Franca Esperantisto
Franca Esperantisto, dum iuj epokoj france Revue française d’espéranto, estas la organo de pluraj Esperanto-organizoj en Francio. Ĝi aperis en pluraj serioj.[1]
Unua serio (1908-1912)
redaktiKiam en Junio 1908 Louis de Beaufront, prezidanto de Société pour la propagation de l'Espéranto (SFPE) transiris al Ido, tiu societo trapasis gravan krizon. La plejmulto de la francaj Esperantistoj tamen deklaris sin por Esperanto kaj intertraktis por anstataŭi la societon per "Fédération de France" kaj la gazeton L'Espérantiste per Franca Esperantisto. En decembro 1908 jam aperis la 1-a numero. Ĝi ĉesis en dec. 1912. Ĉefo-redaktoro antaŭ la milito estis Félicien Menu de Ménil.
Dua serio (1920-1921)
redaktiFranca Esperantisto reaperis post la unua mondmilito de apr. 1920 ĝis dec. l921. IV-VIII+16-24 p. 25x19. Ĉefo-redaktoro post la milito estis Théophile Cart. Franca Esperantisto tiuepoke estis precipe propaganda gazeto kaj enhavis nur malampleksan literaturan parton.
Tria serio (1933-1940)
redaktiFranca Esperantisto reaperis en 1933. (Paul Tarnow en Enciklopedio de Esperanto, 1934).
Kvara serio (1945-1958)
redaktiKvina serio (1959-1979)
redaktiTiuepoke la precipa titolo estis la franca Revue française d’espéranto, la kromtitolo Franca Esperantisto.
Sesa serio (1980-2000)
redaktiVidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Enciklopedio de Esperanto/F en sia originala formo en la Interreto
- Kelkaj artikoloj el Franca Esperantisto en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA) (serĉu je "FrancE" en la kampo "Fonto")
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo (1908-1958) de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo (1959- ) de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience