Kostenloser Esperanto-Kurs

La Kostenloser Esperanto-Kurs (germane por senkosta Esperanto-kurso, germana mallongigo KEK) estas germanlingva koresponda Esperanto-kurso de la Germana Esperanto-Junularo. Ĝi estas la ĉefa distancinstruilo de la Germana Esperanto-Asocio kaj -Junularo.

Historio de la KEK redakti

La papera formo redakti

La KEK estis kreita far Ulrich Becker. Unue ĝi ekzistis en papera formo kaj funkciis per papera poŝto. Principe la Germana Esperanto-Asocio tian funkciadon ankoraŭ hodiaŭ ofertas, sed multe malpli da homoj uzas ĝin ekde la disvastigo de la interreto.

La unua retpoŝta kurso redakti

En la 1990-aj jaroj GEJ-aktivuloj sub la gvido de Steffen Pietsch entajpis la kurson por povi oferti ĝin kiel retpoŝtan korespondan kurson. Ĉar en tiu tempo la aspektigo per html-signoj ankoraŭ ne bone funkciis, emfazoj estis faritaj per majuskligo de literoj.

Dum tiu sama jardeko, aktivuloj de Itala Esperantista Junularo ekfunkciigis itallingvan version de la retpoŝta kurso, sub la nomo KIREK (Komputil-Reta Esperanto-Kurso).

Signifoperdo post 2005 redakti

Pro la enkonduko de la Kurso de Esperanto la KEK perdis signifon en la distancinstruilaro de GEJ, ĉar la tiamaj aktivuloj opiniis komputilan kurson pli taŭga. Paralele la signifo de lernu.net kreskis.

Prilaboro en 2010 redakti

En 2010 ekestis streboj revivigi la KEK sub gvido de Felix Zesch. La ĉefaj rimedoj por atingi tion estis:

  • Bela aspekto: aspektigo per OpenOffice por krei elŝuteblajn PDF-dosierojn
  • Moderna enhavo: modernigo de la enhavo (ekz. vortoj kiel retpoŝto anstataŭ letero)
  • Malpeza administrado: reorganizo de la administra sistemo per programado de administrilo ("FernLernAdmin"), kiu aŭtomate atribuu lernantojn al mentoroj, por malŝarĝigi la administranton de tedaj taskoj.

Ekfunkcio en 2012 redakti

Kun la publikigo de la nova paĝaro de la Germana Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Junularo la transiro al la KEK kiel ĉefa distancinstruilo efektiviĝis. La FernLernAdmin ankoraŭ ne estas uzata por ĝi.

Strukturo de la KEK redakti

Leciono Tekstoj Enhavo
1 1. La bona ideo, 2. Ĉu hodiaŭ aŭ morgaŭ vortfinaĵoj, artikolo, nuneco, demandofrazoj, sinsekvo, rekta objekto, 3 sufiksoj
2 1. Peter devas atendi , 2. Mi preferas foriri de ĉi tie Pasinteco, estonteco, adverboj, ĉi, akuzativo kaj direkto
3 1. Ĉiu havas alian guston, 2. Vi kondutas kvazaŭ infano akuzativo por mezuroj, imperativo
4 1. La naskiĝtago, 2. Mi devos atendi tutan monaton Tagoj de la semajno, nombroj, datoj, komparo
5 1. Ĉu ankaŭ vi?, 2. Malferma parolado Prepozicio
6 1. Kion vi legas? 2. Anekdotoj kaj proverboj Tabelvortoj
7 1. Kiel satigi manĝegulon?, 2. Teruraj kondiĉoj Participoj, si
8 1. Grava momento, 2. Mondvojaĝonto rakontas je
9 1. Klara monologas, 2. Planoj imperativo post ", ke ..."
10 1. Ne nur Esperanto, 2. La Esperanto-mondo Ripeto


Eksteraj ligiloj redakti

Paĝaro de la KEK ĉe la Germana Esperanto-junularo Arkivigite je 2008-10-16 per la retarkivo Wayback Machine

Nova versio de la kurso en PDF-dosieroj kaj sondosieroj