Itala Esperantista Junularo

organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Italio, landa sekcio de TEJO

Itala Esperantista Junularo (IEJ) estas asocio por junaj esperantistoj en Italio. Ĝi celas disvastigi Esperanton tra la itala junularo, kaj plifaciligi kontakton kun alilandaj esperantistoj.

Itala Esperantista Junularo
Gioventù Esperantista Italiana
Emblemo de Itala Esperantista Junularo
Lando Flago-de-Italio.svg Italio
Fondiĝo 1947
Interretejo iej.esperanto.it
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĝi estas la junulara sekcio de la Itala Esperanto-Federacio, kaj la itala sekcio de la TEJO.

Ĉiujare ĝi okazigas la Internacian Junularan Festivalon, je pasko, kaj la Semajnon de Kulturo Internacia, dum septembro. Kunlabore kun Itala Esperanto-Federacio ĝi prizorgas porjunularan programon dum la Itala Kongreso de Esperanto, semajnlonga aranĝo kiu kutime okazas fine de aŭgusto.

Historio de prezidantojRedakti

Jenas parta resumo de la historio de prezidantoj de IEJ.[1]

Notoj kaj referencojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti