Mondo

la planedo Tero kaj ĉio sur ĝi, aŭ ĉio kio ekzistas inkluzive de kosmo

La mondo estas la plej granda loko de la mondo.

Bildo de la fizika mondo, kaptita de la Kosmoteleskopo Hubble
En aliaj kuntekstoj, la esprimo mondo ankaŭ povas rilati al la Tero, kiel vidite en ĉi tiu foto de 1972 de la skipo de alluna misio Apollo 17.
Yggdrasil, moderna ilustraĵo de provo rekonstrui la norenan mondarbon kiu ligas la ĉielon [1], la surteran mondon, kaj la submondon .

La vorto mondo signifas la tuton de ekzistaĵoj: la universo, la tero, la homaro aŭ simile. La preciza signifo dependas de la kunteksto. Kelkafoje oni uzas la vorton kun preciziga adjektivo por paroli pri la ĝeneralaj trajtoj de iu grupo de homoj, ekzemple la islama mondola esperantista mondo.

Mondo uzeblas en pli metafora maniero: ekzemple, priskribante du homojn tre malsamajn, oni povas diri ke ili "vivas en du apartaj mondoj." Kiam homo parolas pri la "fino de la mondo," tio verŝajne signifas "la fino de ĉio kion mi konas."

Mondo ofte uziĝas kiel sinonimo de planedo, ekzemple Marso kaj Jupitero estas du mondoj de la sunsistemo. Mondo ankaŭ povas signifi fikcian universon, ekzemple la mondon de Star Trek aŭ de La Mastro de la Ringoj. Kaj nun ekzistas virtualaj mondoj, kiel Dua Vivo.

Unua, Dua kaj Tria Mondo redakti

En la Malvarma milito, oni multe parolis pri la komunisma mondo kaj pri la kapitalisma mondo. Por landoj, kiuj ne apartenis al iuj el la du grupoj, oni baldaŭ uzis la esprimon Tria Mondo. Poste oni ankaŭ kelkfoje parolis pri la Unua Mondo (kapitalismaj landoj) kaj pri la Dua Mondo (komunismaj landoj). Post la fino de la Malvarma milito, nur la esprimo Tria Mondo restas en daŭra uzo.

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri mondo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Granda estas la mondo, sed rifuĝon ne donas. 
  •  
     Mono mondon regas. 
  •  
     Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-23.