Itala Esperanto-Federacio
Itala Esperanto-Federacio (IEF, itale Federazione Esperantista Italiana - F.E.I.) estas asocio neprofitcela[1], kiu okupiĝas pri la disvastigo de Esperanto en Italujo (Italio). Ĝia sidejo estas en Milano[2]. Ĝi formale estas la landa asocio de Universala Esperanto-Asocio en Italio. Ĝia organo estas la revuo L'Esperanto, kaj ĝia junulara sekcio nomiĝas Itala Esperantista Junularo.
Itala Esperanto-Federacio | |
---|---|
Federazione Esperantista Italiana | |
Lando | Italio |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | 21-a de marto 1910 |
Fondiĝloko | Florenco |
Interretejo | www |
Agadoj
redaktiAranĝoj
redaktiĈiujare IEF organizas la Italan Kongreson de Esperanto.
En 2006 IEF organizis la 91-an Universalan Kongreson de Esperanto en Florenco.
Eldonado
redaktiEn 2007 IEF eldonis la libron Rusoj loĝas en Rusujo, kiun redaktis Anna Löwenstein.
Estraro (2020-2023)
redakti- Prezidanto: Luigi Fraccaroli
- Vicprezidanto: Laura Brazzabeni
- Instruado: Paola Nigrelli
- Kongresoj ktp, eldona komisiono: Michela Lipari
- Trezoristo, retpaĝaro: Anna Carrera
- Sekretario: Natale Pinori
- Sociaj retoj, retpaĝaro: Debora Rossetti
Konsilio
redaktiLa estraranoj plus aliaj. La listo estas trovebla en la retejo de IEF.
Historio
redaktiLa asocio naskiĝis en Florenco la 21-an de marto 1910[3][4]; ĝi estis oficiale deklarita morala ento laŭ la D.P.R. n°1720 la 28-an de Juno, 1956 (oficiala dekreto de la itala Registaro)[5]. Pro tio ĝi estas elektebla kiel ricevanto de la 5‰, kiujn italoj devas doni el siaj enspezoj al komun-utila asocio. Ĝia prezidanto (de 2014 ĝis 2020, du mandatoj) estis Michela Lipari; sekvis en 2020 Luigi Fraccaroli kaj en 2023 Laura Brazzabeni.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- www.esperanto.it/it/, la asocia retejo
Referencoj
redakti- ↑ Statuto de la organizo registrita de la notario=https://www.esperanto.it/wp-content/uploads/2019/08/Statuto2010_ita.pdf (en la itala)
- ↑ en la kontaktiga paĝo: Federazione Esperantista Italiana Via Villoresi, 38 20143 Milano.
- ↑ https://www.bitoteko.it/download/files/original/33f412f2541f989e685e03c3e0535b1a.pdf
- ↑ http://www.trapassatoefuturo.it/125/schede/099.html
- ↑ https://www.gazzettaufficiale.it/do/gazzetta/foglio_ordinario2/2/pdfPaginato?dataPubblicazioneGazzetta=19570928&numeroGazzetta=241&tipoSerie=FO&tipoSupplemento=GU&numeroSupplemento=0&progressivo=0&numPagina=4&edizione=0&elenco30giorni=