Treviro

urbo en Rejnlando-Palatinato, Germanio

Treviro (germane Trier [tria], en la dialekto de la urbo ankaŭ: Trever) estas konsiderata la plej malnova urbo de Germanio. Ĝi estis fondita en la jaro 16 antaŭ Kristo de la romia imperiestro Augustus, kiu nomis la urbon Augusta Treverorum aŭ mallonge Treveri. Pluraj konstruaĵoj en la urbo ankoraŭ memorigas pri la romia tempo: Plej impona sendube estas la tiel nomata Porta Nigra (= Pordo Nigra), granda urba pordego konstruita en la fino de la 2-a jarcento.

Treviro
Trier 126x.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 54290 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 110 570  (2021) [+]
Loĝdenso 944 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 45′ N, 6° 38′ O (mapo)49.7566666666676.6413888888889Koordinatoj: 49° 45′ N, 6° 38′ O (mapo) [+]
Alto 125 m [+]
Areo 117,07 km² (11 707 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Treviro

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Trier [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Porta Nigra (latine: „nigra pordego“), eksterurba flanko, 2-a jarcento
Porta Nigra, urba flanko
Porta Nigra, vespera lumigado
okcidenta flanko kun antaŭa "puta korto" en la jaro 1955
La Princelektista palaco en Treviro (1615–1676, pligrandigita en 1756), en la fono la Baziliko de Konstanteno

En Treviro naskiĝis Karl Marx.

La panoramo de Treviro, vido de la Maria Kolono (germane: Mariensäule)
Trier Panorama Mariensaeule kl.jpg
La panoramo de Treviro, vido de la Maria Kolono (germane: Mariensäule)
La Domo de Epifanio ("La domo de la Tri Reĝoj", germane: Dreikönigenhaus) en Treviro, la mezepoka loĝdomo
Treviro, la Urboplaco
La romia ponto
La katedralo de Sankta Petro (germane: Dom St. Peter)

VidindaĵojRedakti

Partneraj urbojRedakti

Treviro kune kun la urboj Luksemburgo, Metz kaj Saarbrücken estas la urba ligo Quattropole, kaj kune kun tiuj tri ligaj urboj membras en la regionego Sarlando-Loreno-Luksemburgo-Rejnlando-Palatinato-Valonio.

Treviro havas naŭ partnerajn urbojn:

Esperanto-vivoRedakti

En Treviro kvarfoje okazis la jarfina "Internacia Festivalo" (IF), nome dum 1988, 1997, 2000 kaj 2005. Inter la 27-a de decembro 2002 kaj la 3-a de januaro 2003 la 46-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Trier kaj pritraktis la temon "Ekstremismo – specoj, originoj, efikoj". En 2006 okazis samloke la "Novjara Renkontiĝo" (NR) de EsperantoLand.

Gefiloj de la urboRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti