10-a de decembro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 10-a de decembro estas la 344-a tago de la jaro (la 345-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 21 tagoj restas.
Je la 10-a de decembro okazis, interalie:
EventojRedakti
- 220: Lasta ĉina imperiestro el dinastio Han abdikis - komenciĝis epoko de Tri reĝlandoj
- 741: Zakario iĝis papo
- 1260: Venko de mamelukoj kontraŭ mongoloj en la unua batalo de Homs
- 1508: Laŭ iniciato de papo Julio la 2-a oni establis kontraŭvenecian Ligon de Cambrai
- 1520: En Wittenberg Marteno Lutero publike bruligis papan buleon Exsurge Domine, postulantan de li nuligi 95 tezojn
- 1582: Francio adoptis Gregorian kalendaron
- 1589: Respubliko de Ambaŭ Nacioj: reĝino kaj granddukino Anna Jogajlido donis al Kobrin urban blazonon
- 1665: Dua angla-nederlanda milito: laŭ iniciato de Johan de Witt kaj Michiel de Ruyter establiĝis nederlanda marsoldataro
- 1671: Sultano de Otomana Imperio Mehmedo la 4-a deklaris militon kontraŭ la Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 1684: Referenca al la leĝoj de Kepler laboraĵo de Isaac Newton De Motu Corporum pri nocio de gravito kaj ties influo al orbitoj de planedoj estis tralegita en Reĝa Societo de Londono de Edmond Halley. La laboraĵo ampleksis komencojn de leĝoj pri movado, kiuj estis pli vaste klarigitaj en Principia
- 1710: Milito de hispana sukcedo: franca-hispana armeo venkis la aŭstran en la batalo de Villaviciosa (provinco Gvadalaĥaro)
- 1716: En Leipzig fondiĝis asocio de studentoj por instrui Biblion en la soraba lingvo
- 1768: Reĝa Akademio de Artoj fondita en Londono (organiza kunveno)
- 1789: Dum kunsido de Sejmo oni legis leteron de la reĝo de Prusio Frederiko Vilhelmo la 2-a en kiu li promesis aliancon kun Pollando sub kondiĉo de reformoj kaj plifortigo de plenuma povo en la ŝtato
- 1796: Nova caro Paŭlo la 1-a anoncis amnestion por partoprenantoj de la pola insurekcio de Kościuszko restantaj ekzilige en Rusio
- 1799: Unua Respubliko de Francio adoptis metran decimalan sistemon
- 1812: Franca invado al Rusio: rusa armeo rekonkeris Vilnon
- 1817: Misisipio fariĝis la 20-a ŝtato de Usono
- 1825: Brazil-Argentina Milito komenciĝas inter Brazilo kaj Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata
- 1832: En Kartvelio oni arestis grupon de junaj nobeloj, kiuj inspiritaj de la rusa decembrista revolucio kaj la pola novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio, organizis konspiron por liberigi la landon de la rusa okupado
- 1834: En Britio ekfunkciis unua registaro de Robert Peel
- 1846: Dispartigoj de Pollando-Litovio: Sluck estis transprenita kiel ŝtata posedaĵo de Rusa Imperio
- 1848: Charles-Louis-Napoléon Bonaparte iĝis prezidento de Francio
- 1861: Usona Enlanda Milito: Kentukio kiel la 12-a subŝtato aliĝis al Konfederaciitaj ŝtatoj de Usono
- 1865: Leopoldo la 2-a iĝis reĝo de belgoj
- 1868: En Londono ekfunkciis trafiklumoj sur placo antaŭ parlamentejo - unuafoje en la mondo (permane stirataj funkciis nur unu monaton)
- 1874: En vilaĝo Kłoda Mała (distrikto Bialski) protestante kontraŭ ĉikanoj ligitaj al altrudo de ortodoksismo, pola familio Koniuszewski sinbruliĝis (la gepatroj kun du infanoj). Józef Koniuszewski pli frue estis batita, impostigita kaj arestita - la decidon li faris responde al sciigo pri deviga bapto de lia filino en ortodoksa preĝejo
- 1877: Rusa-turka milito: post 5-monata sieĝo rusa-rumana armeoj konkeris Pleven
- 1879: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Izoldo
- 1896: En Parizo okazis premiero de la dramo Reĝo Ubu, kiu antaŭis superrealismon kaj Absurdan Teatron
- 1898: Traktato de Parizo - oni kontraktis pacon finantan la hispanan-usonan militon, Usono gajnis Kubon, Filipinojn, Porto-Rikon kaj Gvamon
- 1900: Armeo de Rusia Imperio okupis Manĉurion
- Ĉiujare en Stokholmo oni transdonas Nobel-premiojn:
- 1901: Unuan fojon oni enmanigis la premiojn pri: fiziko, kemio, fiziologio aŭ medicino, literaturo kaj paco
- 1902: En Tasmanio virinoj ricevis balotrajton
- 1903: Longtempa usona luokontrakto estis subskribita kun Kubo por la Golfo de Guantanamo
- 1909: Sveda verkistino Selma Lagerlöf iĝis unua virino gajninta Nobel-premion pri literaturo
- Unua mondmilito:
- 1917: Nobel-premio pri paco estis donita al Ruĝa Kruco
- 1918: La Ruĝa Armeo eniris forlasitan de germanoj Minsko, kiuj evakuiĝis post la Unua mondmilito
- 1918: Slovakio: Revolucia Nacia Asembleo aprobis leĝon aboliciantan rangojn de nobelaro kaj ĉiujn privilegiojn elfluantajn de ili
- 1919: Keith Macpherson Smith kun sia frato Ross kiel unuaj en la mondo flugis de Anglio ĝis Aŭstralio
- 1924: Adolf Hitler antaŭtempe forlasis malliberejon
- 1927: En Ĝenevo marŝalo Józef Piłsudski partoprenis sesion de la Konsilio de Ligo de Nacioj pri normigo de la polaj-litovaj rilatoj
- 1931: Niceto Alcalá-Zamora iĝis unua prezidento de la Dua Hispana Respubliko
- 1931: Sovetunio: en Magnitogorsk ekfukciis metalurgiejo
- 1932: Siamo iĝis konstitucia monarkio
- 1936: Reĝo de Britio Eduardo la 8-a cedis tronon pro planata geedzeco kun usona divorcintino Wallis Simpson
- Dua mondmilito:
- 1939: Germana okupado de Pollando: germanaj regopovoj deportis de Koźmin 48 polajn familiojn (300 personoj) kaj de Suwałki 3580 judojn, kiujn ili transportis al Ĝenerala Gubernio; germanoj sekrete sciigis pri kreo de juda kvartalo en Lodzo kaj malfondis tie polan protestantan paroĥejon; germana polico pafmortigis 9 personojn en Lubartów, kaj 6 en distrikto Łęczyński; post soveta invado en Pollandon kaj anekso malgraŭ internacia juro de Orientaj Limregionoj NKVD arestis en Lvovo de la 9-a ĝis la 10-a de decembro ĉirkaŭ 2000 polajn oficirojn, kiujn oni malliberigis kaj poste forveturigis al foraj regionoj; germana mararmeo haltigis en Balta maro navigantan al Svedio ŝipon "Estonio", sur kiu estis 200 polaj rifuĝintoj de Litovio - oni arestis ĉiujn virojn
- 1940: Germanaj regopovoj likvidis ekzistantan en Lodzo Ukrainan Help-Komitaton; Adolf Hitler rezignis pri plano konkeri Gibraltaron; Franklin D. Roosevelt decidis ĉesi liveron de ŝtalo al Japanio; brita registaro pruntis al Ĉinio 10 mln da pundoj
- 1941: Holokaŭsto: germanoj murdis per gaso en Ekstermejo Chełmno ĉirkaŭ 1100 judojn alveturigitajn de Kowale Pańskie (distrikto Łęczyński); en Kórnik aperis la 81-a n-ro de subtera gazeto "Dla Ciebie Polsko" (Por Vi Pollando) - daŭrigo de alia konspira revuo "Młody Demokrata" (Juna Demokrato); Taĉmentoj de Pola Sendependa Brigado de Karpataj Pafistoj konkeris 2 montojn kaj aviadilejon ĉirkaŭ Tobruk; Nov-Jorko: "Semajna Literatura Revuo de Verkista Rondo el Pollando" aperigas artikolon Antaŭvespero de soluloj kaj "Nova Mondo" informas, ke Asocio de Polinoj en Ameriko sendas ĉiutage al militkaptitoj en Nazia Germanio pli ol 200 pakaĵojn kvankam estas bezono por ne malpli ol 2000 tage kaj proponas sloganon Ĉiu pola familio en Ameriko adoptas unu militkaptiton; en Forfar (Skotlando) "Ĵurnalo de soldato" aperigas artikolon Forigi la Curzon-linion kaj en noto pri Populareco de pola aviado priskribas kazon de dano, kiu aliĝis al la pola ol brita aerarmeo; brita batalŝipo HMS Prince of Wales estis sinkigita de japanaj aviadiloj sur Sudĉina maro iĝante tombo de 327 maristoj; militdeklaro de Ĉinio, Panamo, Kubo kaj Salvadoro kontraŭ Germanio kaj Italio, kaj Norvegio kun Kolumbio rompis diplomatiajn rilatojn kun Japanio
- 1942: Taĉmento de germana polico pafmortigis en Niepołomice ĉirkaŭ 400 personojn, kaj en Wola Przybysławska (distrikto Lubelski) 16-19 polojn kun 2 judoj (pro helpo al judoj); de Mława foriris la lasta transporto kun judoj al Aŭŝvico; germana polico transportis de Zamość 644 polojn (kune kun infanoj) al koncentrejo en Aŭŝvico - dum veturo 14 personoj sukcesis fuĝi, vagonoj estis tiom homdensigitaj, ke ili ne povis sidi, ricevis nek akvon, nek nutraĵon, entute el tri transportoj de 1300 personoj 80% pereis en la ekstermejo; germanoj konfiskis en Ĉefa Poŝtoficejo en Varsovio ĉirkaŭ 2 mil pakaĵojn kun nutraĵo alsenditaj de poloj; pola ministro pri eksteraj aferoj en ekzilo Edward Raczyński prezentis al aliancanoj detalan raporton pri holokaŭsto, prilaboritan surbaze de dokumentoj liveritaj al Londono de Jan Karski - la noto, direktita al registaroj de Unuiĝintaj Nacioj, koncernis amasan ekstermadon de judoj en okupata de Nazia Germanio Pollando kaj apelaciis al ties haltigo (unua oficiala noto pri holokaŭsto)
- 1943: Germana polico pafmortigis sur ruinoj de Varsovia geto 42 virojn kaj 5 virinojn kaj en Biskupice (distrikto Krakowski) 25 personojn; Gestapo elveturigis de Varsovio 72 virojn al Aŭŝvico; en Tel-Avivo komencis aperi "Taglibro de Pola Armeo en Oriento"; tria bombado de Sofio fare de brit-usonaj aviadiloj
- 1944: Membroj de Pola Rezistomovado atakis ŝu-fabrikon en Chełmek; apud Słońsk (distrikto Sulęciński) alteriĝis 6-membra grupo flank-ataka de Pola Militistaro; hitleranaj regopovoj establis distingon por germanoj , kiuj sufokigis la ribelon de Varsovio; en Moskvo Charles de Gaulle subskribis francan-sovetan pakton pri alianco kaj reciproka helpo
- 1945: Belorusa Gimnazio malfermiĝis en Regensburg (Germanio)
- 1945: Italio: Alcide De Gasperi iĝis ĉefministro
- 1947: Bulgario: la 6-a Granda Nacia Asembleo elektis Georgij Dimitrov kiel ĉefministron kaj komisiis al li formi registaron ĉe la Patriota Fronto
- 1948: Hungario: István Dobi iĝis ĉefministro (antaŭulo Lajos Dinnyés)
- 1948: Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj adoptiĝis ĉe UNO - ŝtataro de Orienta Bloko, Sauda Arabio kaj Sud-Afriko ne voĉdonis (ties ĉefredaktanto, la franca juristo René Cassin en 1968 ricevis Nobel-premion pri paco)
- 1949: Ĉina Enlanda Milito: Popola Liberiga Armeo konkeris Ĉengduon, lastan urbon sur la kontinento regatan de Kuomintango
- 1954: En Novi Sad oni interkonsentis pri normigo de la komuna serbokroata lingvo
- 1956: Pola Popola Respubliko: en Szczecin eksplodis kontraŭsovetaj tumultoj - oni atakis interalie konsulejon de Sovetunio, gardejojn de milico, Centran Malliberejon kaj Vojevodian Akuzistejon (ĉ. 100 personoj arestitaj); Katowice revenis al sia nomo - de la 9-a de marto 1953 por omaĝi memoron de mortinta Stalin la urbo eknomiĝis Stalinogród. Reveno al la historia nomo eblis post kritiko de kulto al personeco kaj stalinismo februare 1956
- 1961: Sovetunio kaj Albanio interrompas diplomatiajn rilatojn
- 1962: Promocio de la brita filmo Lawrence of Arabia, reĝisorita de David Lean
- 1963: Kontraŭbrita ribelo en Jemeno eksplodis
- 1963: Belorusa Popola Respubliko: unua etapo de la produktado de kalio ekfunkciis en fabriko de Salihorsk
- 1964: Martin Luther King, eminenta afrikusona politikisto kaj aktivulo por homrajtoj ricevis Nobel-premion pri paco
- 1969 Unua enmanigo de t.n. Nobel-premio pri ekonomiko fare de Sveda Nacia Banko (preter la vera Nobel-premio)
- 1980: Czesław Miłosz ricevis Nobel-premion pri literaturo - oficiale en Pola Popola Respubliko validis malpermeso publiki liajn verkojn, ĝis 1980 lia poezio estis eldonata nur samizdate
- 1981: Diskutante pri postulo de generalo Wojciech Jaruzelski pri militara kaj ekonomia helpo Politburoo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio decidis pri neinterveno de la armeo en Polan Popolan Respublikon
- 1981: Usona revuo "The New England Journal of Medicine" publikigis noton pri nova malsano, kiu mortigis 95 homojn, plejparte samseksemulojn, poste la malsano estis nomita "akirita imuno-deficita simptomaro" - unua scienca mencio pri aidoso
- 1983: En Oslo Danuta Wałęsa nome de ŝia edzo Lech Wałęsa akceptis Nobel-premion pri paco, favore al libereco kaj demokratio - la premiito ne alvenis pro timo pri malebligo de lia reveno al la Pola Popola Respubliko
- 1983: Procezo de Nacia Reorganizado: Raúl Alfonsín iĝis prezidanto de Argentino post pli ol sepjara militista diktaturo
- 1983: En Jamajko estis subskribita Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro
- 1984: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj akceptis Konvencion pri malpermeso apliki torturojn
- 1987: Zofia Romaszewska kaj Zbigniew Romaszewski, kreintoj de Interven-Buroo de la Komitato de Socia Memdefendo ĉe KOR kaj de subtera Radio Solidareco, ricevis pro kontribuo al batalo pri homrajtoj Premion de la Fondaĵo Aŭroro ĉe Universitato Stanford en Kalifornio
- 1989: Senkomunismigo:
- En Pollando oni malmuntis monumenton al Lenin en Nowa Huta (nun kvartalo de Krakovo)
- Ĵurnalisto Tsakhia Elbegdorj anoncis formiĝon de Mongola Demokratia Unio
- 1991: Loĝantaro de Montara Karabaĥo referendumis por sendependeco
- 1991: Belorusio: centra aleo de Minsko estis renomita honore al Francysk Skaryna
- 1993: Universitato de Vroclavo fondis ĉiujare organizatan informadikan olimpikon por mezlernejanoj kaj gimnazianoj el Pollando
- 1996: Konstitucio de Sud-Afriko anoncitis de Nelson Mandela
- 1997: Ĉefurbo de Kazaĥio estis translokigita de Almato al Astano
- 1999: En Helsinko Eŭropa Konsilio decidis inviti Bulgarion, Latvion, Litovion, Malton, Rumanion kaj Slovakion aliĝi al Eŭropa Unio
- 1999: Fernando de la Rúa iĝis prezidanto de Argentino
- 2003: Irana advokatino Ŝirin Ebadi iĝis unua islama virino, kiu ricevis Nobel-premion pri paco
- 2003: Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio en Hago kondamnis eksan oficiron de la Armeo de Serba Respubliko Dragan Obrenović, kiu deklaris sin kulpa, al 17 jaroj da mallibero pro militkrimoj kontraŭ bosnianoj en Srebrenica julie 1995
- 2007: Londono: koncerto de la angla rokbando Led Zeppelin (reveno de la bando)
- 2007: Cristina Fernández de Kirchner iĝis prezidantino de Argentino
- 2007: Televido Belsat, satelita televido en belorusa lingvo, ekfunkciis en Pollando
- 2011: Interkonsente kun opozicio demisiis prezidento de Sud-Osetio Eduard Kokojti - favore al provizora prezidento
- 2012: En Centr-Afrika Respubliko partizanoj rekomencis ribelon por kaŭzi abdikon de prezidento François Bozizé
- 2013: Urugvajo kiel unua lando en la mondo oficialigis kultivadon, vendon kaj konsumadon de mariĥuano
- 2015: Mauricio Macri iĝis prezidento de Argentino
- 2016: Ne malpli ol 160 personoj pereis pro disfalo de la templo de Biblia Eklezio en Uyo, sud-orienta Niĝerio
- 2016: Varsovio: solena ŝtata entombigo kun funebra meso de revenigitaj de Usono postrestaĵoj de polaj oficiroj Henryk Floyar-Rajchman kaj Ignacy Matuszewski, kiuj septembre 1939 savis polan oron forveturigante ĝin tra neŭtrala Rumanio, Turkio, Sirio ĝis Francio
EsperantujoRedakti
- 1954: Ĝenerala konferenco de Unesko akceptis rezolucion de Montevideo por Esperanto - politike grava evento por Esperanto-Movado gvidata de UEA, kies aktivulo estis Ivo Lapenna
NaskiĝojRedakti
- 1394: Jakobo la 1-a, reĝo de Skotlando, duko de Albany, murdita (m. 1437)
- 1452: Johano Stoflero, germana matematikisto, astronomo, humanisto, astrologo, fabrikanto de astronomiaj horloĝoj kaj astrolaboj, rektoro (m. 1531)
- 1588: Isaac Beeckman, nederlanda sciencisto kaj filozofo, kuracisto, matematikisto, fizikisto kaj naturfilozofo (m. 1637)
- 1623: Johann Adam Reincken, germana komponisto kaj orgenisto (baptiĝo) (m. 1722)
- 1751: George Shaw, angla botanikisto kaj bestosciencisto (m. 1813)
- 1776: Abraham Mendelssohn Bartholdy, germana bankisto kaj filantropo juddevena (m. 1835)
- 1787: Mikołaj Sikatka, pola paŝtisto, torturata de caraj regopovoj religia viziulo (m. 1857)
- 1804: Carl Jacobi, germana matematikisto, konata de Jakobia matrico (m. 1851)
- 1804: Eugène Sue, franca verkisto, kuracisto, politikisto (m. 1857)
- 1815: Ada Lovelace, angla matematikistino kaj programistino, kreinta unuan en la historio algoritmon, filino de George Byron (m. 1852)
- 1818: František Ladislav Rieger, ĉeĥa politikisto kaj ekonomikisto, unu el kreantoj de la ĉeĥa nacia renaskiĝo (m. 1903)
- 1821: Nikolaj Nekrasov, rusa poeto poldevena, literaturisto, eldonisto, klasikulo de la ruslingva literaturo (m. 1878)
- 1822: César Franck, franca komponisto belgdevena, orgenisto, muzikpedagogo (m. 1890)
- 1829: Károly Torma, hungara arkeologo malkovrinta ruinojn de la romia urbo Aquincum en Buda (m. 1897)
- 1830: Emily Dickinson, usona poetino de anglalingva literaturo (m. 1886)
- 1830: Kálmán Tisza, hungara politikisto, ministeriprezidanto (m. 1902)
- 1845: Barbara Weigand, germana viziulino de Dipatrino kaj Ĉefanĝelo Miĥaelo, mistikulino, servisto de Dio (m. 1943)
- 1851: Melvil Dewey, usona bibliotekisto, kreinto de la Dewey dekuma klasifiko por bibliotekaj klasifikoj (m. 1931)
- 1864: Heinrich August Luyken, germana-brita esperantisto, evangelia kristano kaj verkisto, kies verkoj transskribiĝis brajlen, konata de la esperantlingva romano Pro Iŝtar, aŭtoro de la libro Palestino kaj la Biblio (m. 1947)
- 1870: Sophie Marie-Aline Menu de Ménil, franca baronino kaj katolika esperantistino, edzino de Félicien Menu de Ménil (m. 1925)
- 1870: Adolf Loos, aŭstra arkitekto, reprezentanto de secesio kaj historiismo (m. 1933)
- 1885: Olga Fehér, hungara, poste rumania hungara ĵurnalistino, verkistino (m. 1875)
- 1890: László Bárdossy, hungara diplomato, faŝista politikisto, ĉefministro, militkrimulo, ekzekutita (m. 1946)
- 1891: Ilma Bernáth, hungara pentristino kaj desegnistino portretinta eksterlande (m. 1961)
- 1891: Nelly Sachs, germana-juda Nobelpremiita poetino fuĝinta al Svedio, serĉanta sencon de la vivo en kristana kaj juda mistikismo, kunlaboranta kun Samuel Josef Agnon (m. 1970)
- 1894: Gertrud Kolmar, germana-juda poetino, kuzino de Walter Benjamin, viktimo de la fina solvo (m. 1943)
- 1896: Pál Hajdu, hungara komunista ĵurnalisto pereinta en Sovetunio (m. 1937)
- 1897: Karl Heinrich Waggerl, aŭstra verkisto, fotisto, nazio (m. 1973)
- 1900: Károly Gspann, rumania hungara kuracisto (m. 1948)
- 1904: Antonín Novotný, prezidento de Ĉehoslovakio, enkondukinta postmilite komunismon, stalinisto (m. 1975)
- 1908: Olivier Messiaen, franca komponisto, orgenisto, instruisto kaj ornitologo, aŭtoro de muzikaĵo pri transfiguriĝo, sinesteziulo (m. 1992)
- 1912: Wiktoria Ulma, pola patrino murdita de germanoj, kun 6 infanoj, unu baldaŭ naskiĝonta kaj la edzo, pro kaŝado de judoj dum la dua mondmilito, memorigita en la muzeo al poloj savintaj judojn (zm. 1944)
- 1920: Clarice Lispector, ukraina-brazila ĵurnalistino juddevena kaj verkisto pri konscifluo, poliglotino (m. 1977)
- 1921: Christine Brückner, germana verkistino, fondintino de literaturpremio (m. 1996)
- 1923: Jorge Semprún, hispana verkisto kaj politikisto (m. 2011)
- 1928: Milan Rúfus, slovaka poeto, eseisto, tradukisto, kies verkoj estas tradukataj al dekkelkaj lingvoj (m. 2009)
- 1930: Imre Simonfi, rumania hungara ĵurnalisto, poeto (m. 2019)
- 1930: Erzsébet Zsakó, rumania hungara inĝenierino, eklezia verkistino
- 1940: Kinga Illyés, rumania hungara aktorino, deklamistino (m. 2004)
- 1941: Kyu Sakamoto, japana kantisto kaj aktoro konata de la kanto Sukiyaki(m. 1985)
- 1944: Andris Bērziņš, prezidanto de Latvio, parlamentano de Saeima
- 1945: Marek Grechuta, pola poeto, kantisto, komponisto, pentristo kaj kantaŭtoro (m. 2006)
- 1946: József Benedek, hungara skulptisto kaj desegnisto
- 1951: István Pávai, hungara muzikfolkloristo kaj universitata instruisto
- 1952: Péter Szabó, rumania hungara poeto
- 1956: Rod Blagojevich, usona politikisto serbdevena, guberniestro de la subŝtato Ilinojo, demisiita pro korupto
- 1957: Michael Clarke Duncan, usona korpogardisto de famuloj, aktoro
- 1958: Cornelia Funke, germana verkistino (por infanoj kaj junularo)
- 1966: Jennifer Nitsch, germana aktorino (m. 2004)
- 1966: Edith González, meksika aktorino rolanta en telenoveloj
- 1967: Shannon Hamm, usona mortmetal-gitaristo kaj komponisto
- 1977: Emmanuelle Chriqui, kanada aktorino devenanta de marokaj sefardoj
- 1980: Miren Ibarguren, eŭska aktorino rolinta en situaciaj komedioj
- 1989: Marion Maréchal-Le Pen, franca politikistino, la plej juna deputito en la historio de Francio
- 1990: Shoya Tomizawa, japana motorciklisto (m. 2010)
MortojRedakti
- 1198: Averoeso, araba filozofo, matematikisto, teologo, kuracisto kaj politikisto de Kordovo, konanto de la greka filozofo Aristotelo (n. 1126)
- 1475: Paolo Uccello, itala pentristo kaj mozaikisto (n. 1397)
- 1508: Renato la 2-a, duko de Loreno (n. 1451)
- 1561: Kaspar Schwenckfeld, silezia religia reformisto direkte al pietismo, anabaptismo kaj monofizitismo (n. 1490)
- 1791: Jakub Frank, rabeno, filozofo, mistikulo, komercisto, religia reformisto, uzurpa profeto, astrologo, alkemiisto (n. 1726)
- 1813: Adalbert Barics, hungara juristo kaj profesoro (n. 1742)
- 1842: Mihály Szentiváni, hungara poeto, verkisto kaj publicisto luktanta por unuigo de Transilvanio kun Hungario kaj favore al demokratio (n. 1813)
- 1846: Lajos Nagy, hungara arkeologo kaj akademiano (n. 1997)
- 1850: François Sulpice Beudant, franca mineralogo kaj geologo, profesoro (n. 1787)
- 1850: Jozefo Bem, pola oficiro, hungara generalo, partoprenanto de la Novembra Ribelo kontraŭ Rusia imperio kaj de la Printempo de la Popoloj en Hungario, kampmarŝalo de turka armeo (n. 1794)
- 1851: Karl Drais, germana arbaristo kaj inventisto de velocipedo, drezino kaj viandomuelilo (n. 1785)
- 1865: Leopoldo la 1-a, unua reĝo de belgoj, framasono, onklo de la brita reĝino Viktoria (n. 1790)
- 1875: Ferenc Toldy, hungara literaturhistoriisto, sekretario de Hungara Scienca Akademio (n. 1805)
- 1877: Gábor Fábián, hungara verkisto, tradukisto de Cicerono kaj Hafiz (n. 1795)
- 1884: Eduard Rüppell, germana naturalisto kaj esploristo (n. 1794)
- 1889: Ludwig Anzengruber, aŭstra verkisto kaj poeto (n. 1839)
- 1896: Alfred Nobel, sveda kemiisto, inventisto, aŭtoro de pli ol 300 patentoj, filantropo konata de Nobel-premio (n. 1833)
- 1909: Ruĝa Nubo, ĉefo de indianaj siuoj (lakotoj) sukcese kontraŭstarinta invadon de blankuloj (n. 1822)
- 1911: Joseph Dalton Hooker, angla botanikisto, vojaĝisto (n. 1817)
- 1927: Béla Reinbold, hungara biokemiisto, profesoro (n. 1875)
- 1936: Luigi Pirandello, itala Nobelpremiita verkisto kaj dramisto okupiĝanta pri hipokriteco kaj stereotipoj (n. 1867)
- 1945: Herman Anders Krüger, germana verkisto, politikisto kaj literaturhistoriisto (n. 1871)
- 1955: Mihály Perneki, hungara poeto kaj aktoro verkanta ankaŭ en la franca lingvo (n. 1897)
- 1968: Karl Barth, svisa teologo kalvinisma (n. 1886)
- 1978: Ed Wood, usona produktoro, reĝisoro, aktoro (n. 1924)
- 1984: András Szilágyi, rumania hungara kuracisto, verkisto, tradukisto (n. 1904)
- 1987: Olga Ábel, hungara verkistino, ĵurnalistino kaj redaktorino (n. 1905)
- 1906: Maryna Zagórska, pola tradukistino de beletro el la rusa, litova, ukraina kaj ĉeĥa lingvoj, kunlaborantino de la Komitato por Defendo de Laboristoj, justulino inter la popoloj (m. 1996)
- 1999: Károly Kazimir, hungara reĝisoro, verkisto, teatrestro (m. 1928)
- 1999: Franjo Tuđman, prezidento de Kroatio subskribinta interkonsenton de Dayton, oficiro, historiisto (n. 1922)
- 2000: Alcibiades González Meana, hispana aktivulo de Esperanto-movado en Asturio, kunfondintino de Esperanto-rondo kun sia frato Adonis González Meana, vivanta ankaŭ en Ĥiĥono (n. 1917)
- 2000: Wolfgang Tittelbach-Helmrich, germana teologo kaj pastoro (n. 1931)
- 2006: Augusto Pinochet, ĉilia diktatoro de breton-eŭska deveno (n. 1915)
- 2012: Lisa Della Casa, svisa opera kantistino (soprano) (n. 1919)
- 2012: Iajuddin Ahmed, prezidento de Bangladeŝo (n. 1931)
- 2013: Jim Hall, usona ĵaza gitaristo kaj komponisto (n. 1930)
- 2014: Ralph Giordano, germana verkisto kaj reĝisoro juddevena (n. 1923)
- 2016: Robert Stiller, pola-juda tradukisto, verkisto, lingvosciencisto, poligloto konanta 30 lingvojn, esoterikulo, populariganto de reformisma judismo, konata de antologio de la malaja literaturo kaj traduko de Gilgameŝ, kunlaboranto de Muzeo pri Azio kaj Pacifiko, sub pseŭdonomo kontraŭstarinta al la masakro de Katin (n. 1928)
- 2018: Robert Spaemann, germana romkatolikisma filozofo specialiĝanta pri kristana etiko, kies verkojn oni tradukis al 14 lingvoj, profesoro (n. 1927)
- 2019: Gershon Kingsley, juddevena german-usona komponisto, pioniro de elektronika muziko kaj de Moog-sintezilo, kunkreinto de pluraj muzikaloj en Broadway, nomumita al Premio Tony (n. 1922)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Romkatolika Eklezio:
- Deusdedit, anglosaksa ĉefepiskopo
- Gregorio la 3-a, papo
- Papo Miltiado
- Tago de Homaj Rajtoj (nacia tago en: Ekvatora Gvineo, Kamboĝo, Kiribato, Namibio, Turkoj kaj Kajkoj)
- En Svedio: Nobel-tago
Tagoj de semajnoRedakti
La 10-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.