Laura Brazzabeni
itala instruisto kaj esperantisto
Laura BRAZZABENI (naskiĝis la 10-an de decembro 1964 en Mantova) estas itala esperantistino. Ŝi vivas en Grosseto kaj laboras kiel instruistino en sia naskiĝurbo Mantova. Sian edukon ŝi havas de la universitato de Verono.[1] Interalie ŝi estis la gvida organizanto de la Itala Kongreso de Esperanto de aŭgusto 2016 en Frascati.[1] Sekve, de 2017 ĝis 2023 ŝi estis vicprezidanto de Itala Esperanto-Federacio. En 2023 ŝi fariĝis ties prezidanto,[2] kaj la saman jaron ankaŭ kunorganizis la ILEI-kongreson kaj la IJK-n de TEJO en Lignano Sabbiadoro borde de la Adriatika maro. Krome ŝi servas en la periodo 2022-2025 kiel estrarano de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).
Laura Brazzabeni | |
---|---|
![]() Laura Brazzabeni prelegas en la Novjara Renkontiĝo 2023/2024 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de decembro 1964 (60-jaraĝa) en Mantuo |
Lingvoj | itala • angla • germana • hispana • Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Italio ![]() |
Okupo | |
Okupo | instruisto esperantisto ![]() |
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- filma prelegeto de ŝi en la Irana Kongreso de Esperanto 2024 en la retejo Jutubo
- BET-59: Konatiĝu kun Laura Brazzabeni, artikolo en La Ondo de Esperanto aperinta 2024-10-31 (esperante)