Star Trek: Insurrection
Star Trek: Insurrection - en Esperanto laŭvorte Stela Vojaĝo: Ribelo - estis usona kineja filmo el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek, kiu publikiĝis en decembro 1998. Temas pri la naŭa kineja filmo el la serio, kiu origine komenciĝis kiel televida serio. Samkiel la sepa kaj oka kinejaj filmoj en la serio, ĝi precipe roligas la teamon de la televida serio Stela Vojaĝo: La sekva generacio kun kapitano Jean Luc Picard. Kiel en la antaŭa, oka filmo de la serio, la aktoro de la vickapitano William Riker, Jonathan Frakes, funkciis kiel filma reĝisoro, kaj sekve dum la filma produktado plenumis ambaŭ funkciojn samtempe.
Star Trek: Insurrection | |
---|---|
Originala titolo | Star Trek: Insurrection |
Produktadlando | ![]() |
Originala lingvo | angla |
Kina aperdato | decembro 1998 |
Daŭro | 103 minutoj |
Ĝenro | sciencfikcio |
Kameraado | Matthew F. Leonetti |
Buĝeto | 58 milionoj da usonaj dolaroj |
Reĝisoro(j) | Jonathan Frakes |
Produktisto(j) | Rick Berman |
Scenaro | Michael Piller |
Muziko de | Jerry Goldsmith |
Produkto | firmao Paramount Pictures |
IMDb | |
La eventoj de la filmo okazu en la 24-a jarcento, pli konkrete en la jaro 2375.
Eksteraj ligilojRedakti
- oficiala retejo (angle) Arkivigite je 2013-05-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Star Trek: Insurrection en Interreta filma datumbazo angle