Mariĥuano

Mariĥuano aŭ kanabo estas drogo farita el sekigitaj kaj erigitaj floraroj de la ina kanaba planto. Kiel haŝiŝo kaj haŝiŝoleo, ĝi estas unu el la drogoj faritaj el kanabo. La ĉefa efikanto nomiĝas tetrahidrokanabinolo (THK).
EfikojRedakti
La efikoj de kanabkonsumado varias multe de homo al homo kaj ankaŭ de la kvalito de la herbo, sed ĝenerale oni konsideras:
Eblaj pozitivaj aŭ dezirindaj efikojRedakti
- Milda eŭforio, sento de ĝenerala bonfarto
- Malstreĉiĝo aŭ malpliigo de streso
- Pli bona aprezo de humuro, muziko kaj arto
- Sento de konekto inter korpo kaj menso, plezura korposento
- Pliakutiĝo de la sensoj
- Kreiva aŭ filozofia pensado
- Forigado de doloroj, ekz. kapdoloro, kramfoj
- Malpliigo de naŭzo
Eblaj neŭtralaj efikojRedakti
- Ĝenerala ŝanĝo en konscio
- Pliigita apetito
- Laco, ripozemo
- Malrapido, sengardo
- Ruĝaj okuloj
- Buŝa sekeco
- Ĉesoj en linia memoro
Eblaj negativaj aŭ maldezirindaj efikojRedakti
- Malfacilo je mallong-daŭra memoro
- Maltrankvileco, zorgoj, paranojo, singardo
- Kapdoloro
- Kapturniĝo, konfuzo
- Fizika mallerteco
- Povas naŭziĝi se ĝi kunigas kun alkoholo