Romo

komunumo de Italio
(Alidirektita el Roma)

Romo (itale Roma) estas la ĉefurbo de Italio kaj antikvece de Romio. Ene de Romo situas la ŝtateto Vatikano, kie loĝas la papo kaj kie lokiĝas la centra administrejo de la Roma Katolika Eklezio. La mitaj fondintoj de la urbo estas la ĝemeloj Romulo kaj Remo. Romo estas la "Eterna Urbo" kaj ankaŭ la "urbo de sep montetoj". Ĝi estas la plej granda urbo en Italio. SPQR = Senatus Populusque Romanus = Senato Kaj Popolo Roma estas la devizo de la urbo.

Panoramo de Romo je 2004 (prenita el la kupolo de sankta Petro)
Panoramo de Romo je 2004 (prenita el la kupolo de sankta Petro)
Romo
itale Roma
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Roma
Moto: SPQR
Kromnomo: Eterna urbo
Ŝtato Italio Italio
Duoninsulo Apenino
Regiono Latio
Provinco Provinco de Romo
Historiaj regionoj Romio, Itala reĝlando
Situas en Romo Vatikanurbo
Sep montetoj
Kelkaj memorindaĵoj
Rivero Tibero
Situo Romo
 - alteco 20 m s. m.
 - koordinatoj 41° 54′ 00″ N 12° 30′ 00″ O / 41.90000 °N, 12.50000 °O / 41.90000; 12.50000 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Eskvilino
 - alteco 64 m s. m.
Areo 1 285,31 km² (128 531 ha)
Loĝantaro 2 731 996 (2009)
Denseco 2 125,55 loĝ./km²
Fondo 21-a de aprilo 753 a.K.
Urbestro Virginia Raggi
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 00121 – 00199
Telefona antaŭkodo 06
ISTAT 058091
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Historic Centre of Rome, the Properties of the Holy See in that City Enjoying Extraterritorial Rights and San Paolo Fuori le Mura
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1980 (#4)
Numero 91
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, ii, iii, iv, vi
Patronoj Sankta Petro,
Sankta Paŭlo
Festa tago 29-a de junio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo de Romo enkadre de Italio
Situo de Romo enkadre de Italio
Situo de Romo enkadre de Italio
La teritorio de la distriktkomunumo (Roma Capitale, ruĝe) ene de la Metropolitena Urbo de Romo (Città Metropolitana di Roma, flave). La blanka punkto en la centro estas Vatikanurbo.
La teritorio de la distriktkomunumo (Roma Capitale, ruĝe) ene de la Metropolitena Urbo de Romo (Città Metropolitana di Roma, flave). La blanka punkto en la centro estas Vatikanurbo.
La teritorio de la distriktkomunumo (Roma Capitale, ruĝe) ene de la Metropolitena Urbo de Romo (Città Metropolitana di Roma, flave). La blanka punkto en la centro estas Vatikanurbo.
Vikimedia Komunejo: Rome
Retpaĝo: www.comune.roma.it
Demonimo : Romani
Map

La nuna italia ĉefurbo Romo situas en la regiono Latio kaj en la provinco Romo, kiu ekde 2015 havas novan nomon metropola urbo Romo. Komence de 2023 en la komunumo vivis 2 748 109 loĝantoj sur areo de 1 287,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 135 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta Simono Petro, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Anguillara Sabazia, Ardea, Castel Gandolfo, Ciampino, Colonna, Fiumicino, Fonte Nuova, Formello, Grottaferrata, Mentana, Monte Porzio Catone, Monte Compatri, Monterotondo, Poli, Pomezia, Sacrofano, Trevignano Romano, Zagarolo, Albano Laziale, Campagnano di Roma, Castel San Pietro Romano, Frascati, Gallicano nel Lazio, Marino, Palestrina, Riano, Tivoli, Guidonia Montecelio kaj San Gregorio da Sassola.

De 150 a.K. ĝis ĉirkaŭ 400 p.K., Romo estis la plej potenca regno de la baseno de Mediteraneo, konkerinte grandan, ĉirkaŭmaran imperion, nome la romia imperio. De 500 p.K. ĝis 1500, Romo estis la metropolo de la nomita Okcidento: ĝiaj latina lingvo, latina skribo, juro, religio nome katolikismo, julia kalendaro, romia mezuro, ktp, fariĝis la normo en Okcidento dum tiu tempo. Post 1500, Okcidento fariĝis naciisma kaj naciaj normoj emis renversi la antikvajn normojn de Romo.

Etimologio redakti

La etimologio de la vorto Roma ne estas klara, kaj ekde la antikvo ekzistas pri ĝi la plej diversaj teorioj. Neprobabla ŝajnas la deveno de la greka Ρώμη (Romē), kiu signifas kuraĝo, braveco. Pliverŝajne estas rilato al la radiko *rum-, mamo, kun eventuala indiko al la lupino, kiu mamnutrintus la ĝemelojn. Eblas ankaŭ, ke la nomo Roma devenas de etruska familio, la Rumina.

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Romo.

Fondo, Reĝeco kaj Respubliko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fondo de Romo.
 
La lupino kun Romulo kaj Remo.

Laŭ la roma mitologio Romo fondiĝis la 21-an de aprilo 753 a.K. fare de Romulo. Romulo poste mortigis sian ĝemelan fraton Remo, kiam tiu mokis la de Romulo starigitan urbomuron. La ĝemeloj estis laŭlegende la gefiloj de la dio Marso kaj de la vestalo Rhea Silvia. Ili estus mamnutritaj de lupino, kaj poste trovitaj de la ŝafisto Faustulus ĉe la Velabrum sub la Palatino kaj edukitaj de li.

La tradicia fondiĝdato de Romo estas la komenco de la temposkalo de la romia kalendaro, latine ab urbe condita, mallongigite a.u.c., esperante "depost la fondiĝo de la urbo (Romo)". Elfosadoj sur la Palatino montris setlejajn restaĵojn el la epoko de 1000 a.K., verŝajne iuj latinaj kaj sabinaj vilaĝoj estis ĉirkaŭ 800 a.K. unuigitaj al urbo, eble fare de etruskoj.

 
La sep montetoj de Romo.

La kuniĝo de unuopaj setlejoj al urbo laŭ historiistoj eble okazis ĉirkaŭ la legenda fondiĝdato. La proverbaj sep montetoj de Romo estas:

Nuntempe la urbo entenas ankaŭ la montetojn Gianicolo, Vaticano kaj Pincio.

Komence de sia historio Romo estis reĝlando. La unua de la legendaj posteuloj de Romulo nomiĝis Numa Pompilius laŭ Tito Livio. Post forpelo de la lasta etruska reĝo Tarquinius Superbus – laŭdire en la jaro 509 a.K. – Romo iĝis respubliko – kvankam tio verŝajne okazis nur ĉirkaŭ 475 a.K.. Post tio estiĝis internaj bataloj inter la senrajtaj kvankam liberaj plebanoj kaj la nobelaj patricioj. Romo grandiĝis kaj kuniĝis kun ĉirkaŭaj teritorioj.

Kvankam Romo apenaŭ povis kontraŭstari invadon de la keltoj en 390 a.K. la urbo daŭre pligrandiĝis. Kiel protekto kontraŭ aliaj atakoj estis starigita la serviana muro. En 312 a.K. estis konstruita la unua akvedukto kaj la Via Appia. Ankaŭ la sukcesaj Punikaj Militoj (264146 a.K.) kontraŭ la nordafrika Kartago grandigis la influon de Romio en la tuta okcidenta Mediteraneo.

Post kiam estis murditaj la gefratoj Tiberius kaj Gaius Sempronius Gracchus, kiuj provis kiel popoltribunoj starigi grundreformojn, estiĝis epoko de nestabileco, kiu kulminis per la romiaj civitanaj militoj. La Interaliancana milito romia (latine: Bellum Marsicum) inter 90-88 a.K. gravis ĉar post ĝi la nacioj de Italujo kunfandiĝis en la Latianoj. En 91 tribuno M. Livius Drusus renovigis la ideon de Gaius Sempronius Gracchus koncesii al ĉiuj italaj aliancanoj la ŝtatanecon romian. Post kiam la Romia senato malakceptis tiun peton kaj Drusus estis murdita, multaj italaj komunumoj ribelis. Estinte trompitaj jam plurfoje ili intencis formi novan federacian ŝtaton. En la ĉefurbo Korfinio - kiu nomiĝis tiam Italica - kunsidadis konsilantaro de 500 viroj el ĉiuj ribelantaj komunumoj. La milito eksplodis en 91 en Asculum kaj estis ĝis 90 malavantaĝa por la Romianoj. Kondiĉo por romia civitaneco estis ke oni registriĝus en 60 tagoj ĉe la pretoro. Sekve la milito finitis en 89 ĉefe de Gnaeus Pompeius Strabo (patro de Pompeo) kaj de Lucio Kornelio Sulao. Sed la Samnitoj venkitis nur en la jaro 82-a ĉe batalo antaŭ la pordegoj de Romo.

Julio Cezaro faris kelkajn reformojn kiel roma diktatoro, sed estis murdita en la jaro 44 a.K.. Tiam la konstruaĵdenseco de la Roma Forumo estis jam tiel granda, ke necesis pligrandigi la areon. Tial Cezaro komencis la konstruon de la Julia Forumo.

Imperio redakti

 
Baziliko de Maksencio.

En la 1-a jarcento a.K. Romo estis jam urbo kun miliono da loĝantoj kaj samtempe la geografia kaj la politika centro de la Romia Imperio. Ĝi havis funkciantan freŝakvan kaj akvoforportan sistemon, stratoreton kaj funkciantajn popolprotektajn grupojn (Vigiles), kiu similis al fajrobrigadistoj kun policaj rajtoj. Malgraŭ tio la konstruado de Romo, kiun antaŭenigis ĉefe la posteulo de Cezaro, Aŭgusto Cezaro, estis portempe bremsita de la granda incendio de Romo sub Nero en la jaro 64.

Sub la rego de la flavia dinastio (6996) komenciĝis vastaj konstrulaboroj. Iuj el tiuj konstruaĵoj, kiel la Koloseo kaj parto de la Imperiestraj Forumoj estas nuntempe inter la plej famaj monumentoj de Romo. Tiun epokon oni konsideras ofte kiel la kulminon de la romia imperio. Grandaj termoj kiel tiuj de Karakalo kaj Diokleciano, kiuj entenis eĉ bibliotekojn, iĝis ĉiutaga parto de la roma vivo. La imperiestroj konstruis pli kaj pli grandajn konstruaĵojn kiel la baziliko de Maksentio.

Krome estis starigita en la 3-a jarcento la Aŭrelia Murego, ĉar la urbo jam kreskas trans la servianan muron.

Malfrua antikvo kaj deklino redakti

 
Romo en antikveco.

Komence de la malfrua antikvo Romo verŝajne atingis sian plej grandan nombron de loĝantoj. Plej ofte oni taksas la loĝantojn je ĉirkaŭ 1,5 milionoj.[1] Sed la urbo baldaŭ perdis sian politikan signifon, ĉar la imperiestroj preferis aliajn loĝlokojn, interalie Konstantinopolo, Milano, Treviro, TesalonikoSplit. En la 5-a kaj 6-a jarcentoj okazis katastrofoj, kiuj signis la finon de la antikva beleco de la urbo. Eĉ la aŭreliana muro konstruita en la 3-a jarcento ne malhelpis, ke dum la popolmigradoj Romo estis elrabita de la okcidentaj Gotoj en 410 kaj de la Vandaloj en 455.

Post la oficiala neniigo de la Okcident-Romia Imperio en la jaro 476 daŭre funkciis konataj urboj instalaĵoj kiel la termoj de Diokleciano. Malgraŭ malaltiĝantaj nombroj de loĝantoj daŭre ekzistis la antikva vivmaniero. Prokopios menciis, ke la urbaj monumentoj estis prizorgataj dum la regno de la orientaj Gotoj. Ĉirkaŭ la jaro 530 vivis ankoraŭ ĉirkaŭ 100.000 homoj en Romo. La civiliza katastrofo okazis nur per la gota milito. La militagadoj detruis preskaŭ ĉiujn romajn akveduktojn ĝis 537.

La lasta malfruantikva monumento de la urbo estas la kolono de Fokas starigita en 608. La urbo apenaŭ eskapis kompletan detruiĝon. Ekde 554 Romo ja oficiale denove apartenis al la orientromia imperio, estis tamen ordigita en tiu epoko pli kaj pli de la papeco. Inter la 8-a kaj 11-a jarcento sekvis aliaj sieĝoj, atakoj kaj priraboj fare de Langobardoj, Saracenoj kaj Normandoj, tiel ke portempe la priloĝata urboareo eĉ ne transiris la riverbordojn de la Tibero.

Mezepoko redakti

 
La kronigo de Karolo la Granda en la Baziliko de Sankta Petro de Romo la 25an de decembro de la jaro 800. Miniaturo de la Grandaj Kronikoj de Francio, de Jean Fouquet (15-a jarcento).

Je la fino de la Okcidenta Romia Imperio, en Romo okazis periodo markita de la alveno de ĝermanaj milit-elitoj en tuta Italio kaj ĉefe de la plifirmigo de la eklezio en la povo (kun la papo kiel ĉefa estro), kiu anstataŭis la Imperion kaj faligis la ponton kiu estus unuiginta la Antikvecon kun la nova mondo.[2]

La malmultaj luktoj kaj en Romo kaj en Eŭropo malhelpis la starigon de konstanta politika strukturo en Romo, kiu tial trairis tiuepoke diversajn regosistemojn: Ĝi estis regata unue de gotoj kaj poste de bizancanoj.[3] En tiu periodo oni kreis romian duklandon, kies limoj koincidis pli malpli kun urbo kaj la ĉirkaŭa teritorio.[4] En la jaro 756, definitive malaperis la reĝo langobardo Astolfo. Pipino la pli juna, reĝo de la frankoj, cedis liajn konkeritajn terojn al la papo Stefano la 2-a, per kio naskiĝis la Patrimonium Sancti Petri (Heredo de Sankta Petro), nome la Papaj Ŝtatoj, kies ĉefurbo iĝis Romo.[5] La nokton de Kristnasko de la jaro 800, la papo Leono la 3-a kronis kiel imperiestron la fran-ĝermanan reĝon Karolon la Grandan en la Antikva baziliko Sankta Petro, kaj tiel konstituiĝis la Karolida Imperio: Romo ne estis ĝia ĉefurbo (fakte en Akeno), sed Romo funkciis kiel religia centro de la nova teokratia ŝtato.[6]

 
Incendio ĉe Borgo, nome fresko de Rafaelo montranta la papon Leonon la 4-an.

Ĉirkaŭ la duono de la 9-a jarcento, la papo Leono la 4-a, post islama invadatako de 846, ordonis la fortikigon de la tiel nomita Civitas Leonina (Leona Urbo, kiu koincidis pli malpli kun la aktuala Vatikanurbo), konfirmante la politikan povon alprenita de la papoj, kiuj estis protektitaj de la nobelaj familioj.[7] Ankaŭ tiuj familioj fortikigis siajn domegojn ĝis igi ilin aŭtentaj kasteloj: temas pri la periodo inter la jaroj 1100 kaj 1200, periodo en kiu Romo plifotigis siajn rilatojn kun la najbaraj komunumoj.[8] Meze de la 12-a jarcento la romiaj civitanoj starigis la Konsulan Municipon (kun sidejo sur la montopinto Campidoglio), rivalo kaj de la papa aŭtoritateco kaj de la aŭtonomeco de la nobeloj; en tiu periodo Romo havigis al si novajn kaj efikajn defendosistemojn.[9]

Krome la Mezepoko karakteriziĝis per la luktoj inter la nobelaj familioj ligitaj al la papoj kaj tiuj ligitaj al la formortinta imperio, kio bremsis la disvolvigon de la centra areo de la urbo ĝis la 16-a jarcento. Romo, politika centro de la mondo pere de la povo de la papoj, konfirmiĝis kiel papa urbo kiam Bonifaco la 8-a, en 1300, proklamis la unuan Jubileon (evento kiu altiris en la urbon ĉirkaŭ du milionojn de pilgrimantoj kiuj venis laŭ iuj el la romiaj vojoj); la sama papo tri jarojn poste fondis la Universitaton 'Sapienza'.[10] Sed kiam en 1309 la papo Klemento la 5-a retiriĝis al Avinjono, Romo estis regata de la nobelaj familioj en kontinua luktado inter ili: la urbo suferis krizon kaj en la 15-a jarcento ĝi registris apenaŭ 20 000 loĝantojn.[11]

La radikala transformado de la mezepoka Romo estis komencita de la papo Nikolao la 5-a, kiu decidis realigi ex novo (elnule) la reformon de la nova centro de Romo, nome ankaŭ la centro de la kristanaro, diferenca de la pagana centro de la antikva Romo. Li forlasis Lateranon kaj planis la ideon de la konstruado de la nova baziliko de Sankta Petro:[12] ekde tiam, dum preskaŭ kvar jarcentoj, Romo estis sub la kompleta dominado de la papoj.[13]

Moderna epoko redakti

 
Sankta Petro kaj Castel Sant'Angelo (18-a jarcento), de Giuseppe Zocchi.

Post la lutera reformacio (1517) kaj la Disrabado de Romo fare de trupoj de Karolo la 5-a (1527), okazis la Koncilio de Trento, kulminita en 1563, kiu konfirmis Romon kiel ĉefurbo de la Papa Ŝtato, kvankam ekde tiu momento la figuro de la papo suferis malpliigon de siaj influoj super la eŭropa politiko.[14] La periodo post la Koncilio de Trento estis karakterizita per tuta renovigo de la urbo: la nobeloj kaj la povegaj familioj kiuj monopolis la kardenalajn postenojn abandonis siajn palacojn en la centro por konstrui novajn domegojn sur la montetoj; sed la vera verkanto de la grandaj vorkoj de arkitektura, kultura kaj ekonomia modernigo de la ĉefurbo Romo, estis la papo Siksto la 5-a, papo nur dum kvin jaroj (1585-1590).[15] En 1626 estis inaŭgurita la nova baziliko de Sankta Petro, simbolo de la papa dominado.

 
Piazza del Popolo en la 18-a jarcento.

Tiu papa dominado estis interrompita nur unu jarcenton kaj duonon poste, kiam la 15an de februaro 1798 estis proklamita la Roma Respubliko (kiel unu el la satelitaj ŝtatoj de la Franca Respubliko) kaj estis elpostenigita la papo Pio la 6-a.[16] La nova regosistemo daŭris nur unu jaron, ĉefe pro ĝnerala malkontento de la pastraro kaj ne entuziasma akcepto fare de la romianoj, sed je la enpovigo de Napoleono Bonaparte, Romo estis okupaciita de la 2a de februaro 1808 kaj ĝi ekformis parton de la Unua Franca Imperio en 1809. Napoleono mem komisiis al la artisto Antonio Canova modernigon de la antikva imperia ĉefurbo: sub la ordonoj de la franca imperiestro, krome, komenciĝis la arkeologiaj elfosaĵoj (precize en la Roma Forumo) gviditaj de la franca Antoine Chrysostome Quatremère de Quincy.[17]

La napoleona epoko finiĝis per serio de definitivaj bataloj, inter kiuj la batalo de Leipzig (1813) kaj la batalo de Waterloo (1815): Romo estis konkerita la 19an de januaro 1814 fare de la bofrato de la imperiestro nome Murat, kiu estis apartiĝinta el Napoleono kaj estis aliancaniĝinta kun Aŭstrio, kaj retiriĝis la lastaj francaj trupoj for de la Kastelo de Sankta Anĝelo la 10an de marto. La 23an de januaro Napoleono liberigis la papon Pio la 7-a, ĝis tiam enfermita en prizono fare de la francoj: la papo revenis al Romo la 24an de majo, starigis denove en la ĉefurbon la papan dominadon kaj redonis aŭtonoman regadon al la urba ŝtato.[18]

Nuntempa epoko redakti

 
Kvartaloj en Romo
 
urba mapo

Post la Viena kongreso kaj la reveno de Pio la 7-a al Romo, la ĉefurbo trairis tumultan periodon kiu finiĝis per la konkero de la urbo kaj la fino de la politika povo de la papoj. En 1849 oni starigis la Duan Romian Respublikon, regatan de Carlo Armellini, Giuseppe Mazzini kaj Aurelio Saffi; tiu daŭris iom malpli ol kvin monatoj, pro la invado de la Franca Armeo de Napoleono la 3-a komandita de la generalo Oudinot.[19]

En 1861, post la Unuiĝo de Italio estrita de Cavour, komenciĝis la premoj de la reĝo Viktoro Emanuelo la 2-a kontraŭ la papo Pio la 9-a, kiu estis invitita ripete forlasi la politikan povon.[20] Malsukcesis la klopodoj fare de nombraj patriotoj por aneksi Romon al la Regno Italio, kaj la situacio restis sama dum la regado de Napoleono la 3-a, franca imperiestro kiu opoziciis al la malapero de la Papa Ŝtato. Tamen, kiam falis la Dua Imperio en 1870, Italio ne havis baron kaj povis aligi la teritoriojn de la eklezio al la itala ŝtato. La 20an de septembro, la "bersaglieri", estritaj de la generalo Raffaele Cadorna, malfermis enirtruon en la muregoj aŭreliaj, proksime al Porta Pia, kaj eniris en Romo: Pio la 9-a estis devigita retiriĝi; oni donis al li nur la konstruaĵojn de la Palaco Vatikano, la Laterano kaj la papa palaco de Castel Gandolfo. La cetero de Romo tiukadre estis aligita al la Itala Reĝlando, kies ĉefurbo ĝi iĝis.[21]

 
Marŝo de faŝistoj al Romo en 1922.

Post la nomita "giolittia epoko", kiu estis grava trajto de la unuaj jaroj de la 20-a jarcento (en kiu alterniĝis la registaroj de Giovanni Giolitti), kaj de la Unua Mondmilito, finigita en Romo kaj en Italio per la «mutilita venko» denoncita de Gabriele D'Annunzio,[22] la urbo troviĝis en misorda situacio kaj politika necerteco kio, en 1922, favoris la ascendon al la povo fare de la faŝisma Benito Mussolini (28as de oktobro, pere de la puĉo konata kiel la Marŝo al Romo).[23] Dum la faŝisma jardudeko, Romo estis la celo de drasta urba revolucio desegnita kaj plenumita fare de Mussolini mem: la duce [DUĉe] en itala, ordonis la detruadon de kelkaj areoj, nombraj mezepokaj konstruaĵoj kaj de la 16-a jarcento, kaj dekretis la malfermon de grandaj avenuoj, kiel la Via dei Fori Imperiali (apud la roma Koliseo), la Viale Regina Margherita kaj la Via della Conciliazione, kiu kunigas Romon kun la Vatikanurbo, sendependa ŝtato starigita la 11an de februaro 1929 per la subskribado de la Lateranaj Traktatoj.[24]

Naskiĝis ankaŭ novaj kvartaloj kaj novaj etosoj, kiel la kvartalo EUR (konstruita por esti hejmo de la Universala Ekspozicio de Romo de 1942, sed neniam inaŭgurita pro la malfacilaĵoj de la Dua Mondmilito), la ĝardenurbo Aniene, la universitata urbo "Sapienza", la sporta komplekso Foro Italico tiam inaŭgurita kiel Forumo Mussolini kaj Cinecittà, ampleksa areo dediĉita al la kinarta produktado.[24]

 
Usonaj tankoj apud la Koliseo de Romo la 5an de junio 1944, tago de la liberigo de la urbo el la faŝisma kontrolo dum la Dua Mondmilito.

En 1940 Italio eniris en la Dua Mondmilito; Romo, scenejo de atakoj kaj masakroj kiel tiu okazinta en la vía Rasella kaj tiu de la Ardeaj Kavernoj, post esti deklarita de la germanaj okupaciantoj kiel malferma urbo, estis konkerita/liberigita de la Aliancanoj la 4an de junio 1944.[25]

Je la fino de la milito, post la referendumo de la 2a kaj 3a de junio 1946, Roma iĝis denove la ĉefurbo de la Itala Respubliko. En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj la ĉefurbo disvolviĝis kaj urboplane kaj demografie kaj, ekde la Jubileo de 1950, ĝi iĝis unu de la plej dezirataj turismaj celoj kaj iom post iom transformiĝis en la tutmonda centro de la distrado kaj de la kinarto, pere de nombraj filmoj de famaj kinreĝisoroj, ĉefe la La Dolce Vita kaj Roma de Federico Fellini, Roma, città aperta de Roberto Rossellini, Roman Holiday de Billy Wilder, inter multaj aliaj.[26]

En tiu periodo la urbo etendiĝis vertiĝe: oni disvolvis novajn kvartalojn kaj la periferiaj zonoj, ĝis nun en la kamparo kiu ĉirkaŭis Romon, estis urbigitaj. Oni konstruis la trajnstacion "Roma Termini" kaj oni konstruis novajn infrastrukturojn, kiel la unua sektoro de la metroo kaj la Ringan Aŭtoŝoseon A90 same kiel la sportajn kompleksojn por la Somera Olimpiko por kiuj Romo estis gastiganto en 1960. La 25an de marto 1957, krome, oni subskribis en Romo la du traktatojn kiuj konsistigis la komencon de la Eŭropa Ekonomia Komunumo (nome Traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo) kaj del Eŭratomo; ekde 1962 ĝis 1965 oni okazigis en la baziliko de Sankta Petro la Duan Vatikanan Koncilion.[26]

Nuntempe, Romo, la plej loĝata kaj granda urbo de Italio, estas la centro de la itala politika vivo kaj de la katolika religio; kiel ŝtata ĉefurbo, ĝi ĝuas specialajn administraciajn povojn, iĝante el simpla municipo al metropola urbo.[27]

Monumentoj kaj vidindaĵoj redakti

Antikvaj redakti

Modernaj redakti

 
La Fontano Trevi nokte.

Nuntempaj redakti

Servoj redakti

Administracio redakti

Romo estas dividitaj en kvartaloj. Ostio estas kvartalo por la historia haveno de Romo, nome Ostia.

Famuloj redakti

Esperanto en Romo redakti

La unua Esperanto-grupo en Romo estis fondita en 1905 de Luigi Giambene. Ekde 1908 aperis gazeto Roma Esperantisto.

Hodiaŭ la klubo aliĝinta al IEF/UEA nomiĝas Roma Esperanto-Centro "Luigi Minnaja" kaj renkontiĝas kutime lunde.[28][29]

En Romo estas ankaŭ la oficiala sidejo de IKUE, kvankam ĝiaj aktivuloj en Romo ne estas loka grupo en tiu tempo (2019).

Esperanto-kongresoj en Romo redakti

En 1913 la 4-a internacia katolika Esperanto-kongreso okazis en Romo; pluaj kongresoj de IKUE okazis en Romo en la jaroj 1927, 1935, 1950, 1962, 1975, 1983, 1997, 2000 (kelkfoje kune kun aliaj lokoj).

En aŭgusto 1935 okazis en Romo la 27-a Universala Kongreso de Esperanto.

Famaj esperantistoj en Romo redakti

En Romo naskiĝis Hjalmar Johannes Runeberg, Primo Dottarelli, Francesco Barbèri, kaj Maŭro La Torre, loĝis kaj movadis Stefano la Colla kaj Ranieri Clerici, kaj studis Théophile Cart.

Romo kaj Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Romon:

Ambaŭ vojaĝas plue al Roma urbo riĉlaŭra:
-Jen l'alta Koloseo kun marmorŝtono polura,
la Konstantena arko kaj statuego de Febo,
nobela Panteono kaj civitana Forumo.
Tie la Katedralo de Sankta Petro videblas
kun la skulptaĵo fajna de l'Pietato Sidanta
kaj freskoj surplafonaj en la Finjuĝa Kapelo.[30]

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. La taksoj varias inter 450.000 kaj tri milionoj kaj duono.
  2. Ferdinand Gregorovius, citita de Rendina 2007, paĝo257.
  3. Rendina 2007, paĝo257-304.
  4. Rendina 2007, paĝo297.
  5. Rendina 2007, paĝo304-325.
  6. Rendina 2007, paĝo326.
  7. Rendina 2007, paĝo335.
  8. Rendina 2007, paĝo404-418.
  9. Rendina 2007, paĝo419-449.
  10. Rendina 2007, paĝo449-450.
  11. Rendina 2007, paĝo453-465.
  12. Rendina 2007, paĝo491-493.
  13. Rendina 2007, paĝo486.
  14. Rendina 2007, paĝo527-536.
  15. Rendina 2007, paĝo537-568.
  16. Rendina 2007, paĝo651.
  17. Rendina 2007, paĝo654-677.
  18. Rendina 2007, paĝo677-678.
  19. Rendina 2007, paĝo679-742.
  20. Rendina 2007, paĝo743-756.
  21. Rendina 2007, paĝo756-766.
  22. Rendina 2007, paĝo822-853.
  23. Rendina 2007, paĝo854.
  24. 24,0 24,1 Rendina 2007, paĝo854-888.
  25. Rendina 2007, paĝo890-910.
  26. 26,0 26,1 Rendina 2007, paĝo911-938.
  27. Komunuma statuto, ĉapitro I, art. 3.
  28. Itala Esperantista Federacio (FEI). Grupoj kaj kursoj. Alirita 2019-12-22.
  29. Paĝo de la Roma Esperanto-Centro en Fejsbuko
  30. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 118.

Eksteraj ligiloj redakti