Passau

urbo en orienta Bavario, Germanio

Passau estas urbo en orienta Bavario, Germanio, konata ankaŭ kiel la urbo de tri riveroj, ĉar la rivero Danubo ligiĝas tie kun la rivero Inn el la sudo, kaj la rivero Ilz el la bavaria arbaro en la nordo. La rivero Inn estas pli granda (akvohava) ol la Danubo, sed Danubo estas la pli larĝa kaj donis sian nomon al la rezultanta rivero. La eksterdistrikta urbo situas en la distriktaro Malsupra Bavario de la federacia lando Bavario, kaj estas la administra centro de la samnoma distrikto Passau, al kiu la urba teritorio mem tamen ne apartenas. Fine de decembro 2019 la urbo havis 52 803 loĝantojn.

Passau

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 94032 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 53 093  (2021) [+]
Loĝdenso 763 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 34′ N, 13° 28′ O (mapo)48.574822913.4609744Koordinatoj: 48° 34′ N, 13° 28′ O (mapo) [+]
Alto 312 m [+]
Areo 69,56 km² (6 956 ha) [+]
Situo de Passau

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Passau [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La loĝantaro de Passau estas ĉirkaŭ 50.000. Proksimume 8.000 estas lernantoj ĉe la universitato de Passau. La universitato estis fondita en la malfruaj 1970-aj jaroj. Ĝi estas la posteulo de la antikva Instituto por Katolika Studado. Ĝi estas konata en Germanio por siaj institutoj de ekonomiko, juro, komputiko kaj kultura scienco.

Passau

Turismo en Passau fokusas pleje sur la tri riveroj, la malnova katedralo (nomata "La Kupolo de Passau") kaj "La Malnova Urbo". Multaj riveraj krozadoj sur la Danubo komenciĝas ĉe Passau. Estas ankaŭ biciklada vojeto laŭ la tuta vojo al Vieno. Passau estas ankaŭ notinda por sia gotika kaj baroka arkitekturo.

En la Traktato de Passau (1552), reĝo Ferdinando la 1-a, reprezentante la imperiestron Karlo la 5-a, sekuris la konsenton de la protestantaj princoj meti la demandon pri religio al dieto. Ĉi tio kondukis al la Paco de Augsburg en 1555.

Passau estis antikva Roma kolonio nomata Batavis, latine "por la Batavi". La Batavi estis antikva ĝermana tribo menciata ofte de klasikaj verkistoj. Ili estis regule ligataj kun la Suebiaj marodantoj, la Heruli.

FamulojRedakti

En Passau mortis hungara subministro Ödön Miklós.

VidindaĵojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti