 4, 6, 11, 18, 29)
  • Kapelo de La plej sankta Triunuo el la jaro 1856
  • Fera koloneta sonorilejo, la sonorileto datita 1943
  • Monumento al falintoj en la 1-a mondmilito el la jaro 1922
  • Kapelo en solejo U Lesa, konstruita en la jaro 1915 por memoro de la mortinta Josef Graman por pago de lia edzino Kateřina
  • Kelke da krucoj
  • Kapelo en Hluchá Bašta
  • Vico da konstruaĵoj de popola arkitekturo

Pluaj fotoj redakti