Star Trek


Star Trek (Esperante: Stela Vojaĝo) estas sciencfikcia televidserio farita en Usono dum la 1960-aj jaroj. Ĝi naskis serion de filmoj, romanojn, kaj sekvajn televidseriojn. Temas pri vojaĝo trakosma; kun William Shatner kiel la Kapitano James T. Kirk. William Shatner antaŭe aktoris en Incubus, la unua usona filmo en Esperanto.

Star Trek
plurkomunikila serio
Originala titolo Star Trek
Origina lando Usono
Ĝenro sciencfikcio
Amplekso
Epizodoj 733
Elsendo
Unua elsendo 8 sep. 1966
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
vdr
Leonard Nimoy kaj William Shatner, Star Trek, 1968

En la universo de Star Trek, Planedo de Klaso M estas tia planedo kia la tero je vetero, temperaturo, k.t.p; do teranoj povas viziti ĝin sekure.

Televidserioj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de epizodoj de Star Trek: The Original Series.

Estas sep televidserioj de Star Trek:

  1. 1966-1969: Star Trek: The Original Series (Stela Vojaĝo: La Origina Serio)
    Tiu televidserio rakontas la aventurojn de kapitano James Kirk, kiu travojaĝas la neesploritajn regionojn de la galaksio kun siaj kunuloj, s-ro Spock kaj s-ro McCoy. Ofta temo estis renkontiĝo kun ekstertera vivoformo, kies fortoj pli grandas ol tiuj de la homa ŝipanaro.
  2. 1987-1994: Star Trek: The Next Generation (Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio)
    La nova serio ankaŭ temis pri esplorado de la galaksio, sed ankaŭ pri certaj socialaj temoj kiel drogabuso, rasismo, ktp.
  3. 1993-1999: Star Trek: Deep Space Nine (Stela Vojaĝo: Profunda Spaco Naŭ, en la senco de Kosma Bazo Naŭ)
    Tiu estis la unua en la serio bazita sur fiksita kosmostacio.
  4. 1995-2001: Star Trek: Voyager (Stela Vojaĝo: Vojaĝanto)
    En tiu serio, la stelŝipo Voyager estas alĵetita 70,000 lumjaroj en novan sektoron de la galaksio. Tie ili renkontas strangajn planedojn, rasojn kaj situaciojn.
  5. 2001-2005: Star Trek: Enterprise
    Okazas en la 22-a jarcento, 100 jarojn antaŭ la originala serio, kaj temas pri epoko de frua homa interagado kun eksterteruloj antaŭ la formiĝo de la Federacio.
  6. 2017-2024: Star Trek: Discovery
    Okazas dek jarojn antaŭ la originala serio (sezonoj 1-2) kaj en la 32-a jarcento (sezonoj 3-5). La ĉefkaraktero de la serio estas Michael Burnam, ŝipano de la stelŝipo Discovery.
  7. 2020-2023: Star Trek: Picard
    Okazas 26 jaroj post la fino de Star Trek: The Next Generation.

Animacia serio redakti

Estas du animaciaj serioj de Star Trek

  1. Star Trek: The Animated Series
  2. Star Trek: Lower Decks

Filmoj redakti

Estas dek du filmoj de Star Trek:

  1. Star Trek: The Motion Picture (Stela Vojaĝo: La Filmo 1979)
  2. Star Trek II: The Wrath of Khan (Stela Vojaĝo: La Kolerego de Khan 1982)
  3. Star Trek III: The Search for Spock (Stela Vojaĝo: La Serĉado por Spock 1984)
  4. Star Trek IV: The Voyage Home (Stela Vojaĝo: La Vojaĝo Hejmen 1986)
  5. Star Trek V: The Final Frontier (Stela Vojaĝo: La Fina Limo 1989)
  6. Star Trek VI: The Undiscovered Country (Stela Vojaĝo: La Seneltrova Lando 1991)
  7. Star Trek: Generations (Stela Vojaĝo: Generacioj 1994)
  8. Star Trek: First Contact (Stela Vojaĝo: Unua Kontakto 1996)
  9. Star Trek: Insurrection (Stela Vojaĝo: Ribelo 1998)
  10. Star Trek: Nemesis (Stela Vojaĝo: Nemezo 2002)
  11. Star Trek (Stela Vojaĝo 2009, antaŭhistorio pri la sekvaj eventoj de la originala televida serio el la 1960-aj jaroj)
  12. Star Trek Into Darkness (Stela Vojaĝo en Mallumon 2013)
  13. Star Trek Beyond (Stela Vojaĝo Preter 2016)

Lingvo redakti

La komunikad-oficisto de la kosmoŝipo Enterprise, Hoshi Sato, uzis la universalan tradukilon por inventi lingvokodan matricon kaj tiel ekestis universala tradukilo. Per ĝi la homaro lernis fine de la 21-a jarcento aŭtomate traduki inter la konataj surteraj lingvoj kaj konklude venis al universala paco. La lingvoj de la eksterteranoj estas iom pli malfacilaj por traduki, sed ankaŭ povas esti tradukataj aŭtomate per universala tradukilo.

Roluloj redakti

Reĝisoroj kaj aliaj teknikistoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Federacio - klingonoj - romulanoj - ferengoj - andorianoj - kardasianoj - Dilithium - la Dominaĵo (Dominion) - la Borg - William Riker - Data - Geordi LaForge - Tasha Yar - Deanna Troi - Worf - Beverly Crusher - Quark - Kathryn Janeway - Chakotay - Tuvok - Harry Kim - B'Elanna Torres - Tom Paris - Neelix - Sep el Naŭ - Kes - varpmovo - transportilo - holodeko - planedo de Klaso M - la Ĉefa Direktivo - steldato - la Kontinuo de Q - USS Enterprise - Stelŝiparo - Talos la 4-a

Eksteraj ligiloj redakti