Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj

muzeo en Aŭstrio

Atentu ! por la historia teksto de Hugo Steiner vidu : Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno.


Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
Esperanto-muzeo • faka biblioteko • Zamenhof/Esperanto-objektoarkivo
Lando Aŭstrio vd
Situo Vieno
Estiĝo 1927
Koordinatoj 48° 12′ 33″ N, 16° 21′ 55″ O (mapo)48.209316.3653Koordinatoj: 48° 12′ 33″ N, 16° 21′ 55″ O (mapo)
Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj (Vieno)
Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj (Vieno)
DEC
Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
Situo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
Map
Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
Parto de Aŭstria Nacia Biblioteko vd
Retpaĝo http://www.onb.ac.at/museen/esperantomuseum
vdr

La Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj (germane Esperantomuseum und Sammlung für Plansprachen). Fondita en 1927 fare de la ŝtatoficisto-esperantisto Hugo Steiner sub la nomo Internacia Esperanto-Muzeo. La muzeo apartenas ekde 1928 al la Aŭstria Nacia Biblioteko (ANB, germane ÖNB)[1].

Ĝi estas samtempe muzeo, biblioteko, dokumenta centro kaj arĥivejo pri Esperanto kaj planlingvoj, unu el la plej grandaj en la mondo. La katalogo, konata sub la nomo Trovanto estas ekde 1998 traserĉebla pere de la retejo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

La muzeo ilustras, ke Esperanto estas parto de kulturhistorio kaj manifestado de speciala lingva kreiveco[2].

Situo: Palais Mollard, 1-a distrikto, Herrengasse 9, teretaĝo, 1010 Vieno, Aŭstrio.

"Esperantomuzeo" - "Internacia Esperanto-Muzeo (IEM)" redakti

La pli mallonga nomformo “Esperantomuzeo”, enkondukita en 2005 por atingi integriĝon en la publikrilatan koncepton de la Aŭstria Nacia Biblioteko - ANB (germane ÖSB), estas hodiaŭ la ununura oficiale uzata.

Valida nomo apud la supre menciita estas ankaŭ Internacia Esperanto-Muzeo (IEM). Ĝi festas en 2019 sian 90-jaran jubileon[3].

La nomo Internacia Esperanto-Muzeo en Wien (IEMW), kun ĝia varianto Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMV), kiun utiligis precipe la fondinto, tamen neniam estis oficiala kaj rilatas ekskluzive al asocio, kiu subtenas la laboron de tiu sekcio de la Nacia Biblioteko.

Historio redakti

 
Pri la estiĝo de la "Esperantomuzeo", laŭ Esperanto, 1928.

Hugo Steiner, kiu transprenis de Felikso Zamenhof (1868–1933) la ideon de centra internacia Esperanto-biblioteko, fondis la muzeon en 1927 kiel asocio. Ĝi fariĝis parto de ANB en 1928 kaj inaŭguriĝis en 1929 dum solena ceremonio kun la ĉeesto de gravaj personoj de la internacia esperantistaro kaj la aŭstra politikistaro.

La kolekto rapide kreskis danke al internacia subteno kaj fariĝis mondfama. Post la anekso de Aŭstrio fare de la nazioj en 1938, la Gestapo fermis la Esperantomuzeon, sed pro la fakto, ke la materialo apartenis al ANB, nenio estis detruita. En 1947 okazis la reinaŭguro kaj en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj la unua kaj dua dungo de profesiaj bibliotekistoj, Herbert März kaj Walter Hube, kiu direktoriĝis en 1965. Ekde 1985 gvidis ĝin Herbert Mayer, ekde 2013 Bernhard Fetz; por interesatoj kaj fakuloj Bernhard Tuider deĵoras kiel unua kompetenta fakulo. 1990 aldoniĝis plia funkcia nomo, kiu rilatas al tiu biblioteka rolo: ’’Kolekto por Planlingvoj’’. En 1995 la biblioteko ricevis trian postenon. 2005 okazis la translokiĝo al la Palaco Mollard. Temas pri nove restaŭrita baroka palaco en la centro de Vieno inter la Ministerio por Internaj kaj la Ministerio por Eksteraj Aferoj.

En 1995 projekto estis lanĉita por enretigi la tutan katalogon de la Esperanta biblioteko; la katalogo - konata kiel Trovanto - ekde 1998 troveblas en la retejo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

La muzeo redakti

Dosiero:Esperantomuseum 2015.jpg

La Esperantomuzeo prezentas sur 80 kvadratmetroj per moderna muzea koncepto ne nur temojn el la historio de la Esperanto-movado, sed ankaŭ ĝenerale la rilaton de homo al lingvo kaj al la lingva problemo. La muzeo montras, ke planlingvoj ekestis en specifaj kaj konkretaj, historiaj kaj kulturaj kuntekstoj, kaj tiel ĝi ankaŭ ilustras, ke Esperanto estas parto de kulturhistorio kaj manifestado de speciala lingva kreiveco[4].

Ĝi ankaŭ peras gravajn sciojn pri ĝia lingva kvalito kaj ĝia hodiaŭa disvastiĝo. La klarigaj lingvoj estas Esperanto, la germana kaj la angla, ankaŭ por la aŭdgvidilo kiun vizitantoj povas elŝuti al siaj saĝtelefonoj pere de rapidresponda kodo (QR code)[5]. Interaktivaj komputilaj instalaĵoj montras, ke Esperanto ne estas izolita fenomeno, sed grava facedo de la homa lingva kreivo per la prezento de la fakto, ke ankaŭ tiel nomataj naturaj lingvoj disponas pri ne malmultaj artefaritaj elementoj, kio tre bone videblas pere de inventitaj vortoj. Tiel prezentiĝas la angla kaj la germana almenaŭ parte kiel planlingvoj.

Filmo kaj objektoj en vitrinoj klarigas la historian dimension de la fenomeno planlingvo.

Du filmetoj donas impreson pri la belsoneco de Esperanto kaj prezentas faktojn en moderna kaj facile alirebla formo.

La muzeo estas inkluzivita en la publikrilata laboro de la Aŭstria Nacia Biblioteko, kio klarigas la fakton, ke rilate al ĝia grandeco la muzeo havas eksterordinare multajn vizitantojn. Ekzemple en 2017 pasis tra ĝi 21.256 personoj[6].

Internacia reto de lingvomuzeoj redakti

La Esperantomuzeo estas membro de la Internacia reto de lingvomuzeoj ekde ĝia fondo en julio 2016[7]. Tiu reto interalie volas promocii la valorojn de plurlingvaj socioj, la rolon de lingvomuzeoj. Ĝi volus ankaŭ disvolvi virtualajn ekspoziciojn kiel strategian respondon por lingvaj muzeoj[8] kaj disktui ekzemple problemojn rilate al laboro pri nemateria kultura heredaĵo. Kadre de la eŭropaj tagoj de kultura heredaĵo la Esperantomuzeo parolas ĉiujare pri Esperanto[9].

La reto kunlaboros kun la Internacia Konsilio de Muzeoj (ICOM) kaj la Internacia Komitato de Literaturaj Muzeoj (ICLM).

Lingvo-muzeoj estis unu el la temoj[10] dum la internacia scienca simpozio pri la temo "planlingvoj kaj lingvoplanado" okaze de ka 90-jara jubileo de la Esperanto-muzeo, okazinta en Aŭstria Nacia Biblioteko[1].

Kiam la Esperanto-muzeo estis oficiale inaŭgurita, la 1-an de aŭgusto 1929 en la pompa salono de la Nacia Biblioteko, ĝi estis unu el la unuaj lingvo-muzeoj en la mondo[1]. En 2019 la internacia reto de lingvomuzeoj kalkulas 80 lingvomuzeojn inter kiuj kvin rilatas al Esperanto. La reprezentanto de la internacia reto de lingvomuzeoj konkludis dirante ke "lingvo ĉefe temas pri socia statuso kaj komunumoj, kun iuj implicoj por la lingvomuzeoj"[10].

La biblioteko kaj la "kolekto por planlingvoj" redakti

La Kolekto por Planlingvoj ne nur estas la plej granda de sia speco. Ĝi estas ankaŭ profesie organizita kaj troviĝas sur la plej moderna nivelo de la biblioteka teknologio. Konvena klimatizita stokado, kontraŭ-incendiaj instalaĵoj, daŭra kontrolo de ilia stato kaj regula restaŭrado garantias plej bonan konservadon de la dokumentoj. Krome ĝi ofertas ĉiujn servojn de moderna biblioteko. Ampleksa deĵora horaro (32 horojn en la semajnoj) faciligas la aliron.

La havaĵo redakti

35.000 libroj kaj broŝuroj, 3.700 titoloj de revuoj, 3.500 muzeaj objektoj, 10.000 aŭtografoj kaj manuskriptoj, 22.000 fotoj, 1.500 afiŝoj, 40.000 flugfolioj kaj unuopaj gazetartikoloj, dokumentoj pri 500 planlingvoj[11]. Menciendas, ke ne estas kalkulitaj duoblaĵoj, tiel ke la realaj nombroj estas efektive pli grandaj ol la menciitaj.

Trovanto redakti

Trovanto estas la nomo de reta katalogo de la kolekto kun pli ol 55.000 rikordoj, kio korespondas al samnombraj bibliotekaj unuoj (stato: junio 2019). Ĝi estas la plej granda Esperanto-katalogo kaj daŭre kreskas. Principe serĉeblas en ĝi ĉiuj katalogitaj dokumentoj, ne nur libroj, gazetoj kaj revuoj, sed ankaŭ kompaktaj diskoj, sonbendoj, bildmaterialoj - fotoj, muzeaj objektoj, bildpoŝtkartoj, afiŝoj - kaj arkivaĵoj. La katalogo permesas la trovon de la dokumentoj laŭ pluraj principoj. La serĉadaj lingvoj estas Esperanto kaj la germana. Aliro eblas tra la hejmpaĝo de la kolekto.

La katalogo por la bilddokumentoj redakti

 
Herbert Mayer prezentas ekzemplojn de la bildarkivo en UK-2008

La kolekto posedas proksimume 22.000 fotojn. Ekde 2007 okazas regula enkatalogigo de la ciferecigitaj fotoj, bildpoŝtkartoj, muzeaj objektoj kaj afiŝoj en la Bildarkivo Aŭstria (kun 12.000 Esperantaj bildobjektoj fine de 2015), kies priskriba lingvo estas la germana. Estas konsilinde serĉi per la vorto "Esperanto" kaj aldona vorto: Ekzemple per la serĉvortoj "Esperanto" kaj "Wien" vi ricevas bildojn de Esperanto-okazaĵoj en Vieno. Aranĝojn oni povas serĉi ankaŭ laŭ la Esperanta nomo: "Universala Kongreso" kondukos vin al ĉiuj fotoj de la Universalaj Kongresoj.

La skan-projekto redakti

Inter 2007 kaj 2019 enretiĝis pli ol 1.200 skanaĵoj de la tiel nomataj inkunabloj de Esperanto. Aliro eblas tra la retejo de la kolekto. Temas pri la tute unuaj libroj kaj broŝuroj en Esperanto, aperintaj inter 1887 kaj 1914.

Sed tio estas nur la komenco de granda projekto, kiu disvolviĝas kadre de la Aŭstria Nacia Biblioteko. En la sekvaj jaroj la Kolekto por Planlingvoj skanos sian tutan stokon de revuoj aperintaj ĝis 1948 kaj faros ĝin rete legebla en konvena formo.

La eldona fako redakti

La eldona fako de la Esperantomuzeo, kies mallongigo IEM rilatas ankaŭ al la alia nomformo Internacia Esperanto-Muzeo, eldonas ekde 1995 ĉiujare unu aŭ du librojn, precipe originalan literaturon.

Per tio Esperantomuzeo estas nun tutmonde la sola ŝtata instanco, kiu aperigas regule Esperanto-librojn.

Aranĝoj, kursoj kaj esplorlaboroj redakti

En la ejoj de la muzeo kaj la kolekto regule okazas kursoj, seminarioj, kolokvoj, simpozioj.

La muzeo disponigas ĝiajn arkivojn por esploroj interalie al esploristoj, ĵurnalistoj, biografoj, sub certaj kondiĉoj[12].

Arĥivejo redakti

Ekde sia fondiĝo en 1927 la Esperantomuzeo funkcias ne nur kiel muzeo kaj biblioteko, sed ankaŭ kiel arkivo. Inter la arkivaĵoj, kiujn la Esperantomuzeo konservas, estas ankaŭ 21 antaŭ- kaj postlasaĵoj, interalie de Jacques Bol (1922-2009), Andreas Juste (1918-1998), Kálmán Kalocsay (1891-1976), Heinrich Molenaar (1870-1965), Walter Mudrak (1904-1998), Engelbert Pigal (1899-1978), Joseph R. Scherer (1901-1967), Manuel de Seabra (1932-2017) kaj Eugen Wüster (1898-1977).[13]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 La Esperanto-muzeo en Vieno iĝis 90-jara, Libera Folio, la 25-an de novembro 2019, alirite la 29-an de novembro 2019
  2. (eo) Bernhard Tuider, Nova aŭdgvidilo por la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, ESF Connected, la 30-an de junio 2023.
  3. Bernhard Tuider, "90-jara jubileo La Esperantomuzeo en Vieno festas!", Revuo Esperanto, p. 150-151, n-ro 1337(7-8) Julio-Aŭgusto 2019.
  4. (eo) Bernhard Tuider, "La Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Historio, havaĵo kaj esplorebloj", in: Języ, Komunikacja. Informacja. Language. Communication. Information, (PDF) I. Koutny (red./ed.) 10/2015: 184–195.
  5. (eo, en) Bernhard Tuider, Nova aŭdgvidilo por la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, ESF Connected, la 30-an de junio 2023
  6. Eŭropa Bulteno 177, janvier 2018, p. 5
  7. (angla) International network of language museums
  8. (angla) International Network of Language Museums Makes its Debut, NML, la 19-an de aŭgusto 2019, alirite la 27-an de novembro 2019
  9. Vizitrekordo ĉe la Esperanto-muzeo en Vieno, Libera Folio, la 16-an de januaro 2018, alirite la 27-an de novembro 2019.
  10. 10,0 10,1 (angla) Ottar Grepstad, Language Museums of the World: Change, Diversity and Opportunities Arkivigite je 2023-04-25 per la retarkivo Wayback Machine (PDF) (Lingvomuzeoj en la mondo: ŝanĝo, diverseco kaj oportunecoj), Österreichische Nationalbibliothek (ÖNB),
  11. (fr) Irina Kubadinow, "Le musée de l'espéranto et la Collection des langues artificielles", paĝo 74, en: La Bibliothèque Nationale Autrichienne, Vieno, 2004, (ISBN 3-7913-3226-0).
  12. (angla, germana), Domreguloj por vizitantoj de la muzeo, biblioteko kaj prezoj Arkivigite je 2019-01-25 per la retarkivo Wayback Machine, Aŭstria Nacia Biblioteko.
  13. Bernhard Tuider, Arkivoj en la Esperantomuzeo en Vieno, En Esperanto, 1364(1) Januaro 2022, p. 22.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti