Infloresko

aro da floroj sur la sama tigo
(Alidirektita el Floraro)

Infloresko[1]samtiga floraro estas ĉe florplantoj ariĝo de floroj sur la tigo. Ĝi ofte karakterizas plantajn grupojn. La aranĝo estas ofte tipa por iu familio, ekzemple la umbelo estas tipa por la umbeliferoj (nun apiacoj), la kapitulo esta tipa por la kompozitoj, kiu signifas esperante kunmetitoj (nun asteracoj).

Ene de infloresko, ĉiu floro emas tipiĝi. Tio estas ekzemple por la kapituloj, kie le ĉirkaŭaj floroj similas petalojn.

Oni distingas du specojn de infloresko: laŭ tiu, kiu finiĝas la ĉefakson: burĝono aŭ floro.

Simpla infloresko redakti

Nefinita infloresko redakti

Ĉe nefinita infloresko, la ĉefakso finiĝas per burĝono kaj longiĝas, teorie senlime, kreskiganta flankajn florojn, aŭ flankajn duajn aksojn kiuj portas florojn. La bazaj floroj malfermiĝas unue, kaj la aliaj sekve, el bazo al pinto. La tipa nefinita infloresko estas la grapolo.

Finita infloresko redakti

Ĉe finita infloresko, la ĉefakso finiĝas per floro, kiu unue malfermiĝas, kaj ĝi ĉesas kreski. La aliaj floroj aperas sekve ĉirkaŭe, sur duaj tigetoj, kiuj povas esti tre mallongaj. La tipa finita infloresko estas la cumo.

Kunmetita infloresko redakti

 
Grapolaro: grapolo de grapoletoj.

Ĉiuj kunmetoj eblas. Kelkfoje, kunmetitaj infloresko (aŭ florararoj) similas simpla floro, kiel la Edelvejso.

  • Samaj:
    • Umbelaro: Umbelo de umbeletoj,
    • Spikaro: Spiko de spiketoj,
    • Grapolaro = Grapolo de grapoletoj,
  • Malsamaj:
    • Tirso = Grapolo de cumetoj,
    • Korimbo de kapituletoj,
    • Spiko de cumetoj,
    • Grapolaro de spiketoj,
    • ktp.

Elvolviĝsekvo redakti

Alcentra infloresko (aŭ centripeta infloresko) estas infloresko, se la eksteraj kaj malsupraj floroj elvolviĝas unue por la plantreproduktado (Vd Pseŭdantio).
Elcentra infloresko (aŭ centrifuga infloresko) estas infloresko, se la vera centra floro elvolviĝas unue por la plantreproduktado (Vd Vandao).

Referencoj redakti