Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto

vortaro de Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Temas pri... “PIV” alidirektas ĉi tien. Ĉi tiu artikolo temas pri vortaro de Esperanto. Por informoj pri kodo de lingvo, vidu la artikolon ISO 639-3.

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) estas la plej ampleksa unulingva difin-vortaro de Esperanto, kompilita de granda skipo de esperantologoj kaj fakuloj. Ĝia eldonanto estas la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kiu eldonis ankaŭ la pli antaŭan vortaron Plena Vortaro de Esperanto (PV) el 1930, kiu estis la bazo de PIV. La unua versio de PIV aperis en 1970, sekve Suplemento en 1987 kaj du aktualigitaj prilaboroj en 2002[1] kaj 2005. En 2010 E@I kune kun SAT eklaboris pri interreta versio de la vortaro, kiu publikiĝis la 4-an de aprilo 2012. PIV estas vaste rigardata kiel kvazaŭ-norma lingva referenc-verko de Esperanto. Ekzemple, Esperantaj verkoj ofte listigas en siaj glosaroj tiujn kaj nur tiujn vortojn aŭ vortsencojn, kiuj ne troviĝas en PIV.

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
PIV 1987, PIV 2002, PIV 2005 kaj PIV 2020
PIV 1987, PIV 2002, PIV 2005 kaj PIV 2020
skribita verko • retvortaro • vortaro de Esperanto
Aŭtoroj
Aŭtoro Gaston Waringhien kaj diversaj aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 1970
Eldonejo Sennacieca Asocio Tutmonda
Ĝenro vortaro de Esperanto
vdr
Reta PIV 2020
Eldono de PIV el 2002

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 1970 redakti

 
Gaston Waringhien staranta malantaŭ la stako de la manuskripto de PIV

La antaŭulo de PIV estis Plena Vortaro (PV 1930/1934), kompilita de Émile Grosjean-Maupin (ĉefredaktoro) k.a. Sub la ĉefredaktorado de lia disĉiplo Gaston Waringhien estiĝis PIV kaj eldoniĝis unuafoje en 1970. Poste aperis du senŝanĝaj represoj.

Priskribo redakti

PIV 1970 laŭ propraj indikoj havas 15 200 kapvortojn kaj 39 400 leksikajn unuojn. Ĝi pro tio tiuepoke estis - kaj la aktualaj eldonoj (vd. sube) ankoraŭ estas - la senkonkurence plej ampleksa difin-vortaro de Esperanto, eĉ se ĝi intertempe forte postrestis vortarojn de la tipo Esperanto-etnolingvo (ekzemple la vortaro Esperanto-germana de Erich-Dieter Krause de 1999 kun ĉ. 80.000 vortaraj unuoj).

Kiel PV 1930/1934 ankaŭ PIV havas aranĝon laŭ vortnestoj, ne laŭ pure alfabeta ordo. Tiel oni ekzemple trovas "maljuna" ne inter aliaj vortoj kun mal- (malbona, malofta), sed en la artikolo pri "jun-" apud aliaj kunmetaĵoj de "jun-" kiel jun'ec'o, jun'ul'o, mal'jun'ul'ej'o ktp.

PIV 1970 indikas apartenon de radiko al la Fundamento de Esperanto aŭ al la 1-a ĝis 7-a Oficiala Aldono (OA, 1909–1958) kaj resume (kaj pro tio nekontroleble) al gravaj fontoverkoj kiel la Biblio en Esperanto aŭ verkoj de gravaj aŭtoroj kiel L.L. Zamenhof, Kabe, Grabowski k.a.

Ĝi difinas la vortojn kaj ofte aldonas ekzemplo-frazojn, kiuj montras la difinitan vorton en kunteksto. Ĉe multaj vortoj ĝi referencas al semantike parencaj vortoj.

Etimologiaj indikoj mankas.

"Kaŝitaj radikoj" en PIV redakti

Ideale PIV devus listigi ĉiun uzitan radikon kiel apartan kapvorton (titolo de vortara artikolo). Tiel tamen ne ĉiam estas. Ekzistas kelkaj (malmultaj) radikoj uzataj en la difinoj de iuj vortaraj artikoloj, sed mem ne difinitaj. Oni kutime nomas ilin "kaŝitaj radikoj", ĉar ili ne estas facile troveblaj laŭ la alfabeta ordo. Sur p. 97 ekzemple troviĝas la enskribo "basbal-o = bazopilko", sed difino de bazopilko mankas. "filopodoj" estas uzata sur p. 123 en la difino de brankiopodoj, sed mankas kiel memstara vortara artikolo. Oni trovas la "kaŝitajn radikojn" en la terminaro "Nepivaj Vortoj" de André Cherpillod (1-a eld. 1988).

Kunlaborintoj de PIV redakti

Waringhien sukcesis arigi skipon de 59 spertaj kunlaborantoj, fakuloj, Esperanto-vortaristoj kaj -terminaristoj, multaj el ili Akademianoj. Preskaŭ ĉiuj jam antaŭ la apero de PIV en 1970 verkis aŭ terminarojn de siaj fakoj, aŭ ĝeneralajn vortarojn, aŭ aktivis en la terminaraj diskutoj de la 1950-aj aŭ 1960-aj jaroj. PIV tiel fariĝis bone preparita verko, en kiu kolektiĝis granda parto kaj esenco de la ĝistiama Esperanta leksikografio. Liston de la kunaŭtoroj vd. en aparta artikolo Kunlaborintoj de PIV.

 
Kovrilpaĝo de PIV 2-a eldono, 1977

Kritiko de PIV 1970 redakti

PIV estas la plej detale analizita kaj kritikata vortaro (kaj libro ĝenerale) de Esperanto (referencojn vd. en la sekcio "literaturo"). Apenaŭ ekzistas iu aspekto, kiu ne estas pridisputata. La kritiko ŝanĝiĝis kun la paso de tempo kaj ankaŭ simple de modoj. Tre resume oni povas distingi:

"Metiaj" kritikoj redakti

Metiaj kritikoj celas (asertitajn aŭ verajn) mankojn de la metio "vortar-farado" (leksikografio). Ili koncernas ekzemple jenajn aspektojn: tajp-eraroj, "kaŝitaj radikoj" (vd. supre), neprecizaj aŭ malĝustaj fonto-indikoj aŭ indikoj pri Fundamenteco aŭ OA-eco, nekoheraĵoj kiel uzo de vorto en ekzemplo-frazo en alia senco ol en difino, mankantaj aŭ nekompletaj referencoj al semantike parencaj vortoj ktp. Ankaŭ la fakton, ke la bildotabuloj en la eldono de 1970 troviĝis librofine kaj ne apudartikole kaj hodiaŭ post pli ol 35 jaroj aspektas malmodernaj, oni povas klasifiki en tiu kategorio de kritiko.

Simile estas pri kelkaj jam en 1970 nete malĝustaj difinoj (ekzemple Krimeo jam tiam ne plu estis "rusa" insulo ktp.), kelkfoje uzo de jam en 1970 ne plu aktuala scienca nomenklaturo kaj similaj punktoj.

Elekto de la vortmaterialo redakti

Tiutipaj kritikoj estas intime ligitaj al la ĝenerala diskuto pri "neologismoj" (detalojn vd. tie). Dum multaj fruaj recenzantoj, alkutimiĝintaj al PV 1930/1934, en la jaroj post 1970 plendis pri troa registro de "neologismoj" kaj troa "dikeco", la tendenco en postaj jaroj ŝanĝiĝis. Nun multaj asertis, ke mankus vortoj por tutaj kampoj de la moderna vivo, kiel ekzemple komputiko. Al tiu lasta kritiko (parte) reagas la Suplemento de 1987 (PIVS, vd. sube). Interalie sub la influo de la verko La Bona Lingvo de Claude Piron tamen denove kreskis la skeptikemo rilate al la novradikoj, kaj multaj nun konsideras ke PIV devus pli ofte marki ne vere bezonatajn novradikojn kiel evitindaj, simile kiel ĝi jam faras ĉe pluraj vortoj malgraŭ la aserto en la enkonduko, ke vortaro ne havas kiel celo decidi kio estas evitinda aŭ ne.

Asertita estis ankaŭ proporcie troa registro de nocioj rilatantaj al franca kulturo kaj historio. La eldono de 1970 ekzemple ja registras la sudfrancan fiŝ-supon "bujabeso", sed ne la ital-devenan, tamen de longe internaciigitan manĝaĵon "pico" (intertempe trovebla en la eldonoj de 2002 kaj 2005); la speciala historia nocio de "musketero" (specifa franca soldato de la 17-a jarcento) ja troveblas apud la ĝenerala "musketisto", sed ekzemple ne la germana infanteria soldato de la Tridekjara Milito "lankesneto"[2] ktp. Tiu "francemo" probable estas klarigebla pro la intereso kaj konoj de la gvidaj kunlaborintoj (vd. supre).

Ju pli la mondo ĝenerale kaj Esperanto speciale "tutmondiĝis", des pli malfruaj kritikoj plendis pri laŭaserte tro malmultaj ekstereŭropaj nocioj.

Lingvaj kritikoj redakti

Kritikoj en tiu rubriko koncernas preskaŭ ĉiujn "eternajn" diskutojn de Esperanto kaj ampleksas aspektojn de la interpunkcio ĝis la landnomoj kaj la uzo de "unu" kiel kvazaŭa nedifina artikolo k.m.a. Tiaj kritikoj ofte dependas de tio, ĉu la recenzanto emas al la naturalisma aŭ skemisma tendenco, ĉu al la minimumisma aŭ latinisma skolo.

Politikaj tendencoj redakti

Plia grupo de kritikoj celas la maldekstremajn politikajn tendencojn en kelkaj difinoj kaj precipe en iuj ekzemplofrazoj. PIV ja estas – ankaŭ ekonomie grava – verko eldonita de Esperanto-asocio kun socialismaj tendencoj.

Mankanta aktualeco redakti

Ju pli da tempo forpasis post 1970, des pli PIV estis kritikata pro asertita malaktualeco. Kaj evidente la vortaro de 1970 nur povis silenti pri la mondo forte ŝanĝita ekzemple post 1989/1990 pro la malapero de Sovetunio, la internacia pligraviĝo de la araba kaj ĉina kulturoj ktp.

Tradukoj de PIV 1970 en aliajn lingvojn redakti

La vorto-trezoro de PIV fariĝis la bazo de pluraj vortaroj de la tipo Esperanto-etnolingvo, kiuj tradukas ĝiajn kapvortojn, pli aŭ malpli fidele sekvante la PIV-an vorto-stokon. Menciindas i.a.:

 
Kovrilpaĝo de PIV Suplemento, 1987

Aliaj prilaboroj de la radikoj de PIV redakti

La Inversa Vortaro (IVE) de Esperanto de Bernhard Pabst (Paderborn 1989) baziĝas sur 1a eld. de Plena Ilustrita Vortaro 1970 kaj de ties Suplemento 1987.

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Suplemento, 1987 redakti

En 1987 aparte aperis Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Suplemento (PIVS, foje ankaŭ SPIV), verkita sub gvido de Gaston Waringhien kaj Roland Levreaud. Ĝi enhavas proksimume 1000 kapvortojn kaj 1300 unuojn. Liston de la kontribuintoj vd. en la aparta artikolo "Kunlaborintoj de PIV".

(Nova) Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 2002 redakti

En 2002 aperis, post plurjara laboro, nova profunde reviziita eldono kun la titolo La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (mallonge PIV 2002, PIV2NPIV), ĉefredaktita de Michel Duc-Goninaz. Ĝi ampleksas (egale al PIV2005) 16 780 kapvortojn kaj 46 890 leksikajn unuojn.[3] Ĝiaj ilustraĵoj estas lokitaj ne plu en la lastaj paĝoj, sed enkorpigitaj en la teksto mem.

La prezento de la Nova PIV okazis dum la SAT-kongreso en Alikanto (Hispanio) de la 1-a ĝis la 7-a de julio 2002.

La dumil produktitaj ekzempleroj de la Nova PIV jam estis forvenditaj en 2004.

Paskaj ovoj en PIV 2002 redakti

En bildo sur la paĝo 1028 de PIV 2002 kaj 2005 ĉe la kapvorto "seruro" troviĝas seruro sur kiu estas pentrita heliko, kies korpo estas brako, kaj apud ĝi estas skribita vorto "KIEN?".[4] (franclingve : Vers où ?). En alia bildo, paĝo 166 ĉe la kapvorto "bori" troviĝas elektra borilo ankaŭ kun la heliko kun vorto "ortenigra" (franca-angla miksaĵo por Black et d'équerre).
Tiuj kaŝitaj mesaĝoj (virtuala paska ovo) estas referencoj al Serge Sire, franca aŭtoro de multaj bildoj en PIV, kiu uzas tiun helikon kiel subskribon.

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 2005 redakti

Eldono, kun preseraroj korektitaj kaj detalaj modifoj, aperis en marto 2005 (PIV 2005).

Tradukoj de PIV 2002/2005 en aliajn lingvojn

Preparataj estas pliaj tradukoj de PIV 2002/2005 (stato 08.2009) al la

Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 2020 redakti

Waringhien, Gaston. [2002] La Nova Plena Vortaro de Esperanto (esperante). Parizo: SAT, p. 1265. ISBN 2-9502432-5-8.

Laŭ Libera Folio[5] la lasta tradicie presita eldono aperis en la 50-jara jubileo de la PIV (en la jaro 2020). La sekva eldono jam estas unuavice elektronika, eĉ se dezirantoj povos mendi presitajn ekzemplerojn.

La novan eldonon de PIV pretigis por SAT Duc Goninaz kaj Klaŭdo Roux. Enhave ne temas pri grava aktualigo; la ĉefa novaĵo ŝajnas la enmeto de referencoj al la 9-a Oficiala Aldono, tiel ke 209 kapvortoj estas nun signitaj per la cifero 9. La ĉeĥa eldonejo KAVA-PECH eldonis ĝin en kvincent ekzempleroj en formato B5, sume 1.268 paĝoj.[6]

Kvankam estas uzitaj la kritikaj notoj pri PIV publikigitaj en la retejo de Bertilo Wennergren, li tamen ne kunredaktis la verkon. Sed ja estas planate, ke li transprenos la redaktadon de PIV cele al posta eldono. Li preparis la Interretan version de PIV 2020, en kiu li faris kelkajn adaptojn por oportunigi priserĉadon de la teksto (sen ŝanĝi la efektivan enhavon).[7]

PIV 2020 en la Interreto redakti

En la reto troviĝas la senpage konsultebla beta-versio (2020) de PIV (Plena Ilustrita Vortaro) sub la adreso http://vortaro.net/.

En la somero de 2010, E@I informis pri sia kontrakto kun SAT, laŭ kiu la enhavo de PIV 2005 estu konsultebligota en la interreto.[8]. La projekto de reta PIV aldone havu pli altajn ambiciojn ol esti nur simpla cifereca versio de la papera eldono. La retejo enhavu forumon por ĉiu unuopa vorto, kiu ebligos diskuton pri diversaj terminoj. Tiel ĉiu uzanto povos kontribui, proponante eblajn novajn esprimojn, taŭgajn uzojn de certaj vortoj ks. Laŭ la plano la retejo estu estonte uzebla ne nur per komputiloj, sed ankaŭ per poŝtelefonoj.

Post sukceso de monkolekta kampanjo, per kiu ĝis majo 2011 kolektiĝis la bezonata sumo de 10.000 eŭroj, E@I realigis la projekton kaj beta-versio de reta PIV estis lanĉita la 4-an de aprilo 2012.[9]

La 4-an de aŭgusto 2020 Bertilo Wennergren instalis version 2020 de PIV en www.vortaro.net [10]. La nova serĉilo de PIV 2020 estas plene reprogramita kaj ofertas multe pli da ebloj ol la malnova ĉe vortaro.net. [11]

Bibliografio (elekto) redakti

PIV estas la plej granda vortaro de Esperanto kaj pridiskutata libro inter esperantistoj (pli ol 100 kritikoj pri Plena Ilustrita Vortaro en EBEA Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine -> serĉu je "PIV" en la temo-kampo).

En la Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA) troviĝas pli ol 100 artikoloj, kiuj traktas diversajn aspektojn de ĝi:

Kelkaj recenzoj estas rete legeblaj, vd. la sekcion "eksteraj ligiloj". Aliaj estas legeblaj nur en la presita Esperanto-gazetaro. Jen kelkaj malmultaj ekzemploj:

Eldono de 1970 redakti

André Caubel, De A ĝis Z: Pli malpli zigzage pri la P.I.V. (Sennaciulo, 1969/6, p.58-60)

Detlev Blanke, Recenzo pri Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (Der Esperantist,1970:44, p. 4-6)

I.N., Plena Ilustrita Vortaro (La Brita Esperantisto, 764, 1970, p. 328)

Reto Rossetti, Paŝo per sepmejla boto (La Brita Esperantisto, n-ro 768, 1970, p. 419-423)

Fernando De Diego, Epokfara vortaro: La Plena Ilustrita (Boletin n-ro 45 (181), 1970, p. 20-22)

Gaston Waringhien, La sortie du premier dictionnaire illustré d′Espéranto (Espéranto Actualités - Franca Esperantisto, n-ro 264 de jul.-okt. 1970, 1970:9)

Ma Young-tae, Studo pri Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (La Espero el Koreio, nov.-dec. 1994, p. 12-14).

Eldono de 2002 redakti

Bernhard Pabst, Post 32 jaroj: Nova PIV praktikas spagaton (Esperanto aktuell, 2002)

Bertilo Wennergren, La nova PIV, Heroa verko - kun mankoj (Monato, 23-a jaro 2002, n-ro 10, p. 25-27)

Vidu ankaŭ redakti

Esperanto-vortaro per Temo-tabeloj

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vortmaterialo kaj bildoj redakti

Kritikoj redakti

Reta diskutgrupo pri PIV redakti