Norberto Saletti
itala esperantisto kiu naskiĝis en 1957; aktivulo de TEJO
Norberto SALETTI [1] naskiĝis en Bolonjo, Italujo, en 1957; li esperantistiĝis en 1971, kaj ekaktivis en la Esperanto-movado en 1978. Estrarano de IEJ kaj IEF, estis Ĝenerala sekretario de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) inter 1983 kaj 1985, kunordigis la programon de TEJO por la Internacia Junulara Jaro. Redaktoro de Koncize. Studis medicinon; laboras ekde 1986 en la flughaveno de Bolonjo.
Norberto Saletti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1957 (67-jaraĝa) en Bolonjo |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Italio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Referencoj
redakti- ↑ Priskribo el Historio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, p. 9