Germana Esperanto-Junularo

organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Germanio, landa sekcio de TEJO

Germana Esperanto-Junularo (GEJ, germane Deutsche Esperanto-Jugend) estas la organizaĵo de esperantistaj junuloj en Germanio. La aĝolimo estas 27 jaroj, konforme al la leĝo por asocioj kiuj volas esti subvenciataj de la germana ŝtato kiel junularaj asocioj.

Germana Esperanto-Junularo
Deutsche Esperanto-Jugend
Emblemo de Germana Esperanto-Junularo
Lando  Germanio
Fondiĝo la 4-an de oktobro 1951
Interretejo esperantojugend.de
vdr

GEJ estas registrita asocio laŭ germana juro kaj agnoskata kiel "komunutila". La sidejo nomiĝas Berlina Oficejo (BerO) kaj troviĝas en Berlin-Kreuzberg. Ĝi havas A- kaj B-membrojn, kio rilatas al aĝogrupoj. Cetere homoj malpli junaj ol 27 jaroj povas fariĝi membroj-subtenantoj.

La revuo de GEJ nomiĝas /·kune·/; antaŭe ĝia nomo estis GEJ-Gazeto. Ĝis 2008, GEJ ĉiujare dum novjaro organizis la Internacian Seminarion, kiu kutime estis la dua plej granda junulara Esperanto-renkontiĝo en la jaro. Ekde 2009 ĝi komune kun la Pola Esperanto-Junularo kunorganizas la Junularan E-Semajnon.

Germana Esperanto-Asocio (GEA) konsideras la A-membrojn de GEJ kiel siajn membrojn, kaj GEJ-membroj rajtas aboni la revuon de GEA je favora prezo. Internacie, GEJ estas Landa Sekcio de TEJO. Kontaktojn kun neesperantistaj sociaj organizoj GEJ tenas interalie per sia membreco en la tegmenta asocio Germana Federacia Junulara Ligo.

Ekde la 1960-aj jaroj la organizaĵo ricevis vojaĝkostosubvenciojn por la partoprenantoj de elektitaj internaciaj junularaj eventoj, ekde la 1960-aj jaroj forte lobiumis pri ministeria konsideriĝo, inter 1993 kaj la mezo de la 2000-aj jaroj estis agnoskita kiel universale subvenciebla kaj subvenciinda junulara asocio kaj sekce en tiuj jaroj ricevis signife pli ampleksajn subvenciojn pri elektitaj projektoj fare de la Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio.

Nomo kaj mallongigo redakti

Pro la simileco de mallongigo de GEJ al vorto por gejo en Esperanto kaj en aliaj lingvoj, ripete okazas miskomprenoj de la flanko de homoj, kiuj ne konas la organizon (precipe neesperantistoj). Kiam la asocio en 1979 decidis fine havi veran asocian revuon kaj elektis por tio la nomon GEJ-gazeto, la miskomprenoj aparte fortiĝis, sed la GEJ-estraro juĝis la miskomprenojn ĉiam tre amuzaj kaj absolute rifuzis ŝanĝi ion, opiniante ke en publika varbado iom da skandalemo tute bonas.[1]

 
glumarko de GEJ, ĉ. 1997

Instruado fare de GEJ redakti

GEJ ofertas du korespondajn kursojn, la brazildevenan Kurso de Esperanto kaj la de GEJ kreitan Kostenloser Esperanto-Kurs. Ambaŭ kursoj funkcias per mentoroj, kiuj korektas la ekzercojn de la lernantoj. Krom la korespondaj kursoj, GEJ ankaŭ strebas organizi lokajn kursojn. GEJ subtenas membrojn, kiuj volas diplomiĝi en Herzberg kiel Esperanto-instruisto, per repago de vojaĝkostoj kaj partoprenkotizoj. Pri la instruado respondecas la komisiono KINo.

KEKSO redakti

 
Malnova kaj nova (ekde 2020) emblemo de KEKSO.

KEKSO, mallonge por "Kreema Esperanto-KurSO", estas renkontiĝo organizata de Germana Esperanto Junularo. Ĝi okazas dufoje jare, dum printempa kaj aŭtuna semajnfinoj. La loko ŝanĝiĝas ĉiufoje, por ke la renkontiĝoj okazu en la tuta Germanio. Ĝis estis vizititaj: Rostock, Potsdam, Soest, Karlsruhe aŭ Hamburgo. La Esperanto-renkontiĝo havas 15 ĝis 20 partoprenantojn. En 2019 KEKSO festis sian 25-an jubileon.

Komisionoj de GEJ redakti

 
Grupfoto de kelkaj partoprenantoj de IS 2005-2006

La planoj de GEJ estas ĉefe realigitaj de komisionoj. Aktuale ekzistas jenaj:

  • KonKERo - pri eksteraj rilatoj (la neserioza aludo al "konkero" de aliaj asocioj estas tute intencita)
  • KasKo - pri financoj (la neserioza aludo al protekta "kasko" kontraŭ financaj akcidentoj ankaŭ)
  • BerO - Berlina oficejo
  • KIR - pri internacia kunlaboro
  • IReK - pri interreta prezentiĝo
  • MA - pri membroadministrado
  • KAPRi - pri publika agado
  • KoLA - pri regiona agado
  • SuPo - pri subvenciado
  • KKRen - pri organizado de renkontiĝoj
  • KINo - pri instruado kaj mentorado de novuloj
  • Kune (ekse GEJ-gazeto) - membrogazeto de GEJ

Prezidantoj de GEJ redakti

 
Eksprezidantoj Michael Zeilinger kaj Uwe-Joachim Moritz, decembro 2006
 
(Eks)prezidantoj Andreas Diemel kaj Gunnar Fischer, decembro 2006

Kutime la posteno komenciĝas per la elekto en la jarĉefkunveno de GEJ, kiu tradicie okazas en la 31a de decembro. Ekzemple 1988-90 signifas 31a de decembro 1988 ĝis 31a de decembro 1990. Ja kelkfoje plimallongiĝis la oficperiodo de prezidanto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti