Heredaĵo estas la termino uzata por indiki kion heredas (vidu heredo) de la prapatroj. La graveco de heredaĵo estas definita kaj subtenata fare de iu socio, socia grupo. En aliaj vortoj, la termino heredaĵo estas atribuata al aferoj ke iu socio aprezas kaj estimas sufiĉe valoro por konservi ĝin por estontaj genereacioj. Heredaĵo temas ankaŭ pri aferoj kun kiuj homoj deziras identigi sin. Kiel la fundamento de iu socio heredaĵo povas ankaŭ funkcii estonteco-orientite.

La difino de nemateria kultura heredaĵo, laŭ la Konvencio de Unesko akceptita de ĝia Ĝenerala Konferenco en 2003, klarigas ke tia estas socia fenomeno, kiu entenas kulturvalorojn, heredeblajn trans generacioj fare de komunumo posedanta sian identecon (->Monda kultura heredaĵo de Unesko)[1]. Ankaŭ Esperanto enestas en la listo de nemateriaj kulturheredaĵoj[2] (en Pollando ekde la 20-a novembro 2014). Dum kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio okazinta inter la 16-a kaj 20-a de julio 2012 ambaŭ Michael D. Higgins, prezidento de Irlando kaj Lucinda Creighton, irlanda ministrino pri Eŭropaj aferoj, substrekis ke “Esperanto apartenas al la komuna Eŭropa kultura heredaĵo”[3].

Enhavo

KategorigoRedakti

Distingeblas inter materia heredaĵo kaj nemateria heredaĵo (tradicioj, historio, rakontoj, kantoj, festoj, ritoj, procesioj, parfumoj,...).

Kvankam ĉiuj subdividoj interrilatas materia heredaĵo povas esti disigita en - movebla heredaĵo (movebla, ne terobazita kiel bibliotekoj, arkivoj, kolektoj, pentraĵoj, skulptaĵoj, vivanta heredaĵo,...) kaj

- nemovebla heredaĵo (ne transportabla, lokoligita; pejzaĝoj, arboj, natura heredaĵo, arkeologio, monumentoj aŭ konstruaĵoj,...).

Nemateria (kultura) heredaĵo estas neperceptebla heredaĵo : rakontoj, danco, muziko, teatro, ritoj, metioj, tradicioj, kaj.....

Esperanto kiel heredaĵoRedakti

AustralioRedakti

(angla filmeto) Esperanto-muzeo en Adelajdo : ekspozio pri Esperanto en la 'Migration Museum' (3 filmetoj : inaŭguro kaj aliaj 3 partoj)

Aŭstrio :Redakti

Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj en Vieno

La plej kompleta kolektaĵo pri Esperanto kaj interlingvistiko en la mondo, troviĝas ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko.

Belgio (Flandrio)Redakti

 
Salono Nottebohm en la heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (EHC) en trovigante en la Korte Nieuwstraat, Antverpeno, Belgio.

Erfgoedbibliotheek Hendrik Conscience' (EHC))Redakti

La 24-an septembro 2016 Flandra Esperanto-Ligo (FEL) subskribis interkonsenton kun la Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (pr. konsjans) aŭ mallongigita EHC kiu estas konservadobiblioteko[4]heredaĵobiblioteko (flandra nocio ankrumita en la flandra leĝaro, artikolo 78 de la tn. 'erfgoedecreet' (heredaĵdekreto) per kiu granda kvanto de la librotrezoro de Flandra Esperanto-Ligo estis donacita al tiu biblioteko kiu ekde nun funkcios kiel FEL-studbiblioteko. Depost tiam la EHC konservos kaj mastrumos la valoran librokolekton de FEL kun la certeco ke tiu kolekto estos daŭre konservata kaj ke eblos daŭre konsulti la kolekton. Aliaj avantaĝoj estas :

- integriĝo en sama katalogo de EHC kun kun aliaj gravaj kolektaĵoj el flandraj sciencaj bibliotekoj;

- liberigo de ĉiuj praktikaj, financaj kaj teknikaj zorgoj por la Esperanto-kolekto kiel ekzemple la prizorgado de retejo;

- esti agnoskita kiel aparta kolekto nomita "Flandra Esperanto-biblioteko" kiu provizas videblecon por Esperanto pere de la retejo de EHC, ofte konsultita de altnivela kaj esplorema publiko;

- senpaga skanado de dokumentoj en la legejo de EHC;

- ebleco estiĝi volontula kunlaboranto de EHC pere de individua volontulkontrakto;

- ebleco de estonta kompletigo de la aparta kolekto pere de pluaj donacoj, kiel kondiĉigita en la kunlaborkontrakto inter EHC kaj FEL

- reta konekto de EHC al la fama retejo WorldCat per kiu la ĉeesto de la koncernaj Esperanto-publikaĵoj en EHC estas diskonigebla tra la tuta mondo[5].

Esperantofondaĵo Cesar VanbiervlietRedakti

Ekzistis jam antaŭe Esperantofondaĵo Cesar Vanbiervliet kiu dum jardekoj konservis Esperanto-librojn kaj dokumentojn.

Ĉeĥio :Redakti

Esperanto-kolekto de Urba Muzeo en Česká Třebová

Biblioteko de esperantlingva literaturo.

Esperanto-muzeo en Svitavy

Ekspozicio pri Esperanto-movado kaj biblioteko.

Ĉinio :Redakti

Internacia Esperanto-muzeo en ZaozhuangFrancio

Nacia Esperanto-Muzeo en Gray

Publika arkivejo, dokumentejo kaj konstanta ekspozicio pri Esperanto

GermanioRedakti

Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen, kies katalogo konsulteblas rete sed ne estas rete traserĉebla.

HispanioRedakti

  1. Muzeo de Esperanto de Subirats en Sant Pau d'Ordal :  Inaŭgurita en la jaro 1968, ĝi havas imponan stokon de 8400 libroj, 12315 jarkolektoj kaj 2485 periodaĵoj (laŭ statistikoj de 1993). Laŭ indikoj en La Gazeto  de junio 1986 troveblis tiam i.a.: 1.215 turismaj broŝuroj, 1864 skatoloj kun korespondaĵoj de diversaj esperantistoj, 1625 esperantaj poŝtkartoj, 423 fotoj pri esperantaj okazaĵoj, 17 neeldonitaj manuskriptoj ktp. Inter la plej valoraj eroj estas manskribaĵoj de L.L. Zamenhof, ekzemple la manuskripto de "La Rabistoj", kiun "La Revuo" ricevis la 11-an de aprilo 1907.
  2. Biblioteko Arkivo Petro Nuez (BAPN), biblioteko-arĥivo de Kataluna Esperanto-Asocio registrita en la reto de specialigitaj bibliotekoj de la registaro de Katalunio. En 2014 estis monkolekta kampanjo en la retejo Verkami, la pionira amasfinancada interretejo de Katalunio, kies nomo venas de la esperantaj vortoj “verki” kaj “ami”. Tiu kampanjo celis kolekti monon por riparlaboroj kaj pliajn 4000 eŭrojn por aldoni du pliajn bretarojn, tablon, novajn seĝon novajn kaj la komputilaro necesa por katalogi la enhavon de la BAPN, kiu estos parto de la naskiĝanta tutmonda katalogo de Esperanto-bibliotekoj.

JapanioRedakti

La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki estas establita en la 15a de julio, 2013 por savi kaj konservi librojn, dokumentojn, kaj ĉiajn aĵojn de Esperanto[6]. Esperantujo jam perdis gravajn heredaĵojn nur pro manko de spaco. Tial la esperanto-biblioteko en Ŝimonoseki estas establita por malperdi kaj utiligi tiujn heredaĵojn de Esperanto.

La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki deziras establi internacian ligon de Esperanto-bibliotekoj por ne perdi kaj efike utiligi diversajn esperantaĵojn el la tuta mondo. Kun sufiĉe da spaco kaj bretoj, la Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki pretas ĉion akcepti kion oni deziras konservi estonte[7].

KroatioRedakti

La Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) en Durdevac, je ĉ. 120 kilometroj nordoriente de la  Zagrebo, estas la iniciato de la kroata esperantisto Josip Pleadin. Kun la celo laŭeble preventi perdojn de la esperanta kultura kaj historia heredaĵo li volis en tiu centro kolekti, konservi, ordigi, valorigi kaj uzi materialojn en kaj pri Esperanto. DEC estas membro de Kroata Esperanto-Ligo, sed funkcias kiel privata kolekto uzebla post pago. Uzi la materialon rajtas ĉiu esperantisto aŭ neesperantisto surloke, aŭ uzante retan kontakton kun la posedanto. La kolekto estas ĝisplue en la privata domo de Pleadin kie li sole de facto faras la laboron. Lia deziro estas ke DEC atingu la nivelon de regione aŭ ŝtate protektita kolekto, kio garantius ĝian konserviĝon en formo de publika Esperanto-kolekto disponebla al esperantistoj ankaŭ post forpaso de la nuna posedanto[8]. Sur la socia reto Ipernity troveblas katalogo de lilbroj, fotoarkivo, dosierojn ktp. de la Dokumenta Esperanto-Centro.

PollandoRedakti

Centro Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko

En la listo de nemateriaj kulturheredaĵoj de Pollando ekde la 20-a novembro 2014 enestas la lingvo Esperanto [1][9][10][11]. En la tiu listo ĝi aperas kiel “Esperanto, portilo de la Esperanta Kulturo[1][12]. En la bjalistoka kulturcentro Ludoviko Zamenhof kiu okupiĝas pri multkultureco de Bjalistoko. Esperanto estas nur malgranda peco de ĝia interesosfero. Tamen en la sama centro kreiĝis Podlaĥia biblioteko (unu el la plej grandaj en la regiono) kies kolekto “Esperantiana” konsistas el Esperantlingvaj libroj kiuj estas rete konsulteblaj[13].

'Kritiko : Kvankam temas en tiu pola listo pri “Esperanto, portilo de la Esperanta Kulturo”[1] [12] kaj ne pri Esperanto mem kiel tia, Andreas Künzli en lia artikolo "Kial Esperanto ne estas nur pola nacia heredaĵo" tamen donas kritikon sur la proklamo de 'Esperanto kiel pola nacia heredaĵo" [14]. Li opinias ke ĝi subfosus la aserton, laŭ kiu Esperanto estas nenies propraĵo kaj ke ĝi eĉ pli kontraŭdirus la faman konkludon de Zamenhof mem, kiu diris „Mi estas homo kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj“[15].

SvislandoRedakti

Unu el la plaj grandaj kolekoj de esperantaĵoj troviĝas en la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) ĉe Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds. CDELI rezultas el savado de interlingvististikaj arĥivaroj, kiun Claude Gacond plenumadas ekde sia studo de Esperanto en 1952. Observinte tiam stultan detruon de gravega libraro kaj de tre plena arĥivaro sekve al akcidenta morto de la posedanto, Claude Gacond komencis atentigi posedantojn de tiaj dokumentaroj pri la neceso ilin protekti kontraŭ simila detru-danĝero. Ĝuste tial fondiĝis CDELI en 1967 far Claude Gacond kaj Fernand Donzé, la tiama direktoro de la Biblioteko, kun la apogo de Svisa Esperanto-Societo, kiu donacis siajn libraron kaj arĥivaron. Ekde tiam multaj donacoj kaj heredigoj kompletigis kaj daŭre pliriĉigas la dokumentaron de CDELI[16]. Oficiala retejo de CDELI : www.cdeli.org

TutmondeRedakti

Ankaŭ pere de ciferecaj kolektoj eblaj konservi la esperantan heredaĵon kaj precipe faciligi la aliron.

Plej grandaj elektronikaj bibliotekoj - GoogleBooks, projekto Gutenberg, Vikifontaro, Archive.org - situas en Usono. Laŭ tiea leĝaro, ĉia libro eldonita antaŭ la jaro 1923, ne plu estas protektata de kopirajto kaj povas aperi en ĉi tiuj bibliotekoj.

Ekzistas kanada retbiblioteko Wikilivres (http://wikilivres.info/wiki/Main_Page), kiu funkcias laŭ vikia principo kaj kie oni povas libere aldoni librojn. En Aŭstralio kaj Kanado kopirajto daŭras 50 jarojn post morto de aŭtoro kaj tradukinto.

En Wikimedia ekzistas kategorio "Scanned Esperanto texts" (http://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Scanned_Esperanto_texts), kien oni povas alŝuti bildojn de skanitaj Esperantaj libroj (nature, tiuj, kiuj aperis antaŭ 1923)[17].

Zamenhof-Esperanto-ObjektojRedakti

Tra la tuta mondo ekzistas objektoj kiuj atestas pri la ĉeesto de Esperanto aŭ ĝia iniciatinto L.L.Zamenhof en iu aŭ alia loko : precipe stratnomoj, sed ankaŭ skulptaĵoj, poŝtmarkoj, murpentraĵoj, enskribaĵoj sur veturiloj ktp. : ZEO-j.

Eksteraj ligilojRedakti

Podlaĥia biblioteko posedas la Esperantan librokolekton “Esperantiana”

Vidu ankaŭRedakti

Kultura heredaĵo

Esperanto muzeo

Eŭropa heredaĵo

Nemateria (kultura) heredaĵo

Monda heredaĵo de Unesko - Unesko monda natura heredaĵo (naturmonumentoj/naturrezervejoj, pejzaĝomonumentoj kaj geografiaj naturmonumentoj)

Movebla heredaĵo

Senmova heredaĵo aŭ monumento (vidu ankaŭ ZEO)

Muzeologio

Industria heredaĵo

Notoj kaj referencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Roman Dobrzyński, "Esperanto kiel kultura heredaĵo estas internacia konkero" - "L’Esperanto come retaggio culturale è una conquista internazionale", 6-a marto 2015.
  2. Vidu tiurilate ankaŭ Esperanto-kulturo.
  3. Sukcesa Eŭropa Esperanto-Kongreso de EEU en Irlando, EEU, 2012.
  4. t.e. publikaĵo kiu eniras 'konservadobibliotekon' estonte ne plu povas eliri tiun bibliotekon. La akcepto de publikaĵo en EHC estas ties jes aŭ ne ekzistanta rilato kun flandraj kulturo kaj homo. Kulturtemaj publikaĵoj realigitaj fare de flandroj, sendepende de la uzita lingvo, kiel aŭtoro, tradukisto aŭ eldonisto, ĉiam rajtas je akcepto en la kolekto de EHC. Tamen ECH prijuĝas ankaŭ publikaĵoj ne nur surbaze de tiu mallarĝsenca kolektoprofilo, sed ankaŭ konsideras 'apartajn kolektojn' kondiĉe ka la 'aparta kolekto' kiel tutaĵo rilatas al la flandraj kulturo kaj homo. Tio efektiviĝis en la kazo de la nova aparta kolekto 'Flandra Esperanto-biblioteko'.
  5. Cyreen Knockaert, Flandra Esperanto-biblioteko kaj heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience, HorizonTaal, jarkolekto 48, numero 283, novembro-decembro 2016, p.4-6.
  6. La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki, Esperanto-centroj, la 3-an de novembro 2016, konsultite la 3-an de aŭgusto 2017.
  7. La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki, Esperanta maklerejo, la 11-a de februaro2017, konsultite la 31-an de julio 2017.
  8. Dokumenta esperanto-centro (eo) - Dokumentacijski esperantski centar (hr)
  9. Aleksander Korĵenkov, Kio estas Esperanto? Pola nacia heredaĵo!, Libera Folio, 22-a novembro 2014.
  10. "Esperanto – pola kultura heredaĵo", "La Balta Ondo", la 21-a novembro 2014, rigardita je 2014-11-25
  11. 'Noto : Tuomo Grundström en artikolo 'Nia heredaĵo estu monda' (Esperantolehti, 5/2014, p. 3) faras demandosignon pri la poleco de Esperanto kaj Zamenhof. Zamenhof en letero al la la LKK por la UK en Krakovo (1912) rekonfirmis sin kiel internaciulon kaj malakceptis ligon al iu ajn naciismo. Li volis laŭeble aparteni al popolo kun nomo neŭtrale geografie : "...laŭ mia politika-religia konvinko mi estas nek polo, nek ruso, nek hebreo, sed mi estas partiano de 'homaranismo' (ne miksu kun 'kosmopolitismo')."
  12. 12,0 12,1 Noto : Esperanto estas do agnoskita de ŝtata instanco kiel kultura lingvo. Kiom foje oni aŭdis, ke nia lingvo ne havas estontecon, ĉar mankas al ĝi kultura bazo!
  13. Publika Esperanta biblioteko en Bjalistoko, La Balta Ondo, 2012, numero 4.
  14. Noto : Ne estas problemo ke Pollando tiel decidis. Iun tagon ankaŭ aliaj ŝtatoj rajtas deklari Esperanton sia, ĉar ne kuŝas breveto sur Esperanto. Ĝi estas tutmonda : ĝi ne nur estas pola propraĵo. Tial iu ajn pretendo pri ĝia alproprigo aŭ aljuĝo al ajna grupo aŭ ideologio estas kontraŭ la spirito de Esperanto mem.
  15. Andreas Künzli, "Kial Esperanto ne estas nur pola nacia heredaĵo" (finas per kritikaj komentoj el diversaj landoj), plansprachen.ch
  16. Centro de dokumentado kaj esploro pri la lingvo internacia (CDELI) , Urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds.
  17. Kirill Ŝvedov, Kien arĥivigi kaj havebligi esperantajn librojn?, Esperanto.com, 4-a februaro 2010.